Search for articles
816 results.
-
Surpriza esperantaĵo
Ĉu vi konas la nomon Arnold Gerrit Henske ? Temas pri nederlanda fakiro, kiu sin mem traboris per glavoj sen ia ajn damaĝo aŭ sangoverŝado! Sed des pli amuze, tiu homo adoptis la esperanto-nomon Mirin Dajo (tiel ortografiita laŭ la artikoloj de Vikipedio kaj aliaj fontoj)! Do mirindaĵo ! Verŝajne li lernis esperanton aŭ, almenaŭ, simpatiis al ĝi. Li konsideris ĝin ilo por unuigi la homaron: (...) he adopted his stagename Mirin Dajo, Esperanto for "wonderful." He saw the use of… (read more)
-
Kia programo!
DU KULTURAJ PROGRAMEROJ DE LA RIĈ-ENHAVA VENONTA HEF-KONGRESO EN ALMAGRO La pasintjara HEF-kongreso brilis pro la allogo, alta kvalito kaj diverseco de la prezentitaj programeroj. Tion eksciinte, multaj hispanaj e-istoj bedaŭris, ke ili fordormis tian mirindan okazon. Aliflanke, la alta nivelo atingita faris pli malfacila la taskon kontentigi nian kolegaron sekvakongrese. Niaj kuraĝaj amikoj de Esperantista Kastili-Manĉa Asocio entuziasme alfrontis tian defion kaj, se juĝi laŭ iliaj… (read more)
-
Somera aŭstria vojaĝado
En tiu ĉi teksto mi ŝatus prezenti miajn somerajn vojaĝojn en Aŭstrio dum somero 2013. La ideo de somera, eble iom sovaĝa, tamen amuza vojaĝado per trajnoj en Aŭstrio, ne naskiĝis dum tiu ĉi jaro, sed jam en jaro 2009 post mia abiturienca ekzameno. Tamen, ĝis tiu ĉi somero ne estis taŭgaj kondiĉoj por realigi tiun ĉi ideon. Kondiĉoj eble ŝajnas facilaj, tamen: do unue havi monon por pagi someran bileton de Aŭstraj fervojoj. Due, havi tempon. Kaj finfine dum tiu ĉi jaro ambaŭ kondiĉoj estis plenumitaj.
-
Tlaxcala, la internacia reto de tradukistoj por la lingva diverso
Tlaxcala (Tlaŝkalo) estas novaĵejo kiu donas lokon al voĉoj de minoritatoj. Personoj kaj popoloj kiuj plejofte ne havas forumon rajtas paroli tie, en medio de respekto. Tlaŝkalo celas doni publikigan lokon ne nur al artikoloj verkitaj en la grandaj lingvoj de la mondo, sed ankaŭ en la devenaj lingvoj de tiuj malplimultoj. Ili ĵus aldonis la lingvon Esperanto al la listo de retejaj lingvoj. Jorge Camacho tradukis la interfacon kaj estas la esperantlingva redaktisto de tiu teamo. Mi estas traduka… (read more)
-
Palto de Gogol - nova senpaga libro
En la kolekto de elektronikaj libroj de Sezonoj hodiaŭ aperis Palto (Шинель) de Nikolaj Gogol – unu el la plej legataj ruslingvaj noveloj. La protagonisto de Palto, “eterna titola konsilisto” Akakij Akakijeviĉ Baŝmaĉkin (kune kun Samson Vyrin el Staciisto de Puŝkin) kreis en la rusa literaturo la tipon “malgranda homo”, kiun poste Dostojevskij evoluigis en pluraj siaj verkoj. Ĉi tiun “Peterburgan novelon” de Gogol tradukis en Esperanton Aleksander Korĵenkov. Lia traduko estis unue publi… (read more)
-
Nia trezoro: Marjorie Boulton
Marjorie Boulton naskiĝis en majo 1924 kaj eklernis esperanton en 1949. Anglino, poeto, biografo kaj literatura kritikisto, ŝi estas unu el la plej grandaj Esperanto-aŭtoroj. Artikolo pri ŝi, verkita de Antonio Valén, aperis en la rubriko “Nia trezoro” de la internacia magazino “La Ondo de Esperanto”. Ĝi estas legebla ankaŭ en la novaĵ-retejo “La Balta Ondo”. sezonoj.ru/2012/11/217boulton
-
post lego de La KancerKliniko n-ro 158
La kovrilo taŭge mokas la demagogon Trump. Ŝajnas hazarde, ĉu Ĵak literumos mian nomon ĝuste aŭ kobolde malĝuste; ĉi-foje sur paĝo 3 mi aperas malĝuste kiel "Russ William" du fojojn, sed almenaŭ ĝuste sur paĝo 5, kie mi kontribuis kompilaĵon de tradukitaj citaĵoj pri abortigo... ĝi aperas parte, nur unupaĝe, kun la sekvo en posta numero, ve... Aperas alia interesa traduko de artikolo pri kurdoj, ĉi-foje estas intervjuo. 5-paĝa traduko de amuza fantazia malnova ĉina rakonto. Alia espe… (read more)
-
La Ponto?
laponto.esperanto.org.ar/hejmo.php Mi trovis ĉi tiun paĝon antaŭ kelkaj monatoj, sed krom mi neniu kontribuis tie verŝajne. Estas bona ideo por Esperanton disvastigi, sed mi ne scias, se ĝi tute leĝas...
-
Salutvortoj al SAT-Amikara kongreso en Hillion 2010
Karaj amikoj, karaj kamaradoj Kiel bona gaŭlo, mi venis al ĉi tie por viziti "Armorica". La regiono kie siatempe vivis Asterikso kaj Obelikso. La du gaŭloj kiuj estis la pediko en la barbo de Julio Cezaro. Mi devis gugli por trovi la mapon de Armoriko. Kvankam mi ankaŭ estas gaŭl-devena mi ne bone sciis kie mi povus trovi la vilaĝeton de niaj herooj. Jam multaj jaroj pasis ek de tempo kiam niaj du amikoj malfaciligis la vivon de la roma imperiestro. Intertempe la historio prezent… (read more)
-
En la vitrino de Verkoj
Verkoj estas nun videbla en du interesaj tiparoj de Barry Schwartz: Prociono en la titoloj kaj Fanwood Text en la korpo. Vi bezonos la plej novan version de via retumilo por vidi ilin. Barry parolas Esperanton, do inkluzivis la ĉapelitajn literojn. Ni montras la retejon per tiuj tiparoj, ĉar tiuj estas pripensindaj en libroj. Verkoj is showcasing two fonts of Barry Schwartz: Prociono in the headings, and Fanwood Text in text body. You'll need the latest version of your web browse… (read more)
-
Malapero de esperantaj eroj
Mi diris al mi (pro aliaj kialoj), ke mi jam ne okupiĝos pri esperantaj temoj, sed mi daŭre kontribuas al la esperantlingva traduko de ipernity -- kaj, lastatempe, ipernity intensigas la penojn akiri profiton. Unu instigilo turni uzantojn al la paga konto estas limigi la elmontradon de fotoj de ĉiuj, kiuj havas senpagan konton. Por tiuj senpagaj uzantoj, nur la lastaj 200 fotoj estas ekspoziciitaj. La aliaj fotoj estas maskitaj, ĝis la decido pagi ($8.95 / 3 monatoj). Por ke multaj fotoj kaj… (read more)
-
post lego de La Gazeto n-ro 181
Mi ŝatas, ke La Gazeto konservas simplan sed belan klasikan nigran-blankan aspekton. (Tamen ĉi-numero akazis teĥnika pres-problemo sur paĝo 13, kie la plej dekstra signo de ĉiu linio estis plejparte fortranĉita/malaperinta.) La nova numero komenciĝas kiel kutime kun eseo/recenzo de Eugène de Zilah pri libro, ĉi-kaze la romano Flugi kun kakatuoj de Trevor Steele, pri kiu mi jam legis plurajn recenzojn dum la jaroj, tamen ĉi tiu ankaŭ interesis. Ĝi iom surprizis min komence per iom cinika r… (read more)
-
post lego de Pola Esperantisto (1/2016)
(Nur nun mi tajpas impresojn pri la januara nombro, legita antaŭ kelkaj monatoj...) Loka pola esperatista amiko Anna Maria aperas sur la kovrilo kun IJK-ĉemizo, kaj sur la interna kovrilo aperas fotoj de JES en Hungarujo kun diversaj amikoj. :) Artikolo kun ambiciaj planoj prezenti Esperanton dum granda rokmuzika festivalo Woodstock (al kiu mi ne iros). Mi ne scias, ĉu tiuj planoj bone progresas kaj ja realiĝos, sed povus esti bona afero, se sukcesos. Artikoleto pri la interlingvistika… (read more)
-
poemo de la tago 2016-09-19 : post lego de "La floro" de Durante?Dante
Itala floro! Tradukis Dondi bele la sonetojn de Dante - se li estis la aŭtoro. --- "La floro" estas mezepoka alegoria rakonto en 232 striktaj sonetoj, verŝajne sed ne certe de Dante (sub plumnomo Durante) baze de pli malnova verko, kaj tradukita en Esperanton de Enrico Dondi, konata pro liaj multaj diversaj tradukoj de italaj verkoj. Mi ŝatas formalstrukturajn poemojn, do ĝi interesis min. Mi legis la Inferon de Dante antaŭ jardekoj kaj memoras, ke mi trovis ĝin peza legado. Sed ĉi t… (read more)
-
Nia trezoro en 2010
Antaŭ du jaroj La Ondo de Esperanto lanĉis novan rubrikon Nia trezoro. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon. En la 2008a jaro en Nia trezoro estis prezentitaj (nebeletraj) libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture: la Unua Libro de d-ro Esperanto, Fundamenta Krestomatio, Fundamento de Esperanto, PV/PIV/NPIV, Parnasa Gvidlibro, Enciklopedio de… (read more)
-
La Ondo fermis la jaron
La kovropaĝon de la decembra kajero de “La Ondo de Esperanto”, dissendita fine de novembro al la abonantoj, ornamas foto el la festa ceremonio en Aalen, en kiu la plej konata Esperanto-muzikeldonisto Floréal Martorell ricevis la 13an Esperanto-kulturpremion 2012 pro la kontribuo al la evoluo de la Esperanto-muziko. Al ĉi tiu evento estas dediĉita la ĉefartikolo de la lasta “Ondo” por 2012 kaj la listo de ĉiuj laŭreatoj de ĉi tiu plej prestiĝa Esperanto-premio. En la movada sekcio “Eventoj” on… (read more)
-
Pri la eldonejo de HEA en "Nia trezoro"
“Nia trezoro” estas kleriga rubriko en “La Ondo de Esperanto”. Ĝi celas tiujn, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, sed ankoraŭ ne bone konas ties historian kaj kulturan fonon. En la 2008a jaro “Nia trezoro” prezentis dek librojn, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture: la Unua Libro de d-ro Esperanto kaj lia “Fundamento de Esperanto” ĝis “Esperanto en perspektivo” kaj PVZ. Tra la tuta 2009a jaro estis prezentata la Esperanta gazetaro, kaj en 2010 en… (read more)
-
Retligilaro pri d-ro Zamenhof
Jen kompilaĵo de retligiloj, kiuj aperis ĝuste antaŭ unu jaro en www.esperanto.cz omaĝe al naskiĝtagdatrerveno de d-ro L.L.Zamenhof. Ni esperas, ke ĝi povos utili por vi. Por veni al la dosieroj, sufiĉas musklaki ol unuopaj titoloj. Videofilmetoj Unika viva d-ro Zamenhof dum UK en Barcelono en 1909 !! D-ro Zamenhof riverencanta (dato, loko kaj cirkonstancoj de la filmado nekonataj) Omaĝe al Zamenhof 10 minuta dokumenta filmo (E-televido Lausanne) Zamenhof… (read more)
-
Nova biografio de Zamenhof
Ĉar en nacilingvaj enciklopedioj kutime estas nur unufraza mencio pri “pola lingvisto Ludwik (aŭ Ludwig) Zamenhof, la aŭtoro de Esperanto”, Esperantic Studies Foundation (ESF) decidis eldoni modernan biografian skizon pri Zamenhof en kelkaj naciaj lingvoj. Laŭ mendo de ESF ĝin verkis la Ruslanda ĵurnalisto Aleksander Korĵenkov surbaze de sia 320-paĝa biografio “Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof”, lanĉita kadre de la 95a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko… (read more)
-
Dek gazetoj
En 2008 en la revuo “La Ondo de Esperanto“ aperis ĉiumonata rubriko “Nia Trezoro“. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas doni al tiuj, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, la eblon konatiĝi kun la historio kaj kulturo de Esperanto. Dum la unua jaro en “Nia Trezoro” estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En 2009 tra la tuta jaro en ĉi tiu rubriko oni povis legi tekstojn pri dek gravaj Esperanto-gazetoj. En 2010 “Sezonoj” ku… (read more)
- ipernity © 2007-2016
-
Help & Contact
|
The ipernity Team blog
|
About ipernity
|
Thanks!
|
The ipernity Club
Guide of good conduct | Group guidelines | Privacy Policy | Terms of service
ipernity for iPhone / iPad new | ipernity for Android new | Developers space -
Facebook
Google +
Twitter - Find us on:
- Language
- English