Search for articles
816 results.
-
Fatraso, Kanibalo kaj Damaĝantoj
“Fatraso, Kanibalo kaj Damaĝantoj”, – estas la titolo de la artikolo de Grigorij Arosev pri la 34a Moskva Internacia Kinofestivalo (MIKF), kiu fariĝis triumfa por la Britia kino. Grigorij Arosev, kiu ĉiujare ĉeestas en la festivalo kiel kunlaboranto de la TV-kanalo "Kultura", jam la trian sinsekvan jaron prezentas en “La Ondo de Esperanto” la ĉefajn eventojn de MIKF por la internacia esperantista legantaro. Ĉi tiu artikolo, aperonta en la sekva kajero de “La Ondo de Esperanto” jam estas legebla… (read more)
-
Kontakto 2012:3
(Mi decidis provi regule skribi impresojn pri ĵus legitaj periodaĵoj kaj libroj en Esperanto...) Kontakto 2012:3 impresis min bone. La intervjuo kun Jorge Camacho estis plaĉa, kaj taŭga ĉar mi koincide ĵus legis la novelaron Ekstremoj. Mi ŝatas, ke ĉiunumere estas intervjuo kun interesa konata e-isto. La ĉefartikolo temis pri Pussy Riot, la rusa bando arestita pro kanto kontraŭ Putin en rusa preĝejo. Mi iom legis pri la kazo interrete, sed ĉi tiu artikolo tre bone kaj pli detale prezent… (read more)
-
Originala beletro en la biblioteko de La Ondo
BibLO estas siglo por la biblioteko de «La Ondo de Esperanto», kaj do ĝi estas biblioteko de ĉi tiu internacia magazino. BibLO, fondita en 1998, kreskas danke al donacoj, aĉetoj, interŝanĝo kaj danke al libroj, kiujn oni sendas al «La Ondo» por recenzo. Ĵus estis enretigita la listo de libroj originale verkitaj en Esperanto, entute 313 libroj. Legu pli en la retejo La Balta Ondo: sezonoj.ru/2012/08/originala-beletro-en-biblo
-
Hanojo – eburtura kongreso
Ampleksa artikolo de Jukka Pietiläinen “Hanojo – eburtura kongreso” baldaŭ aperos en la postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto. Sed ĉi tiun artikolon pri la 97a Universala Kongreso de Esperanto (Hanojo, 28 jul – 4 aŭg 2012) oni jam nun povas legi en la novaĵretejo La Balta Ondo. sezonoj.ru/2012/08/215uk
-
IEK: Sciencfikcio kaj robotoj
Kun temo “Sciencfikcio kaj Robotoj!” okazis en la ĉeĥa urbeto Svitavy riĉ-enhava Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK, pri kiu la prezidanto de OSIEK, Anne Jausions, verkis artikolon por la postkongresa kajero de “La Ondo de Esperanto”. Ĉi tiu artikolo estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo: sezonoj.ru/2012/08/215iek
-
La kaverno de Salamanko (fragmento) - Filmo
Bulgara Esperanto-Teatro ludis la intermezon de Mikaelo Cervanto (Miguel de Cervantes) "La kaverno de Salamanko" (La cueva de Salamanca), en la 47a Hispana Esperanto-Kongreso okazinta en Madrido en 1987. Jen la unua parto de la prezento, filmita de Milan Sudec. ...
-
Al pli azia estonteco de UEA - La 51a artikolo de Komitatano Z
Dum dek jaroj, ekde junio 2002 kaj julio 2012, en “La Ondo de Esperanto” aperis 50 komentarioj de Komitatano Z, kiu skribas pri aferoj, kiuj en la movada ĉiutago ricevas malmulte da atento aŭ estas eĉ forgesitaj. La 51a komentario atentigas pri kelkaj generaciaj kaj geografiaj aspektoj de la agado de UEA. La tuta artikolo “Al pli azia estonteco de UEA”, aperinta en la ĵus eldonita oktobra kajero de “La Ondo de Esperanto” estas legebla ankaŭ en la novaĵ-retejo La Balta Ondo. sezonoj.ru/2012/09/… (read more)
-
Membronombroj, agado kaj ekstera informado
la germana Esperanto-aktivulo Lu Wunsch-Rolshoven, kiu en la oktobra kajero de “La Ondo de Esperanto” pripensis la manierojn kreskigi Esperantujon, verkis por la novembra kajero de “La Ondo” artikolon “Membronombroj, agado kaj ekstera informado”, en kiu li analizas la malkreskadon de la individua membraro de UEA. Lia artikolo estas legebla (kaj komentebla) ankaŭ en la novaĵ-retejo La Balta Ondo: sezonoj.ru/2012/10/217lu
-
Esperanta programo de la 7a Moskva Lingva Festivalo
La 18an de novembro en la Nacia Esplora Universitato “La Alta Lernejo pri Ekonomiko” (NIU VŜE) okazis la sepa Moskva Internacia Lingva Festivalo (MLF-7) kun ĉ. 1400 personoj, por kiuj estis preparitaj 70 lingvoprezentadoj, 20 lingvistikaj prelegoj, 10 naci-kulturaj evenentoj, kaj riĉa programo dediĉita al la 125-jariĝo de Esperanto. Legu pli detale en la baldaŭ aperonta januara kajero de “La Ondo de Esperanto” kaj jam nun en la novaĵretejo La Balta Ondo sezonoj.ru/2012/12/219mlf (read more)
-
De B al Buller: Vortoj de Komitatano Z
“De B al Buller” estas la titolo de la plej freŝa artikolo de Komitatano Z, kiu ekde junio 2002 komentas en “La Ondo de Esperanto” pri aferoj, kiuj en la movada ĉiutago ricevas malmulte da atento aŭ estas eĉ forgesitaj. La tuta artikolo, aperinta en la ĵus eldonita februara kajero de “La Ondo de Esperanto” estas legebla ankaŭ en la novaĵ-retejo La Balta Ondo. sezonoj.ru/2013/01/kz-2
-
Programo Komenius-Bulgario
De la 4-a ĝis la 11-a de novembro 2012 en la lernejo ,,Canko Cerkovski", Bulgario, okazis la unua laborrenkontiĝo kadre de la projekto ' La diversaj profesioj-transformi la provokojn en la eblon realigi siajn revojn'; ĉiujn tiujn ĉi projektojn kun uzo de Esperanto por kunlaborado kun alilandaj lernejoj, akceptis por EŬ-financado, programo Komenius. Instruistino Mariana Genĉeva kune kun bulgaraj junaj esperantistinoj akceptis gastoj el Italio, Litovio kaj Germanio ĉe flugo-haveno Otopeni(Bukure… (read more)
-
Antaŭraporto el Rejkjaviko
Antaŭraporto el Rejkjaviko estas la titolo de la plej freŝaj Vortoj de Komitatano Z. Sub ĉi tiu titolo la populara komentariisto de La Ondo de Esperanto analizas la dek kandidatojn por la Estraro de UEA, el kiuj la komitato de UEA elektos sep estraranojn post tri monatoj en Rejkjaviko, kaj donas sian prognozon pri la sep elektotoj. Legu ĉi tiun komentarion en la aprila-maja kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo: sezonoj.ru/2013/04/kz-3
-
Rejkjaviko atendas vin...
La 20an de junio, precize unu monaton antaŭ la komenco de la 98a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta la 20–27an de julio en Rejkjaviko, aliĝis al UK-98 kongresano №1000 – bona preteksto por fari kelkajn demandojn al kongresaj responsuloj en la Centra Oficejo de UEA. La ampleksa intervjuo kun Clay Magalhães kaj Osmo Buller aperos venont-semajne en la julia kajero de “La Ondo de Esperanto”, sed ĝi jam estas legebla (kaj komentebla) en la novaĵ-retejo La Balta Ondo: sezonoj.ru/2013/06/uk98 (read more)
-
Mark Fettes pri la Strategia Laborplano
La dokumento kun la titolo “Strategia Laborplano de UEA 2013-2017”, aprobita de la Komitato de UEA en Rejkjaviko, estas 38-paĝa, kaj ne ĉiuj aktivuloj de nia movado kuraĝa trastudi ĝin. La Ondo de Esperanto petis la novan prezidanton de UEA, Mark FETTES, resume prezenti la ĉefajn ideojn de la Strategia Laborplano. Lia artikolo “Strategio, en kiu Kapabligo kernas” aperis en la ĵus presita oktobra kajero de La Ondo de Esperanto kaj en la novaĵretejo La Balta Ondo, kie oni povas komenti la teks… (read more)
-
Electric Nazis
I mentioned to someone the other day how burning coal to produce electricity kills thousands and thousands of people every year. There are cleaner alternatives, but they're not as cheap or as easy to implement, right? Also, WE_DON'T_COMPLAIN. We enjoy the electricity and apparently consider the deaths a small price to pay. This isn't the olden days when, if you didn't burn wood or coal, you froze to death. In this day and age of new discoveries, those deaths are clearly avoidable. I was th… (read more)
-
"Feo de la Luno" (originala lulkanto)
"Feo de la Luno" estas originala lulkanto en Esperanto, verkita de Liven Dek. La ĥor-aranĝo estas de Kvaropo Sinkopo. Kaj la prezenta premiero okazis en la inaŭguro de la 73a Hispana Kongreso de Esperanto kaj la 18a Andaluzia E-Kongreso, kiuj kune okazis en Arundo (Ronda) de la1a ĝis la 4a de majo de 2014.
-
Adiaŭ, miaj ipernitianaj amikoj!
Ipernity-teamo malpermesis la aperon de miaj esperantistaj internaciaj dokumentoj, ĉar mi ne pagas la abonon. Mi estas pensiulo en Rumanio kaj mi ricevas monate 230 eŭrojn (en rumana valuto). La vivaj elspezoj estas same kiel en Europa Unio. Sen la helpo de mia edzino mi, sole, ne povus vivi. Mi ne volas donacojn kaj mi ne estas almozulo. Ĝis nun mi laboris por Esperanto senpage. Eble mi migros al Facebook aŭ al alia firmao, kaj mi faros propagando por Esperanto. Kvankam mi havas konton en Faceb… (read more)
-
Eldonado sen mitoj
Inter 1976 kaj 1990 funkciis en Hungario signifa libroeldona aktivado. Entute, dum 1976-90 HEA eldonis 138 librojn en/pri Esperanto kun la suma paĝonombro 21.429 en la suma eldonkvanto 368.948 ekzempleroj. Vilmos Benczik, kiu tiutempe prizorgis la eldonejon de HEA, en la julia kajero de “La Ondo de Esperanto” rakontis pri la problemoj kaj solvoj de la eldonado, interalie, pri la amasa vendado de la libroj de HEA en Sovetunio. Lia artikolo “Libroeldonado sen mitoj” estas legebla ankaŭ en la no… (read more)
-
post lego de ŝirpecoj (anstataŭ monumento)
Mi tute perdis la celitan kutimon blogi pri legitaj libroj. :( Do ĉar nun estas nova jaro 2016, mi faros tion nun. :) Mi finis legi poeman kolekton "ŝirpecoj (anstataŭ monumento)" de Christian Declerck, kiun mi legadis sporade dum la pasintaj kelkaj monatoj. Temas pri poemoj "pri enamiĝo, amo kaj amoro", kiu ja sufiĉe trafe priskribas la poemojn. La libro estas dividita en kelkajn partojn pri diversaj amrilatoj kaj etapoj de la vivo de la aŭtoro. Estas komenco "Averto" al la leganto, ki… (read more)
-
post lego de La KancerKliniko n-ro 157
"El la taglibro de nekuracebla optimisto" de Michel Duc Goninaz plu kverelas kun Sen Rodin, interalie kun ia retorika distingo inter "asertoj" kaj "konvinkoj" kaj nocio, ke "konvinkoj" ne povas esti eraraj. Mi ĝenerale samopinias kun letero de Sen Rodin poste en la numero responde al antaŭaj mokoj fare de MDG: li ŝajnas aŭ (neprobable) ne konstati logikajn fuŝojn en siaj atakoj (ekzemple kiam li ŝajnigis ke hitlera naziismo estis tre socialisma kaj kontraŭkapitalisma), aŭ li simple incite ludas… (read more)
- ipernity © 2007-2016
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity for iPhone / iPad new | ipernity for Android new | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English