Search for articles
816 results.
-
La Ondo jam en la nova jaro
La sekvan tagon post la Zamenhofa Tago estis dissendita al la abonantoj la januara kajero de “La Ondo de Esperanto”, kiun jam ricevis plejparto de niaj Eŭropaj abonantoj. La unuan Ondon en 2011 komencas informo pri la elekto de Katalin Kováts kiel la Esperantisto de la Jaro 2010 kaj panorama prezento de la esperantista vivo en la Esperanto-urbo Herzberg. En la movada sekcio “Eventoj” estas multaj artikol(et)oj pri la esperantista agado en pluraj landoj, interalie: pri grava rekono… (read more)
-
Rapida serĉo de simpla uzanto
Pri la uzado de Esperanto en sociaj retoj - mi rapide uzis simplajn ilojn hodiaŭ: Laŭ Semiocast, firmao kiu profesie kolektas informojn de sociaj retoj, 60% de ĉiuj pepoj (Twitter) estas en aliaj lingvoj ol la angla. Ili ja sekvas la lingvon Esperanto. developer.semiocast.com/doc/technical/languages semiocast.com/publications/2011_11_24_Arabic_highest_growth_on_Twitter Ĉu mi rajtas konkludi per tiu grafikaĵo, ke Esperanto estas malpli ol 1% uzita lingvo en Twitter. Tamen, la ara… (read more)
-
Novaj libroj de Sezonoj
Danke al kunlaboro de la eldonejo Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kun la Litova Esperanto-Asocio ĉi-somere aperis tri novaj libroj. Ili estos aĉeteblaj en la libroservo de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko fine de julio 2009.
-
La kultura programo en Bjalistoko
Veturonte al la 94a Universala Kongreso de Esperanto, kiu komenciĝos post ses tagoj en Bjalistoko, bonvolu, por pli bona orientiĝo, legi pri la kultura programo de la Kongreso. La artikolon "Bjalistoko: la kultura programo", speciale por "La Ondo de Esperanto" verkis Ela Karczewska, la vicprezidanto de LLK. Legu ĝin en la novaĵrubriko de la retejo de "Sezono" / "La Ondo de Esperanto" http://www.esperanto.org/Ondo La rekta adreso: http://www.esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov09-20.htm… (read more)
-
12a Internacia Fotokonkurso
Post dek unu sukcesaj konkursoj (1998–2008) la redakcio de “La Ondo de Esperanto” invitas al partopreno en la dek-dua Internacia Fotokonkurso. En la fotokonkurso rajtas partopreni ĉiu fotemulo amatora aŭ profesia, sendepende de la loĝlando kaj lingvokono. Unu persono rajtas partopreni per maksimume kvin fotoj. La minimuma formato estas 15×20 cm. Fotoj povas esti koloraj aŭ nigra-blankaj, vertikalaj, horizontalaj kaj aliformataj. Fotoj senditaj elektronike ne estas akceptataj. La konkursa… (read more)
-
Lev Tolstoj sur la kovrilo de la novembra Ondo
La novembran kajeron de “La Ondo de Esperanto”, kiu antaŭ tri semajnoj estis dissendita al la abonantoj, malfermas “La sengvida cirko” de Komitatano Z, dediĉita al la gvidado de UEA. Sekvas la teksto de la dankparolado de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, dirita la 10an de oktobro en Aalen okaze de la transdono de la Esperanto-kulturpremio. La movada sekcio “Eventoj” entenas artikolojn kaj artikoletojn pri la esperantista agado en pluraj landoj. En “Tribuno” oni povas legi, interali… (read more)
-
La Balta Ondo - novaĵretejo por vi
Antaŭ 14 jaroj La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj starigis sian unuan retpaĝaron. Post kelkaj ŝanĝoj de retprovizantoj, antaŭ 8 jaroj nia retejo ekfunkciis ĉe Esperanto.org. Nuntempe tie estas ĉirkaŭ 4 mil dokumentoj tekstaj kaj grafikaj, inkluzive de pli ol cent numeroj de La Ondo de Esperanto , centoj da recenzoj, multaj diverstemaj artikoloj, beletraĵoj k.a. Ĉi tiu grava kolekto plu restos kaj kreskos ĉe la konata adreso: http://esperanto.org/Ondo/ Sed evidentiĝis, ke ĉe Esper… (read more)
-
Kiel oni festis en Rumanio UNESKO-jubileon , 150 jaroj de la naskiĝo de L.L.Zamenhof(1859-1917)
Okaze de la UNESKO-jubileo, 150 jaroj de la naskiĝo de L.L.Zamenhof(1859-1917), en la urbo Slatina, ĉefurbo de la distrikto Olt, en la suda parto de Rumanio, la tiea distrikta muzeo malfermis la ekspozicion kun bildoj kaj dokumentoj titolitan :,,Momente din Istoria miscarii esperantiste in Romania, 1889-2009".(Momentoj el la historio de la esperantista movado en Rumanio,1889-2009 ), je la 27 aŭgusto 2009. La ekspozicio estis malfermita ĝis la 15-a decembro 2009. Pri tiu evento informis diversaj… (read more)
-
La enhavoriĉa februara Ondo
La februara kajero de La Ondo de Esperanto estas tre enhavoriĉa pro la tekstoj, kiuj ĉiam aperas komence de la jaro. Inter ĉi tiuj tekstoj estas intervjuo kun la Esperantisto de la Jaro, Katalin Kováts. La tradician enketon pri la plej pozitivaj kaj negativaj eventoj de la 2010 a jaro partoprenas dek du konataj aktivuloj: Grigorij Arosev, Peter Baláž, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Hori Jasuo, Ilona Koutny, Li Jianhua, Jakvo Schram, Giorgio Silfer, Spomenka Štimec, Humphrey Tonkin,… (read more)
-
La postkongresa Ondo
Laŭ la fotoj pri la Universala Kongreso en Kopenhago, IJK en Kievo kaj SES en Nitra sur la kovropaĝo kaj dorsopaĝo de la plej freŝa kajero de “La Ondo de Esperanto” oni tuj komprenas, ke temas pri la duobla (aŭgusto-septembro) postkongresa “Ondo” kun vasta panoramo de la Kongresa Sezono en Esperantujo. Krom la tri menciitaj kongresoj en ĉi tiu kajero estas prezentataj, interalie, SAT-Kongreso en Sarajevo, ILEI-Konferenco en Kopenhago kaj Orient-Azia ILEI-Konferenco en Ĉinio, Tutameri… (read more)
-
Zamenhof, ĉu nia unua poeto?
La rubriko “Nia trezoro” en “La Ondo de Esperanto” celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon. En la 2008a jaro en “Nia trezoro” estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En la 2009a jaro, la jaro de la centjariĝo de “La Ondo de Esperanto”, la rubriko prezentis la Esperantan gazetaron per artikoloj pri dek gravaj Esperanto-gazetoj. En la 2010a jaro en “Nia trez… (read more)
-
La enhav-riĉa februara Ondo
La februara kajero de “La Ondo de Esperanto” estas iom speciala. Ne pro tio, ke ĝi estas je kvar paĝoj pli ampleksa ol kutime, sed ĉar ĝi estas redaktata jar-komence, kaj ĉiujare en ĝi aperas tekstoj, kiuj diversmaniere resumas la pasint-jaran agadon. Inter ĉi tiuj tradiciaj tekstoj estas intervjuo kun Dennis Keefe, la Esperantisto de la Jaro 2011. Grigorij Arosev, Peter Baláž, Renato Corsetti, Probal Dasgupta, Hori Jasuo, Ilona Koutny, Vinko Markovo, Cindy McKee, Jakvo Schram, Giorgio Silfer, H… (read more)
-
Historio de la esperantista movado per poŝtkartoj, poŝtmarkoj, glumarkoj kaj aliaj esperantaĵoj
Okaze de la diversaj esperantistaj aranĝoj(renkontiĝoj, kunvenoj, kursoj, kongresoj, ktp), oni eldonis poŝtkartojn, unuatagajn poŝtaĵojn, poŝtmarkojn, fotografiojn, glumarkojn, kaj aliajn; Ankaŭ la datrevenoj estis signalataj per malsamaj memoraĵoj. En mia spaco mi enmetis malsamajn historiajn esperantaĵojn el diversaj landoj. Iu ajn povas elŝuti la fotografaĵojn. Mi daŭros enmeti dokumentoj(fotojn) en miaj albumoj. Do, vi devas ĉiame trarigardi la miajn albumojn trovi novajn dokumentojn el via… (read more)
-
Serpentoj en la puto
Eldonejo “Sezonoj” ĵus eldonis la romanon “Serpentoj en la puto” de la hungara Esperanto-verkisto István Nemere.
-
Nova biografio de L.L. Zamenhof
La 30an de julio en Bjalistoko, kadre de la Kongresa Tago de la Libro, la redaktoro de La Ondo de Esperanto, Aleksander Korĵenkov, prezentos sian novan libron “Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof”. Ĝin kuneldonis “Sezonoj” kaj Litova Esperanto-Asocio en Kaŭno (Litovio) kiel la okan volumon en la libroserio “Scio”. La 320-paĝa biografio de Zamenhof estos aĉetebla en la libroservo de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko. Post la kongreso oni povos me… (read more)
-
La aprila Ondo
[Kaliningrado, Ruslando] Pluraj abonantoj en Eŭropo kaj Ruslando jam antaŭ Pasko ricevis la aprilan kajeron de “La Ondo de Esperanto”. Ĝin malfermas aktuala komentario de Alen Kris, kiun sekvas la artikolo“La urbo, en kiu ĉiam okazas io interesa” de Małgosia Komernicka pri la Esperanto-urbo Herzberg (la kovrilpaĝa foto ilustras ĝin). Post oni trovas en “La Ondo” primovadajn novaĵojn kaj la rubrikon “Tribuno”, en kiu nia Brusela kolumnisto Daffyd ap Iago komentarias pri “Ĉu kaj kiam EU aldo… (read more)
-
Libro-produktado sub lupeo: 1991–2010
Dum la jardudeko 1991–2010 aperis ne malpli ol 4020 libroj en/pri Esperanto kun la suma paĝonombro 527.892 paĝoj; plej multajn librojn dum ĉi tiu periodo eldonis UEA, sed laŭ la paĝonombro avangardas FEL; plej multaj libroj aperis en Francio, sed pli multe aperis sume en la lando de la eksUSSR. Ĉi tiujn kaj aliajn interesajn informojn oni povas legi en la tradicia revuo de Aleksander Korĵenkov, aperinta en la februara kajero de “La Ondo de Esperanto”. Kun la statistiko de la Esperanto-eldonado… (read more)
-
La Ondo en 2010: Abonstatistiko
"La Ondo de Esperanto" estas unu el malmultaj Esperanto-gazetoj, kiuj ĉiujare publikigas sian abon-statistikon. Ankaŭ ĉi-jare, en la marta "Ondo" oni povas legi ĝin kaj ekscii, ke en la jaro 2010 “La Ondo de Esperanto” ricevis 509 kotizojn – je 34 kotizoj malpli ol en 2009. En plej multaj landoj la abonantaro malkresk(et)is. La plej granda falo en 2010 okazis en Ruslando, Britio, Francio (-7) kaj en Usono (-5). La plej granda kresko estis en Belgio, Ĉeĥio, Finnlando kaj Hispanio (+3… (read more)
-
Jaro 2011: Niaj atingoj kaj fiaskoj
Inter la “Rondaj Tabloj” de La Ondo de Esperanto la plej konata estas la jar-ŝanĝa. Ankaŭ ĉi-foje ni petis diverstendencajn aktivulojn respondi la demandon: “Kiu(j)n Esperanto-evento(j)n en 2011 vi taksas la plej pozitiva(j) kaj la plej negativa(j)?” Ni invitis 16 Esperanto-aktivulojn, el kiuj respondis 13 personoj; dek viroj kaj 3 virinoj; sep eŭropanoj, tri azianoj, tri amerikanoj. Inter la respondintoj estas nunaj kaj eksaj gvidantoj de UEA kaj de SAT kaj de la Esperanta Civito, du prezi… (read more)
-
La marta Ondo
Tutpaĝa artikolo, opinioj de kvin organizintoj/partoprenintoj kaj kelkaj fotoj en la komencaj paĝoj de la marta kajero de “La Ondo de Esperanto” rakontas pri la unumonata projekto Esperanto Insulo, realigita en la sudĉinia insulo Hajnano en januaro kaj februaro. Sed en la unuaj semajnoj de la 2012a jaro pliaj kongresoj, renkontiĝoj, lingvaj festivaloj kaj aliaj esperantistaj aranĝoj okazis ankaŭ aliloke, kaj en la marta “Ondo” oni povas legi pri movada aktivado en Britio, Ruslando, Pollando, Ĉeĥ… (read more)
- ipernity © 2007-2016
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity for iPhone / iPad new | ipernity for Android new | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English