Updated on: August 12, 2012.
"Frambejo" (Malinniki) estas loko, kie situas fontoj, kies apero tradicie atribuiĝas al la preĝo de la sankta Sergio, fondinto de la fama lavro en la apudmoskva urbeto Sergijev Posad. La grupo NE estas esperantista, ili estas studentoj de kristanortodoksa teologia lernejo.
Mia diakonado, album created on June 22, 2010
Diakona servado en la Rusortodoksa Eklezio
Mia naskiĝurbo, album created on June 22, 2010
Kislovodsko, sude de Rusio, Norda Kaŭkazio.
latest article
Antaŭ nelonge mi tralegis intervujon de Galina Ĥizrijeva pri situacio de islamo en Rusio kaj tutmonde. Ĝi estas sufiĉe interesa kaj mi decidis elprovi la google-tradukilon pri ĝi. Nu, mi devis multe redakti la tekston, tamen Google vere faciligis la taskon. Do, ĝi funkcias! Jen sube la artikolo, la originalo ĉe: expert.ru/russian_reporter/2013/43/islamu-ob_yavlen-dzhihad/?partner=9867
-
-
July 30, 2012
Hieraŭ forpasis virino, al kiu mi ŝuldas mian esperantistecon, mian konon de Esperanto kaj mian amon al Esperanto - Anastasija Ivanovna Ĵukova, kiun e-istoj nomis Nadja. Ŝi estis tre bone konata en la blindula E-movado kaj hodiaŭ multaj esperantistoj kunploras kun mi. Verŝajne, sola maniero kiel mi povas omaĝi al ŝia memoro, estas skribi iom pri ŝi.
Dum internacia kongreso de blindaj esperantistoj 1997 (se mi bone memoras la jaron)
Ŝi estis blinda ekde infaneco kaj ŝi instruis la rusan…
-
-
September 25, 2010
Iam trafis en miajn manojn la libro de Lu Jixin "Invit' al Ĉinesko". Ĝi longe kuŝis sur breto, ĉar la ĉina kulturo ne tre interesis min. Sed antaŭ nelonge la granda najbaro de Rusio eklogis min kaj mi rememoris tiun libron. Ho, ĝi vere estas defio por ĉiu verkemulo, kia mi ja tute ne estas. Sed ankaŭ simplan ŝatanton de poezio la "Invit'" nepre emigas al verko. Kun granda ĝojo mi trovis ĉe Ipernity la grupon "Ĉinesko" kaj vidis, ke multaj E-poetoj sekvis la inviton de Lu Jixin.
Somere mi hav…
See all messages
анимационные открытки
Want to write a little note as well?
Sign-in