Latest photos

Updated on: November  7, 2016.

Savitaj el Panoramio, album created on November  7, 2016

Google decidis malfondi la servon Panoramio en Novembro 2016. Tie estis multaj miaj fotoj, lokitaj sur mondmapo. Pluraj el la fotoj estis videblaj ankaŭ sur la mapoj de Google kaj en Google Earth. Mi ĵus ŝutis miajn fotojn el Panoramio per la takeout-funkcio de Google, por vidi kion mi fakte tiel ricevas. Ĉu ankaŭ la lokoj de la fotoj estas konservitaj, aŭ la komentoj aldonitaj sub la bildoj? Ĉi tie vi nun trovas la fotojn, ĉiujn en unu albumo. Mi neniel ŝanĝis la nomojn aŭ priskribojn de la…

EAF AT 2016, Taivalkoski, album created on September 30, 2016

La tradiciaj Aŭtunaj Tagoj de Esperanto-Asocio de Finnlando okazis ĉi-jere en Taivalkoski, nordorienta Finnlando, la 24-an kaj 25-an de Septembro 2016. La programo konsistis el konatiĝo kun kulturo kaj historio, plejparte historio ne konata de alilokanoj. Partoprenis ne multaj, nur ĉ. 25 homoj, verŝajne pro tio, ke la loko estis fora, almenaŭ laŭ la vidpunkto de aliaj provincoj. Por partopreni, laboranta ĉefurbano preskaŭ nepre bezonis ekstran liberan tagon, kio ne ĉiam estas facile aranĝebla…

K&M festas Somermezon, album created on June 22, 2014

Seurasaari estas insulo en Helsinki. Ĝin kovras arbaro kaj ĝi estas populara eksursejo por urbanoj, kiuj volas ĝui la naturon. Okazas tie ankaŭ tradiciaj festoj. Nun, la 20-an de Junio 2014 estas antaŭtago de la Somermeza Festo, kaj multo da homoj fluas trans la ponto al la insulo. Ja estas ankaŭ specialaj allogaĵoj: dancado, festfajroj, kaj okazas la vidinda geedziĝo de elektita paro, laŭ tradiciaj ceremonioj. La nuptofesto estas por mi aparta kialo ĉeesti: la fianĉo estas mia amiko, ankaŭ li…

Anason ne interesas ŝaŭmvino

La anasoj en la urba lageto Tjörnin ne lasis la viglan esperantistaron ĝeni ilin. Dum la Urbodomon plenigis sonora esperanta babilado kun ŝaŭmvino kaj dolĉaĵoj, la anaso malantaŭ la fenestro preferis serĉi frandaĵojn el la fundo de lago Tjörnin. - See all videos
latest article

Provizora tenejo por mia blogo - 3 years ago

Pro la verŝajna malapero de Ipernity, mi metis arĥivan kopion de mia blogo ĉi tien: laine.pp.fi/ipe/Blogo/index.html La kopio estas, aspekte kaj enhave, kiel eble plej simila al la originalo kaj enhavas ankaŭ la komentojn kaj vizitostatistikojn aldonitajn de Ipernity. Mi tamen devis rompi ĉiujn retligilojn al aliaj paĝoj en kaj ekster Ipernity. Se vi volas salti de unu artikolo al alia, vi devas por tio unue reveni al la tabelo de enhavo.. La paĝoj ne estas adaptitaj por malgrandaj ek…


  • Adiaŭ, Ipernity?

    - December  2, 2016
    Kiel oni povas legi en la blogo de Ipernity , la tuta retejo baldaŭ malaperos. Kia perdo! Ipernity estis, ekde sia komenco,relative populara inter Esperantistoj. Ankaŭ mi lernis uzi la retejon ne nur por mia propra fotaro kaj artikoloj, sed ankaŭ kiel minejon de plej diversa interesa materialo fakta kaj fantazia: bildoj, aŭdvidaĵoj, tekstoj... Mi esperas, ke la esperantistoj, kiuj deponis ĉi tie multon, zorgos pri transmeto de siaj valoraj posedaĵoj en aliajn retejojn. Estos granda laboro…

  • M kaj K kaj la Somermezo

    - June 23, 2014
    Sukceso!
    Sabaton, la 21-an de Junio oni festis Somermezon en Finnlando. Tio estas granda festo kun tritaga libertempo. Laŭ nia kutimo, la plej vigla tempo por festado estas la vendreda antaŭvespero. En la ĉefurbo, unu el la grandaj festejoj estas la insulo Seurasaari, populara ekskursejo kaj loko de la samnoma subĉiela muzeo . La tago estis tre speciala por M kaj K, kiuj tiam geedziĝis, laŭ plej tradicia maniero, sur la sama insulo kaj povis poste festi kun la publiko. Ĉar la fianĉo K estas mia am…


About Harri Laine

Contacts

ima.team Pedro Hernández Toeko MIKELO (Michel Dereyger) Stano Marček edukado.net Lars Sözüer Milokula Kato Zhang Xuesong (雪松) Christian Osmo Buller Paŭl Marta Skřivanová El Popola Chinio Fransoazo Oazo - Françoise Noireau Pierre Levy Gyurci Cie Double Un DUOBLE UNU Tonyo Peeter Aitai Johano NL Dima Ŝevĉenko Dmitri Breĉalov Jens S. Larsen Celumio Minosun Stanislaw Rynduch Joan Inglada

See all of them?


Guestbook

Latest comments - All (37)
 Ivar
Ivar
Dankon pro la vizito de mia paĝo kara Harri.Agrablan semajnon al Vi.
5 years ago.
 michel ahado
michel ahado
La operacoj ''oho !'' kaj ''aha'' estas lanĉitaj, bonvolu informi viajn konatojn.
7 years ago.
 MANŬEL
MANŬEL
Tre interesan blogon vi havas, kara Harri, kaj vere agrable legeblas viaj glataj artikoloj en Esperanto. Amikajn salutojn el Italujo.
7 years ago.
 Marta Skřivanová
Marta Skřivanová
href="http://www.ipernity.com/doc/136851/14537165">slunečnice
saluton el cxehxa respubliko
7 years ago.
 FredHeeft@gmail.com
FredHeeft@gmail.com
hallo harri, saluton kara from the netherlands / nederlande.

nice pictures from finland !
7 years ago.

Want to write a little note as well?

Sign-in