MANŬEL's Guestbook

MANŬEL's homepage

Contributors...

Denise De Val Zónai József M@rie ♥ ♥ Henryk MANŬEL Konle Elvi / Adrian Kelli ... Agata Ĝojo Inactief Francisko-Brazilo Margit Juhász Helena Tylipska Kalina lusia

Last messages

Comments
Zónai József
Zónai József
Dankon por Viaj bondeziroj!
Amike:
Jozsef
2 years ago.
Denise De Val
Denise De Val
Saluton kara amiko!
Mi deziras bonan semajnfinon. Fartu bone!
Brakumon!
2 years ago.
MANŬEL
MANŬEL
Dankon, kara Denise. Mi havas laborplenan semajnfinon kaj dimanĉon, ĉar oni ĵus enmanigis al mi mian novan kompaktdiskon " Ĉu plu ekzistas Amo? ": mi devas prizorgi la sendadon de kopioj por Vinilkosmo, la libroservoj kaj recenzistoj. Post unu semajno, mi jam estos en la Esperanto-Urbo Herzberg - Germanujo - por ĉeesti la 64a IFEF-Kongreson kaj tie koncerti la 24an de majo. Tuj poste, mi partoprenos la UECI-Kongreso ( Italaj Katolikaj Esperantistoj ), kie mi prezentos muzikprogramon kaj mian novan kanton " Ave Maria, Reĝino de la Espero ", kiun baldaŭ ĉiuj povos aŭskulti el mia galerio. Mi reciprokas vian ĝentilan bondeziron, kun amikegaj salutoj.
Manŭel.
2 years ago.
Aminda (Ivanka Stoyanova)
Aminda (Ivanka Stoya…
Laboro por Esperanto Tre kara Manŭel, Mi gratulas vin kaj dankas pro via nova kompaktdisko kies enigma kaj pripensinda titolo estas ''Ĉu plu ekzistas Amo?". Tutkore mi bondeziras al vi agrablan restadon kaj kontentigan prezentadon de via tute nova muzikprogramo dum la IFEF-Kongreso en la Esperanto-urbo Herzberg, Germanujo (19-26.05.2012) kaj tuj poste (25-29.05) en la UECI-Kongreso- Albisola (SV), Italujo. Via nobla kaj senlaca laboro por Esperanto meritas niajn laŭdojn kaj subtenon. Kun elkoraj salutoj kaj bondeziroj, Aminda
2 years ago.
MANŬEL
MANŬEL
Dankegojn pro viaj ĉiam ĝentilaj mesaĝoj. Mi ĵus revenis el la belega, escepte bone aranĝita IFEF-Kongreso en Herzberg am Harz ( Germanujo ), kie vere mi ricevis grandan kontentigon de la 160 partoprenantoj, kiuj tre varme subtenis min dum mia koncerto. Post duona horo, mi ekŝofos al la UECI-Kongreso ( de Italaj Katolikaj E-istoj ), kie mi prezentos la preĝokanton " Ave Maria, Reĝino de la Espero ". En Herzberg, estis tre ŝatata la fkanto-ilmeto pri mia nigra kato. Mi pofitas por bondeziri al vi la plej belan naskiĝdatrevenon: ĉi vespere, dum mia koncerto, mi dediĉos kanton al vi. Ĝis baldaŭ.
2 years ago.

Want to write a little note as well?

Log in!