Search for articles
816 results.
-
Papera 'Dek rakontoj', pri CreateSpace
La unua papera versio de Dek rakontoj de Guy de Maupassant estas havebla ĉe CreateSpace . La kosto estas $10 USD (tio estas 7,4 eŭroj, 6,4 pundoj, 64 juanoj, 37 ŝekeloj, ktp.) + sendokostoj . (Se vi volas ke mi ekspedigu la libron al vi de CreateSpace, sendu noton al mi admin@verkoj.com) En Amazon.com : www.amazon.com/Dek-rakontoj-Guy-Maupassant-Esperanto/dp/1466378255 (mi ne trovas manieron korekti tiun montron en Amazon ke mi estas unu el la 'aŭtoroj'.) La papera ver… (read more)
-
Emerita Augusta
Mi ĵus alŝuti kolekton de fotoj faritaj en la urbo Mérida , Hispanujo, tre proksime de la landlimo al Portugalujo. La urbo havas romian originon, tial la nomo Emerita Augusta kiu poste iĝis Mérida. La romiaj restaĵoj estas tiel abundaj, ke dom-posedantoj timas masoni fosaĵojn, ĉar kiu ajn arkeologia valoraĵo devigus ilin haltigi la masonaĵojn kaj informi la aŭtoritatulojn. La romia teatrejo troviĝas en tiel bona stato (post iom da rekonstruado, tamen) ke dum la somero oni organizas ti… (read more)
-
Pri instruado de Esperanto - Catina Dazzini
Catina Dazzini parolas pri esperanta instruagado en Italio, kadre de la 54a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Salou en 1995. ---
-
Neatendita sukceso de esperantlingva traduko
Mi ne kutimas fanfaroni, sed mi ne povas kaŝi, ke eĉ mia spiro haltis, kiam mi trarigardis la ĉi-monatan sukces-liston de la Hungara Elektronika Biblioteko. Mia tradukaĵo, "La trezorĉasa feljaketo" ( mek.oszk.hu/11100/11135/11135.htm ) troviĝis en la unua paĝo de la listo kiel 59-a plej populara libro inter 10 744 tio estas dekmil-sepcent-kvadek-kvar libroj. Tio signifas, ke ĉiu, kiu rigardas la liston, vidas ĝin, ja oni kutime trarigardas la tutan unuan paĝon de listoj. La listo… (read more)
-
Kiel prelegi pri Esperanto?
Tiu ĉi artikolo estas origine verkita por Internacia Pedagogia Revuo, sed mi decidis ĝin publikigi ankaŭ ĉi tie....
-
Velo 3-a
Mi iomete malfrue skribas ĉi tiun raporton, pro la okupiteco. En la vendredo 9-a Jan. 2009 / 20-a Dej 1387en la Irea-oficejo okazis la tria Velo sesio. Mi iom pli frue ol la aliaj atingis tien kaj atendis por la Vel-emuloj. La amikoj iom post iom venis kaj je 4:20 komenciĝis la sesio. Ne partoprenis du anoj de Velo, t.e. Kambiz Ghadiri kaj Keyhan Sayadpour. La unua pro la vojaĝo kaj la dua pro la laboro. Kambiz sendis mesaĝon kaj bedaŭris ke li ne povas partopreni en la sesio. Ans… (read more)
-
Universala Kongreso de Esperanto (salutoj)
Rilate 94-a Universala Kongreso de Esperanto Okazonte en Bjalistoko, Polando. Estimataj uzantoj de la universala lingvo esperanto, Post sukcesa kongreso en Roterdamo, la internacia Esperanto-komunumo havas sian kongreson nun en Bajlistoko. Certe tiu elekto de kongresurbo donas apartan etoson al ĉi tiu kongreso. Kongresi en la urbo kie dr-o Zamenhof dum jaroj faris sian senlacan laboron por disvastigi sian idealon; lingvon kiu utilas al ĉiuj homoj kiuj volas mal… (read more)
-
Kiom da esperantoparolantoj en Ruslando?
En la novaĵretejo La Balta Ondo ĵus aperis resumo de la rezulto de la Ruslanda censo, okazinta en oktobro 2010. Ĝi enhavas, interalie, respondojn al la demando pri la posedataj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Legu ĝin por ekscii, kiom da esperantoparolantoj estas nun en Ruslando. sezonoj.ru/2011/12/censo Ĉi tiu resumo (kun tabeloj de la plej grandaj urboj, la plej multenombraj nacioj, kaj la plej parolataj lingvoj) estas la kvara en la serio de tekstoj, kiuj enretiĝis en La Balta Ondo post… (read more)
-
Komento: #Esperanto en Tujtero dum Zamenhofa tago
La 15-an de decembro 2011 estis Zamenhofa tago. Okazis diversaj festoj, inter alie renkontiĝis loka esperanta junularo en Brno, sed tiu ĉi artikolo estos pri agado dum Zamenhofa tago ĉe Tujtero (Twitter).
-
Libroproduktado en Esperanto: Tradukoj
Dum la lasta jardudeko (1991–2010) aperis ne malpli ol 4020 libroj en/pri Esperanto, inter kiuj 1246 libroj tradukitaj en Esperanton — 31% de la tuta libroproduktaĵo en Esperantujo. Ĉu 31% estas multe aŭ malmulte? En sia arkitolo “Pri niaj tradukoj” Aleksander Korĵenkov komparas la statistikon de Esperanto kun tiu de Ruslando, Germanio kaj Finnlando, kaj montras ke la distribuo de la fontolingvoj en la Esperanta tradukliteraturo (156 libroj el la franca, 144 el la germana, 143 el la angla)… (read more)
-
Kial la mondo ne akceptas Esperanton?
La esperantistoj kredas, ke ilia neŭtrala kaj facile lernebla lingvo estas plene taŭga por la rolo de internacia helplingvo. Tamen spite al ĝiaj klaraj avantaĝoj malmultaj homoj akceptas Esperanton. Sed kial? Laŭ la Esperantisto de la Jaro, Dennis Keefe, valoras la penon studi la manieron, laŭ kiu novaj iloj, produktoj kaj ideoj kutime, tra jaroj, jardekoj kaj eĉ jarcentoj, sukcese eniĝas en la socio. La unua parto de lia studo "Teorio de disvastiĝo de novaĵoj, aplikata al Esperanto" aperis en l… (read more)
-
Nia trezoro: Antanas Poška
La plej elstara litova vojaĝanto de la 20a jarcento estis Antanas Poška, kies epopea vojaĝo al Hindio tra Eŭropo kaj Norda Afriko efektiviĝis danke al Esperanto. En la junia kajero de “La Ondo de Esperanto” Vytautas Šilas rakontis pri la vivo de Poška kaj ties rilato al Esperanto. Ĉi tiu artikolo, aperinta en la kleriga rubriko “Nia trezoro”, dediĉita al eminentuloj, kiuj subtenis Esperanton, estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en la novaĵretejo “La Balta Ondo”: sezonoj.ru/2014/06/trezoro-2… (read more)
-
Esperantokurso oficiale elektebla ĉe livemocha.com
Geamikoj, jen bonega novaĵo: la Esperantokurso ĉe livemocha.com estas oficiale elektebla. Momente estas nur la unua parto (101), sed la resto sekvos tre baldaŭ - kredeble antaŭ la Zamenhoftago en la jubilea 150a jaro post la naskiĝo de L. Zamenhof.. Spertu, kiel facile eblas lerni lingvojn ĉe livemocha.com: intertempe 30, kaj daŭre aldoniĝos pliaj. Elekteblas kelkaj instrulingvoj, la lecionoj estas senpagaj, kvankam haveblas pagendaj aldonaj kursoj en kelkaj lingvoj. Disvastigu la eble… (read more)
-
Radio Esperanto # 21
La 28an de marto, je la Palma Dimanĉo (ĉi-jare kune celebrata de la orientaj kaj okcidentaj kristanoj), aperis la 21a sonprogramo de “Radio Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando). En la programo: Enkonduko de Aleksander Korĵenkov Kaliningrada felietono de Halina Gorecka Esperanto-novaĵoj Prezento de la marta “Ondo” “Ermitoj piaj, kaj la inoj ĉaste helaj…”: Puŝkin en Esperanto Nia trezoro: “Metropoliteno” "Bariloj kaj truoj": Kanzono de Miĥail Povorin La programon gvidas Hali… (read more)
-
Baudouin de Courtenay kaj Esperanto
En la marta kajero de “La Ondo de Esperanto” estas publikigita artikolo de Andreas Künzli pri la eminenta lingvisto Jan Niecisław Baudouin de Courtenay (1845–1929). Ĝi estas la tria ero en la kleriga rubriko “Nia trezoro”, ĉi-jare dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. Pli frue en la rubriko aperis artikoloj pri Lev Tolstoj kaj Jules Verne. La artikolo pri Baudouin de Courtenay estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo: sezonoj.ru/2013/03/221trezoro “La Ondo… (read more)
-
Harry Harrison kaj Esperanto (Nia trezoro)
Artikolo pri la scienc-fikcia verkisto Harry Harrison, publikigita en la oktobra kajero de “La Ondo de Esperanto”, daŭrigas la ciklon “Nia trezoro”, kiu en 2013-2014 estas dediĉita al eminentuloj, kiuj subtenis kaj popularigis Esperanton. Ĉi tiu artikolo, verkita de Aleksander Korĵenkov, ekde hodiaŭ estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en la novaĵretejo “La Balta Ondo”: sezonoj.ru/2014/10/trezoro-3 La legantoj de “La Ondo de Esperanto” povis legi ĉi tiun artikolon en la revuo, ricevita ant… (read more)
-
Lev Tolstoj kaj Esperanto
La Ruslanda ĵurnalisto kaj eldonisto Aleksej Suvorin foje skribis: “Ĉe ni estas du caroj: Nikolao II kaj Lev Tolstoj. Kiu el ili estas pli forta? Nikolao II nenion povas fari pri Tolstoj, ne povas ŝanceli lian tronon, sed Tolstoj sendube ŝancelas la tronon de Nikolao kaj de ties dinastio”. Pri detale pri la rilato de la “dua caro”, Lev Tolstoj, al Esperanto rakontas Aleksander Korĵenkov en la januara kajero de la ĉiumonata gazeto “La Ondo de Esperanto”. Ĉi tiu artikolo malfermas la novan cikl… (read more)
-
Franz Jonas kaj Esperanto
En la oktobra kajero de “La Ondo de Esperanto” estas publikigita artikolo de Bernhard Tuider pri la Aŭstria eksprezidento Franz Jonas kaj ties rilato al Esperanto. La artikolo aperis en la kleriga rubriko “Nia trezoro”, ĉi-jare dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. Pli frue en ĉi tiu rubriko aperis artikoloj pri Lev Tolstoj, Jules Verne, Baudouin de Courtenay, Alfred Fried, Frigyes Karinthy, Bakin kaj Josip Broz Tito. La artikolo pri Franz Jonas estas legebla (kaj komentebl… (read more)
-
Johano Paŭlo II kaj Esperanto
En la lasta ĉi-jara kajero de “La Ondo de Esperanto” (decembro 2013) estas publikigita artikolo de Roman Dobrzyński pri la romkatolika paзo Johano Paŭlo II. Ĉi tiu artikolo aperis en la kleriga rubriko “Nia trezoro”, ĉi-jare dediĉita al eminentuloj, kiuj grave progresigis Esperanton. Ĝi estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo sezonoj.ru/2013/11/230trezoro “La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro 2014. Rabatoj por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj… (read more)
-
post lego de La Ondo de Esperanto 2016 4-5
De multaj monatoj aperas rubriko interne de la kovrilo kun historiaj eventoj de diversaj dataoj de la numera monato (ĉi-foje pri majo, kvankam pro ia eraro aperas la vorto "Maîo"!) Mi memoras diversajn eseojn tie antaŭe, iafoje akrajn pri la movado ktp, kaj mi sentas la mankon de tio. La kalendara rubriko eble estas pli facile kreata ol pensinstiga eseo. Tamen ankaŭ ĝi estas sufiĉe interesa, kun kutime kelkaj emfazoj, pri historio de Esperanto, historio de Rusujo, kaj monda historio. Ekzemple,… (read more)
- ipernity © 2007-2016
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity for iPhone / iPad new | ipernity for Android new | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English