Search for articles

Search
options

816 results.

  • post lego de Sonetkrono por la Esperantistaro

    Dum la aŭkcio en la ĵusa UK en Nitro, mi aĉetis maldikan libreton "Sonetkrono por la Esperantistaro" (1957) de Prof. Svetislav S. Petroviĉ kontraŭ nur 2 EUR. Ĝi konsistas el sonetoj tre idealisme finvenkismaj kun interesaj amuzaj teĥnikaj ecoj: 1. Ĉiu soneto estas akrostika, tiel ke la (dikpresita) unua litero de ĉiu verso formas ian frazon aŭ esprimon ("ESPERO REALIĜOS", "SANA NIA PRINCIP'", k.s.) 2. La lasta verso de ĉiu soneto estas la unua verso de la sekva soneto. 3. Tiuj unuaj ver… (read more)


  • Elian-J. Finbert – lia infaneco en Egipto en la urbo Minet-el-Gamh, meze de bestoj

    legantoj de Elian-J. Finbert vidu unue ĉi sube kiel li vivis en lia infana domo en Egipto, kaj kiel ĝi estis kaj kiel oni en ĝi vivis (fakte legu ankaŭ kiel lia patrino ludis pianon kaj ploris malantaŭ la fermitaj ŝutroj) en Esperanto legeblas la artikolon "Vous souvenez-vous d'elian Finbert ? cu iu memoras ?" www.ipernity.com/blog/r.platteau/45417 en ĉi tiu blogo. EN FRANCAIS LISEZ L'ARTICLE SUR NOARA, www.ipernity.com/blog/r.platteau/126267 DANS CE MEME BLOG.


  • poemo de la tago 2016-08-12

    Aperas dum angla instruo dum nia parol-evoluo la tem' Esperanto, sed angla lernanto ne volas ĝin lerni: tabuo!


  • post lego de "Jesa" de István Nemere

    Mi trovas malfacile taksi la romanon "Jesa" de István Nemere. La temo interesis min (kio se Jesuo revenus al la moderna mondo, krome estus virino); mi lastatempe legis la romanon "La tago kiam Jesuo perfidis Judason" (alia "alternativa" versio de la jesuo-rakonto, de Manuel de Seabra). Eble ĉar Jesa estis pli spekulativa, estis pli malfacile plene sukcesigi ĝin. Mi sufiĉe ĝuis la libron, tamen sentis ke ĝi ne ŝajnis tute koheri. Jesa (la rolulo) ŝajnis iom tro mistera kaj arbitra. La loko de… (read more)


  • post lego de Sferoj 8

    Sferoj 8 havas multajn rakontojn; ĉiuj estas originalaj esperantaj verkoj. Kiel kutime, miksaĵo de bonaj kaj ne tiel bonaj rakontoj, iuj kliŝaj, iuj pli surprizaj kaj nekutimaj. "Video-Homo" estis plaĉa mallonga horora rakonto; Anna antaŭvidis la finaĵon, sed mi ne. Kelkaj strangaj lingvaĵoj ("Li enuis la urbon", konfuza foresto de subjekto en dua parto de kompleksa frazo, hezito inter formoj "kamerao" kaj "kamero" eĉ sur la sama paĝo). Pli strangaj kompostaj / tajpaj eraroj en "Eĉ pri tio… (read more)


  • poemo de la tago 2016-10-18

    Ok pordojn serĉas mi en labirinto neluma sub sonĝita ruĝa luno; inkube mi konfuze, ekdorminto, rigardas al subita blua suno; impulse per ŝlosila verda pinto mi misprofetas en papera bruno. Orkidoj brile flamas en ĝardeno; noktiĝas nun en observatorio; imagaj libroj flugas dum promeno; riproĉas fiŝoj min en akvario; impetas mi de ĉiu stranga sceno; malgajne mi vekiĝas kun ekkrio! Noto: Lastatempe mi multe ludis la sonĝecan kartludon Onirim... Tiu poemo estas eble mia unua akrost… (read more)


  • poemo de la tago 2016-11-10

    Rikardo Tria plaĉe distris min... iom... de lando mia. Noto: en festivalo de ŝekspiraj filmoj, ni ĵus spektis la interesan version de 1995, kiu okazas en alternativ-historia Anglujo eble ĉirkaŭ la tempo de la unua mondmilito. www.imdb.com/title/tt0114279 Tio decidigis min, ke mi legos la esperantan tradukon de John Francis en la baldaŭa Esperanto-sumoo.


  • Mi komencas legi pri interesa temo: anglaj lingvoj de la mondo

    Lastatempe, mi alŝutis parton de mia leglisto pri 'World Englishes' -- la malsamaj dialektoj de angla (anglaj) kiuj ekzistas en la mondo nuntempe. Mi scivolas pri la ebla disrompiĝo de angla en plurajn, plurajn lokajn dialektojn, kaj la eventualaj rezultoj; mi scivolas pri kiu 'posedas' la anglan lingvon; evidente Usono, Britujo, Kanado, Aŭstralio jam ne povas pretendi posedon. Ne nur pri kio estas la estonto de lokaj lingvoj, sed ankaŭ kio estas la estonto de angla. Malfeliĉe, mi ne trovas tem… (read more)


  • Kiu havas intensan kontakton kun la estraro de Ipernity?

    Mi proponus tre oportunan funkcion por Ipernity: Oni povu registri en sia profilo la uzata(j)n linvo(j)n, kaj oni povu filtri ĉe diversaj serĉadoj laŭ lingvo, inkluzive furorliston. Estas evidente, ke artikojn de nekonata lingvo oni ne volas trovi, kaj plej ofte eĉ tian profilon ne. Se iu povus peri tiun ideon, Ipero povus pliperfektiĝi kaj progresi.


  • La Tago sen Akuzativo

    Saluto karaj amikoj, samideanoj, stranguloj kaj malamikaj geesperantistoj! Ĉar en nia eta lando Esperantujo ni dediĉas tagoj al pluraj aferoj ankaŭ mi proponas kiel ŝerco aŭ serioze laŭ via emo, deklari iu tago kiel Tago sen Akuzativo. Kiel vi rimarkas, ĉi tie mi ne uzas ĝi! En tiu tago estus bone se ni ne uzos ĝi skribe kaj voĉe! Mi instigas al ĉiuj kiuj interesiĝas la afero rekomendi dato (ĉu unufoje monate aŭ jare...) kaj lasi komento ĉi sube. Amike Andy (read more)


  • change.org ne estas change.gov

    Kelkaj kredas ke la organizaĵo ĉe change.org estas ligita al la Obama adminstracio. Ne. Tio estas sendependa bonfarada (evidente) organizaĵo kiu havas projekton 'Ideas for Change in America'. Ili intencas prezenti la 10 plej ŝatatajn (laŭ voĉdonado) ideojn al Obama (aŭ iu en la administracio). Tio estas tre malsama ol tio, kion mi legas en dissendolistoj: " La dek plej vojĉdonitaj ideoj estos efektivigitaj de la registaro de Obama. " Mi protestas uzon de la vorto 'efektivigitaj' Ne plaĉ… (read more)


  • Ĉu "fidelan" aŭ kompreneblan tradukon? (1)

    "La robustan klamon de la haveno superis nur la timiga krepito de la monto Karakatau." Kion tio signifas? :-) ← Listigi ĉiujn miajn artikolojn pri tradukado ← La enhavo de mia tuta blogo laŭ temoj


  • Torentoj

    Joop ĵus tradukis torentan dosieron por ipernity. Jes, ipernity nun estas servilo por torentoj! Per tiu protokolo, oni povas kunhavigi tre grandajn dosierojn. Post oni elŝutas la dosieron, oni ĝentile alŝutas al aliaj. Ju pli da personoj partoprenas en la sendado (ili estas la semantoj) de dosiero, des pli rapida estas la elŝutado por la ricevantoj (la rikoltantoj). Nu, mia programo (jes, oni bezonas torentan programon en la loka komputilo), alŝutas samtempe -- do, mi semas kaj rikoltas la dos… (read more)


  • Kiel venki la piratojn? Nepre ĉiu bonvola esperantisto respondu!

    Kiom vi pagus por gustumita, plaĉa muzikpeco? ← La enhavo de mia tuta blogo laŭ temoj


  • Barbireja kanto

    Antaŭ semajno mi alŝutis propran hejman sonregistraĵon, kiun mi faris provante novan ciferecan registrilon, aĉetitan de mia ĥoro. Temas pri 4-voĉa barbireja kanto , genro de seninstrumenta vir-voĉa muziko popularigita de la nigraj sklavoj (kaj eks-sklavoj) de Usono. La muzikon komponis Tony Levin, basisto de la brita rok-bando King Crimson, sub la titolo The King Crimson barber-shop . La hispanan tekston mi mem verkis (provizore ne estas ankoraŭ e-versio...). Mi ludas la kvar voĉojn de… (read more)


  • Ĉu la Ipernity-komunumo malaperadas?

    De iom longa tempo mi rimarkas kiel pluraj esperantistoj iam tre aktivaj en ipernitio apenaŭ zorgas pri sia konto. Tial mi decidis forviŝi kontojn kiuj delonge ne estas uzataj kaj jen mia surpizo, el mil kontaktoj kiujn mi havis nuntempe mi nur havas apenaŭ 463 amikojn. Kiu estas la motivo? ĉu iom tedas la samaj aferoj ĉiutage?


  • La patro de tradukscienco

    Eugene A. Nida, la grava tradukisto kaj sciencisto forpasis la 25-an de aŭgusto 2011. Li estis 96 jara. Al la nomo de Nida ligiĝas la tradukscienca teorio, kiun li ellaboris en la unuaj jaroj post 1960, kaj kiu disvastiĝis pro la plurcent tradukoj de Biblio, farataj sub la egido de organizo: Unuiĝintaj Societoj de Biblio (United Bible Societies). Temas pri la teorio de funkcia (aŭ dinamika) ekvivalenteco, kiu preferas laŭsencan akordon inter la fontverko kaj traduko ko… (read more)


  • Paradokso

    Laŭ mia opinio oni devus permesi, ke la opinioj estu liberaj laŭ ĉies konscienco. Sed per tiu opinio mi samtempe akceptis la rajton de tiu opinio, kiu malpermesus ĉies liberan opinion.


  • Maldecetaj ŝercoj ?

    Mi rapide Esperantigis kelkajn ŝercojn/amuzaĵojn de: www.fmylife.com kaj sendis al Humursako: groups.google.com/group/humursako Evidente, ili estis tro maldecetaj por aperigi. Ĉu iu alia ankaŭ (krom mi) havas strangan humuron kaj ĝuus? Eble, oni ne rajtas mencii tamponon. Jen: Junuloj - la malgraciaj jaroj Hodiaŭ, la ŝnureto de mia tampono estis pendante de mia bankostumo. Mia koramiko kredis ke estis apartiĝanta fadeno de la bankostumo. Li publike eltiris mian tamponon. Hodiaŭ,… (read more)


  • Buranovaj avinoj

    Ĉi tiuj ĉarmaj avinjoj tradicie vestitaj estas la reprezentantoj de Rusujo ĉe Eurovision (2012). Krom la rekantaĵo, ili ne kantas en la angla, eĉ ne en la rusa, sed en la udmurta, minorigita lingvo parolata de ĉ. 600.000 homoj en la Udmurta Respubliko. Se Eurovision utilas por io, tio estas montri la lingva kaj kultura diverseco de nia kontinento. Kaj tion oni ne faras per senkafeinaj kaj senkulturigitaj kanzonoj en la angla. Dankon Брангуртысь песянайёс!