Hans-Georg Kaiser's articles with the keyword: Cezar-poemo
-
Hans-Georg Kaiser: Senfineco (rimpoemo)
- 26 Sep 2016Hans-Georg Kaiser Senfineco Mi amas vin, ho senfinec', volonte vi enombras. Vi tre proksimas min kun dec', neniam ion nombras. Mi amas vin, ho senfinec', vi tiel bele ridas. Pro via kor' de eternec' vi ĉiujn aĵojn fidas. Etere sonas bela kant', de vi, ho, belulino, vi venas el libera land' kaj mi el via sino. Vi foje volas pro volupt', ke stelomilo lumu. Mi vere volus, ke ĉe nupt' vi kise min brakumu. Mi scias, ke ĝi estas rev', ne estos nuptofesto. La senfineco…
-
Cezar : Ĉu ŝi memoras Lunatikon?
- 24 Jan 2010http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-cu-si-memoras-lunatikon.html Cezar Ĉu ŝi memoras Lunatikon? Ĉu ŝi memoras lin? Ĉu li eĉ celas ŝin? Ĉu en kafej' dum horo ŝi sidis kun angoro? Ĉu ŝi adreson petis kaj pri stultaĵo pretis? Ĉu ŝi memoras lin. Ĉu li ensorĉis ŝin? Ĉu estis retadreso kaj venis al konfeso? Ŝi jam ne scias ĝin, ne plu memoras lin. Ŝi ne memoras lin, pri Lunatik' ĉe l' fin'. Ĉu estis pro Parizo, ĉu estis dum la krizo?…
-
Hans-Georg Kaiser: Rimi nur por rimi (rimpoemo)
- 12 Aug 2013Hans-Georg Kaiser Rimi nur por rimi ( de lumigitaj literaturspecialistoj al poeto) 1 Rimi nur por rimi estas iel krimi. Se vi tamen faras, la poemo 'knaras'. 2 Rimu ne hazarde aŭ bastarde arde. Se poet' porrimas, li perrime krimas. 3 Rimu serioze, ne tro loze roze. SE LAŬ NI vi rimos, ni vin ekestimos! https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Cezar: Mi dankas! (rimpoemo)
- 07 Jan 2010http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/08/cezar-mi-dankas.html Cezar Mi dankas! Mi dankas per kliniĝo, sed ne pro superstiĉo! Mi dankas pro inklino kaj ne pro la destino. Mi dankas tre amike, kaj tute ne replike. Mi dankas nur por danki, sed ne por vin ĉeflanki. Leginte min, plu fidu, kaj via edzo ridu. Mi dankas el la foro, kaj ne nur pro fervoro!
-
Hans-Georg Kaiser: Hotelbluso (rakonto)
- 29 Jul 2013Hans-Georg Kaiser Hotelbluso Mi pakis nervoze la kofrojn kaj malaperis. Sed kion mi diru? Estis kvazaŭ tiu damnita hotelo jam firmkroĉiĝis al miaj piedoj kaj en mia cerbo. Estis kvazaŭ inkubo. Io devigis min reveni tien. Ĉu estis la poetino, kiu tiel bele ludis la bluson per sia koncertgitaro? Ĉu estis nur la bluso? Sed kiam mi revenis, ŝi evitis min denove. Ŝi sidis kun la idiotoj gaje je unu tablo kaj lasis adori sin kiel diino. Ĉu mi nur imagis, ke ŝi…
-
Hans-Georg Kaiser: Mimi (rimpoemo)
- 03 Jun 2011Hans-Georg Kaiser Mimi Mimi legas tre volonte, kaj se eblas tuj ĉefonte. Scivolemon mi komprenas, ĉar en mi la samo enas. Mimi ĉiam tre scivolas, ĉar ŝi ĉion scii volas. Ŝi observas nin kun ŝato kiel ŝia kara kato. Mimi estas tre kateca, kiel Memel homfrateca. Mimi estas amikino, babilema eĉ sen fino. http://cezaroriginaloj.blogspot.de/
-
Cezar : Vizitu ni Eŭropon... (poemo)
- 18 Jul 2009http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2012/10/vizitu-ni-europon-poemo.html Cezar Vizitu ni Eŭropon.... Vizitu ni Eŭropon pro ĝia granda bel', piede, ŝipe, trajne, se eblas eĉ kun vel'. Vizitu ni Eŭropon, montare kaj en val', hotele, pensione, vespere dum la bal'. Ni ĝuu ĉiun nokton kaj trinku ĉe la font'. Ni migru laŭ riveroj, dum belas plu en rond'. Moviĝu ni laŭplaĉe de urb' al urbo plu. Kamparojn ni rigardu, se eblas plu la ĝu'.…
-
Hans-Georg Kaiser: Mi amas vin, mi amas vin... (rimpoemo ŝerca)
- 19 May 2009Hans-Georg Kaiser Mi amas vin, mi amas vin... Mi amas vin, ĉar mi vin ami devas. Mi amas vin, por ke mi ne nur revas. Mi amas vin kaj eĉ sen mia kulp'. Mi amas vin tentata kiel vulp'. Mi amas vin, ĉar mi elkore emas. Mi amas vin, ĉar vi lirike temas. Mi amas vin, ho, bakfiŝ' kaj citron'. Mi amas vin eĉ sen kaŝita ton'. Mi amas vin kun haŭto kaj harar'. Mi amas vin. Vi estas sen kompar'. Mi amas vin per mia vira forto. Mi amas vin pro l' manĝoj kaj pro l' torto. Mi amas v…
-
Hans-Georg Kaiser: Lifto por ĉiuj! (rimpoemo)
- 25 Jun 2015Hans-Georg Kaiser Lifto por ĉiuj "Nia lifto ne funkcias, nur pro preĝo! Tio fias. La progreso tute haltas, eĉ ne iomete saltas." For la ĝenan religion! Ja ĝi bremsu plu nenion. Lifto haltu ne pro io, sed ĝi levu sin dum ĉio. Lift' kunprenu homo ĉiun, ne preferu iun ion. Lift' ne bremsu la socion, ĝi ne gloru religion!arge" h ttps://cezaroriginaloj.blogspot.de/
-
Hans-Georg Kaiser: Ĉu li peku foje? (rimpoemo)
- 24 Apr 2012Hans-Georg Kaiser Ĉu li peku foje? Sovaĝa estas ŝi kaj ĉarma kaj la rideto fajre varma. En kiun keston li ŝin metu? Ĉu li respondon de ŝi petu? Ho ve, li estas ne plu juna, kaj lia haŭt' ne sunobruna. Li nur de fore ŝin admiru ne tuŝu ŝin kaj ŝin ne tiru. Edzino lia lin ja ŝatas kaj hejme ĉio bone statas. Li kial strabas do al ino, kaj kuŝas sonĝe jam en sino? Tre loga estas ŝi kaj ĉarma kaj la ridet' enigme varma. En kiun keston ŝi lin metus, Se li frivolan…
-
Cezar: Plor' foriris por vojaĝo (poemo originala)
- 25 Feb 2013http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/02/cezar-plor-foriris-por-vojago-rimpoemo.htm Cezar Plor' foriris por vojaĝo Plor' foriris por vojaĝo ekde junpoeta paĝo. La poeto teme ĝemis, lia voĉo strange tremis. Skribis li pri plorvojaĝo, sed sen sperto kaj sen saĝo. Eldoniston li tro fidis, tiu laŭte nur ekridis. Plor' foriris por vojaĝo laŭ poet' en juna aĝo. La poeto ĝin ne bridis, ĉar li tro pri ploroj fidis.
-
Hans-Georg Kaiser: Ofta pens' (rimpoemo)
- 17 Apr 2013Hans-Georg Kaiser Ofta pens' Kien flugas mia pens'? Kio estas ties senc'? Ĉu ĝin legas nur maŝinoj, nur stultuloj, vantaj inoj? Kien flugos mia vers', en abismon de pervers'? Ĉu mi skribas por nenio? Restos de mi eĉ nur io? Ĉu ne estos ĉiu vort' nur viktimo de la mort'? Multaj homoj eĉ ne legas, nur neŭrozojn ĉiam flegas. Kaj aliaj pro obe' min evitas kun: 'Ho ve!' Sed ne ĉio estas sterko, lante kreskas mia verko. https://cezaroriginaloj.blogsp…
-
Hans-Georg Kaiser: Estu mojosa! (rimpoemo)
- 24 Oct 2012Hans-Georg Kaiser Estu mojosa! Mojosu ĉe l' starto, je ĉies bonfarto. Senbride eĉ ridu, mojose ekfidu! Mojos' vin jam gloros, se hom' vin adoros; ĉielen vin levu, mojose ekrevu! Artistoj scivolas, kamufle eĉ rolas. Artistoj protestas, per mok' manifestas. Mojosu vivarto, ĝi helpu ĉe l' starto. Mojosu laŭveste leĝeru dumfeste. Ekhisu la velojn, ne lasu la celojn. Vi belu kaj dancu, mojose avancu. Desper' nin konsternas, sed…
-
Hans-Georg Kaiser: Patrolanda biero (prozpoemo)
- 11 Jul 2013"La biero apartenas al mia mastro!" Hans-Georg Kaiser Patrolanda biero (bonvolu legu ĝin kiel ironion) La plej bona biero estas el Ĉeĥio. La plej bona biero estas el Germanio. La plej bona biero estas el Svedio. La plej bona biero estas el ... (bonvolu enmeti vian patrolandon.) La plej bona biero do estas la patrolanda. Kiu ne akceptas tion, tiu estu trempita en patrolandan bierbarelon ĝis li drinkis tiom da biero de sia patrolando, ke ankaŭ li k…
Jump to top
RSS feed- Hans-Georg Kaiser's latest articles with "Cezar-poemo" - Articles
- ipernity © 2007-2024
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter