Search for articles

Search
options

816 results.

  • Zamenhof, ĉu nia unua poeto?

    La rubriko “Nia trezoro” en “La Ondo de Esperanto” celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon. En la 2008a jaro en “Nia trezoro” estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En la 2009a jaro, la jaro de la centjariĝo de “La Ondo de Esperanto”, la rubriko prezentis la Esperantan gazetaron per artikoloj pri dek gravaj Esperanto-gazetoj. En la 2010a jaro en “Nia trez… (read more)


  • La enhav-riĉa februara Ondo

    La februara kajero de “La Ondo de Esperanto” estas iom speciala. Ne pro tio, ke ĝi estas je kvar paĝoj pli ampleksa ol kutime, sed ĉar ĝi estas redaktata jar-komence, kaj ĉiujare en ĝi aperas tekstoj, kiuj diversmaniere resumas la pasint-jaran agadon. Inter ĉi tiuj tradiciaj tekstoj estas intervjuo kun Dennis Keefe, la Esperantisto de la Jaro 2011. Grigorij Arosev, Peter Baláž, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Hori Jasuo, Ilona Koutny, Vinko Markovo, Cindy McKee, Jakvo Schram, Giorgio Silfer, H… (read more)


  • Historio de la esperantista movado per poŝtkartoj, poŝtmarkoj, glumarkoj kaj aliaj esperantaĵoj

    Okaze de la diversaj esperantistaj aranĝoj(renkontiĝoj, kunvenoj, kursoj, kongresoj, ktp), oni eldonis poŝtkartojn, unuatagajn poŝtaĵojn, poŝtmarkojn, fotografiojn, glumarkojn, kaj aliajn; Ankaŭ la datrevenoj estis signalataj per malsamaj memoraĵoj. En mia spaco mi enmetis malsamajn historiajn esperantaĵojn el diversaj landoj. Iu ajn povas elŝuti la fotografaĵojn. Mi daŭros enmeti dokumentoj(fotojn) en miaj albumoj. Do, vi devas ĉiame trarigardi la miajn albumojn trovi novajn dokumentojn el via… (read more)


  • Serpentoj en la puto

    Eldonejo “Sezonoj” ĵus eldonis la romanon “Serpentoj en la puto” de la hungara Esperanto-verkisto István Nemere.


  • Nova biografio de L.L. Zamenhof

    La 30an de julio en Bjalistoko, kadre de la Kongresa Tago de la Libro, la redaktoro de La Ondo de Esperanto, Aleksander Korĵenkov, prezentos sian novan libron “Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof”. Ĝin kuneldonis “Sezonoj” kaj Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno (Litovio) kiel la okan volumon en la libroserio “Scio”. La 320-paĝa biografio de Zamenhof estos aĉetebla en la libroservo de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Post la kongreso oni povos me… (read more)


  • La aprila Ondo

    [Kaliningrado, Ruslando] Pluraj abonantoj en Eŭropo kaj Ruslando jam antaŭ Pasko ricevis la aprilan kajeron de “La Ondo de Esperanto”. Ĝin malfermas aktuala komentario de Alen Kris, kiun sekvas la artikolo“La urbo, en kiu ĉiam okazas io interesa” de Małgosia Komernicka pri la Esperanto-urbo Herzberg (la kovrilpaĝa foto ilustras ĝin). Post oni trovas en “La Ondo” primovadajn novaĵojn kaj la rubrikon “Tribuno”, en kiu nia Brusela kolumnisto Daffyd ap Iago komentarias pri “Ĉu kaj kiam EU aldo… (read more)


  • Libro-produktado sub lupeo: 1991–2010

    Dum la jardudeko 1991–2010 aperis ne malpli ol 4020 libroj en/pri Esperanto kun la suma paĝonombro 527.892 paĝoj; plej multajn librojn dum ĉi tiu periodo eldonis UEA, sed laŭ la paĝonombro avangardas FEL; plej multaj libroj aperis en Francio, sed pli multe aperis sume en la lando de la eksUSSR. Ĉi tiujn kaj aliajn interesajn informojn oni povas legi en la tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov, aperinta en la februara kajero de “La Ondo de Esperanto”. Kun la statistiko de la Esperanto-eldonado… (read more)


  • La Ondo en 2010: Abonstatistiko

    "La Ondo de Esperanto" estas unu el malmultaj Esperanto-gazetoj, kiuj ĉiujare publikigas sian abon-statistikon. Ankaŭ ĉi-jare, en la marta "Ondo" oni povas legi ĝin kaj ekscii, ke en la jaro 2010 “La Ondo de Esperanto” ricevis 509 kotizojn – je 34 kotizoj malpli ol en 2009. En plej multaj landoj la abonantaro malkresk(et)is. La plej granda falo en 2010 okazis en Ruslando, Britio, Francio (-7) kaj en Usono (-5). La plej granda kresko estis en Belgio, Ĉeĥio, Finnlando kaj Hispanio (+3… (read more)


  • Jaro 2011: Niaj atingoj kaj fiaskoj

    Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej konata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2011 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” Ni invitis 16 Esperanto-aktivulojn, el kiuj respondis 13 personoj; dek viroj kaj 3 virinoj; sep eŭropanoj, tri azianoj, tri amerikanoj. Inter la respondintoj estas nunaj kaj eksaj gvidantoj de UEA kaj de SAT kaj de la Esperanta Civito, du prezi… (read more)


  • La marta Ondo

    Tutpaĝa artikolo, opinioj de kvin organizintoj/partoprenintoj kaj kelkaj fotoj en la komencaj paĝoj de la marta kajero de “La Ondo de Esperanto” rakontas pri la unumonata projekto Esperanto Insulo, realigita en la sudĉinia insulo Hajnano en januaro kaj februaro. Sed en la unuaj semajnoj de la 2012a jaro pliaj kongresoj, renkontiĝoj, lingvaj festivaloj kaj aliaj esperantistaj aranĝoj okazis ankaŭ aliloke, kaj en la marta “Ondo” oni povas legi pri movada aktivado en Britio, Ruslando, Pollando, Ĉeĥ… (read more)