Search for articles
816 results.
-
change.org ne estas change.gov
Kelkaj kredas ke la organizaĵo ĉe change.org estas ligita al la Obama adminstracio. Ne. Tio estas sendependa bonfarada (evidente) organizaĵo kiu havas projekton 'Ideas for Change in America'. Ili intencas prezenti la 10 plej ŝatatajn (laŭ voĉdonado) ideojn al Obama (aŭ iu en la administracio). Tio estas tre malsama ol tio, kion mi legas en dissendolistoj: " La dek plej vojĉdonitaj ideoj estos efektivigitaj de la registaro de Obama. " Mi protestas uzon de la vorto 'efektivigitaj' Ne plaĉ… (read more)
-
Ĉu "fidelan" aŭ kompreneblan tradukon? (1)
"La robustan klamon de la haveno superis nur la timiga krepito de la monto Karakatau." Kion tio signifas? :-) ← Listigi ĉiujn miajn artikolojn pri tradukado ← La enhavo de mia tuta blogo laŭ temoj
-
Torentoj
Joop ĵus tradukis torentan dosieron por ipernity. Jes, ipernity nun estas servilo por torentoj! Per tiu protokolo, oni povas kunhavigi tre grandajn dosierojn. Post oni elŝutas la dosieron, oni ĝentile alŝutas al aliaj. Ju pli da personoj partoprenas en la sendado (ili estas la semantoj) de dosiero, des pli rapida estas la elŝutado por la ricevantoj (la rikoltantoj). Nu, mia programo (jes, oni bezonas torentan programon en la loka komputilo), alŝutas samtempe -- do, mi semas kaj rikoltas la dos… (read more)
-
Kiel venki la piratojn? Nepre ĉiu bonvola esperantisto respondu!
Kiom vi pagus por gustumita, plaĉa muzikpeco? ← La enhavo de mia tuta blogo laŭ temoj
-
Barbireja kanto
Antaŭ semajno mi alŝutis propran hejman sonregistraĵon, kiun mi faris provante novan ciferecan registrilon, aĉetitan de mia ĥoro. Temas pri 4-voĉa barbireja kanto , genro de seninstrumenta vir-voĉa muziko popularigita de la nigraj sklavoj (kaj eks-sklavoj) de Usono. La muzikon komponis Tony Levin, basisto de la brita rok-bando King Crimson, sub la titolo The King Crimson barber-shop . La hispanan tekston mi mem verkis (provizore ne estas ankoraŭ e-versio...). Mi ludas la kvar voĉojn de… (read more)
-
Ĉu la Ipernity-komunumo malaperadas?
De iom longa tempo mi rimarkas kiel pluraj esperantistoj iam tre aktivaj en ipernitio apenaŭ zorgas pri sia konto. Tial mi decidis forviŝi kontojn kiuj delonge ne estas uzataj kaj jen mia surpizo, el mil kontaktoj kiujn mi havis nuntempe mi nur havas apenaŭ 463 amikojn. Kiu estas la motivo? ĉu iom tedas la samaj aferoj ĉiutage?
-
La patro de tradukscienco
Eugene A. Nida, la grava tradukisto kaj sciencisto forpasis la 25-an de aŭgusto 2011. Li estis 96 jara. Al la nomo de Nida ligiĝas la tradukscienca teorio, kiun li ellaboris en la unuaj jaroj post 1960, kaj kiu disvastiĝis pro la plurcent tradukoj de Biblio, farataj sub la egido de organizo: Unuiĝintaj Societoj de Biblio (United Bible Societies). Temas pri la teorio de funkcia (aŭ dinamika) ekvivalenteco, kiu preferas laŭsencan akordon inter la fontverko kaj traduko ko… (read more)
-
Paradokso
Laŭ mia opinio oni devus permesi, ke la opinioj estu liberaj laŭ ĉies konscienco. Sed per tiu opinio mi samtempe akceptis la rajton de tiu opinio, kiu malpermesus ĉies liberan opinion.
-
Maldecetaj ŝercoj ?
Mi rapide Esperantigis kelkajn ŝercojn/amuzaĵojn de: www.fmylife.com kaj sendis al Humursako: groups.google.com/group/humursako Evidente, ili estis tro maldecetaj por aperigi. Ĉu iu alia ankaŭ (krom mi) havas strangan humuron kaj ĝuus? Eble, oni ne rajtas mencii tamponon. Jen: Junuloj - la malgraciaj jaroj Hodiaŭ, la ŝnureto de mia tampono estis pendante de mia bankostumo. Mia koramiko kredis ke estis apartiĝanta fadeno de la bankostumo. Li publike eltiris mian tamponon. Hodiaŭ,… (read more)
-
Buranovaj avinoj
Ĉi tiuj ĉarmaj avinjoj tradicie vestitaj estas la reprezentantoj de Rusujo ĉe Eurovision (2012). Krom la rekantaĵo, ili ne kantas en la angla, eĉ ne en la rusa, sed en la udmurta, minorigita lingvo parolata de ĉ. 600.000 homoj en la Udmurta Respubliko. Se Eurovision utilas por io, tio estas montri la lingva kaj kultura diverseco de nia kontinento. Kaj tion oni ne faras per senkafeinaj kaj senkulturigitaj kanzonoj en la angla. Dankon Брангуртысь песянайёс!
- ipernity © 2007-2016
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity for iPhone / iPad new | ipernity for Android new | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English