Search for articles
816 results.
-
La savantoj de Malto 2 (ritme korektita versio kun/sen drumo)
(Máltai Mentőszolgálat) Denove la komponaĵo de mia filino (22 jara, denaska esperantisto), nun korektita, kun fortepiana kaj druma akompano. Antaŭ unu jaro ŝi komencis lerni ludadon de bekfluto. Ŝi surprizis min per propra komponaĵo, kiu tiom ekplaĉis al mi, ke mi komponis al ĝi akompanon. La titolo de la komponaĵo estas "La savantoj de Malto". Kial ĝi havas tian titolon, tion mi malkovros nur post kelkaj semajnoj. Ŝi ludas bekfluton, paĉjo (do mi) sintetizatoron. (Pardonon pro mia iom mallerta ludado.) Korektindaĵo: Mia filino riproĉis min, ke ŝi lernas ludi fluton ne ekde unu jaro, sed nur ekde duonjaro. :-)
-
SE ... ( Tri Poemetoj de Amo)
1- Se mi estus birdeto kaj vi, mia ĉielo Mi do povus flugi en via vastega sino Ni estus kune, tagnoke ĝis mi perdus la vivon En via ĉirkaubrako atinginte al la fino. 2- Se mi estus kun mia amatino, ĉe Kandel-lum’ kaj botelo da vino kaj Dio invitus min al Paradiz'! la inviton mi rifuzus dirante : " jen mia paradizo, ĝis la fino !" 3-… (read more)
-
VI
Vi forestas vi neniam estis ĉi tie ĉe mi por mi! Sed ankoraŭ mi skribas al vi por vi pri vi kaj ankoraŭ mi verŝas vinon por vi kaj mi! Kiel diferencas via ĉeesto aŭ foresto? Vi ĉiam vivas kun mi en mia koro!
-
Kiel tradukis Kolomano Kalocsay rumanajn poemojn.
En letero de Eugenia Morariu(1903-1977)-[ http://www.ipernity.com/doc/m.vochin/9956994 ] sendita al Iosif D.Petrin (1905-1975)-[ http://www.ipernity.com/doc/m.vochin/9957024 ] en la dato de 25.07.1958 j , estis skribite: ,, Rilate la antologion rumanan, mi volas komuniki al vi, ke la menciitaj tradukaĵoj de Kalocsay Kalomano estis publikitaj en la libro :,,Eterna Bukedo" Poemoj el dekdu lingvoj, tradukitaj de Kalocsay, eldonitaj de Literatura Mondo en la jaro 1931. Koncerne la rumanan parton… (read more)
-
Bukareŝto aŭ Bukureŝto ?
En la infaneco de la Internacia Lingvo en lernolibroj, vortaroj kaj gazetaro oni uzis kiel ĉefurba nomo de Rumanio vortojn: Bukarest, Bukaresto, Bukareŝto aŭ Bukureŝto.Por montri kio pensis niajn rumanajn antaŭlojn pri la afero, mi redonas mallongan artikolon aperinta en ,,Rumana Esperantisto", n-ro 4, septembro-decembro 1908, paĝo 99, titolitan ,,Por niaj amikoj eksterlandaj": ,, Ni ricevas ofte leterojn, ĵurnalojn,ktp. kun la adreso: Bukaresto en Bulgarujo aŭ en Serbujo. Kompreneble tio… (read more)
-
Ĉu iu povas klarigi?
antaŭ minuto - la 9-an de aŭgusto 2011 je la 5-a 45 posttagmeze mi ricevis tekston pri papago, sed mi ne bone komprenas la tekston. Eble iu povas klarigi pri kio temas? Kio estas Silfer. Mi memoras ke estis siatempe komikso, desegnostrio pri vakero kaj la ĉevalo de la vakero nomiĝis Silfer, sed nun rilatas pri papago. Stranga koincido. Mi ne sciis ke tiu nomo estis tiel populara ke oni donu ĝin al ĉiuj specoj da bestoj. Izola esperantisto deziris aĉeti papagon, kiu parolas nian li… (read more)
-
Ne forlasu min (Ne me quitte pas)
Amiko mia, Gijom Armide, tre senteme kantis la denune famkonatan kanzonon Ne forlasu min (ekz. jene ), uzinte proprajn parolojn elfaritajn de diversaj tradukoj. Jen ĉi-sube pli-malpli la teksto, kiun li kantas: Ne forlasu min Ne forlasu min Eblas la forges’ Estas ĝi neces’ Pro l’ morgaŭa fin’. Ja forges’ pri l’ temp’ De la miskompren’ Kaj perdita jen Kun demandoprem’: Horojn peli for, Kiuj kun brutal’ Morte frapis al La feliĉ’ de l’ kor’ Ne forlasu min Ne forlasu… (read more)
-
Senhejmeco kaj faŝismaj leĝoj en Hungario
Antaŭ 1980, en la "klasika socialismo" senhejmeco praktike ne ekzistis en Hungario. Por laborkapablaj homoj aŭ estis devo labori, aŭ oni devis pruvi la vivtenan materian bazon. Kiu ne trovis laboron, al tiu unue la laborpera oficejo proponis, se tio ne sufiĉis la polico destinis laborejon. Kiu tamen ne laboris, tiu post tri semajna laborevitado estis kondamnita al malliberejo. Kiu laboris, tiu rajtis ricevi lokon en porlaborista tranoktejo, se li ne havis loĝejon en la koncerna urbo. (Il… (read more)
-
Virino kun oraj fingroj
Harir Shariat-zadeh estas persa virino kun oraj fingroj kiu jen bele ludas pianon. Kiam oraj fingroj movigxas harmonie kun ora gorgxo de persa kantisto Salar Aghili, la rezulto estas ja pura vino, kiu ebriigas la animon tra la oreloj.
-
La plej fama hungara islamano
Listigi la artikolojn koncerne s-ron Germanus Gyula ← La enhavo de mia tuta blogo laŭ temoj Germanus Gyula (pron. germanus djula; familia nomo: Germanus; Islama nomo: Abdul Kerim) naskiĝis en 1884. Jam en la junaĝo li ekinteresiĝis pri la orienta kulturo, precipe pri la islama. Li lernis multajn lingvojn, komence latinan, pragrekan, poste turkan, araban, persan ktp. Li instruis en multaj islamaj kaj eŭropaj universitatoj, estis mondfama esploristo de orientaj kulturoj, vojaĝisto kaj sportisto... Li aliĝis al Islamo, kaj estis respektata spertulo pri la Sankta Korano. Nur listigi liajn oficojn, agadojn, rangojn kaj distingojn ne sufiĉus plena tajpita paĝo. Mi mem ankoraŭ vizitis lin infanaĝe en lia budapeŝta loĝejo, por ke li propramane dediĉu lian eble plej faman verkon (du voluman) "Allah Akbar". Tio povis okazi verŝajne inter 1971 kaj 1973. La dediĉitaj volumoj bedaŭrinde estis poste donacitaj al iu parenco, mi eĉ ne scias, al kiu. Li mortis en 1979. Oni entombigis lin en Budapeŝto, laŭ islamaj ritoj.
- ipernity © 2007-2016
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity for iPhone / iPad new | ipernity for Android new | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English