Search for articles

Search
options

7 results.

  • Ŝuldo

    Ŝuldo Konsidere la francan ekonomi-staton kiun ni ĉiuj konas, solvoj ekzistas por ne puŝi la landon al baritaj vojoj kaj tiele eviti bankroton. Francujo havas kelkajn avantaĝojn kiuj povas eligi ĝin el abismo. Sen paroli pri ĝia armea suvereneco sidanta sur terura atom-armilaro kaj respektinda defendo-buĝeto, ĝi ankaŭ havas taŭgan demografion kaj gravan, komunan kaj privatan, havon. Ĝia ŝparaĵo, inter la plej grandaj en mondo, kun 1600 miliardoj da eŭroj, permesas, malgraŭ malfort… (read more)


  • Malnovaj grekaj mitoj: Jazono kaj Medea

    Eduard Petiŝka JAZONO KAJ MEDEA Maljuna reĝo mortis kaj postlasis du filojn. La pli aĝa nomiĝis Esono kaj la pli juna Pelio. Laŭrajte la pli aĝa transprenu la regadon. Sed apenaŭ la tombejaj kantadoj finsonis, la ruza kaj brutala Pelio uzurpis la tronon kaj forpelis sian fraton Esono el la urbo. La milda Esono de tiam vivis kampare. Sed ankaŭ tie li ne trovis pacon. Li timis, ke lia intrigema frato povus preni la vivon de lia filo Jazono. Tial li lasis pretigi funebron, kvazaŭ Jazo… (read more)


  • En profunda korto (12) (verkis Qiong Yao elĉinigis Vejdo)

    Qiong Yao

    12 Kuŝante sur la lito en sia ĉambreto, Hanyan stupore rigardis la plafonon, kun siaj manoj sub la kapo. Vaporeca varma aero saturiĝis en la ĉambreto. La sunsubira rebrilo oblikeve prilumis la dekoloriĝintan fenestrokurtenon el blua tolo. Sen ajna ventblovo en la aero, la ĉambreto varmege sufokis kiel granda bakkesto. Ŝiaj nuko kaj mallongaj haroj ĉe la frunto malsekiĝis de ŝvito. La kotona matraco sub ŝia korpo elsputis varmon kiel fajreto. Turninte sin sur alian flankon, ŝi ĵetis la longajn… (read more)


    -
    -
    469 visits
    -
    2

  • La kavaliro en kirasa felo: sorto de la siberia trajno

    Hodiaŭ rakontoj pri kirastrajnoj ŝajnas esti nuraj amuzaĵoj. Iam timigintaj, nun grandeguloj konsideratas ŝtalaj dinozaŭroj – mallertaj kaj ekzotikaj rustaĵoj. Rusiaj “fortresoj sur reloj” partoprenis sian lastan batalon dum la Granda patruja milito (1941-1945). Inter ili estis nia samlokano – la kirasaŭto el la siberia urbo Iŝimo , havinta la simplan nomon “Patrioto”.


  • Vortoj de la milito

    Kion signifas tiu ĉi vorto – la Venko? Hodiaŭ oni ne ĉiam komprenas ĝian veran sencon, ĝian prezon. Milionoj da pereintoj, damaĝitaj urboj, cindro de vilaĝoj kaj teruraĵoj de koncentrejoj – tio feliĉe preterpasis la siberian urbon Tjumeno . Dum ĉiuj kvar jaroj de la Granda patruja milito (1941-1945) ĝi troviĝis en la profunda ariergardo kaj unuavide vivo de la urbo malmulte ŝanĝiĝis – estis nek tankoj sur stratoj, nek tranĉeoj, nek nigrumado de fenestroj… Sed malantaŭ ekstera trankvileco kaj bonfarto kaŝiĝis alia, nevidebla por fremduloj batalado. Maljunuloj kaj adoleskoj, virinoj kaj handikapuloj, komunistoj kaj prizonuloj – ĉiutage ili forĝadis grandegan armilaron de la Venko. Rememoru tiujn heroojn.


  • Via felietono : LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 16 (1/2)

    Karaj geamikoj kaj fidelaj legantoj ! Eble senpacience vi atendas la sekvan epizodon de via felietono, ĉu ne? Jen senprokraste la komenco de la jam 16a ĉapitro... ... Ŝajnas, ke Ĵermena fariĝis sperta fraŭdulino... aŭ ĉu? BONAN LEGADON ! Multe da dankoj mi ŝuldas al IVAR, DOROTA, GINETTE kaj FILIP pro ilia helpo! (Korektita versio : la 2an de januaro 2014)


  • LA DOMO INTER LA DUNOJ - Ĉapitro 13 (1/2)

    Karaj geamikoj, jen la sekva epizodo de via felietono. ... Kiel reagos Silvano post la aresto de sia amiko Cezaro?... BONAN LEGADON ! NB : Mi jam elkore dankas al NOĈJO, IVAR, GINETTE kaj FILIP pro ilia amika helpo!