Search for articles
816 results.
-
La Ondo de Esperanto: la jarkolekto 2009 kompleta
La decembra kajero de “La Ondo de Esperanto”, kiun jam ricevis multaj abonantoj, fermis la jarkolekton 2009. Same kiel dum la tuta jaro, ankaŭ en la decembra “Ondo” oni povas legi tekstojn ligitajn kun la jubileo de Zamenhof. Ĉi-foje la redakcio proponas koncizan biografion de la Iniciatoro de Esperanto kaj kelkajn el liaj “Respondoj al amikoj” el la unua Esperanto-gazeto “La Esperantisto”. La historion kaj la nuntempon ligas la artikolo de Przemysław Wierzbowski pri la Centro Ludoviko Zamenhof… (read more)
-
La Ondo de Esperanto jam en la nova jaro
Jam antaŭ la Kristnasko pluraj abonantoj ricevis la januaran kajeron de “La Ondo de Esperanto”, kaj la ret-abonantoj povas elŝuti pdf-version el la retejo de “La Ondo”.
-
La Ondo de Esperanto, junio 2010
Intervjuo kun Gerhard Walter, la urbestro de la Esperanto-urbo Herzberg am Harz, malfermas la junian kajeron de “La Ondo de Esperanto”. Sekvas sur ses paĝoj “Eventoj” kun multaj artikoloj kaj artikoletoj pri la esperantista agado en pluraj landoj. En la kvarpaĝa “Tribuno” estas, interalie, komentario de Dafydd ab Iago pri ekologia problemo en Eŭropo, panoramo de la komputilaj Esperanto-ludoj, polemikaĵoj kaj reagoj al la aperintaj tekstoj… Same kiel en majo, ankaŭ en junio “La Ondo” faras… (read more)
-
Nova programo de Radio Esperanto
Ĵus aperis en la reto la 26a sonprogramo de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando) En la programo estas: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka Esperanto-novaĵoj La Ondo de Esperanto, 2010, №11 Dankparolado en Aalen okaze de la transdono de la Esperanto-kulturpremio 2010 ARKONES XXVI en Poznano Jonny M. “En Somero” (regeo en Esperanto) La programon gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La programo daŭras 28 minutojn. Amplekso: 16 Mbajtoj.… (read more)
-
Radio Esperanto - la 27a sonprogramo
Post duonjara silento, kaŭzita de la transloĝaj problemoj ligitaj kun grava operacio, hodiaŭ, la 5an de junio 2011, aperis en la reto la 27a sonprogramo de “Radio Esperanto”, unuafoje registrita kaj produktita en Moskvo. En la programo: - La unua Moskva programo: enkonduko de AlKo - Nekutima futbalo: felietono de HaGo - Esperanto-novaĵoj (AlKo) - La Ondo de Esperanto, 2011, №4-5 (HaGo) - La Ondo jubileas (AlKo) - La dimanĉaj fotoj: kanto de Inicialoj DC La programon gvidas Hal… (read more)
-
«La Ondo de Esperanto» ne nur pri Esperanto
Kvankam la titolo “La Ondo de Esperanto” klare diras, ke ĝuste al Esperanto ĉi tiu magazino estas dediĉita, Esperanto ne estas ekskluziva temo de “La Ondo”. En ĉiu ĝia kajero oni povas trovi ankaŭ temojn ĝeneralajn. Ekzemple, en la postkongresa duobla kajero de “La Ondo” apud pluraj artikoloj pri la esperantistaj kongresoj, renkontiĝoj, festivaloj, libroj, gazetoj ktp. estas legeblaj tri tekstoj, kiuj ne estas ligitaj kun Esperanto. “Eŭropo falanta” estas aŭgusta komentario de la… (read more)
-
Dostojevskij en Esperanto: nova senpaga e-libro
En la elŝutejo de Sezonoj hodiaŭ aperis nova senpaga elektronika libro (e-libro) – la eseo Fjodor Dostojevskij en Esperanto de Aleksander Korĵenkov. Kiel prelego ĝi estis unuafoje prezentita la 15an de julio 2002 en la lanĉo de la novelaro Blankaj noktoj de Dostojevskij kadre de la 1a Balta Esperanto-Forumo en Kaliningrado. Poste ĝi estis legita en Poznano (Pollando), Glasgovo (Skotlando), Kaŭno kaj Birštonas Litovio), kaj en Sabadell (Katalunio). Ĝi aperis, iom reduktite, en La Brita… (read more)
-
La Ondo de Esperanto, februaro 2010
La februara kajero de “La Ondo de Esperanto”, sendita al la abonantoj fine de januaro, enhavas kelkajn tekstojn, kiuj ĉiam aperas en “La Ondo” en la komenco de la jaro. Inter ili estas intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro, ĉi-jare Aleksander Korĵenkov, kaj ties revuo pri la libroeldonado en/pri Esperanto en la jaro 2009. La ĉiujaran tradician enketon pri la plej pozitivaj kaj negativaj eventoj de la pasinta jaroj partoprenas dek konataj aktivuloj, inter kiuj estas la prezidanto de UEA Probal… (read more)
-
La komencoj de la disvastiĝo de la artefaritaj lingvoj,aliaj ol Esperanto, en Rumanio.
La ideo de la universala lingvo penetris en rumana kultura etoso antaŭ la apero kaj disvastiĝo de Esperanto. La rumanaj civitanoj eksciis pri artefaritaj lingvoj pere de lernolibroj en germana, franca kaj angla lingvoj. Ĉar la intereso por tiuj lingvoj kreskis, aperis ne nur propagandaj artikoloj aŭ broŝuroj, sed ankaŭ lernolibroj kaj vortaroj en rumana lingvo. Monata rumana revuo por filatelio,,Timbrophilo"(1881-1893), havis rubrikon pri la lingvo Volapuko. En la jaro 1887, kiam L.L.Zamenhof ap… (read more)
-
La Ondo de Esperanto komencis la 2012an jaron
La 15an de decembro, ĝuste je la Zamenhofa Tago, estis dissendita la januara kajero de “La Ondo de Esperanto”, kiun pluraj abonantoj ricevis antaŭ la Kristnasko, kaj la ret-abonantoj jam povas elŝuti pdf-version el la retejo de “La Ondo”. La kovropaĝo (kiu ĉi-jare havas novan fonan koloron – la latvan ruĝon) prezentas la Esperantiston de la Jaro, Dennis Keefe, kiu ricevis trioble pli da voĉoj ol la plej sukcesa el la kandidatoj. En la sekcio “Eventoj” oni povas legi dudekon da artikoloj pri e… (read more)
- ipernity © 2007-2016
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity for iPhone / iPad new | ipernity for Android new | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English