Search for articles

Search
options

816 results.

  • Kelkaj spertoj de 6-a Somera Esperanto-Studado en Nitra (SES)

    Eksterordinara halto de buso apud Brno

    Kiam finis en jaro 2011 la 5-a SES, estis al mi klaraj du aferoj: 1. Ke en jaro 2012 la aranĝo plej verŝajne okazos denove en Nitra. 2. Ke mi volos denove partopreni :-) Do, en februaro, kiam validis la plej malmultekostaj partoprenkotizoj por la aranĝo (se vi aliĝos pli malfrue, vi devas pagi pli altan partoprenkotizon), mi aliĝis al la aranĝo. Unu semajnon antaŭ forveturo al Nitra mi decidis, ke pli bone estos veturi per buso de Brna ol per trajno.


  • Tutmonda Esperanto-Adresaro

    La 1an de novembro 2012 estis lanĉita nova adresaro por Esperanto-parolantoj ĉe la retpaĝo www.adresaro.org . Temas pri la Tutmonda Esperanto-Adresaro. Ĝin kreis la fondaĵo Esperanto Internacia, kiu laboras ĉefe por Esperanto-informado kaj -instruado. Intervjuo kun Martin Schäffer, kiu estis la ĉefa iniciatinto de la projekto, aperis en la decembra kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj en la novaĵretejo “La Balta Ondo” sezonoj.ru/2012/11/218adresaro


  • Lusin kaj Esperanto

    Lusin (1881-1936), konsiderata kiel la ĉefa figuro en la 20-jarcenta ĉina literaturo, plurfoje esprimis sian subtenon al Esperanto kaj al esperantistoj. Legu pli detale pri Lusin kaj Esperanto en la artikolo de Aleksander Korĵenkov, aperinta en la marta kajero de La Ondo de Esperanto kadre de la kleriga rubriko “Nia trezoro”. Ĉi tiu artikolo nun estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo : sezonoj.ru/2014/03/lusin La Ondo de Esperanto estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj (rabat… (read more)


  • Zamenhof: Letero pri la deveno de Esperanto

    Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto de l' momento de ĝia naskiĝo ĝis tiu ĉi tago? La tuta publika historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi, estas al vi pli-malpli konata; cetere ĉi tiun periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ neoportune tuŝadi; mi rakontos al vi tial en ĝeneralaj trajtoj sole la historion de la naskiĝo de la lingvo. Estos por mi malfacil… (read more)


  • En la naskiĝurbo de Doktoro Esperanto

    Sub la titolo "En la naskiĝurbo de Doktoro Esperanto" en la marta kajero de "La Ondo de Esperanto" aperis raporto de Aleksander Korĵenkov pri Bjalistoko, kie ĉi-somere okazos la 94a Universala Kongreso de Esperanto. Legu la tutan tekston kaj vidu kelkajn fotojn en la retejo de "La Ondo". http://www.esperanto.org/Ondo/ en la rubriko "Novaĵoj"


  • L. de Beaufront pri Esperanto en Anglio..

    el: "The Esperantist, Vol. 1, No. 1", 8 maj 2009 [EBook #28720] (libro de la projekto Gutenberg), http://www.gutenberg.org/files/28720/28720-0.txt Ni ankaŭ ricevis tre afablan leteron de So. de Beaufront, por kiu ni lin dankegas. Jen ĝi estas. "Nepo de anglino, mi konas pli multe de aliaj la karakteron anglan. Mi do ne miras ke Esperanto estas tre favore akceptata de viaj sampatrujanoj kaj eĉ mia profunda konvinko estas, ke Anglujo influos tute aparte sur la finan venkon de Esperanto. La Angl… (read more)


  • Radiokontribuo pri Esperanto en Kanado

    el la dissendolisto esperanto-ca@yahoogroups.ca (de la Kanada Esperanto-Asocio): Mi ricevis cxi tiun informon de Normando Fleury. La programo estas en la angla lingvo, pri Esperanto, kaj estas tre interesa, kaj bone farita. Vi povas tuj auxskulti la programon se vi klakos la ligilon apud la fino de cxi tiu mesagxo. ------------------------ Hello Normand, I wanted to thank you again for inviting me to your meeting Friday night. I learned quite a lot while I was there and en… (read more)


  • Radio Esperanto parolas el ... Svetlogorsk

    Ĵus aperis en la reto la 23a sonprogramo de “Radio Esperanto”. Unuafoje ĝi estas registrita ne en Kaliningrado sed en la marborda urbeto Svetlogorsk (Rauschen). En la programo: — Enkonduko — Kaliningrada felietono de Halina Gorecka — Esperanto-novaĵoj — La Ondo de Esperanto, 2010, №5 — Redakcie — Nia trezoro: “Vojaĝo al Kazohinio” (István Ertl) — Kanzono de Konga Espero La programon gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Gastparolas István Ertl. La programo daŭras 33 minu… (read more)


  • Nova programo de Radio Esperanto

    Ĵus aperis en la reto la 24a sonprogramo de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando) En la programo: - Kaliningrada felietono de Halina Gorecka - Esperanto-novaĵoj - La Ondo de Esperanto, 2010, №6 - La dua eldono de “La ĉashundo de la Baskerviloj” - Literatura konkurso Liro-2010 - Hiphopa kanzono de Eterne Rima La programon gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La programo daŭras 24 minutojn. Amplekso: 14 Mbajtoj. Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn… (read more)


  • Radio Esperanto #28

    Post longa paŭzo en junio aperis du sonprogramoj de “Radio Esperanto”. La 26an de junio, dimanĉe enretiĝis la 28a podkasto, denove registrita kaj produktita en la Ruslanda ĉefurbo. En la programo: Enkonduko Moskva f elietono de Halina Gorecka Esperanto-novaĵoj De Ondo al Ondo: Pri la historio “La Ondo de Esperanto” Viktor Sapoĵnikov: Lumbildit’ (humuraĵo el la unua kajero de “Sezonoj”, 1984) La Ondo de Esperanto, 2011, №6 Muzika gasto: Dolchamar: 2ope 8aze La pr… (read more)


  • Esperanto en nacilingvaj vikipedioj: Esploro de Marek Blahuš

    Antaŭ nelonge Marek Blahuš, esploris la artikolojn “Esperanto” en dek plej grandaj lingvoversioj de la Vikipedio – la angla, hispana, rusa, germana, japana, franca, portugala, pola, itala, nederlanda – kaj aldone en la ĉeĥa, la dana (pro la Kopenhaga UK) kaj en Esperanto mem. La rezultojn de sia esploro li prezentis artikol-forme en la decembra kajero de “La Ondo de Esperanto”. Ĉi tiu artikolo kaj ankaŭ la artikolo de Katka Nosková pri la unua Esperanto-Vikimanio legeblas ankaŭ en la retejo “La… (read more)


  • Nova sonprogramo de Radio Esperanto

    La 2an de decembro post pli ol unujara paŭzo aperis nova podkasto de “Radio Esperanto”. La 30a sonprogramo, preparita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov estas la unua post la reveno el Moskvo en Kaliningradon. En ĉi tiu programo - Denove el Kaliningrado: Enkonduko de Aleksander - Novaj fenestroj al Eŭropo: Kaliningrada felietono de Halina - Esperanto-novaĵoj - La Ondo de Esperanto, 2012, №11 - En la taverno de Eroso: Kanto de Patric La programon gvidas Halina Gorecka (HaGo) kaj… (read more)


  • La legisto de Schlink aperis en Esperanto

    Milionoj da venditaj ekzempleroj en kvardeko da lingvoj, prestiĝaj libropremioj, la unua loko en la usona literatura furorlisto (unuafoje por germana literaturo) kaj la samtitola filmo (2008), kies ĉefaktorino Kate Winslet estis Oskar-premiita (2009) pro la rolo de Hanna, atestas la sukceson de La legisto de Bernhard Schlink. Ĝi senprecedence rapide estis enmetita en la studprogramojn de la germanaj gimnazioj. Pri kio temas? La subita amo de 15-jara adoleskulo el profesora familio kaj 36-j… (read more)


  • post lego de La Ondo de Esperanto 2016-3

    Intervjuo kun Povilas Jegorovas pri venonta evento 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj; ĝi ja sonas bona laŭ programo kaj situo, sed, nu, realisme estas tro multaj eventoj, tro malmulta tempo. Krome mi kelkfoje legis, ke komuna manĝado estas granda plaĉa tradicia bona parto de la sperto, sed mi iam legis, ke la manĝoservo prifajfas veganojn, kaj retaj esploroj nun ŝajnas konfirmi tion, do tiu allogaĵo de la evento ne funkcius por ni... :/ Mallonga artikolo de Dafydd ab Iago pri la diversaj streĉoj p… (read more)


  • Ĉu ni traduku 'Esperanto en la interreto'?

    Mi vidas ke La Karavelo havas PDF-prezentaĵon de 'Esperanto en la interreto'. Ĝi enhavas trafajn ekrankopiojn de la apero kaj uzo de Esperanto enrete. Kompreneble la celo estas traduki la Esperantan prezentaĵon en naciajn lingvojn; la ligilo al la diskuto estas groups.google.com/group/lakaravelo , kaj la ligilo al la pdf-dosiero: 01 Esperanto en interreto - A .  


  • La Esperanto de komputiloj

    "Linukso - la Esperanto de komputiloj Esperanto - la Linukso de lingvoj" - Tim Morley ->Vilhelmo Lutermano Tim Morley inspiris ĉi tiun artikolon:  


  • VELO 2-a

    Velo 2-a

    Vendrede 5.Dec.2008 - 15.Azar.1387 ni havis la 2-an sesion de VELO (Vespero de Esperanto Literaturo) en IREA oficejo. Kiam ni atingis tien, estis arda diskuto pri la propraj nomoj persaj en Esperanto, tio estas la nomoj de famaj poetoj, verkistoj aŭ karakteroj literaturaj aŭ aliterenaj. Ke ĉu ni devas aldoni -o finaĵon post iliaj nomoj aŭ ne, kiel Sa'di , Hafez , Ferdosi , k.t.p. Ni ne povis ĉerpi konsenton kaj la diskutdosiero restis melfermita. Ekzempleroj de la lasta novbakita numero d… (read more)


  • Komisaro Maigret - la kvina libro en Esperanto

    La eldonejo Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) ĵus eldonis la libron Maigret eraras de Georges Simenon en la traduko de Daniel Luez.


  • La Ondo de Esperanto, marto 2010

    La Ondo de Esperanto, 2010, #3

    La martan kajeron de “La Ondo de Esperanto” jam ricevis multaj abonantoj; kaj la retabonantoj ekde la unua marta tago povas elŝuti ĝin. La martan “Ondo”n komencas “Vortoj de Komitatano Z” pri unu el la konfliktoj en Esperantujo. Sekvas sur kvar paĝoj la plej ampleksa marta teksto: “Mark Fabianoviĉ Zamenhof: instruisto en ŝtataj lernejoj”, kiun Aleksander Korĵenkov verkis surbaze de dokumentoj, antaŭe nekonataj, en la Ruslanda Ŝtata Historia Arkivo. La rubriko “Eventoj” enhavas pli ol 20… (read more)


  • En soc.culture.esperanto : Fantasta projekto WikiTrans - Esperanto !

    http://groups.google.fr/group/soc.culture.esperanto/browse_thread/thread/b505e88c6729fcb4 http://fr.lernu.net/komunikado/forumo/temo.php epo.wikitrans.net/ "Bonvenon al la Esperanta sekcio de WikiTrans. Ĉi tie vi povas serĉi en esperantlingva versio de la angla Vikipedio, komence kovrante la 100000 plej uzatajn artikolojn, sed baldaŭ inter pli ol 3 milionoj da artikoloj. WikiTrans trovas serĉesprimojn ne nur kiel kapvortojn, sed ankaŭ ene de artikolo, kaj tial unue mon… (read more)