Search for articles
816 results.
-
"Dek klubanoj" de Georgo Handzlik
Georgo Handzlik prezentas sian kanton "Dek klubanoj", kadre de la 70a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Sankta Laŭrenco Eskoriala (Madrido, 2011). Lian prezentadon oni povis spekti en la tuta mondo danke al rekta elsendo farita pere de la Interreto. Pliajn kantojn spektu en la kanalo de Svene Dun www.youtube.com/user/svenadun
-
Du konkursoj nuligitaj
Dum la lastaj jaroj konsiderindan popularecon en Esperantujo ĝuis du tradiciaj konkursoj, ĉiujare organizataj de La Ondo de Esperanto : Literatura konkurso Liro kaj Internacia Fotokonkurso . Bedaŭrinde, en la 2011a jaro ĉi tiuj konkursoj ne okazos pro la malfavoraj vivocirkonstancoj de Halina Gorecka, kiu dum pli ol dek jaroj plenumis la sekretariajn devojn en ambaŭ konkursoj. La redakcio de La Ondo petas pardonon kaj komprenemon de tiuj, kiuj planis partopreni.
-
IJK-67: sukcesa, sed tamen…
“IJK-67: sukcesa, sed tamen…”, — ĉi tiun titolon Paŭlo Moĵajev donis al sia artikolo pri la 67a Internacia Kongreso de TEJO, kiun meze de julio akceptis Ukranio. La artikolo jam antaŭ surpapera aperigo en “La Ondo de Esperanto” estas legebla en la novaĵretejo “La Balta Ondo” http://sezonoj.ru kie oni povas lasi komentojn (post registriĝo).
-
Sinjoro de la Vertoj
Kvaropo Sinkopo prezentas la esprerantan version de la kanto Signore delle cime (Sinjoro de la vertoj), komponita de Giuseppe di Marzi kaj tradukita de Helena Tylipska ., kadre de la 70a Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Sankta Laŭrenco Eskoriala. Filmis kaj pretigis: Liven Dek .
-
La Ondo - legenda kaj leg-enda
Normal 0 false false false En la retejo La Balta Ondo ĵus aperis la teksto Iom pri “La Ondo” en kiu oni povas konatiĝi kun la historio de la legenda (legend-a kaj leg-enda) gazeto La Ondo de Esperanto, fondita en 1909 en Moskvo, refondita antaŭ 20 jaroj en Uralo, kaj plu aperanta en Kaliningrado. Legu pli: http://sezonoj.ru/2011/09/ondo/
-
What a Migraine Feels Like
The pain starts as a minor tightness in one side of the forehead, or my eyes start aching. I take painkiller. After an hour or two, the pain intensifies and becomes a knife in the forehead and slicing down into an eye. Light hurts, any sound hurts. I lie down on my belly. Lying on my back is out of the question; the pain becomes more intense. After a couple more hours, more painkiller. It doesn't help much. The pain becomes a sharper knife; the nausea starts. When I finally have to vomit, I can'… (read more)
-
Halina operaciita
Halina Gorecka, la eldonanto de "La Ondo de Esperanto" estas sukcese operaciita en Moskvo. La greftita reno bone ekfunkciis. La atendado, komencita fine de la pasintjara aŭgusto ne finiĝus sukcese, se ni ne ricevus grandan subtenon de la esperantistaro, kiu ebligis al Halina kaj ŝia familio transvivi la tre komplikitan vivoperiodon. Nun ŝi jam memstare promenas, kaj, se ne okazos subitaj problemoj, fine de oktobro ŝi kun sia edzo revenos el Moskvo al Kaliningrado, kie ili rekom… (read more)
-
Giorgio Silfer respondas al La Ondo
Giorgio Silfer estas la nuna Konsulo de la Esperanta Civito. Okaze de la fino de lia mandato ni metis al li plurajn demandojn, kiujn li afable konsentis respondi. La dupaĝa intervjuo kun Silfer aperos en la novembra kajero de “La Ondo de Esperanto”, sed ĝi jam estas legebla kaj libere komentebla en la novaĵ-retejo “La Balta Ondo”. sezonoj.ru/2011/10/silfer
-
La leteroj de L.L.Zamenhof (8)
Inter L.L.Zamenhof kaj D-ro Gabor Balint , universitata profesoro en urbo Kolozsvar/Cluĵo, estis vigla korespondo. Mi prezentas sube la respondon de Zamenhof ĉe unua letero de D-ro Gabor Balint: 6/18.V.1897 Tre estimata sinjoro Profesoro! Kun plezuro mi ricevis kaj legis Vian leteron, kaj estas al mi tre agrable vidi, ke Vi aliĝis al ni. En Hungario nia afero estas ĝis nun preskaŭ tute ne konata, kaj mi permesas al mi esperi, ke dank` al Via amikeco, nia afero baldaŭ trovos tie tiel s… (read more)
-
Brassens jubileas
Hodiaŭ la mondo omaĝas al Georges Brassens, kiu naskiĝis ekzakte antaŭ 90 jaroj, la 22an de oktobro 1921. Kaj post unu semajno oni denove rememoros lin, okaze al la 30-jariĝo de lia morto, la 29an de oktobro 1981. La franca kanzonisto Jacques Yvart, kiu publikigis tridekon de diskoj, inter kiuj tri estas dediĉitaj al Brassens – unu en la franca kaj du en – Esperanto, volonte konsentis verki por "La Ondo" etan artikolon pri sia artista baptopatro. Legu ĝin kaj tradukon de unu el la Brasensa… (read more)
-
Rilatoj de L.L.Zamenhof kun ĵurnalistoj el Italio
Okaze de la Internacia Kongreso de Filozofio en Bologna(Italio), aprilo 1911, ĵurnalistoj-partoprenantoj, sendis la 9-an de Aprilo 1911 la sekvantan telegramon al D-ro Zamenhof: ,, La ĵurnalistoj partoprenantoj en la ekskurso al Ravenna dum la internacia kongreso de Filozofio, salutas en vi la plej gloran apostolon de la kunfratigo de la homaro" D-ro L.L.Zamenhof respondis per jena telegramo: ,, Al la ĵurnalistoj, kiuj partoprenis en la Ravenna ekskurso dum la kvara kongreso de Filo… (read more)
-
Ĝisdata Tarski
La etoso Tarski, versio 3.1.2 en Esperanto: cindymckee.com/tarski-eo.zip por WordPress cindymckee.com/wordpress-3.2.1-eo.zip ------ Aldonu legosignon al la oficiala paĝo: eo.wordpress.org
-
La Balta Ondo - denove ĉiutaga
En la novaĵretejo “La Balta Ondo” estas enretigitaj artikoloj pri tri landaj Esperanto-Kongresoj: - Ruslanda en Ĉeboksary (Ĉuvaŝio) http://sezonoj.ru/2011/11/rek206/ - Kataluna en Barcelono http://sezonoj.ru/2011/11/kataluna/ - kaj komuna kongreso Korea-Japana en Seongnam http://sezonoj.ru/2011/11/korea/ En “La Balta Ondo”, post la neevitebla perdo de la ĉiutaga aper-ritmo dum la semajno kiam “La Ondo” estis redaktata, denove aperas nova materialo ĉiutage. Oni povas ne nur le… (read more)
-
Ĉu vi dezirus legi ĉiutage freŝan kronikon Esperante?
Apartenis al miaj senĉesaj revadoj fondi esperantlingvan informservon, kiu temas tute ne pri Esperanto, sed pri ĉiuj aferoj de la mondo, same kiel la ordinara cetera parto de tutmonda gazetaro. Ĉina esperantisto preskaŭ perfekte realigis tiun mian revadon, li de tago al tago informas pri tutmondaj kaj ĉiniaj politikaj kaj sciencaj eventoj. Vizitadu lin: www.ipernity.com/blog/jianping .
-
Guantanamera (Gvantanamino)
Mi estas homo sincera el lando riĉa je palmoj. Mi estas homo sincera el lando riĉa je palmoj. Ĉar estas mi efemera, el mia kor' fontas kantoj. Guantanamera, guajira guantanamera, Guantanamera, guajira guantanamera. Jen miaj versoj helverdas, jen ili arde brulruĝas, Jen miaj versoj helverdas, jen ili arde brulruĝas, kaj, kiel cervo vundita, arbare ili rifuĝas. Gu… (read more)
-
Forgesita gazeto de Henriko Zamenhof
Zofia Banet-Fornalowa en La familio Zamenhof sciigas, ke Henriko Zamenhof en 1912–1914 kaj en 1924 eldonis la gazeton Kobieta (Virino). Sed ŝi ne menciis, ke Kobieta estis alititola daŭrigo de pli longhistoria gazeto, kies lasta kajero aperis ĝuste antaŭ cent jaroj – en decembro 1911. Pli detale pri tiu temo legu en la artikolo de Halina Gorecka «Forgesita gazeto de Henriko Zamenhof» en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto . La artikolo ĵus aperis ankaŭ en la reto: http://se… (read more)
-
Ĉu vi revas pri blanka kristnasko?
En tiu ĉi stranga julsezono, kie neĝo mankas eĉ en mezeŭropo, ĉu ni revu pri blanka kristnasko? Kvaropo Sinkopo ja revas, per tiu ĉi versio de la julkanto I'm dreaming of a white Christmas , ludita dum la pasinta z-festo en Madrido: La esperanto-teksto ŝuldiĝas al Arjen-Sjoerd de Vries, de la ensemblo "Akordo". Svingiĝas palmoj sub arda sun', invitas la mar' al naĝ'. Belegas nun la pejzaĝ' ĉe Kalifornia plaĝ'. Sed kiom nordo allogas min nun ke proksimas… (read more)
-
Kvaropo Sinkopo - Rev' kalifornia
En tiu ĉi kanto, homo nostalgias pri sia tropika loĝ-loko kiam li pasas la vintron en la nordo. Temas pri la fama kanto California Dreamin' de The Mamas & The Papas . Ĝi estis ludata de Kvaropo Sinkopo dum la zamenhof-tago de la Madrida Esperanto-Liceo de 2011. Jen ĝi, kun subtekstoj: Tradukis mi mem: Grizas la ĉiel', brunas ĉiu fag', promenadas mi en la vintra tag'. Arde mi sopiras, al sun-plena plaĝ' Rev' kalifornia en morna vintra tag' Halti… (read more)
-
Goin' Down the Road, Feelin' Manipulated
English below the Esperanto: Kio estas la spirito de ekspluatanto? Iu interna impulso kiu laboras por la profito de nur tiu homo. Ni ĉiuj havas tiun naturan impulson, kiu naskiĝas el bezono savi nin kaj resti viva. Sed ni kutime lernas dum ni maturiĝas, ke ni ekzistas en interdependa reto de homaro, flaŭro kaj faŭno. Do kutime, ni alĝustigas la konduton por iĝi bone funkcianta parto de la tutaĵo. Kelkaj forgesas tion, pro avaro. Kelkaj ĉiam restas tro egoismaj. Ili ambaŭ estas la ekspluatanto… (read more)
-
Ampleksa intervjuo kun Dennis Keefe
Ampleksa kaj divers-tema intervjuo kun Dennis Keefe, la Esperantisto de la Jaro 2011, aperonta en la februara kajero de "La Ondo de Esperanto", jam estas legebla en la novaĵretejo "La Balta Ondo". Komentoj estas bonvenaj: sezonoj.ru/2012/01/208keefe
- ipernity © 2007-2016
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity for iPhone / iPad new | ipernity for Android new | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English