Search for articles

Search
options

816 results.

  • 44a Konferenco de ILEI: Rekorde kaj pozitive en renoma universitato

    La 44a Konferenco de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) okazis la 17–23an de julio 2011 en Kopenhago kun la temo “Lingva politiko kaj lingvaj rajtoj en edukado kaj scienca komunikado”. Ĉi tiu artikolo, kunverkita de Huang Yinbao, Radojica Petrović kaj Stefan MacGill, baldaŭ aperos en la postkongresa kajero de “La Ondo de Esperanto”, sed jam antaŭ la publikigo ĝi estas legebla en la novaĵretejo “La Balta Ondo” http://sezonoj.ru kie oni povas lasi komentojn… (read more)


  • La dua eldono de Homarano aperis

    La 30an de julio 2009 en Bjalistoko, la naskiĝurbo de Lazarj Markoviĉ Zamenhof, kadre de la 95a Universala Kongreso de Esperanto estis prezentita la unua eldono de Homarano — la plej nova kaj ĝisdata biografio de Zamenhof, kiun verkis Aleksander Korĵenkov. La libro estis favore akceptita de la kritiko kaj de la legantaro, kaj jam ses monatojn post la eldono la eldoneja stoko komplete elĉerpiĝis. Pro tio du jaroj post la unua eldono aperis la dua eldono, je 40 paĝoj pli ampleksa ol la… (read more)


  • 100 artikoloj dum unu jaro ĉe La Balta Ondo

    Post unu monato finiĝos la mandatperiodo de la nuna estraro de Rusia Esperantista Unio (REU), kaj, fine de sia deĵoro, la prezidanto de REU, Grigorij Arosev, decidis prezenti kelkajn ideojn pri REU kaj pri la Esperanto-movado ĝenerale, kiuj aperis dum lia prezidanteco. Lia ampleksa artikolo "Kio estas la reala trezoro de REU?" aperos en la (nun presata) oktobra kajero de "La Ondo de Esperanto", sed oni jam povas legi ĝin plene en la novaĵretejo "La Balta Ondo", kie eblas ankaŭ lasi koment… (read more)


  • Tomas Tranströmer - literatura nobelpremiito 2011

    Wolfgang Kirschstein, redakciano de La Ondo de Esperanto , ekde la 2004a jaro ĉiujare rakontas pri la novelektita nobelpremiito pri literaturo. Kelkajn tagojn post la proklamo de la premiito 2011 li prezentas ĉi-jaran laŭreaton – la svedan poeton Tomas Tranströmer. La artikolo de Kirschstein, kiu aperos en la novembra kajero de La Ondo de Esperanto , jam estas legebla en la retejo La Balta Ondo , kie oni povas libere komenti ĉi tiun kaj aliajn tekstojn. http://sezonoj.ru/2011/10/wk… (read more)


  • La eldonejo Fonto en "Nia trezoro"

    La artikolo de Gerrit Berveling kaj Gersi Alfredo Bays pri la Brazila eldonejo Fonto fermas la ĉi-jaran ciklon “Nia trezoro” de La Ondo de Esperanto . E n ĉi tiu cirklo oni prezentis plej gravajn eldonejojn de Esperanto-libroj, ekde la legenda Pariza Hachette ĝis la nun aktivaj FEL, Iltis kaj Fonto . La artikolo pri Fonto aperis en la ĵus presita decembra Ondo . Ĝi estas legebla en la novaĵ-retejo La Balta Ondo , en kiu ĉi-semajne ĉiutage aperis nova artikolo – sep artikoloj dum… (read more)


  • Feliĉan jul-sezonon 2011-2012!

    En la z-tago de la Madrida Esperanto-Liceo , mia voĉ-ensemblo Kvaropo Sinkopo denove partoprenis en la programo per malgranda reperturaro de ĥor-kantoj en esperanto. Inter ili, mi prezentas tiun ĉi julkanton Venas oldulino , esperanta traduko de la kastilia Ya viene la vieja . La traduko ŝuldiĝas al Svena Dun kaj ĝi tekstas jene: Venas oldulino kun la mondonaco ŝi ĝin trovas troa jam deprenis parton Vinbera branĉeto, citrona foli' kaj sankta M… (read more)


  • Intervjuo en Libera Folio

    La eldonejo Sezonoj en Kaliningrado kaj la revuo La Ondo de Esperanto estas eble la plej sukcesa ekzemplo de sendependa, komerce funkcianta eldon-agado en Esperantujo. Jam de 15 jaroj la eldonaĵoj de Sezonoj estas alireblaj ankaŭ per la reto. La revuo aboneblas ne nur en papera, sed ankaŭ en elektronika formo, kaj ankaŭ parto de la libroj ekzistas en elektronikaj eldonoj. Plie, antaŭ iom pli ol unu jaro aperis la novaĵ-retejo La Balta Ondo , kaj de tempo al tempo Kaliningrado alparolas la… (read more)


  • "Pikviko" - la lasta traduko de Bill Auld

    En la retejo de La Ondo de Esperanto / Sezonoj ĵus aperis la sep komencaj ĉapitroj de "La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika" de Charles Dickens – la lasta (kaj nefinita) traduko de Bill Auld, kiun li komencis en la 1999a jaro por la Ruslanda eldonejo "Sezonoj". "Pikviko" en Esperanto enretiĝis la 7an de februaro, kiel donaco de "Sezonoj" al la esperantista legantaro, okaze de la 200a naskiĝdatreveno de Dickens, festata hodiaŭ. Legu pli en "La Balta Ondo" http://sezonoj.ru/2012/02/… (read more)


  • Jubileo de Marko Zamenhof

    Antaŭ 175 jaroj, la 27an de januaro (Gregorie: la 8an de februaro) 1837 en Suwałki (Pola Reĝolando en Ruslando) en la familio de Fajba Volfoviĉ kaj Rajna Percovna Zamenhof naskiĝis Motel, pli bone konata kiel Mark Fabianoviĉ (Esperante: Marko) Zamenhof, la patro de la aŭtoro de Esperanto. Okaze de ĉi tiu datreveno en la februara kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis la unua parto de la artikolo de Aleksander Korĵenkov pri la verkista agado de Marko Zamenhof en la pedagogia sfero. La artikolo… (read more)


  • Etaj tiparoj

    Kelkaj legiloj de bitlibroj venas kun tiparo kiu montras nur simplan latinan signaron. Mi konsilas, ke vi forĵetu tiun legilon! Nu, vi probable pagis tro... Se produktanto de bitlibro bezonas enkorpigi tiparon kiu enhavas ĉapelitajn literojn, por ke la leganto kun tia legilo ne vidu ?i tiu voja?o trans la maro ?enis ?iun... , sed vidu ĉi tiu vojaĝo trans la maro ĝenis ĉiun... , tiu produkanto devas serĉi tiparon kiu ne tro grandigos la elŝuton de tiu libro. Ekzemple, se Linux Libertine ord… (read more)