Search for articles

Search
options

816 results.

  • Flo Martorell respondas

    La 18an de septembro 2011 la ekzercejo №7 de Vinilkosmo suferis incendion, pro kiu forbrulis la ekzercejo kaj stokejo kun sonmaterialo, instrumentoj de la studio kaj de EUROKKA kaj parto de la stoko de diskoj de Vinilkosmo. La redakcio de “La Ondo de Esperanto” petis al la gvidanto de Vinilkosmo Flo Martorell rakonti pri la postincendia situacio, kiu estas tre komplika, interalie, pro la malfacila traktado kun asekurkompanioj. Legu la respondojn de Flo en la marta kajero de “La Ondo de Esperant… (read more)


  • Mark Zamenhof - 175

    Antaŭ unu monato "La Ondo de Esperanto" aperis la unua parto de la artikolo de Aleksander Korĵenkov "Verkoj, kiuj donas honoron al la verkinto" pri la libroformaj verkoj de Mark Fabianovuĉ Zamenhof – la patro de la aŭtoro de Esperanto. En la marta kajero de “La Ondo” aperis la dua parto de ĉi tiu artikolo, en kiu estas prezentataj kompara frazeologio, lernolibro de geografio, Biblia historio kaj ok legolibretoj, verkitaj aŭ kompilitaj de M. F. Zamenhof, kies 175an naskiĝdatrevenon oni festas ĉi-… (read more)


  • Kvar vizioj: Kiel vivi en la ruiniĝanta Esperantio?

    Fine de la pasinta jaro en “La Ondo de Esperanto” kvar konataj esperantistoj (Grigorij Arosev, Giorgio Silfer, Trevor Steele, José Antonio Vergara) esprimis siajn ideojn pri la loko kaj rolo de Esperanto kaj esperantistoj en la nuntempa mondo. Ĉi tiuj tekstoj estis vaste diskutataj en “La Ondo” kaj en la reto. En la aprila “Ondo” la pola sociologo kaj esperantisto Zbigniew Galor resumas kaj analizas la kvar tekstojn en sia artikolo “Kvar vizioj: Kiel vivi en la ruiniĝanta Esperantio?” La artikol… (read more)


  • Kion ni legos en 2012?

    La redakcio de "La Ondo de Esperanto" sendis al pluraj eldonejoj demandon pri eldonaĵoj, aperontaj en la 2012a jaro. Preskaŭ ĉiuj volonte konsentis respondi, dum kelkaj skribis, ke ili ne havas eldonplanon aŭ preferas ne diskonigi ĝin. Konatiĝu kun la eldonplanoj de Espero, FEL, Fonto, Horizonto, Edition Iltis, KAVA-PECH, LF-Koop, MAS, Mondial, SAT kaj VoKo en la aprila kajero de "La Ondo de Esperanto" kaj en nia retejo sezonoj.ru/2012/03/210knigi


  • 2114

    Du Tri historioj, 2114: (teacher, please engage the student in an active listening exercise, as heshe will tend to wander during these overview segments) 1. Student, English became the language of the world because it was the language of the reigning superpower at the time that global communications tools became widespread. Since English was the language of global commerce, it became the lingua angla of, at first, businesspersons, then the elite of societies, and finally adopted by thos… (read more)


  • Tri poetoj en la maja Ondo

    Dum la tri lastaj tagoj en la retejo La Balta Ondo aperis tekstoj (pri)poeziaj el la maja kajero de "La Ondo de Esperanto". Lunde en la rubriko "Rusa Antologio" estis publikigitaj kvar poemoj de Jakov Polonskij, tradukitaj el la rusa de Valentin Melnikov. Marde en la rubriko "Nia trezoro" enretiĝis artikolo de Nikolao Gudskov pri la Esperanto-poeto Eŭgeno Miĥaljskij. Kaj hodiaŭ, je la 125a naskiĝdatreveno de Igorj Severjanin, en La Balta Ondo aperis jubilea artikolo pri ĉi tiu rusa egofuturisma… (read more)


  • Vide el Bruselo: La centa artikolo de Dafydd ab Iago

    En la junia kajero de La Ondo de Esperanto, nun presata en Pollando, aperis la artikolo "Nova vento en Bruselo" de Dafydd ab Iago. Ĝi estas la centa artikolo, verkita de ĉi tiu kimra ĵurnalisto, loĝanta en Bruselo, en la rubriko "Vide el Bruselo", en kiu li traktas diversajn (ne nur lingvajn) aspektojn kaj problemojn de la nuntempa Eŭropo. La redakcio de La Ondo gratulas Davidon okaze de la jubilea artikolo kaj deziras al li pliajn interesajn tekstojn en Esperanto kaj en aliaj lingvoj! Legu la… (read more)


  • Kio nova en la mondo?

    2012-06-01 vendredo


  • Liven Dek - Prezentado de libroj (filmo)

    Liven Dek prezentas kvar laste aperintajn verkojn: la originalan mikronovelaron “Ne ekzistas verdaj steloj”, eldonitan de Mondial; la dekan numeron de la libroserio “Hispana literaturo”, kiun eldonis KantEA, sub la titolo “Ombroj sur verda pejzaĵo, kiu konsistas el 17 noveloj de la kantabra aŭtoro Manuel Llano, en tradukoj de Fernando de Diego kaj Liven Dek; la lernolibron “Esperanto, curso básico” kaj la kantaron “Tridek kantoj el la hispana lingvo”, kiujn tradukis Svena Dun. La prezento okazis… (read more)


  • Komitatano Z: Survoje al Fettes-erao

    Ankaŭ Komitatano Z atentis la projekton de la Strategia Vizio de UEA, kiun la komitata komisiono lastatempe prezentis, kaj la diskuton pri demokratieco, kiu laŭ la iama komitatano Johan Derks mankas en UEA. La kolumnisto de “La Ondo de Esperanto” ankaŭ prenas pozicion en la venontjaraj elektoj de UEA. Legu lian komentarion “Survoje al la Fettes-erao” en la julia kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj en la retejo La Balta Ondo: sezonoj.ru/2012/07/213kz