Search for articles
816 results.
-
La plej unua artikolo
Saluton! Ĝi estas mia plej unua artikolo ĉe Ipernity:) Mi NE estas komencanto. Ĝi simple estas mia unua esperantlingva taglibro. Mi jam havas ruslingvan taglibron, sed mi pensas, ke ĉi tiu blogo ankaŭ estas bona ideo. Mi planas fari videojn. Esperantlingvajn videojn, certe. Aŭ traduki al Esperanto miajn ruslingvajn filmetojn. Jen estas unua: Tio estas filmigita panoramo. Mi ankaŭ planas fari aliajn:))) Pli interesajn, pli belajn. Kaj... Mi ŝatas verkadon)))))))… (read more)
-
Joomla! havas traduk-teamon
Finfine, la tradukado de enhavmastruma sistemo Joomla! havas novan administranton kaj teamon de tradukantoj. Mi forlasis tiun tradukadon antaŭ ....eble 3 jaroj. Joomla! estas giganta, kolosa, elefanta, titana, mamuta...vi komencas kompreni, ĉu ne, ke la traduk-laboro rompas la dorson? Stella kaj teamo finis la tradukon de la fasado de Joomla! Ili meritas, bezonas kaj aprezos vian subtenon. Simple skribu dankon al ili. Stella en ipernity: www.ipernity.com/home/stella Ilia retejo: esperan… (read more)
-
Sennaciulo
He! Mi aliĝis al la redaktoteamo de Sennaciulo lastatempe. Kia profunda revuo! Espereble, mi estos bona (mezbona) provleganto; mi scias ke mi ĝuas la laboron pli multe ol mi antaŭvidis. La artikoloj estas interesegaj; verdire, ili pliriĉigas kaj mian Esperanton kaj mian konon de la mondo. Dum mi tralegas, la verkantoj mirigas min pro la kompreno de politikaj, kaj ofte tiklaj, temoj. Ĉiu numero havas 'dosieron'; aparte traktata temo. La nuna estas "ekstremdekstro en Eŭropo", kaj la limdato p… (read more)
-
Impresoj post unu jaro kaj kelkaj monatoj de redaktado de esperanta Vikipedio
En aprilo 2010 okazis konkurso, kiu celis plibonigi 1000 plej gravajn artikolojn en Vikipedio. Tiatempe mi tralegis detale broŝureton pri Vikipedio, manlibron, kiun mi aĉetis de Marek Blahuš en jaro 2007, sed ĝis tiu ĉi tempo Vikipedio ne estis tro interesa por mi. Aprilo 2010 tion ŝanĝis. De tiu momento mi redaktas esperantan Vikipedion pli ofte kaj pli aktive.
-
Kion vi faris por nia afero?.. (Zamenhof-151)
La hodiaŭa naskiĝdatreveno de Zamenhof estas oportuna momento por ripeti kvar el liaj “Respondoj al amikoj” kiuj aperis en “La Esperantisto” en la 1890a jaroj (kaj kiuj estis represitaj antaŭ unu jaro en “La Ondo” de Esperanto ( http://esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov09-29.htm ) Al Sinjoro I.v. en T. Vi plendas, ke en via urbo ĝis nun neniu ankoraŭ ion scias pri la lingvo Esperanto! Nun kiu estas kulpa? Se la amikoj en T. anstataŭ ion fari kaj vastigi nian aferon atendo… (read more)
-
Pri kamaradoj kaj samideanoj
Estas facilaj vortoj kamarado, amiko! Vi estas mia plej kara amiko aŭ amikino, ni estas kamaradoj ĝis morto. La vortoj fluas kiel akvo en rivereto kiu havas fonton sur iu alpoherbejo. La sono povas esti klara aŭ parolata kun iom velura voĉo. Antaŭ kelkaj monatoj mi estis en Rumanio en belega urbo Braŝovo. Okazis tie la SAT jarkunsido kaj kongreso. Estis ege bona kongreso, bona etoso, bona programo. Kongreso dum kiam oni estas inter amikoj. Jes amikoj! Ni diras tion; “saluton amiko” aŭ k… (read more)
-
Mia labor-protokolo por EO
Labor-protokolo por Esperanto: Mi oficialigis Esperantigon de Joomla, la dua plej populara enhav-mastruma sistemo en la mondo. Enhavmastruma sistemo (EMS) ebligas personojn starigi sendependan retejon. Esperanto estis en la listo de haveblaj lingvaj versioj, elŝutebla rekte el la Joomla-retejo. (noto: Mi ofte petis traduk-helpon. Post pluraj jaroj, mi rezignis. Post mia rezigno, mi ricevis oferojn de helpo. Tro malfrue por mi.) Bertilo Wennergren faris la komencan Esperantigon de WordPress… (read more)
-
Maŝintradukado venos pli frue ol mi atendis?
Pli frue mi aludis, ke la plej danĝera al fina venko de Esperanto estas ne angla lingvo, sed maŝintradukaj teknologioj, kaj hipotezis, ke maŝintraduko fariĝos facile atingebla por preskaŭ ĉiu en 30-50 jaroj. (Mi ne rememoras precize ĉu 30 aŭ 50, kaj tio ne gravas, ĉar tiaj antaŭdiroj sendube ne povas esti certaj). Tamen, la lastaj avancoj de teknologio kaj novaĵoj inklinigas min, ke ni povas vidi unuajn porteblajn maŝintradukilojn multe pli frue. http://www.pocket-lint.com/news/31311/google-a… (read more)
-
La leteroj de L.L.Zamenhof (7)
Kutime, ĉiuj esperantistoj kiuj eldonis esperantaĵojn, informis s-ron D-ro L.L.Zamenhof pri tiu afero.Ankaŭ BARABAS Abel, aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por hungarlingvanoj skribis al D-ro L.Zamenhof. La aŭtoro de la Lingvo Internacia respondis per letero aperinta en hungara gazeto el Kolozsvar(Cluĵ) ,,Ellenzek"(Opozicio) en lingvo Esperanto en la 16-a de aprilo 1898-a. Kial la letero aperis en Esperanto kaj kiel en la gazeto ,,Ellenzek' ? Barabas Abel estis redaktisto de la gazeto,,Opoz… (read more)
-
Kio estas mojosa?
La diablo forportu malĝentilan vortuzadon! En la retpaĝo de iu Esperanto-radio mi legis, ke la elsendo estas "tutesperanta kaj tutmojosa". Mi tute komprenas, ke faklingvaĵoj kaj alta literaturo bezonas multegajn vortojn. Sed ne povas okazi, ke esperantistoj ne povas konscii pri lingvaj tavoloj. Al ordinaraj (do ĉiuspecaj) esperantistoj paroli per enigmaj vortoj ne estas modernismo aŭ lingva evoluo, sed simpla malĝentileco. Ekde preskaŭ tridek jaroj mi parolas kaj inst… (read more)
- ipernity © 2007-2016
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity for iPhone / iPad new | ipernity for Android new | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English