Search for articles
816 results.
-
Intervjuo kun la nova prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
La 17an de marto la 29-jara natursciencisto Vinko Markovo el Tubingeno (Germanio) estis elektita kiel la prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT. Li afable konsentis respondi kelkajn demandojn de "La Ondo de Esperanto". La teksto de la intervjuo, aperinta en la maja kajero de "La Ondo", estas ankaŭ legebla en la reto sezonoj.ru/2012/04/kamarado-prezidanto-respondas
-
Miaj retlokoj...
→ DISCRUST ··· mia blogo pri filozofio, linukso, radio kaj (future) kun skribaĵoj en Esperanto; → PIX|TERROR ··· miaj grafikaĵoj; → IDENTI.CA ··· mikroblogo;
-
Falsaj ĝemeloj, aŭ: kiel Guglo trompis redaktoron
Pluraj el la abonantoj de “La Ondo de Esperanto” eble estos konsternitaj pro la foto, kiu akompanas la jubilean artikolon pri Igorj Severjanin en la 16a paĝo de la maja "Ondo": kial la artikolon pri la "Reĝo de Poetoj" garnas portreto de ... Legu pli en la klarigo de Aleksander Korĵenkov «Falsaj ĝemeloj, aŭ: kiel Guglo trompis redaktoron» sezonoj.ru/2012/04/severjanin
-
Konfesinde: ni vivis kaj plu vivas
Konfesinde: ni vivis kaj plu vivas estas prelego de Miguel Fernández, kiun li prezentis en la 71a Hispana Kongreso de Esperanto, kun la klariga subtitolo: "Ibera Grupo: dudek jaroj da amikeco kaj kreado". Ĝi estas do grava dokumento por kompreni la esencon de tiu literatura fenomeno nomata "Ibera Skolo". ...
-
Supliko por esti entombigita ĉe la plaĝo de Seto (Supplique pour être enterré sur la plage de Sète)
Post kuraĝigaĵoj de Ŭel kaj aliaj, kaj dank' al ili, mi publikigas aliajn esperantigaĵojn de kantoj fare de Georges Brassens. Georges Brassens naskiĝis en eta urbo de suda Francio, Seto, kie okazis pasintjare franca kongreso, la Interasocia Renkontiĝo 2011 de Esperanto ĉe Mediteraneo. De Seto devenas ankaŭ la verkisto Paul Valéry (kiu iĝis ano de la Franca Akademio). Valéry skribis poeziaĵon pri la Mara Tombejo de Seto, kie ambaŭ li kaj Brassens nun ripozas. La dumviva obsedo de Brassens p… (read more)
-
Post la 26-taga foresto
Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov revenis al sia Kaliningrada hejmo post la 26-taga foresto, kaŭzita de la restado de Halina en la sanatorio “Rusj” ĉe la Fera Monto en la Kaŭkaza urbo Ĵeleznovodsk . Ekde lundo ni eklaboros pri la julia kajero de “La Ondo de Esperanto” . Ankaŭ la retejo “La Balta Ondo” , kiu ne estis renovigata dum 26 tagoj, denove revenos al sia kutima aper-ritmo. Ni strebos laŭeble rapide respondi la ricevitajn leterojn kaj plenumi mendojn. Bonvolu pardoni la neevi… (read more)
-
Niaj kongresoj kaj ... futbalo
Ĉi-jare la 97a Universala Kongreso de Esperanto okazos en Hanojo (Vjetnamio), post unu jaro la 98an UKon gastigos Rejkjaviko (Islando), kaj la 99a UK en la jaro 2014 okazos en Bonaero, la ĉefurbo de Argentino. Pri ĉi tiu elekto, pri interesa ligo inter lando-gajninto de la futbala mondpokalo kaj la esperantista kongreslando, kaj pri la kandidato por la jubilea 100a UK legu en la novaĵretejo La Balta Ondo: sezonoj.ru/2012/06/213uk
-
Intervjuo kun d-rino Katalin Kováts
Ĝuste antaŭ unu monato, la 9an de junio 2012, sukcese okazis la Tutmonda KER-ekzamensesio, kadre de kiu en 17 landoj ekzameniĝis 356 personoj. Intertempe en la julia kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis intervjuo kun d-rino Katalin Kováts, la iniciatinto kaj organizanto de ĉi tiu evento. Hodiaŭ ĝi iĝis legebla ankaŭ en la reto: sezonoj.ru/2012/07/213ker
-
Literatura konkurso Liro-2012
Post unujara paŭzo en 2011 La Ondo de Esperanto denove invitas ĉiujn dezirantojn partopreni en la tradicia literatura konkurso Liro. Ĉi-jare estas proponitaj du originalaj kaj du tradukaj branĉoj: Originala prozo Originala poezio Traduko el la angla: «The man who would manage» de Jerome K. Jerome Traduko el la rusa: «Beglec» de Anton Ĉeĥov Legu pli rete: sezonoj.ru/2012/07/liro-2012
-
Prelego de A. R. Mamduhi - Mistikismo kaj psikologio
Prelego de Ahmad Reza Mamduhi en la monta prelegsesio de IREA (Irana Esperanto-Asocio)
- ipernity © 2007-2016
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity for iPhone / iPad new | ipernity for Android new | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English