Search for articles
816 results.
-
R.U.R (Terura sonĝo) - Teatro
La ensemblo "Teatro DOMA" prezentis adapton de la verko "R.U.R" de la Ĉeĥa verkisto Karel Čapek (eldonita de Kava-Pech), en la 25a Internacia Esperanto-Konferenco (OSIEK), okazinta en Svitavy (Ĉeĥio) de la 14a ĝis la 20a de julio 2012. Reĝisoris la prezenton Radka Oblouková, kaj Miroslav Malovec esperantigis la scenaron de Tereza Kopecká. Aktoris: Antonín Benc, Patrik Lukeš, Adéla Šikulová, Šárka Holasová, Eliška Hajská, Tereza Jagošová, Karin Musilová, Hana Nekvindová, Matěj Nárožný, Jan Fidel… (read more)
-
La Ondo: ĉiu kvina abono elektronika
Kreskas la nombro kaj procentaĵo de tiuj, kiuj abonas «La Ondon de Esperanto» elektronike en la formato pdf. Je la 1a de aŭgusto 2012 inter la 509 registritaj abonantoj de «La Ondo» estis 100 ret-abonantoj, je 5 pli multe ol fine de la pasinta jaro. Reale, la kresko estas pli granda, ĉar pasint-jare 10 el la 95 ret-abonantoj ricevadis pdf-version de nia gazeto danke al donaco el Brazilo. Jam preskaŭ ĉiu kvina abono estas elektronika. Legu (kaj vidu) pli detale en la novaĵretejo La Balta Ondo:… (read more)
-
La 9a Kongreso de EEU en Irlando
En la novaĵretejo La Balta Ondo aperis artikolo pri la 9a kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio, kiu okazis inter la 16a kaj 20a de julio 2012 en la irlanda urbo Galivo (angle: Galway; irlande: Gaillimhe) kun 157 partoprenantoj el 28 landoj. La artikolon verkis la prezidanto de EEU Seán Ó Riain. sezonoj.ru/2012/08/215eeu
-
La Balta Ondo: Dennis Keefe la plej legata
Ekzakte antaŭ unu jaro, la 12an de aŭgusto 2011 ĉe la novaĵretejo La Balta Ondo ekfunkciis vizit-kalkulilo, kaj do estas oportuna momento por resumi la unujaran statistikon. Ĝi montras, interalie, ke la artikolo «Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto» de Dennis Keefe estas la plej legata artikolo kun entute 2217 legovizitoj. Vidu la liston de la plej legataj tekstoj, la liston de la plej aktivaj landoj, kaj kelkajn komentojn pri la statistiko de La Balta Ondo en la retejo mem:… (read more)
-
Dua Elsendo
Saluton al ĉiuj, Hodiaŭ estas la 21 de Aŭgusto kaj la dua elsendo de mia Esperanto Raporto. Hodiaŭ mi volas priparoli tri temojn: 1) La Krizo de la Eŭro 2) Arbaraj Fajroj en Hispanujo 3) La Olimpiaj Ludoj Unue, La krizo de la eŭro. Demando je la kapo de la Eŭropa Unio estas tio: ĉu eŭropo solvos la problemon de la eŭro? Multaj homoj opinias ke Eŭropo povas ĝin solvi ke ne havas grandegan problemon nun. Tiu penso nin diras ke la krizo finos kaj Eŭropo kreskos. Aliaj homoj pensas ke est… (read more)
-
Alternativoj
Mi volas omaĝi homon, kiun mi ĵus konis persone en Svitavy (Ĉeĥio), okaze de la 25a Internacia Esperanto-Konferenco. Li estas Mikaelo Bronŝtejn, kun kiu mi kundividas la esploradon de nia ĉirkaŭo pere de sciencfikcio, poezio kaj kantado. Ĉi sube vi povas spekti filmeton en kiu nia esperanta bardo regalas nin per sia kanto "Alternativoj", unu el la plej interesaj esperantaj kantoj, kiujn mi aŭdis lastatempe. ---
-
Nia trezoro: William Auld
Antaŭ ses jaroj, la 11an de septembro 2006, forpasis Bill (William) Auld, pri kiu Nick Kalivoda diris: «Nenies nomo tiom sinonimiĝis kun la Esperanta poezio kiom tiu de William Auld». La artikolo de Nick Kalivoda, publikigita en la rubriko «Nia trezoro» de la internacia magazino «La Ondo de Esperanto», hodiaŭ aperis ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo: sezonoj.ru/2012/09/21trezoro
-
Mia lirika ama travivaĵo - Miguel Fernández (filmo)
Miguel Fernández prelegas pri sia lirika ama travivaĵo, en la 54a Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Salou en 1995. - - -
-
Sagao de Njal
Mi iom impulse aĉetis Sagaon de Njal (en bona ĝuinda traduko de Baldur Ragnarsson) dum IEK en Svitavy ĉi-somere, eble inspirite de la venonta UK en Islando. Delonge mi pripensis legi tiun klasikaĵon de islanda prozo. Mi parolis kun kelkaj homoj pri tio, ke ili eklegis ĝin sed rezignis, superŝutite de la svarme multegaj roluloj kun islandaj nomoj (en islanda ortografio), kiujn neislandaj legantoj malfacile memoras. Tamen mi aĉetis kaj eklegis. Kaj ja estas nomarego interne! Jam sur nur la unua… (read more)
-
Festo 2012
La festivalo FESTO 2012 iĝis la plej grava ĉi-jara muzika evento en Esperantujo kun koncertoj de Zhou-Mack Mafuila, “Espo Despo”, Gijom, “Dolĉamar” (jes, kun "ĉ"!), Jonny M, du lokaj grupoj kaj kun spektaklo de la Pariza trupo “Kvak”. Legu pli detale en la riĉe ilustrita artikolo de Flo Martorell, aperinta en la oktobra kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo sezonoj.ru/2012/09/festo
- ipernity © 2007-2016
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity for iPhone / iPad new | ipernity for Android new | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English