Search for articles
816 results.
-
Rilatoj de L.L.Zamenhof kun ĵurnalistoj el Italio
Okaze de la Internacia Kongreso de Filozofio en Bologna(Italio), aprilo 1911, ĵurnalistoj-partoprenantoj, sendis la 9-an de Aprilo 1911 la sekvantan telegramon al D-ro Zamenhof: ,, La ĵurnalistoj partoprenantoj en la ekskurso al Ravenna dum la internacia kongreso de Filozofio, salutas en vi la plej gloran apostolon de la kunfratigo de la homaro" D-ro L.L.Zamenhof respondis per jena telegramo: ,, Al la ĵurnalistoj, kiuj partoprenis en la Ravenna ekskurso dum la kvara kongreso de Filo… (read more)
-
Ĝisdata Tarski
La etoso Tarski, versio 3.1.2 en Esperanto: cindymckee.com/tarski-eo.zip por WordPress cindymckee.com/wordpress-3.2.1-eo.zip ------ Aldonu legosignon al la oficiala paĝo: eo.wordpress.org
-
La Balta Ondo - denove ĉiutaga
En la novaĵretejo “La Balta Ondo” estas enretigitaj artikoloj pri tri landaj Esperanto-Kongresoj: - Ruslanda en Ĉeboksary (Ĉuvaŝio) http://sezonoj.ru/2011/11/rek206/ - Kataluna en Barcelono http://sezonoj.ru/2011/11/kataluna/ - kaj komuna kongreso Korea-Japana en Seongnam http://sezonoj.ru/2011/11/korea/ En “La Balta Ondo”, post la neevitebla perdo de la ĉiutaga aper-ritmo dum la semajno kiam “La Ondo” estis redaktata, denove aperas nova materialo ĉiutage. Oni povas ne nur le… (read more)
-
Ĉu vi dezirus legi ĉiutage freŝan kronikon Esperante?
Apartenis al miaj senĉesaj revadoj fondi esperantlingvan informservon, kiu temas tute ne pri Esperanto, sed pri ĉiuj aferoj de la mondo, same kiel la ordinara cetera parto de tutmonda gazetaro. Ĉina esperantisto preskaŭ perfekte realigis tiun mian revadon, li de tago al tago informas pri tutmondaj kaj ĉiniaj politikaj kaj sciencaj eventoj. Vizitadu lin: www.ipernity.com/blog/jianping .
-
Guantanamera (Gvantanamino)
Mi estas homo sincera el lando riĉa je palmoj. Mi estas homo sincera el lando riĉa je palmoj. Ĉar estas mi efemera, el mia kor' fontas kantoj. Guantanamera, guajira guantanamera, Guantanamera, guajira guantanamera. Jen miaj versoj helverdas, jen ili arde brulruĝas, Jen miaj versoj helverdas, jen ili arde brulruĝas, kaj, kiel cervo vundita, arbare ili rifuĝas. Gu… (read more)
-
Forgesita gazeto de Henriko Zamenhof
Zofia Banet-Fornalowa en La familio Zamenhof sciigas, ke Henriko Zamenhof en 1912–1914 kaj en 1924 eldonis la gazeton Kobieta (Virino). Sed ŝi ne menciis, ke Kobieta estis alititola daŭrigo de pli longhistoria gazeto, kies lasta kajero aperis ĝuste antaŭ cent jaroj – en decembro 1911. Pli detale pri tiu temo legu en la artikolo de Halina Gorecka «Forgesita gazeto de Henriko Zamenhof» en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto . La artikolo ĵus aperis ankaŭ en la reto: http://se… (read more)
-
Ĉu vi revas pri blanka kristnasko?
En tiu ĉi stranga julsezono, kie neĝo mankas eĉ en mezeŭropo, ĉu ni revu pri blanka kristnasko? Kvaropo Sinkopo ja revas, per tiu ĉi versio de la julkanto I'm dreaming of a white Christmas , ludita dum la pasinta z-festo en Madrido: La esperanto-teksto ŝuldiĝas al Arjen-Sjoerd de Vries, de la ensemblo "Akordo". Svingiĝas palmoj sub arda sun', invitas la mar' al naĝ'. Belegas nun la pejzaĝ' ĉe Kalifornia plaĝ'. Sed kiom nordo allogas min nun ke proksimas… (read more)
-
Kvaropo Sinkopo - Rev' kalifornia
En tiu ĉi kanto, homo nostalgias pri sia tropika loĝ-loko kiam li pasas la vintron en la nordo. Temas pri la fama kanto California Dreamin' de The Mamas & The Papas . Ĝi estis ludata de Kvaropo Sinkopo dum la zamenhof-tago de la Madrida Esperanto-Liceo de 2011. Jen ĝi, kun subtekstoj: Tradukis mi mem: Grizas la ĉiel', brunas ĉiu fag', promenadas mi en la vintra tag'. Arde mi sopiras, al sun-plena plaĝ' Rev' kalifornia en morna vintra tag' Halti… (read more)
-
Goin' Down the Road, Feelin' Manipulated
English below the Esperanto: Kio estas la spirito de ekspluatanto? Iu interna impulso kiu laboras por la profito de nur tiu homo. Ni ĉiuj havas tiun naturan impulson, kiu naskiĝas el bezono savi nin kaj resti viva. Sed ni kutime lernas dum ni maturiĝas, ke ni ekzistas en interdependa reto de homaro, flaŭro kaj faŭno. Do kutime, ni alĝustigas la konduton por iĝi bone funkcianta parto de la tutaĵo. Kelkaj forgesas tion, pro avaro. Kelkaj ĉiam restas tro egoismaj. Ili ambaŭ estas la ekspluatanto… (read more)
-
Ampleksa intervjuo kun Dennis Keefe
Ampleksa kaj divers-tema intervjuo kun Dennis Keefe, la Esperantisto de la Jaro 2011, aperonta en la februara kajero de "La Ondo de Esperanto", jam estas legebla en la novaĵretejo "La Balta Ondo". Komentoj estas bonvenaj: sezonoj.ru/2012/01/208keefe
- ipernity © 2007-2016
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity for iPhone / iPad new | ipernity for Android new | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English