About Jungkee LEE

16 111 visits

More information

Contacts

Wang Sumin Esperanto-Kastelo Greziljono VINILKOSMO "Esperanto-Muzik-Prod." Zhang Xuesong (雪松) vejdo Harri Laine Lars Sözüer Flandra Esperanto-Ligo Pedro Hernández Fabina Sachiko Koyanagi Margarita Savova Lu Wang Trezoro Huang Yinbao, Direktoro de Esperanto-Centro Jinkio sitara Lea d'ipernity ĴomArt SVETLANA KRAVCOVA Eniko Zengo Sereghy Ed von Ems Piotr Rumiński Anĉjo PacHorano (Andrea Fontana) Flamafloro Eterne Rima Wojtek Ławnikowicz Favoro Zheng

Guestbook

Latest comments - All (62)
Jungkee LEE
Jungkee LEE
Kara Tianma, Saluton. Mi ĝojas konatiĝi kun vi. Amike via, Jungkee
4 years ago.
Tianma/天马
Tianma/天马
Saluton el Tianma,Cxinio!
4 years ago.
Jungkee LEE
Jungkee LEE
Estimataj esperantistoj,

Seula Esperanto-Kulturcentro (SEK) havos feston nome, 'Memore al la 250-a kurso
de Esperanto' en la 3-a de nov. 2012 en Seula Junulara Gastejo.
Tio signifas, ke en la oktobro de tiu ĉi kuranta jaro. SEK havos sian 250-an
Esperanto-kurson por civitanoj. La kurso daŭris dum 21 jaroj senpaŭze
ĉiumonate. Tra tiuj kursoj, 1,640 civitanoj lernis Esperanton en SEK.
SEK planas eldoni memorlibron okaze de la festo. Se vi bonvolus sendi
gratulmesaĝon rete (esperanto@saluton.net) aŭ lasi mesaĝon en la fejsbuko de
LEE Jungkee(www.facebook.com/jungkee), SEK kun danko kaj honoro listigos
ĝin en la memorlibron. SEK atendos vian mesaĝon ĝis la 15-a de
oktobro kurantjare. Kun anticipaj dankoj.

Sincere via, LEE Jungkee el Koreio
5 years ago.
Jungkee LEE
Jungkee LEE
Ĉu vi ne volas fariĝi 'Fenestro' de la 'Rondo Verdulo'?
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

1. Kio estas 'Rondo Verdulo'?
~~~~~~~~~~~~~~~~~~
'Rondo Verdulo' estas Esperanto-Rondo, kiu estas fondita de
Seula Esperanto-Kulturcentro por pliprofundigi nian amikecon edukcele kaj utiligcele pere de Esperanto.
Ĝiaj membroj estas koreaj esperantistoj, kiuj finis lernadon de '200 bonaj frazoj'.

2. Kio estas 'Fenestro'?
~~~~~~~~~~~~~~~
'Rondo Verdulo' volas havi fenestrojn en la mondo, kiuj bone regas Esperanton.
La rondano tenos amikecan kaj samideanecan rilaton kun la Fenestroj, kiuj estis nomumitaj de Seula Esperanto-Kulturcentro.

3. Kiel fariĝi 'Fenestro de la Rondo Verdulo'.
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
;Tiuj nekoreaj esperantistoj, kiuj volas fariĝi 'Fenestro' de la Rondo Verdulo, bv., sendu sian retadreson al LEE Jungkee (esperanto@saluton.net) por, ke li sendu 2 dosierojn (tekstoj por 200 bonaj frazoj kaj ĝia sondosiero).
Se vi povus plene kompreni la 200 frazojn, vi jam rajtas esti 'Fenestro' de la 'Rondo Verdulo'.

4. Kiamaniere vi ricevos du dosierojn?
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Mi rekomendas, ke vi aliĝu al Skajpo (Skajpo-nomo de LEE Jungkee estas 'leejungkee') por ricevi la du dosierojn.
Se ne, LEE Jungkee sendos du dosirojn al via retadreso alkroĉe.
Sed sendi tra Skajpo estas pli oportune pro ĝia grandeco.
Aŭ vi mem povas preni la sondosierojn en la ĉambro 'Rondo Verdulo' kiu troviĝas en www.esperanto.co.kr.

5. Kion vi faros kiel 'Fenestro'?
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Mi prezentos unu Verdulon al vi, kiu fariĝos via Fenestro el Koreio.
Vi reciproke konatiĝos kaj amikiĝos kiel Fenestroj de ambaŭ landoj ĉefe tra Skajpo kaj Fejsbuko, tra kio vi pliprofundigos reciprokan scion pri ambaŭ landoj pere de Esperanto.

6. Kun kiu vi kontaktiĝos?
~~~~~~~~~~~~~~~~
LEE Jungkee (prez. de Seula Esperanto-Kulturcentro) estas la ĉefa respondeculo de tiu ĉi projekto. Lia kontakto-adreso estas jenaj.
a) Retadreso : esperanto@saluton.net
b) Retpaĝo : www.esperanto.co.kr c) Skajpo : leejungkee ĉ) Fejsbuko : Jungkee Lee
5 years ago.
Eniko Zengo Sereghy
Eniko Zengo Sereghy
feliĉan naskiĝtagon!!!
Enikő
5 years ago.

Want to write a little note as well?

Log in!