Anjo's Guestbook

Anjo's homepage

Contributors...

Bruselo MIKELO (Michel Dereyger) Noĉjo Lagrafo Anjo JUHÁSZ Margit Petko Valkanov Hana Čabalová Maria Mickle Zeko Boriso Arrate TUTMONDA ESPERANTA FAMILIO Henryk René Philipp Marco Marta Skřivanová Gabriella Stier

Last messages

Latest comments - All (1621)
 Anjo
Anjo club
Dankon al vi, kara Margit.
2 years ago.
 Noĉjo Lagrafo
Noĉjo Lagrafo
kara amikinoo Anjo

Mi havas malgajan novaĵon, kiun mi ĵus legis sur la retafiŝo de nia kara amiko Mikelo, Kun lia konsento mi tradukas la mesaĝon de lia edzino. Jen :

« Saluton… mi skribas tiun mesaĝon por Mikelo (Hilda lia edzino). Mikelo estas en malsanulejo (kardiologia servo), kie li suferis duoblan operacion (korvalvo kaj aorto). Li malrapide resaniĝas… sed necesos pacienco… li denove komunikos kun vi, post 3 aŭ 4 semajnoj… dankon pro viaj bonaj resanigaj deziroj… li salutas vin !!! »

Mi deziras rapidan resanigon al nia kara amiko Mikelo.

Kaj, kiel li daŭrige diras: « Vivu Esperanto ! »
23 months ago.
 Noĉjo Lagrafo
Noĉjo Lagrafo
Saluton kara Anjo,
Mi ĝojas anonci al vi bonan novaĵon, jen:
"Nia amiko Mikelo forlasis la malsanulejon hieraŭ posttagmeze". Kompreneble li devas multe ripozi kaj eviti strebojn. Malfeliĉe,li devas ankoraŭ suferi trian operacion post kelkaj semajnoj.
Fartu bone, kara Anjo, mi salutas vin el la roza urbo (Tuluzo).
Noĉjo
22 months ago.
 MIKELO (Michel Dereyger)
MIKELO (Michel Derey…
Karega Amikino Anjo,
Koran dankon pro via vizito kun simpatiplenaj vortoj! Jes, mi fartas pli kaj pli bone kaj mi tutkore esperas, ke samas por vi! La tradukadon mi malrapide daŭrigas... sed ankoraŭ ne hodiaŭ mi povas aldoni ĝin rete.
Pasigu tre agrablan semajnon en la ĉefurbo de Esperantio!!!
Fartu ĉiam bone kaj ĝuu la vivon!!!
Kun miaj plej amikaj pensoj kaj brakumojn el centra Francio (kie ankoraŭ tro varmas).
Ĝis baldaŭ
18 months ago.
 Bruselo
Bruselo club
Kara Anjo, ke la jaro 2021 estu pli bona jaro por ni ĉiuj kaj ke vi povu resti sana. (Herman D.)
12 days ago.

Want to write a little note as well?

Sign-in