Search for articles
816 results.
-
Fatraso, Kanibalo kaj Damaĝantoj
“Fatraso, Kanibalo kaj Damaĝantoj”, – estas la titolo de la artikolo de Grigorij Arosev pri la 34a Moskva Internacia Kinofestivalo (MIKF), kiu fariĝis triumfa por la Britia kino. Grigorij Arosev, kiu ĉiujare ĉeestas en la festivalo kiel kunlaboranto de la TV-kanalo "Kultura", jam la trian sinsekvan jaron prezentas en “La Ondo de Esperanto” la ĉefajn eventojn de MIKF por la internacia esperantista legantaro. Ĉi tiu artikolo, aperonta en la sekva kajero de “La Ondo de Esperanto” jam estas legebla… (read more)
-
Kontakto 2012:3
(Mi decidis provi regule skribi impresojn pri ĵus legitaj periodaĵoj kaj libroj en Esperanto...) Kontakto 2012:3 impresis min bone. La intervjuo kun Jorge Camacho estis plaĉa, kaj taŭga ĉar mi koincide ĵus legis la novelaron Ekstremoj. Mi ŝatas, ke ĉiunumere estas intervjuo kun interesa konata e-isto. La ĉefartikolo temis pri Pussy Riot, la rusa bando arestita pro kanto kontraŭ Putin en rusa preĝejo. Mi iom legis pri la kazo interrete, sed ĉi tiu artikolo tre bone kaj pli detale prezent… (read more)
-
Originala beletro en la biblioteko de La Ondo
BibLO estas siglo por la biblioteko de «La Ondo de Esperanto», kaj do ĝi estas biblioteko de ĉi tiu internacia magazino. BibLO, fondita en 1998, kreskas danke al donacoj, aĉetoj, interŝanĝo kaj danke al libroj, kiujn oni sendas al «La Ondo» por recenzo. Ĵus estis enretigita la listo de libroj originale verkitaj en Esperanto, entute 313 libroj. Legu pli en la retejo La Balta Ondo: sezonoj.ru/2012/08/originala-beletro-en-biblo
-
Hanojo – eburtura kongreso
Ampleksa artikolo de Jukka Pietiläinen “Hanojo – eburtura kongreso” baldaŭ aperos en la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto. Sed ĉi tiun artikolon pri la 97a Universala Kongreso de Esperanto (Hanojo, 28 jul – 4 aŭg 2012) oni jam nun povas legi en la novaĵretejo La Balta Ondo. sezonoj.ru/2012/08/215uk
-
IEK: Sciencfikcio kaj robotoj
Kun temo “Sciencfikcio kaj Robotoj!” okazis en la ĉeĥa urbeto Svitavy riĉ-enhava Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK, pri kiu la prezidanto de OSIEK, Anne Jausions, verkis artikolon por la postkongresa kajero de “La Ondo de Esperanto”. Ĉi tiu artikolo estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo: sezonoj.ru/2012/08/215iek
-
La kaverno de Salamanko (fragmento) - Filmo
Bulgara Esperanto-Teatro ludis la intermezon de Mikaelo Cervanto (Miguel de Cervantes) "La kaverno de Salamanko" (La cueva de Salamanca), en la 47a Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Madrido en 1987. Jen la unua parto de la prezento, filmita de Milan Sudec. ...
-
Al pli azia estonteco de UEA - La 51a artikolo de Komitatano Z
Dum dek jaroj, ekde junio 2002 kaj julio 2012, en “La Ondo de Esperanto” aperis 50 komentarioj de Komitatano Z, kiu skribas pri aferoj, kiuj en la movada ĉiutago ricevas malmulte da atento aŭ estas eĉ forgesitaj. La 51a komentario atentigas pri kelkaj generaciaj kaj geografiaj aspektoj de la agado de UEA. La tuta artikolo “Al pli azia estonteco de UEA”, aperinta en la ĵus eldonita oktobra kajero de “La Ondo de Esperanto” estas legebla ankaŭ en la novaĵ-retejo La Balta Ondo. sezonoj.ru/2012/09/… (read more)
-
Membronombroj, agado kaj ekstera informado
la germana Esperanto-aktivulo Lu Wunsch-Rolshoven, kiu en la oktobra kajero de “La Ondo de Esperanto” pripensis la manierojn kreskigi Esperantujon, verkis por la novembra kajero de “La Ondo” artikolon “Membronombroj, agado kaj ekstera informado”, en kiu li analizas la malkreskadon de la individua membraro de UEA. Lia artikolo estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en la novaĵ-retejo La Balta Ondo: sezonoj.ru/2012/10/217lu
-
Esperanta programo de la 7a Moskva Lingva Festivalo
La 18an de novembro en la Nacia Esplora Universitato “La Alta Lernejo pri Ekonomiko” (NIU VŜE) okazis la sepa Moskva Internacia Lingva Festivalo (MLF-7) kun ĉ. 1400 personoj, por kiuj estis preparitaj 70 lingvoprezentadoj, 20 lingvistikaj prelegoj, 10 naci-kulturaj evenentoj, kaj riĉa programo dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto. Legu pli detale en la baldaŭ aperonta januara kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj jam nun en la novaĵretejo La Balta Ondo sezonoj.ru/2012/12/219mlf (read more)
-
De B al Buller: Vortoj de Komitatano Z
“De B al Buller” estas la titolo de la plej freŝa artikolo de Komitatano Z, kiu ekde junio 2002 komentas en “La Ondo de Esperanto” pri aferoj, kiuj en la movada ĉiutago ricevas malmulte da atento aŭ estas eĉ forgesitaj. La tuta artikolo, aperinta en la ĵus eldonita februara kajero de “La Ondo de Esperanto” estas legebla ankaŭ en la novaĵ-retejo La Balta Ondo. sezonoj.ru/2013/01/kz-2
- ipernity © 2007-2016
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity for iPhone / iPad new | ipernity for Android new | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English