Search for articles

Search
options

816 results.

  • Kelkaj spertoj de 6-a Somera Esperanto-Studado en Nitra (SES)

    Eksterordinara halto de buso apud Brno

    Kiam finis en jaro 2011 la 5-a SES, estis al mi klaraj du aferoj: 1. Ke en jaro 2012 la aranĝo plej verŝajne okazos denove en Nitra. 2. Ke mi volos denove partopreni :-) Do, en februaro, kiam validis la plej malmultekostaj partoprenkotizoj por la aranĝo (se vi aliĝos pli malfrue, vi devas pagi pli altan partoprenkotizon), mi aliĝis al la aranĝo. Unu semajnon antaŭ forveturo al Nitra mi decidis, ke pli bone estos veturi per buso de Brna ol per trajno.


  • Tutmonda Esperanto-Adresaro

    La 1an de novembro 2012 estis lanĉita nova adresaro por Esperanto-parolantoj ĉe la retpaĝo www.adresaro.org . Temas pri la Tutmonda Esperanto-Adresaro. Ĝin kreis la fondaĵo Esperanto Internacia, kiu laboras ĉefe por Esperanto-informado kaj -instruado. Intervjuo kun Martin Schäffer, kiu estis la ĉefa iniciatinto de la projekto, aperis en la decembra kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj en la novaĵretejo “La Balta Ondo” sezonoj.ru/2012/11/218adresaro


  • Lusin kaj Esperanto

    Lusin (1881-1936), konsiderata kiel la ĉefa figuro en la 20-jarcenta ĉina literaturo, plurfoje esprimis sian subtenon al Esperanto kaj al esperantistoj. Legu pli detale pri Lusin kaj Esperanto en la artikolo de Aleksander Korĵenkov, aperinta en la marta kajero de La Ondo de Esperanto kadre de la kleriga rubriko “Nia trezoro”. Ĉi tiu artikolo nun estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo : sezonoj.ru/2014/03/lusin La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj (rabat… (read more)


  • Zamenhof: Letero pri la deveno de Esperanto

    Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto de l' momento de ĝia naskiĝo ĝis tiu ĉi tago? La tuta publika historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi, estas al vi pli-malpli konata; cetere ĉi tiun periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ neoportune tuŝadi; mi rakontos al vi tial en ĝeneralaj trajtoj sole la historion de la naskiĝo de la lingvo. Estos por mi malfacil… (read more)


  • En la naskiĝurbo de Doktoro Esperanto

    Sub la titolo "En la naskiĝurbo de Doktoro Esperanto" en la marta kajero de "La Ondo de Esperanto" aperis raporto de Aleksander Korĵenkov pri Bjalistoko, kie ĉi-somere okazos la 94a Universala Kongreso de Esperanto. Legu la tutan tekston kaj vidu kelkajn fotojn en la retejo de "La Ondo". http://www.esperanto.org/Ondo/ en la rubriko "Novaĵoj"


  • L. de Beaufront pri Esperanto en Anglio..

    el: "The Esperantist, Vol. 1, No. 1", 8 maj 2009 [EBook #28720] (libro de la projekto Gutenberg), http://www.gutenberg.org/files/28720/28720-0.txt Ni ankaŭ ricevis tre afablan leteron de So. de Beaufront, por kiu ni lin dankegas. Jen ĝi estas. "Nepo de anglino, mi konas pli multe de aliaj la karakteron anglan. Mi do ne miras ke Esperanto estas tre favore akceptata de viaj sampatrujanoj kaj eĉ mia profunda konvinko estas, ke Anglujo influos tute aparte sur la finan venkon de Esperanto. La Angl… (read more)


  • Radiokontribuo pri Esperanto en Kanado

    el la dissendolisto esperanto-ca@yahoogroups.ca (de la Kanada Esperanto-Asocio): Mi ricevis cxi tiun informon de Normando Fleury. La programo estas en la angla lingvo, pri Esperanto, kaj estas tre interesa, kaj bone farita. Vi povas tuj auxskulti la programon se vi klakos la ligilon apud la fino de cxi tiu mesagxo. ------------------------ Hello Normand, I wanted to thank you again for inviting me to your meeting Friday night. I learned quite a lot while I was there and en… (read more)


  • Radio Esperanto parolas el ... Svetlogorsk

    Ĵus aperis en la reto la 23a sonprogramo de “Radio Esperanto”. Unuafoje ĝi estas registrita ne en Kaliningrado sed en la marborda urbeto Svetlogorsk (Rauschen). En la programo: — Enkonduko — Kaliningrada felietono de Halina Gorecka — Esperanto-novaĵoj — La Ondo de Esperanto, 2010, №5 — Redakcie — Nia trezoro: “Vojaĝo al Kazohinio” (István Ertl) — Kanzono de Konga Espero La programon gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Gastparolas István Ertl. La programo daŭras 33 minu… (read more)


  • Nova programo de Radio Esperanto

    Ĵus aperis en la reto la 24a sonprogramo de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando) En la programo: - Kaliningrada felietono de Halina Gorecka - Esperanto-novaĵoj - La Ondo de Esperanto, 2010, №6 - La dua eldono de “La ĉashundo de la Baskerviloj” - Literatura konkurso Liro-2010 - Hiphopa kanzono de Eterne Rima La programon gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La programo daŭras 24 minutojn. Amplekso: 14 Mbajtoj. Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn… (read more)


  • Radio Esperanto #28

    Post longa paŭzo en junio aperis du sonprogramoj de “Radio Esperanto”. La 26an de junio, dimanĉe enretiĝis la 28a podkasto, denove registrita kaj produktita en la Ruslanda ĉefurbo. En la programo: Enkonduko Moskva f elietono de Halina Gorecka Esperanto-novaĵoj De Ondo al Ondo: Pri la historio “La Ondo de Esperanto” Viktor Sapoĵnikov: Lumbildit’ (humuraĵo el la unua kajero de “Sezonoj”, 1984) La Ondo de Esperanto, 2011, №6 Muzika gasto: Dolchamar: 2ope 8aze La pr… (read more)