Search for articles

Search
options

816 results.

  • Podkastoj en Esperanto

    Antaŭ kelkaj tagoj mi interretumis por serĉi podkastojn, kaj esperantajn aŭddosierojn, por plibonigi mian komprenadon de Esperanto. Kutime mi ne povas elŝuti grandajn dosierojn, ĉar mi havas nestabilan kaj tre malrapidan retkonekton. Sed ĉifoje mi estis ĉe amikoj kiuj havis ADSL-on, do neniu problemo. Mi elŝutis kelkajn epizodojn el la plej famaj e-aj podkastoj: Radio Verda, Roger Borges, Varsovia Vento kaj ankaŭ Ĉi Tie Nun. Mi nun recenzas ilin. Radio Verda, laŭ mi estas la plej bona. T… (read more)


  • La Esperanto-eldonado sub lupeo

    Dum 2009 surmerkatiĝis 158 libroj en/pri Esperanto, kun entute 24 mil 272 paĝoj. En la supro de la listo de la plej aktivaj Esperanto-eldonejoj estas MAS (Monda Asembleo Socia), prizorgata de Vilhelmo Lutermano, kun 14 eldonitaj libr(et)oj politikaj kaj sociaj de maldekstraj aŭtoroj klasikaj (kelkaj de Markso) kaj modernaj, kiujn plejparte li mem tradukis. Tamen plej multajn paĝojn (2519) havis en 2009 ne MAS, sed la libroj de la Flandra Esperanto-Ligo. Vidu detalajn tabelojn laŭtemajn, l… (read more)


  • Nova programo de Radio Esperanto

    Ĵus aperis en la reto la 22a sonprogramo de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando). En la programo: Enkonduko de Aleksander Korĵenkov Kaliningrada felietono de Halina Gorecka (pli longa ol kutime) Esperanto-novaĵoj Prezento de la aprila “Ondo” Nia trezoro: “Kredu min sinjorino” (legas Paul Gubbins) (la teksto: http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov10-14.htm ) "Pli bonas": Kanzono de Miĥail Povorin kaj Nataŝa Gerlaĥ La programon gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenko… (read more)


  • Esperanto en la Pollanda Senato

    La 125-jariĝo de Esperanto estis solenita la 17an de oktobro en la Senato de Pollando (la supera parlamenta ĉambro) per tri sinsekvaj eventoj: fonda kunveno de la Parlamenta grupo por subteno de Esperanto, ekspozicio pri la Internacia Lingvo, kaj konferenco “125 jaroj de Esperanto”. Legu pli detale en la baldaŭ aperonta novembra kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo sezonoj.ru/2012/10/217senato


  • Bankorabo en Esperantujo (2)

    La knaboj de "¡Vaya semanita!" denove ekspluatas bankoraban scenon kiel skeĉon, ĉi-foje por priridi gramatikajn problemetojn rilatajn al instruado/lernado de la eŭska lingvo. Ĉar tiuj problemetoj estas mirinde speguleblaj al nia esperanto-mondeto, mi adaptis —denove— la eldiraĵon, tiel ke esperanto rolas kiel la eŭska lingvo: subtekste.blogspot.com/2008/10/bankorabo-en-esperantujo-2.html Ĝi estu omaĝo al senfinaj harfendaj diskutoj pri gramatiko kiuj farĉas nian e-vivon! (read more)


  • Radio Esperanto denove estas aŭskultebla

    La 7an de marto, vespere, post longa paŭzo, kaŭzita de banalaj teknikaj problemoj, aperis la 20a sonprogramo de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando). En la nova programo post la paroladetoj de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov estas aŭskultebla kanzono de la Argentita muzikisto Alejandro Cossabella. La programo daŭras kvaronhoron. Amplekso: 8 Mbajtoj. Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de “Radio Esperanto” rete: http://la-ondo.rpod.ru/ aŭ senpage abonu ilin: h… (read more)


  • Esperanto en tutlanda televido

    Ekspozicio pri esperanta literaturo en Madrido, finita antaŭ 2 semajno, altiris atenton de pluraj amasmedioj.


  • Bonvenon al la kongres'!

    Mi promesis verki esperantan tekston por tiu barbireja kanto kiun mi registris en la hispana, sub la nomo La barbería de los hermanos Bros . Do, mi faris la laboron eĉ re-registris la aferon en esperanto! Ĝi titoliĝas Bonvenon al la kongres'! La teksto aludas humure kaj satire unu parton de la vivo de aktiva esperantisto... mi esperas ke neniu ofendiĝu! Mi kredis bridi mian naturan inklinon al faligo sanktaĵojn.. Aŭskultu kaj amuziĝu ;-) Jen la teksto: Bonvenon al la kongres'!… (read more)


  • La 4-a Zaozhuang-a Internacia Fstivalo de Esperanto

    Karaj geamikoj ! cxu vi volas boni konfucejon de granda pensulo politikisto ekukisto de la antikva cxinio ?cxu vi volas turismo en Qingdao belega marbordo urbo? kore mi invitas vin partopreni en la 4-a zaozhuang-a internacia festivalo de esperanto en la 10---12a de septembro 2010 en zaozhuang shandong provinco cxinio .por mi ke ni estas tre agrable renkontigxi kune ,mi atendas vin ! cxion bonan ! sincere via : favoro .


  • Esperanto por lernejaj klasoj

    En la ĵus presita postkongresa kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis recenzo de “Esperanto por lernejaj klasoj” instu-kompleto de Josias Barboza (Brazilo), kiu konsistas el kvar grandformataj kolorplenaj libroj kaj du diskoj. La recenzo, verkita de Gražina Opulskienė el Litovio, jam estas legebla (kaj komentebla) en la retejo “La Balta Ondo” http://sezonoj.ru