Harri Laine's photos with the Jokijärvi

Serenado

Serenado
Tuomo kantis al Anna malnovan kanton de arbaristoj: Oli lautalla pienoinen kahvila, aalloilla keinuva... (Sur floso ni havis kafejon kaj ondoj balancis ĝin...")
Added on September 30, 2016

“Ponttuu”

“Ponttuu”
Ponttuu (rilata al nia vorto “pontono) ”estis la nomo donita de lignotransportistoj al ĉi tia flosanta laborejo, kun fajrujo por kuirado kaj kun vinĉo por tirado de ŝarĝoj.
Added on September 30, 2016

“Vonkamies" sopire rigardas

“Vonkamies" sopire rigardas
Soleca flosigisto (skulptita de Veikko Haukkavaara) sopire rigardas sian iaman laborejon, la riveron Iijoki, kies larĝa kurejo ĉi tie estas nomata Lago Jokijärvi.
Added on September 30, 2016

Sur ŝtuparo

Sur ŝtuparo
Grupfoto ĉiam estas dezirata, kvankam ne ĉiam eblas atendi ĉıujn.
Added on September 30, 2016

Sen fotado ne eblas vivi

Sen fotado ne eblas vivi
Nun, aranĝu vin bele sur la ŝtuparo kaj ridetu, ĉiuj!
Added on September 30, 2016

Vespermanĝo en Saija

Vespermanĝo en Saija
Lokaj specilaĵoj: la ĉefplado estis fiŝaĵo el koregonoj de proksima lago kun saŭco el funelaj kantareloj de la arbaro.
Added on September 30, 2016

Flosanta laborbazo

Flosanta laborbazo
Simplaj flosoj el ligitaj arbotrunkoj servis kiel ripozejo kaj manĝejo-trinkejo por lignoflosistoj. Flosigado estis grava transportmaniero de ligno ĝis la dua duono de la 20-a jarcento.
Added on September 30, 2016

Aini gvidas

Aini gvidas
Aini Vääräniemi estis la ĉefa organizanto de la Aŭtunaj Esperanto-Tagoj en Taivalkoski. Ŝi estas ankaŭ oficiala gvidanto ĉe Kallioniemi, la infanaĝa hejmo de la verkisto Kalle Päätalo.
Added on September 30, 2016

Bonvenon!

Bonvenon!
Alvenas la buso de Turku-anoj.
Added on September 30, 2016

Manĝejo

Manĝejo
La restoracio en Saija.
Added on September 30, 2016

Manĝejo

Manĝejo
Hela, luma interno de la grizaj domoj.
Added on September 30, 2016

Griza ekstero, hela interno

Griza ekstero, hela interno
La konstrustilo konservas lasas la eksteraĵon de la domoj senfarbe griziĝi, dum la interno restas hele lignokolora. La rezinhava pina ligno estas tre putrorezista konstrumaterialo.
Added on September 30, 2016

Flirtu nia flago

Flirtu nia flago
Hisu la flagon, la gastoj alvenas!
Added on September 30, 2016

Saijan lomakartano

Saijan lomakartano
La Feria Bieno Saija, konstruita el dikaj arbotrunkoj, estis nia loĝejo dum la Aŭtunaj Tagoj de 2016.
Added on September 30, 2016