Search for articles

Search
options

816 results.

  • Kiaj estu niaj emblemoj - Liven Dek

    Liven Dek parolas pri la evoluo de plej konataj internaciaj emblemoj, kaj demandas sin pri (mal)oportunecoo de la esperantaj emblemoj. La prezento okazis en la 26a Seminario por Aktivula Maturigo, organizita de UEA kaj Hispana Esperanto-Federacio kaj okazinta en Herrera del Duque (Hispanio) de la 29a de junio ĝis la 1a de julio de 2016, paralele kun la 75a Hispana Kongreso de Esperanto.


  • Jutuba agosfero - Liven Dek - Aktivula Maturigo

    Liven Dek parolas pri ankoraŭ nesufiĉe prilaborita kampo de agado por la esperanta kulturo, t.e. filmoj, montreblaj pere de la kanaloj, kiujn "senpage" proponas Jutubo kaj aliaj retejoj. Tion li faris en la 26a Seminario por Aktivula Maturigo, organizita de UEA kaj Hispana Esperanto-Federacio,j okazinta en Herrera del Duque (Hispanio) de la 29a de junio ĝis la 1a de julio de 2016, paralele kun la 75a Hispana Kongreso de Esperanto.


  • post lego de La Gazeto n-ro 185

    Interesa plaĉa recenzo de la lastatempe iom furora libro "Historio de la esperanta literaturo", en kiu estas analizoj de ĝia enhavo pri specifaj aŭtoroj. (Ankaŭ plaĉis al mi la rimarko, ke la romano Kastelo de Prelongo maljuste havas malbonan reputacion, ĉar ankaŭ mi trovis ĝin sufiĉe interesa kaj kun bona klara lingvaĵo kiam mi komencis legi ĝin. Mi ankoraŭ ne finlegis ĝin, ĉar ni havas ĝin en bitlibra legilo kaj mi ankoraŭ ne bone alkutimiĝis legi librojn tiel...) Interesa kaj informa dua p… (read more)


  • Ĵomart kaj Nataŝa - Nenio ajn gravas (Metallica)

    Ĵomart kaj Nataŝa ludis, premiere en esperanto, kanton de Metallica tradukitan de Ĵomart, "Nenio ajn gravas" (Nothing else matters), en la 75a HEK (Hispana Esperanto-Kongreso), okazinta en Herrera del Duque de la 30a de junio ĝis la 4a de julio de 2016.


  • Virusaj kampanjoj: mi amas Laŭran

    En la printempo de 2006 la hispana branĉo de MTV lanĉis neatendite sukcesan virusan kampanjon por kontraŭstari la atakojn de la moral-gardistoj, kiuj akuzis ilin je perversado junularon (tiel!).


  • Referencilo por Firefox

    Mi volas sciigi vin pri kromprogramo por Firefox kiu helpas kolekti bibliografiojn, citaĵojn, referencojn, bildojn, ktp de la interreto. Zotero: https://addons.mozilla.org/en-US/firefox/addon/3504 Krom la eblo malfermi Zoteran panelon en Firefox kaj aldoni erojn, vi povas elekti tekston en paĝo, dekstre alklaki, kaj elekti "Krei Zoteran eron kaj noton de la elekto'. Se vi vizitas katalogon de libroj, vi vidos piktogramon de libro en la adresbreto. Alklaku, kaj ĝi konservas la informojn pri… (read more)


  • Semano en Oksfordo

    Hodiaŭ mi estas feliĉa, ĉar mi ricevis mia komputilo! Mi forgesis kiel multa mi ĝin amas! Mi planas lerni plin esperanton, aŭskulti novojn podkastojn de E3, kaj fari mijn domlaborojn :| Ĝis!


  • Leo

    Dum ferio mi aŭdacas kunporti librojn, kiujn mi ankaŭ legas, imagu. Ĉi jare mi feriis en belega reginono ĉe oceano de Francio en vilaĝeto St. Georges de Didonne. La vetero estis agrabla kaj la luita dometo plene kongruis kun la deziroj de laboristo kiu tutan vivon sklavigis por havi kelkajn monerojn por la tempo dum pensio. Ne eblas ferii sen ke mi kunportu libron verkitan de Hannah Arendt. Kial ? Nu ĉar ŝi laŭ mi estas unu el la plej grandaj politikaj pensanto… (read more)


  • Varbo de skajp-kontaktoj

    Karaj amikoj! Hodiaŭ mi havas peton al vi. Mi instruas Esperanton en la universitata rondeto, kiu konsistas de kvar studentoj. Mi volas eventuale uzi skajpon dum leciono por montri al lernantoj, ke ili povas interkompreniĝi kun alilandanoj. Se vi regule pasigas iom da tempo en skajpo kaj se vi pretas interparoli iom kun komencantoj, bonvolu sciigi al mi vian skajpan nomon kaj permesu al mi aldoni vin al mia kontakto-listo. Bonvolu ankaŭ noti aparte, se vi ne oponas ke mi sciigu vian skaj… (read more)


  • Eblas voĉdoni por nomo de publikaj bicikloj en Varsovio...

    Se vi volas subteni esperanton, bonvolu legi jenan artikolon (kaj eventuale aliajn artikolojn kompreneble ankaŭ) kaj poste subtenu


  • Pri la nederlanda parko Keukenhof

    En jaro 1949, la urbestro de la nederlanda urbeto Lisse, decidis malfermi en ĉiu jaro, du monatoj printempe,la parkon Keukenhof. Sur la parka areo de 32 hektaroj troveblas la plej granda bulboplanta parko en la mondo.La nederlanda parko Keukenhof, kun milionoj da tulipoj k.a. floroj kaj kun 800-900 mil vizitantoj ĉiujara, havis ĉi jare la temon ,,Pollando-koro de Europo". Tio donis al la organizantoj la ideo prezenti apud Koperniko,Chopin,Sklodowska-Curie k.a.polaj famuloj ankaŭ L.L.Zamenhof kaj… (read more)


  • La Redaktilo estas Esperantigita!

    Mi volis skribi pri kiel la aktiveco de la grupoj ankoraŭ ne aperas en mia 'Aktivecoj' ligilo, sed nun mi vidas ke la tekstredaktilo estas en Esperanto. Ili ja faris tion! Vi povas kredi ilin!


  • Livemocha, retejo por lerni lingvojn kune

    Mi ĵus malkovris, danke al iu mia amiko, retejo por lerni lingvojn.. La kurioza trajto de ĉi tiu ttt-ejo, kiu diferencas ĝin el multaj aliaj retejoj, estas ke la lernado okazas ne nur de supre, de statikaj dokumentoj, sed ankaŭ kaj ĉefe pere de aliaj uzantoj.   Ĝi estas perfekta ekzemplo de la tiel nomata Reto 2.0, en kiu la uzantoj ne estas nur pasivaj, sed ili multe aktivas kaj tio fakte igas malpli klara la diferencon inter la kreanto de la ttt-ejo kaj la vizitanto de la ttt-ejo (kie… (read more)


  • Esencoj

    Esencoj, Informoj de Hungaria Esperanto-Asocio, havas novan rubrikon Utilaĵo . Ili ĵus publikigis etan artikolon de mi pri Joomla. Mi opinias ke la nova rubriko estos tre interesa, kaj mi aldonis ĝin al miaj legosignoj. Fakte, la tuta retejo enhavas interesajn aferojn (elŝutaĵojn); kaj aperas esti bazita sur WordPress -- mi ŝatas la aranĝon.  


  • Kranio krevis pro KDE

    Subtitolo: Ni nun bavas kaj amuziĝas pri piedfingroj  


  • Persepolo

    Al karaj iranaj samideanoj Reza, Lumina kaj pliaj. Mi ĵus spektis la kinaĵon Persepolo bazita sur la samtitola bild-rakonto far la irana artisto Marĵan Satrapi. Ĝi rakontas pri la vivo de naiva infano kiu kreskas dum la eltronigo Imperiestron ("ŝaho"), la revolucio kaj ties posta renversiĝo al teokratio, kaj la milito. Konfese, mi emociiĝis kaj pensis multe pri vi dum la spektado. Inter la bildoj de la filmo, kiu montras la teruran efikon de la teokratia subpremado, interplektiĝis en mia… (read more)


  • Tradukitaj popkantoj (1): Lasu min (Los Secretos)

    Mi prezentas mian tradukon de iama furoranta hispana pop-grupo Los Secretos (la sekretoj). Temas pri ilia plej sukcesa muzikaĵo Déjame (lasu min). Jen filmeto de iama televida prezento, kun la traduko en la subtesktoj. La muziko estas facile ludebla per gitaro, do mi invitas muzikemulojn lerni ĝin por ampleksigi la repertuaron en esperanto-renkontiĝoj ;-) http://www.overstream.net/view.php?oid=l9samqi4n1et ( P.S.: mi ŝanĝis la filmeton. Nun la supersignoj videblas bone ) Kaj su… (read more)


  • Alia versio de La Espero...

    En sia artikolo titolita Eros kaj Thanatos , Karles cerbumis pri la nenormale pruda sinteno de la esperantistoj. Mi promesis jenan reagon, okaze de la Karnavalo.


  • Mi blogas

     Mi fakte blogas en du lokoj: mi havas taglibron en la angla kaj Esperant-lingvan blogon pri mia verda vivo ĉe Esperanto-USA.  Bonvenon al legantoj!


  • Esperantigita WordPress 2.5

    D: WordPress -- kio estas WordPress? R: WordPress estas bonega blog-sistemo kiu ankaŭ povas funkcii kiel simpla enhav-mastruma sistemo. Komunumo de programistoj kontribuas kromprogramojn kiuj aldonas novajn eblojn. Do, vi povas elŝuti kaj instali la bazan sistemon kaj tuj publikigi blog-afiŝojn / artikolojn, aŭ vi povas elekti instali kromprogramojn -- ekz. vi povus fariĝi aŭkciejo, pere de la aŭkcia kromprogramo. Eta teamo de Bertilo Wennergren kaj mi tradukas la novan version de WordP… (read more)