latest article

Kleriga Lundo 2016, la 25an de julio, UK Nitra - 13 months ago

KLERIGA LUNDO Niaj kongresoj estas (aŭ devus esti) ne nur lokoj por aferkunsidoj kaj spektakloj, sed ankaŭ iasence studejoj kaj partoprenejoj. Ni venas al kongresoj ankaŭ por interŝanĝi niajn spertojn, lerni novajn aferojn, transdoni niajn ideojn al aliaj. Jen la celo de la Kleriga Lundo. Okazos serio da seminarietoj, kiuj donos eblojn kaj por lerni kaj por paroli pri plej diversaj temoj, esperantaj kaj neesperantaj – pri informado, kulturo, movado kaj tiel plu. La seminarioj celas ne nur kapti vian atenton, sed ankaŭ instigi vin al aktiva partopreno. Ni invitas vin reagi pri la prezentotaj ideoj, diskuti ilin, proponi viajn solvojn al problemoj, aŭ eĉ tute konkrete partopreni en realigo de tasko. La celo ne estas donaci jam bakitan kukon, eĉ se ĝi estas bonega, sed ke la partoprenantoj kunkuiru la tuton, en gaja kaj kunlaborema etoso. Ĉi-jare estos kelkaj tute novaj eroj, kaj multaj tradiciaj, sed kun nova enhavo. Pluraj eroj ligiĝas al la furora sukceso de Duolingo, aliaj rilatas al la kongresa temo, kaj iuj temos pri afero nun diskutata en la movado: strategia planado. Denove ĉi-jare estos iuj pli facilaj sesioj, kiuj povas taŭgi por homoj kiuj ankoraŭ ne sentas sin spertaj en la lingvo, kiel ekzemple kantateliero. Jen bunta oferto de 16 seminarietoj, kies detalan programon vi trovos inter viaj kongresaj dokumentoj. Legu zorge la priskribon de la diversaj eroj kaj nepre partoprenu tiun ĉi unikan interŝanĝejon de spertoj!



About Claude Nourmont

Place of residence: Dalheim, Luxembourg

71 years old. Born on October 23, 1945.

21 719 visits

More information

Contacts

Lars Sözüer Frank Merla (esocom.de) Esperanto-Muzeo en Svitavy Stano Marček Jakvo Anne-Marie Ferrier Mimi Zlatko Tišljar - Pajo Jean-pierre Cavelan VINILKOSMO "Esperanto-Muzik-Prod." Κώστας Κυριάκος / Kostas Kiriakos Miguel Gutiérrez Adúriz Maria Mickle Reto Edward Paŭl Trevor Steele A Giridhar RAO BorisKolker Yves Bachimont Vida Bruno HENRY Dima Ŝevĉenko Johan Derks Françoise Noireau edukado.net Bernardo Frank Hounsounou

See all of them?


Guestbook

Latest comments - All (58)
Maria Mickle
Maria Mickle
ĝojon k bonhumoron en la nova vivojaro !
9 months ago.
Lilianna
Lilianna
Saluton.
2 years ago.
Maria Mickle
Maria Mickle
belprintempon !
3 years ago.
Attilio Liotto
Attilio Liotto
Estas nun naskiĝanta LIDEPLA, la prototipo de la futura lingvo de la mondo.
Helpu kultivi ĝin per viaj preferataj vortoj, esprimoj, kritiko

www.facebook.com/notes/musika-e-ganas-pa-lidepla/lidepla-informa-1/269918729829091
3 years ago.

Want to write a little note as well?

Log in!