Search for articles

Search
options

816 results.

  • Flagre

    --Mi uzas Esperanton, la simplan lingvon, cxar gxi havas nur 16 gramatikajn regulojn, sxi fieris, memorante aldoni n-ojn al la apozicio. --Vi ne uzas Esperanton, sinjorino, vi uzas iun malbelan abomenaĵon kaj ni veraj Esperantistoj ne plu toleros la korupton enkondukitan de vi novuloj! Via uzo de tiu damna X forpelas la gekomencantojn. Ili naŭzas je la vidaĵo de tiu malbenita signo! Vi scias, ĉu, ke estas la krucifikso deklinita? Aldone, vi ne rajtas fieri. Vi rajtas diri, paroli, krii, ktp.… (read more)


  • Socihistoria (kontraŭ)fluo

    lasindias.org/la-samtavolana-produktadomaniero Interesa libro kiu traktas ne nur produktmanieron laŭ la spirito de libera programaro, sed ankaŭ tutan vivstilon. Jen, mi legas sekvan alineon: " Se la naskiĝo de transnaciaj identecoj daŭras kaj kunfluas en la ĝeneralan soron de la samtavolana produktomaniero, tio transnacia povigos tion lokan per identecaj komunumoj kiuj bone povos krei «kontinuaĵojn de liberecoj kaj bonstato» super la heredaĵoj de malegalaj niveloj de disvolvo kaj… (read more)


  • Bonfama homo neniam mortas

    Kiom malplaĉa novaĵo aŭdi forpason de Claude Piron kiun antaŭ 4 monatoj mi renkontis kaj mi havis ŝancon ĉeesti en lia verŝajne lasta leciono. Li estis tiom plenenergia kaj vivoplena ... Nun al Esperanto komunumo mankas io ne rekompencebla ... Estas mortinta tiu kiun ne bone oni rekonas


  • Al Onklo pri Zamenhof

    Rapida respondo al Onklo


  • Open Source Language

    Tatoeba Danke al afiŝo de Frank Merla en Google Buzz, mi trovis http://tatoeba.org kiu traktas tutajn frazojn, ne nur vortojn, per la kontribuoj de ĉiuj -- ĉar ĉiuj parolas lingvon, do meritas respekton donita al klerulo pri lingvo. Kaj la rezultoj el Tatoeba estas libere uzeblaj, sub permesilo Creative Commons kun atribuo. Tiam, Tatoeba kondukis min al https://www.drumbeat.org/about Drumbeat "Ni volas estigi movadon. Ni volas daŭrigi la liberan naturon de la interreto dum la sekva… (read more)


  • Akvomelono

    Iam estis verda besto (ni nomu lin Akvomelono). La besto estis tre malfeliĉa. Kial? Ĉar li havis la kapablon esprimi la pensojn de la homaro. Ne nur, sed uzante plejeble malmultajn morfemojn (pardonon, vorterojn). Malfeliĉa tamen, pro la blanka besto. Tiu blanka besto apartenis al la plej venkavida estulo en la tuttuta historio , kiu konkeris landon post lando, ĉu per milito, ĉu per komerco, ĉu per aĉa sed evidente alloga kulturo. (flanke, la venkavida estulo estis ruĝa, blanka kaj blua, se… (read more)


  • Pri kolektado kaj kolektantoj

    Kolektado estas ne nur pasio, sed tre diligenta, pacienca kaj trankvila okupo. Kiom kolektas la homoj? Iuj ŝerce diras ,,kion ne kolektas?" La animtrezoroj de la homoj estas kolektitaj, antaŭ ĉio en la libroj. Tial plej multaj estas kolektantoj de libroj.Aliaj estas kolektantoj de ilustritaj kartoj, serioj de poŝtmarkoj, specialaj rememoraj moneroj, glumarkoj, etikedoj, kalendaretoj k.a. Tasko de specialaj esploroj estas la okazoj, kiam unu hobio ne nur distras kaj senlacigas, sed kuracas. La ko… (read more)


  • Mondo

    Jen filmeto plurlingva kiu propagandas esperanton: Kun subtitoloj en la hispana . Kun subtitoloj en la angla .


  • Donu ideojn pri Esp. de Jaro 2009

    Mi havas taskon (kaj ankaŭ 17 aliaj personoj) proponi 1 - 3 nomojn por Esperantisto de la Jaro 2009. El tiuj proponataj nomoj, 16 aliaj personoj elektos iun. Vi povas legi pri tio: http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperantisto_de_la_Jaro Mi volas proponi 3 personojn kiuj sindone kaj modeste laboras; personoj kiuj ne ricevas sufiĉan laŭdon -- ĉi tiu titolo estus finfina rekono de granda laboro. Tre plaĉus al mi honori modestulon kiu ĉiam laboris en la fono. La proponatoj devus labori por Espe… (read more)


  • Wordpress-3.2.1-eo

    Elŝuti Wordpress 3.2.1 .zip -- 4,24MB La loka pakilo de wordpress.org estas rompita, do tiu ligilo donas al vi la manpakitan version 3.2.1. La etoso twentyeleven (2011) estas nun la stabila defaŭlta etoso kaj venas en la pako, en (mezbona) Esperanto. Ankaŭ la aparta etoso Tarski, versio 3.0.5 estas Esperantigita: Tarski-eo Posta aldono: Esperantigo de la kerno: 100% (3 312 linioj) Esperantigo de la etoso Twenty Ten: 100% (87 linioj) Esperantigo de la etoso Twenty Eleven: 100… (read more)


  • La plej unua artikolo

    Saluton! Ĝi estas mia plej unua artikolo ĉe Ipernity:) Mi NE estas komencanto. Ĝi simple estas mia unua esperantlingva taglibro. Mi jam havas ruslingvan taglibron, sed mi pensas, ke ĉi tiu blogo ankaŭ estas bona ideo. Mi planas fari videojn. Esperantlingvajn videojn, certe. Aŭ traduki al Esperanto miajn ruslingvajn filmetojn. Jen estas unua: Tio estas filmigita panoramo. Mi ankaŭ planas fari aliajn:))) Pli interesajn, pli belajn. Kaj... Mi ŝatas verkadon)))))))… (read more)


  • Joomla! havas traduk-teamon

    Finfine, la tradukado de enhavmastruma sistemo Joomla! havas novan administranton kaj teamon de tradukantoj. Mi forlasis tiun tradukadon antaŭ ....eble 3 jaroj. Joomla! estas giganta, kolosa, elefanta, titana, mamuta...vi komencas kompreni, ĉu ne, ke la traduk-laboro rompas la dorson? Stella kaj teamo finis la tradukon de la fasado de Joomla! Ili meritas, bezonas kaj aprezos vian subtenon. Simple skribu dankon al ili. Stella en ipernity: www.ipernity.com/home/stella Ilia retejo: esperan… (read more)


  • Sennaciulo

    He! Mi aliĝis al la redaktoteamo de Sennaciulo lastatempe. Kia profunda revuo! Espereble, mi estos bona (mezbona) provleganto; mi scias ke mi ĝuas la laboron pli multe ol mi antaŭvidis. La artikoloj estas interesegaj; verdire, ili pliriĉigas kaj mian Esperanton kaj mian konon de la mondo. Dum mi tralegas, la verkantoj mirigas min pro la kompreno de politikaj, kaj ofte tiklaj, temoj. Ĉiu numero havas 'dosieron'; aparte traktata temo. La nuna estas "ekstremdekstro en Eŭropo", kaj la limdato p… (read more)


  • Impresoj post unu jaro kaj kelkaj monatoj de redaktado de esperanta Vikipedio

    En aprilo 2010 okazis konkurso, kiu celis plibonigi 1000 plej gravajn artikolojn en Vikipedio. Tiatempe mi tralegis detale broŝureton pri Vikipedio, manlibron, kiun mi aĉetis de Marek Blahuš en jaro 2007, sed ĝis tiu ĉi tempo Vikipedio ne estis tro interesa por mi. Aprilo 2010 tion ŝanĝis. De tiu momento mi redaktas esperantan Vikipedion pli ofte kaj pli aktive.


  • Kion vi faris por nia afero?.. (Zamenhof-151)

    La hodiaŭa naskiĝdatreveno de Zamenhof estas oportuna momento por ripeti kvar el liaj “Respondoj al amikoj” kiuj aperis en “La Esperantisto” en la 1890a jaroj (kaj kiuj estis represitaj antaŭ unu jaro en “La Ondo” de Esperanto ( http://esperanto.org/Ondo/Novaj/Nov09-29.htm ) Al Sinjoro I.v. en T. Vi plendas, ke en via urbo ĝis nun neniu ankoraŭ ion scias pri la lingvo Esperanto! Nun kiu estas kulpa? Se la amikoj en T. anstataŭ ion fari kaj vastigi nian aferon atendo… (read more)


  • Pri kamaradoj kaj samideanoj

    Estas facilaj vortoj kamarado, amiko! Vi estas mia plej kara amiko aŭ amikino, ni estas kamaradoj ĝis morto. La vortoj fluas kiel akvo en rivereto kiu havas fonton sur iu alpoherbejo. La sono povas esti klara aŭ parolata kun iom velura voĉo. Antaŭ kelkaj monatoj mi estis en Rumanio en belega urbo Braŝovo. Okazis tie la SAT jarkunsido kaj kongreso. Estis ege bona kongreso, bona etoso, bona programo. Kongreso dum kiam oni estas inter amikoj. Jes amikoj! Ni diras tion; “saluton amiko” aŭ k… (read more)


  • Mia labor-protokolo por EO

    Labor-protokolo por Esperanto: Mi oficialigis Esperantigon de Joomla, la dua plej populara enhav-mastruma sistemo en la mondo. Enhavmastruma sistemo (EMS) ebligas personojn starigi sendependan retejon. Esperanto estis en la listo de haveblaj lingvaj versioj, elŝutebla rekte el la Joomla-retejo. (noto: Mi ofte petis traduk-helpon. Post pluraj jaroj, mi rezignis. Post mia rezigno, mi ricevis oferojn de helpo. Tro malfrue por mi.) Bertilo Wennergren faris la komencan Esperantigon de WordPress… (read more)


  • Maŝintradukado venos pli frue ol mi atendis?

    Pli frue mi aludis, ke la plej danĝera al fina venko de Esperanto estas ne angla lingvo, sed maŝintradukaj teknologioj, kaj hipotezis, ke maŝintraduko fariĝos facile atingebla por preskaŭ ĉiu en 30-50 jaroj. (Mi ne rememoras precize ĉu 30 aŭ 50, kaj tio ne gravas, ĉar tiaj antaŭdiroj sendube ne povas esti certaj). Tamen, la lastaj avancoj de teknologio kaj novaĵoj inklinigas min, ke ni povas vidi unuajn porteblajn maŝintradukilojn multe pli frue. http://www.pocket-lint.com/news/31311/google-a… (read more)


  • La leteroj de L.L.Zamenhof (7)

    Kutime, ĉiuj esperantistoj kiuj eldonis esperantaĵojn, informis s-ron D-ro L.L.Zamenhof pri tiu afero.Ankaŭ BARABAS Abel, aŭtoro de la unua Esperanto-lernolibro por hungarlingvanoj skribis al D-ro L.Zamenhof. La aŭtoro de la Lingvo Internacia respondis per letero aperinta en hungara gazeto el Kolozsvar(Cluĵ) ,,Ellenzek"(Opozicio) en lingvo Esperanto en la 16-a de aprilo 1898-a. Kial la letero aperis en Esperanto kaj kiel en la gazeto ,,Ellenzek' ? Barabas Abel estis redaktisto de la gazeto,,Opoz… (read more)


  • Kio estas mojosa?

    La diablo forportu malĝentilan vortuzadon! En la retpaĝo de iu Esperanto-radio mi legis, ke la elsendo estas "tutesperanta kaj tutmojosa". Mi tute komprenas, ke faklingvaĵoj kaj alta literaturo bezonas multegajn vortojn. Sed ne povas okazi, ke esperantistoj ne povas konscii pri lingvaj tavoloj. Al ordinaraj (do ĉiuspecaj) esperantistoj paroli per enigmaj vortoj ne estas modernismo aŭ lingva evoluo, sed simpla malĝentileco. Ekde preskaŭ tridek jaroj mi parolas kaj inst… (read more)