Search for articles
816 results.
-
post lego de Ateismo 21 (Novembro de 2015)
La plej nova bulteno de ATEO havas tekstojn pri la ATEO-renkontiĝo dum la UK (kiun mi malĉeestis pro tro multaj allogaj aferoj samtempe, la kutima situacio dum UK, pri kio mi ne vere plendus!) La kovrila kolora foto verŝajne montras tiun kunsidon, kun plena ĉambro, sed la homoj aspektas laca kaj ne entuziasma! Nu, iafoje la fakaj kunsidoj dum UK ja tedas... Aperas tre impona interesa preskaŭ 10-paĝa ampleksa historia superrigardo (kun multaj notoj kaj referencoj) pri Esperanto kaj Ateismo, ve… (read more)
-
post lego de Monato (2016/3)
Tiu numero de Monato ŝajnas havi pli da teksta enhavo kompare al iuj lastatempaj numero tro plenaj de bildoj, do tio plaĉis. Estis interesa artikoleto pri Gost (france Goust), franca vilaĝo kiu supozeble estas sendependa ŝtato, sed mi scivole plu esploris interrete, kaj ŝajnas ke tio ne veras, kaj nur baziĝas sur ia metafora diraĵo (ekzemple en.wikipedia.org/wiki/Goust diras, ke iu franca ministro Lainé nomis ĝin respubliko metafore kaj poste oni miskomprenis tion laŭvorte). Kelkaj artik… (read more)
-
post lego de Monato (2016/4)
La komenca eseo de Paul Gubbins uzas Donald Trump kiel simbolon de malamikemo kontraŭ eksterlandanoj kaj rifuĝintoj, kun interese provoka titolo "Jam venkis Donald Trump - en EU". Observante la faŝismecan kampanjon de Trump en Usono kaj diversajn eventojn en Eŭropo, mi povas nur konsenti kun bedaŭro. Tamen unu artikolo pri granda manifestacio por paco kaj kontraŭ dekstrema politiko (kaj politikisto, kiu diris ke oni pafu rifuĝantojn) en Aŭgsburgo (bela urbo kiun ni vizitis antaŭ kelkaj jaroj… (read more)
-
post lego de La Gazeto n-ro 183
Artikolo pri "reala egaleco" ŝajnas tro longe pedante rimarki ke kompreneble ĉiu homo estas malsama al ĉiu alia do ne eblas ke homo estos "egalaj"... Nu, jes, sed kompreneble diri ke homoj estu egalaj estas nur parolfiguro, ne laŭvorta aserto, kaj ĝi celas ke ili havu samajn/egalajn rajtojn , ktp (kion la artikolo finfine ja agnoskas). Do mi ne vidis sencon diri tiom multe pri la laŭvorta signifo de la esprimo, ĉar kompreneble neniu celas ĝin laŭvorte. (Supozeble estas ia teĥnika termino por ti… (read more)
-
post lego de Pola Esperantisto (2/2016)
Roman Dobrzyński kontribuas alian interesan historian artikolon, ĉi-foje pri la funebro kaj postaj modifoj al la tombo de Zamenhof. Iom longa raporto pri E-aranĝo en Szczecin; verŝajne Birke kaj Bertilo koncertis! Mi bedaŭras maltrafi tiun koncerton! Aperas ankaŭ diversaj aliaj raportoj pri polaj E-aranĝoj. Interesaj impresoj pri Nepalo dum vizito tie pro E-aranĝo. Rememoraĵoj de Ilona Koutny kaj Zbigniew Galor pri forpasinta Michel Duc Goninaz. Mi ne sciis antaŭe, ke li iam instruis du… (read more)
-
poemo de la tago 2016-07-13
Dianto ruĝa. La riskoj en Klevlando plimultiĝas: pri ĉiuj estas suspektemo juĝa. Fonto: edition.cnn.com/2016/07/13/politics/republican-national-convention-protests Noto: Pli specife, kariofildianto estas la specifa dianto, kiu estas ŝtata floro de Ohio (kie situas la urbo Klevlando). Sed "kariofildianto" havas 7 silabojn, kaj unua verso de stornelo havas nur 5 silabojn. Mi povus enŝovi ĝin 5-silabe laŭ la licenco de Kalocsay en paragrafo 90 de Parnaso Gvilibro trakti dusilaban "i + vok… (read more)
-
post lego de "Komunikado en amrilato ene de paro"
"Komunikado en amrilato ene de paro" estas Esperanta traduko de itala "mem-helpa" libro por amparoj. Mi kaj Anna iafoje ŝatas kune legi librojn pri tiaj temoj. Sed ni ne trovis multon novan al ni en ĉi tiu ĉ 60-paĝa libro. Eble ĝi pli utilos por homoj kreskintaj en itala kulturo, aŭ por homoj, kiuj ankoraŭ ne legis tian libron; mi ne scias. Ni rimarkis ankaŭ, ke ĝi plurajn fojojn ŝajnis iom nekonscie seksisma (per diversaj ekzemploj pri tradiciaj seksroloj kaj supozoj kaj stereotipoj) kaj kon… (read more)
-
post lego de "La tago kiam Jesuo perfidis Judason"
Jam la surpriza titolo evidentigas, ke temas pri netradicia versio de la Jesuo-rakonto. Mi akiris ĉi tiun romanon de Manuel de Seabra dum SES en 2015. Mi kaj Anna decidis kune legi ĝin (po-paĝe matene). Simile al la renversa senco de la titolo, la libro komenciĝas per 50-paĝa "Epilogo" pri la mallonga tempo de la proceso kaj kondamno de Jesuo. Sekvas 80-paĝa "Prologo" pri la vivo de Jesuo, montrante multe pli longan tempon de infanaĝo ĝis antaŭ la fino de la vivo, kaj fine estas tre mallonga… (read more)
-
post lego de "La fermita urbo"
La fermita urbo de Istvan Nemere estas romano, kiun mi legis kadre de Esperanto-Sumoo antaŭ kelkaj monatoj. Ĝi estas tre flue legebla, sufiĉe bone redaktita (mi notis relative malmultajn tajperarojn kaj mislingvaĵojn), kaj la rakonto mem ĝenerale estas sufiĉe interesa kaj eĉ atentokapta. Ĉiutage dum 15 tagoj mi legis kun intereso kaj plezuro! Temas pri sciencfikcio, sur tero post kelkaj jarcentoj, ĉe izolita esplorejo pri sociologio. Nova alveninto malkovras suspektindajn aferojn, kiujn la le… (read more)
-
En vesper' aperis pluv' (Esta tarde vi llover)
Miguel Fernández kantas "En vesper' aperis pluv'" (Esta tarde vi llover) en la 75a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Herrera del Duque de la 30a de junio ĝis la 4a de julio 2016.
- ipernity © 2007-2016
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity for iPhone / iPad new | ipernity for Android new | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English