Search for articles
816 results.
-
Novaj informoj pri la vivo de la patro de Lazarj Markoviĉ Zamenhof
En la marta kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis kvarpaĝa artikolo “Mark Fabianoviĉ Zamenhof: instruisto en ŝtataj lernejoj”, verkita de Aleksander Korĵenkov. En ĝi oni ekscias, interalie, kie la patro de d-ro Esperanto ricevis sian instruistan kvalifikon, kie kaj kion li instruis en la ŝtataj lernejoj de Bjalistoko kaj Varsovio. En la aprila “Ondo”, kiun jam ricevis pluraj abonantoj en Eŭropo, estas presita “Vera trezoro de oficista saĝo: la Varsovia cenzuristo M.F. Zamenhof”, kiun… (read more)
-
La julia Ondo
La julian kajeron de “La Ondo de Esperanto” malfermas komentario de Komitatano Z pri la novelektota estraro de UEA. Sekvas ekspresa enketo, en kiu Peter Baláž, Probal Dasgupta, Hori Jasuo, Li Jianhua, Claude Nourmont, Jakvo Schram, Giorgio Silfer, Svetlana Smetanina, Josef Ŝemer, Humphrey Tonkin, José Antonio Vergara kaj Lu Wunsch-Rolshoven respondas al la demandojn pri la “kongresa sezono”. En la movada rubriko “Eventoj”, kiu ĉi-foje okupas dek paĝojn, oni povas legi pri esperantistaj ko… (read more)
-
Nia "arĝenta" (la 25a) sonprogramo
Ĵus aperis en la reto la 25a sonprogramo de “Radio Esperanto” el Kaliningrado (Ruslando) En la programo: Kaliningrada felietono de Halina Gorecka Esperanto-novaĵoj La Ondo de Esperanto, 2010, №7 «La Esperantisto», la plej unua Esperanto-gazeto Pri BET-46 en Litovio La programon gvidas Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. La programo daŭras 31 minutojn. Amplekso: 19 Mbajtoj. Aŭskultu ĉi tiun kaj la pli fruajn elsendojn de “Radio Esperanto” rete: http://la-ondo.rpo… (read more)
-
La duobla postkongresa Ondo
Ankaŭ ĉi-jare la postkongresa kajero de “La Ondo de Esperanto” estas duobla (aŭgusto-septembro) kaj ĝi donas vastan panoramon de la kongresa sezono en Esperantujo. Raportoj pri internaciaj kongresoj (Universala en Havano, Azia en Ulanbatoro, SATa en Braŝovo, Infana kaj Instruista en Kubo, Medicinista en Hungario, Internacia en Herzberg), pri tradiciaj internaciaj renkontiĝoj (BET en Litovio, SES en Slovakio, Somera Festivalo en Britio, FREŜO GES kaj ĈEP en Pollando, SET en Ĉeĥio, SOMERE e… (read more)
-
Intervjuo kun Katalin Kováts - la Esperantisto de la Jaro 2010
En la februara kajero de “La Ondo de Esperanto”, kiu nun estas presata, aperos intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro 2010, Katalin Kováts. Oni povas legi ĝin en la retejo de “La Ondo de Esperanto”: http://esperanto.org/Ondo/Ind-nova.htm kaj en la nova retejo “La Balta Ondo”: http://sezonoj.ru/ kie registritaj uzantoj povas lasi komentojn (kaj gratulojn) post la registriĝo. Represo reta kaj papera estas permesata kun mencio de la fonto. Por informoj pri la internacia proj… (read more)
-
Jaro 2010: niaj atingoj kaj fiaskoj
Prezidanto de UEA Probal Dasgupta , prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT Jakvo Schram , konsulo de la Esperanta Civito Giorgio Silfer, kunordiganto de E@I Peter Baláž kaj pluraj diverstendencaj Esperanto-aktivuloj (entute 12) partoprenis la tradician novjarfestan “rondan tablon” de “La Ondo de Esperanto”. Ili respondis la demandon “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2010 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” La respondoj jam estas legeblaj en la retejo “La Balta Ondo”:… (read more)
-
Pluva, sed senskandala kongreso en Kopenhago
En la postkongresa kajero de “La Ondo de Esperanto” (Kaliningrado, Ruslando) ankaŭ ĉi-jare aperos raportoj pri multaj internaciaj kaj landaj kongresoj, konferencoj kaj renkontiĝoj, okazintaj dum la Kongresa Sezono. Jam antaŭ la apero de “La Ondo” oni povas legi artikolon de Jukka Pietiläinen pri la 96a Universala Kongreso de Esperanto (Kopenhago) en la novaĵ-retejo La Balta Ondo http://sezonoj.ru/ kie oni povas lasi komentojn (post registriĝo). Ĝi estas la 21a sinsekva artikolo pri… (read more)
-
Nova artikolo ĉiutage: Eksperimento de La Balta Ondo
Ekde la 18a de septembro ĝis la 3a de oktobro en la novaĵ-retejo La Balta Ondo ĉiutage aperis nova artikolo - do, entute, 16 artikoloj. Kvin el ili estis dediĉitaj al la Esperanto-kulturo (Kantfestivalo FESTO, la unua Esperanta kinofestivalo, eldonejo de FEL, recenzo de disko de Manŭel, prezento de la nova Beletra almanako. Kvin artikoloj traktis agadon de apartaj asocioj kaj establoj: Esperanto@Interreto, REU, ESF, Vinilkosmo, Kastelo Greziljono. En kvar pliaj tekstoj oni ekscias pri la novaĵoj… (read more)
-
Bill (William) Auld naskiĝis antaŭ 87 jaroj
Antaŭ 87 jaroj, la 6an de novembro 1924, naskiĝis Bill (literature: William) Auld, unu el la plej talentaj kaj eminentaj personoj en la historio de Esperanto. Li estis prezidanto de la Akademio de Esperanto kaj de la Esperanta PEN-Centro, redaktoro de “Esperanto”, “La Brita Esperantisto” kaj “Fonto” ktp, sed li famiĝis en Esperanto pro siaj verkoj originalaj (precipe, “La infana raso”) kaj tradukaj (“La Mastro de l’ Ringoj”) pro kiuj li estis plurfoje kandidatigita por la literatura Nobel-premio… (read more)
-
Dennis Keefe - la Esperantisto de la Jaro 2011
La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 ĉiujaran proklamon de la Esperantisto de la Jaro. Al la projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld . En 1999 lin sekvis Kep Enderby . En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt . Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank… (read more)
-
Nia libroproduktado en la 2011a jaro
Dum 2011 en nia libromerkato aperis 172 libroj en/pri Esperanto, kun entute 19 mil 775 paĝoj, iom malpli ol averaĝe dum la lasta jardudeko. La plej aktiva Esperanto-eldonejoj denove estis MAS (Monda Asembleo Socia), prizorgata de Vilhelmo Lutermano, kun 26 volum(et)oj politikaj kaj sociaj de maldekstraj aŭtoroj, kiujn plejparte li mem tradukis. Vidu detalajn tabelojn laŭtemajn, laŭeldonejajn, laŭlandajn, laŭlingvajn, kaj klarigojn pri ili en la tradicia revuo de la Ruslanda ĵurnalisto Aleksande… (read more)
-
PETSKRIBO POR KE ESTU ALJUĜITA LA 2014 JARAN NOBEL-PREMION PRI PACO AL J. ASSANGE KAJ AL E. SNOWDEN
Le contexte : http://www.youtube.com/watch?v=9pNHyClreiY (franclingva prezentado de S-ro Asselineau mem, la petskribon legu sube) Lien v ers la pétition/ligilo al la petskribo : http://www.change.org/fr/pétitions/al-la-anoj-de-la-norvega-nobel-komitato-2014-jaran-nobel-premion-pri-paco-por-j-assange-kaj-e-snowden Je vous remercie de faire suivre ce lien à vos connaissances parlant l'espéranto. L'espéranto est une langue internationale conçue à la fin du XIXe siècle par Ludwik Zamenhof dans le but de faciliter la communication entre personnes de langues différentes, sans qu'elle soit rattachable à un pays en particulier. L'objet de cette langue est donc essentiellement d'empêcher la domination mondiale d'un pays ou d'une civilisation sur une autre. Les signatures de cette pétition en espéranto seront agrégées aux signatures de nos autres pétitions identiques (dès que le site change.org aura bien voulu le faire...)
-
Arkones-29
En la ĵus presita novembra kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis, inter pluraj interesaj tekstoj, artikolo pri la tradiciaj 29aj ARtaj KONfrontoj en ESperanto (ARKONES) en Poznano (Pollando). La artikolo “ARKONES: Oni ne povas kabei…”, verkita de Anna Maria Koniecpolska-Lachowska, estas legebla ankaŭ en la novaĵretejo La Balta Ondo sezonoj.ru/2013/10/arkones-2 “La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 42 eŭroj por 2014 . Speciala tarifo por orienteŭropaj, ekssovetuniaj kaj triamondaj… (read more)
-
Postprezidaj meditoj de Probal Dasgupta
“Iuj inter ni pensas, ke estraroj ĝenerale, kaj prezidantoj aparte, emas meti tre personan stampon sur la tegmentan asocion de la movado dum siaj mandatoj. Sed mia ĉefa konstato, post mia elveno el du sinsekvaj prezidmandatoj ĉe UEA, estas, ke de estraro al estraro la laboroj fakte estas profunde kontinuaj”, – per ĉi tiuj vortoj eksprezidanto de UEA, Probal Dasgupta, komencas sian unuan artikolon, verkitan post la eksprezidantiĝo. Lia artikolo “Postprezidaj meditoj” (ĉi tiun titolon antaŭ kvin m… (read more)
-
Malfacile kaj facile kompreneblaj tekstoj
LA ORIGINALA, MALFACILE KOMPRENEBLA TEKSTO: REZOLUCIO Impresite de la regiona historio de du amasviktimaj mondmilitoj inkluzive misuzadon de kulturaj valoroj kiel scienco, edukado, amaskomunikiloj kaj juro, kaj pro la posta senfina vico de ekonomiaj kaj armaj konfliktoj, servontaj nur la financan profiton kaj strategian avantaĝon de malmultaj ekspluatantoj kaj ideologoj, la partoprenantoj el 34 landoj el la 5 kontinentoj de la 48-a Konferenco de la Ligo de Esperantistaj Instruisto… (read more)
-
Birštonas atendas vin - Intervjuo kun Povilas Jegorovas
Post kvar monatoj, la 2an de julio en la Litovia urbo Birštonas komenciĝos la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET). Okaze de tio la redakcio de “La Ondo de Esperanto” faris intervjuon kun Povilas Jegorovas, la ĉeforganizanto de BET-52 kaj prezidanto de Litova Esperanto-Asocio. Li rakontas pri la urbo, programo, kondiĉoj kaj aliaj aspektoj de BET-52, al kiu jam aliĝis 220 personoj el 23 landoj. Legu la intervjuon “Birštonas atendas vin” en la novaĵretejo La Balta Ondo kaj ne hezitu aliĝi al BET, ki… (read more)
-
post lego de Pola Esperantisto (6/2015)
La novembra/decembra numero de Pola Esperantisto havis plurajn diversajn interesajn artikolojn. Raporto pri dulingva (pola & esperanta) simpozio, kio okazis en Vroclavo novembre (ĝi interesis min, sed mi ne povis iri al ĝi, bedaŭrinde) - laŭ la raporto, ĝi estis sukcesa kaj interesa, do eble simila simpozio okazos ree! Historia artikolo pri Wojtek la urso de la dua mondmilito, verŝajne konata de multaj poloj sed malpli de nepoloj. Mi mem ekaŭdis pri Wojtek nur antaŭ jaro (pro lego pri alte… (read more)
-
Intervjuo kun Ilona Koutny, la Esperantisto de la Jaro 2008
En la februara kajero de “La Ondo de Esperanto” aperis intervjuo kun d-rino Ilona Koutny, la Esperantisto de la Jaro 2008. La plena teksto de la intervjuo estas legebla en la retejo http://www.esperanto.org/Ondo/ en la rubriko “Novaĵoj”. La februara “Ondo” estas ĵus presita en Olsztyn. Baldaŭ la abonantoj ricevos ĝin. “La Ondo de Esperanto” estas abonebla kontraŭ 38 eŭroj ĉe perantoj en pluraj landoj. La ret-abono (pdf) kostas nur 12 eŭrojn.
-
Serpentoj en la puto
“Serpentoj en la puto” estas la plej nova romano de la hungara Esperanto-verkisto István Nemere. Ĝi estas moderna romano pri la terorismo, rilatanta al Al-Kaida. La historio okazas en nuntempa okcidenteŭropa grandurbo nenomita, kie la islamaj teroristoj provas prepari grandan atencon. Ni ekscias, kiamaniere la teroristoj instruas kaj ideologie, psiĥologie efikas al la adeptoj, por ke ili eksplodigu sin mem. Sed la policistoj estas same fanatikaj, kiel la teroristoj, kaj en ĉi tiu milit… (read more)
-
Bjalistoko en literaturo
«Bjalistokon en beletraĵoj oni ne priskribis tro amplekse. Serĉante menciojn pri ĉi tiu urbo ĉe la rivero Biała, oni trovas nenion krom nur unuopaj, ne ĉiam pozitivaj mencioj. Pli ofte Bjalistoko kaŝas sin sub nomo de neidentigita, provinceca urbo, en kiu okazas iu rakonto, kaj nur bona kono de la afero permesas malkaŝi konatajn stratojn kaj konstruaĵojn», — skribis Jolanta Szczygieł-Rogowska en la enkonduko de sia artikolo verkita speciale por “La Ondo de Esperanto”. Ĉi tiu artikolo,… (read more)
- ipernity © 2007-2016
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity for iPhone / iPad new | ipernity for Android new | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English