228 Comments / add your comment?

← previous 1 2 3 next →

Jan Popelka says:
Saluton Toeko. Dankon pro via aliĝo, kiun mi preskaŭ perforte elpetis ;)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Toeko says:
Jes, preskaŭ perforte....Sed - ĝis nun mi ne "kaptis" sencon de la retejo (eble mi tro malmulte sidas super ĝi kaj esploras ĝin).
Posted 23 months ago. ( permalink / translate )
Printempo says:
Kara Toeko,
"Vesna" jam ne estis plu libera kiam mi aligxis al Ipernity, do mi elektis tradukon :). Vlada filmis rokojn kiam ni iris al MKR al Cres, li filmis cxion kion ni trapasis. Kajto ne povis flugi pli alte, estis forta vento al sudo, kaj gxi tute ne volis pli alte flugi, kvankam ni post kelkaj tagoj suficxe sukcese faris tion. Estu bone :), Vesna
Posted 23 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Ve ,gripo! Mi bedauxras kaj mi esperas, ke gxis Kristnasko vi plibonigxos kara! Tion mi al vi deziras, multe da sano!!! Dankon pro bondeziroj, Felicxan Kristnaskon! Smacznych pierożków i barszczyku! Gxis kra!
Posted 23 months ago. ( permalink )
Jan Popelka says:
Iomete malfrue: Feliĉan Kristnaskon al vi, Toeko!
Novjara bondeziro ĝuste estas pretigata kaj espereble ne malfruiĝos...
Posted 23 months ago. ( permalink )
Angel Arquillos López says:
Kara Toeko, pro diversaj kialoj mi ne babilas rete, tamen mi ne forgesas la geamikojn, kaj vi estas speciala, pro tio mi deziras al vi cxion bonan por la venonta jaro. Brakumojn.
Angel
Posted 23 months ago. ( permalink )
Jan Popelka says:
Kara Toeko, mi deziras al vi feliĉegan, ĝuste venantan jaron 2008.
Jen akireblas mia bondeziro.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Wâner says:
Ho, karega Toeko mi deziras esti via amiko pere de Ipernity. Do, aldonu min bv. Frate via, Wâner(Formiketo) el brazila urbo Ubá, Minas GErais.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Saluton,amiko,Toeko ! Kiel vi fartas ? dankon pro vizito al mia paĝo. Mi provos renkonti vin en sekvanta jaro en Bialisttoko UK. Gardu vin sur glitita vojo ! Ĉi jare la vetero estas pli milda ol pasinta jaro.Estas ŝajne fakto ke terglobo pli varmiĝis jaron post jaro.Mi ne ŝatas novan jaron,ĉa r mi ne ŝatas havi unu pli jaraĝon. tamen multe da homoj ŝatas novjaron,ne sciante ke ili havis unu pli jaraĝon . Tiuj ŝajne estas stultuloj,laŭ mia opinio. hahhahaaaa Ŝerco ! Amike saluats,Lee(Onklo).
Posted 23 months ago. ( permalink )
Toeko says:
Ĵus mi finis babiladon en snifejo kaj venis kontroli kio okazas ĉi tie. Ĉe ni la vintro ĝis nun estas milda. Hodiaŭ eĉ pluvis.
Vidu lastajn fotojn miajn.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Saluton Takeo, rigardante fotojn de unu kaj de alia, mi legis mesagxon kaj konstatis ke vi logxas en Vroklavo, la mondo estas vere malgranda ! En tiu urbo logxas Roma, mia unua korespondantino en espreranto, eble vi konas sxin ? Mi logxas en suda Francio, kaj ankaù cxi tie la vetero estas iom freneza, la vintro esta cxefe malseka kun nekredeblaj ventegoj . Mi deziras al vi felicxon, sanon, kaj amon en tiu nova jaro 2008 !
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Bonan tagon Toeko, mi eraris lastan fojon pri la urbo-domo kaj ankaù pri via nomo do mi pardonpetas, cxu mi povas aldoni vin al mia listo de amikoj ?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mahmud says:
Saluton kara Toeko! Dankon pro vizito. Mi spektis viajn fotojn. Ili estas belaj. Bonan farton kaj fotadon mi deziras por vi.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Adrián Caldera says:
Feliz cumpleaños te deseamos tus amigos del otro lado del atlántico.
Posted 22 months ago. ( permalink / translate )
Angel Arquillos López says:
Kara Toeko,
Nuntempe mi estas en Madrido, almenaux du semajnojn mi restos cxe mia fratino, pro tio ne vizitas babilejon.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Wâner says:
FELICHAN DATREVENON kara Toeko, mia pola amiko. Estu sano kaj paco che vi. Dio benu, gvidu kaj gardu vin chiam kaj chiam en la bono.
(antaue estis en mia urbo pola pastro, nomata Francisko)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Jan Popelka says:
Kara estimata Toeko, okaze de via bela ronda datreveno mi deziras al vi ĉion bonan kaj ke vi porĉiame gardu vian sciemecon kaj maltimemecon rilate novaj teknikaĵoj, kiu estas laŭ mi iom malkutima ĉe viaj samgeneracianoj, kaj ĉe nuntempaj junuloj male eble iom troiga ;-) !!!
Amike, Jan
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Kara Toeko : BELEGAN DATREVENON KAJ FELICXON KUN VIA FAMILIO mi deziras al vi . Sxajne, ankoraù vi ne atingis samagxa kiel mi, 71a ? ? ? ? Pli bone por vi ; en mia urbo Montpellier, ni povus imagu ke la printempo jam estas tie, sed februaro ofte kunportas frostajn ventegojn do ni ankoraù atendos por festi la varmajn tagojn . Por vi certe hodiaù estas, estis, estos belega taga ! Tre amike via Josee
Posted 22 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Amiko Toeko,
mi gratulas vin okaze de via naskiĝitago hodiaŭ. Vivu feliĉe, sane , esperante ĉiam.
Estas miaj sinceraj deziroj, ĉirkaŭbrakante vin.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Kara! Cxion plej bonan okaze de via naskigxtago mi deziras al vi ! Cent jarojn. Por vi: www.wrzuta.pl/audio/lVeLft2Jd3/polskie_biesiadne_-_sto_lat_sto_lat
Posted 22 months ago. ( permalink )
Toeko says:
Karaj, gekaraj! Dankon por ĉiuj bondeziroj. Kaj ne koleru, se mi al iu aparte forgesis aŭ forgapis responde danki. La memorkapablo..........pri kio mi komencis...?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Kara Toeko! Iom malfrue (bonvolu pardoni min!) , mi tamen skribas por deziri al vi bonegan naskigxtagon! Elkore mi salutas vin amike el norda Francio!!! Do widzenia! :-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Saluton al Vi kaj al Viaj superfotoj! Helena
Posted 22 months ago. ( permalink )
Tereza Kapista says:
Okaze de via naskigxtago mi deziras unue bonan sanon, felicxon kaj la aliajn bezonatajxojn vi mem faros. Viaj fotoj estas interesaj pro belaj detaloj kiujn vi fotis. Amike Tereza Kapista
Posted 22 months ago. ( permalink )
Angel Arquillos López says:
Saluton Toeko:
Dum 15 tagoj mi ne estis hejme, mia edzino kaj mi vojagxis al Madrido por viziti la familianojn, malfelicxe la tempo rapide pasas, kaj denove mi estas hejme. Viajn fotojn mi miras, vi estas bona "fotisto", gratulojn.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Kara! Dankegon pro la traduko de la titolo de la kanzono. Cxu vi bv. povas traduki aliajn titolojn de M. Grechuta cxe mia profilo. Por mi tio ne estas tro facila ... Bonan nokton :-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Koran dankon kara! :-) Mi jam metis la e-titoloj. Belegan tagon!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Maria M says:
magnifique photos Toeko bonne journée maria
Posted 22 months ago. ( permalink / translate )
bmartes says:
Vi havas bonajn fotojn...
Posted 21 months ago. ( permalink )
Ronaldo says:
Saluton el Fortaleza/Brazilo! Brakumojn.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Saluton kara Toeko, kun plezuro, mi cxiam rigardas viajn novajn kaj malnovajn fotojn, mi provis foti tramon en Montpellier, sed mi hontas aldoni cxi tien, apud viaj belegaj fotoj de la tramo en Vroclavo, tamen mi faros pli poste . Bonan sanon kaj felicxon al vi Amike Josee
Posted 21 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Amikan saluton el Francio! Dankegon pro via vizito!!! Mi tutkore deziras al vi bonegan semajnfinon, kara Toeko! :-)
Posted 21 months ago. ( permalink )
Frank Merla says:
Dankon pro viaj bondeziroj!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Franciskko-Brazilo says:
Kara sro Toeko!
Kia plezuro!!! ĉu vi fartas bone?
saluton kaj ĝis la !
franciskko
Posted 21 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Kara Toeko, mi diris kaj mi faras, jen mi aldonis fotojn el mia urbo, mi ilin faris pensante pri viaj belegaj vidajxoj el via urbo . Bone aù male, nun ili estas tie, amike via Josee
Posted 21 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Saluton, Toeko, iru al la paĝo de nipona ludkarto. Ne perfekte, sed mi tradukis ĝin. Lia nomo estas Ĉunagon Kaneske en la karto, sed vera nomo estas Fujihara Kaneske. ^^/V
Posted 21 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Dankon, Toeko por via vizito kaj komento pri la tomboŝtono.
La vortoj : "nrdn" povas ankaŭ signifi: "narozdjen dla njeba" tio estas: "naskiĝis por la ĉielo" -alivorte: "mortis" Tiu ĉi lasta signifo ŝajnas esti pli ĝusta, ĉar kutime en la tomboŝtonoj ni mencias daton de la morto. Amikaj salutoj!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Ankoraŭ kelkaj vortoj koncerne la mallongigo.. en antikva Romo kristanoj ne diradis pri siaj martiroj, ke ili estis mortigitaj. Oni prefere uzis esprimon, ke tiuj "naskiĝis por la ĉielo" . Tio estis pli edifa kaj optimisma. La tago de la morto estis samtempe la tago de naskiĝo por eterna vivo. Ĝuste tial mi tiamaniere deŝifras mallongigon. La mallongigoj, kiuj iam estis tute klaraj por tiutempaj homoj hodiaŭ estas iom enigmaj por plimulto. Ekzemple skribo D.O.M. sur la tombo-tabuloj (Deo Optimo Maximo) aŭ A.M.D.G (Ad Maioram Dei Gloriam) estis iam tute klaraj, same kiel nuntempaj mallongigoj kiel ZUS aŭ PZU.
Reverencoj kaj salutoj!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Margit Juhász says:
Kara Sinjoro Toeko! Mi tre ĝojas, ke Vi prezentis Vian belegan urbon kaj ankaŭ Vin per viaj admirinde belaj, bonaj fotoj kaj priskriboj. Korajn salutojn el Hungario Margit :-)
Posted 21 months ago. ( permalink )
Toeko says:
Dankon! Sed - Vi povas lasi tiun "sinjoron". Sinjoroj ĉi tie ne ekzistas. :-)
Posted 21 months ago. ( permalink )
Margit Juhász says:
Kara Toeko, jes, Vi pravas... Dankon pro viaj plej novaj belegaj bildoj :-)
Posted 21 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Saluton Toeko, bv drinku kiel germanoj, rsrsrsrsrs

Recados Para Orkut

[orange]***[/orange] As melhores mensagens de Bebidas!
Posted 21 months ago. ( permalink / translate )
Toeko says:
Koran dankon! Trinku mem! Tuj kiam mi komencas trinki bieron mi akiras
fortan atakon de ternado. Kaj aliaj "trinkaĵoj" vere povas por mi ne
ekzisti. :-)))
Posted 21 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Saluton Toeko, mi volas manĝi ja panon, por ke mi fariĝu vera japano, rsrsrsrsrs ^^/V Ĝis en Skajpo!

Recados Para Orkut

[orange]***[/orange] As melhores mensagens de Disney!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Saluton !
Dankon pro la vizito...estu bonvena en nia paĝaro kaj reto...

Informletero de Vinilkosmo n-ro 22
Marto 2008

Enhavo : www.vinilkosmo.com/?newsletter=22&lge=e

- Jacques Yvart : Nova albumo "Invito por vojaĝo"
- Duoble unu : reeldono de disko "Sen lim' ĝis..."
- Carlos Devizia : preparoj por "Bizara lando"
- baRok' : baroka metalo el Brazilo
- Hiphopa kompilo: relanĉo de la projekto
- Aliaj diversaj projektoj : Krio de morto, La Perdita Generacio, Alejandro Cossavella, Kaj Tiel Plu....
- Esperanto en Myspace, Ipernity ... : Ale, Stefo, Rafael, VVPĈ, Doktoro Oakroot, Tupelopone, Esperanto (Italio, Litovio, Japanio, britio, Usono, Aŭstrio....)
- La ondo podkaste : la nova podkasto de la Ondo de esperanto
- Esperantomuzikblogo : ĉio pri espomuziko kompilita en ĉi tiu blogo

Legu detale la kompletan informleteron ĉe :
www.vinilkosmo.com/?newsletter=22&lge=e

Ni do invitas al vi veni por bona legado kaj plezuriga muzikpromenado
Posted 21 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Dziekuje bardzo, Toeko! Dankegon pro via vizito! Mi salutas vin el Francio tre amike kaj tutkore deziras al vi tre belan semajnon!!! Do zobaczenia! :-)
Posted 21 months ago. ( permalink )
Karesema says:
Recados Para Orkut

[orange]***[/orange] As melhores mensagens de Saudade!


SAŬDADO!
Sinceran ĉirkaŭbrakon!
Nevine,Kares´!
Posted 20 months ago. ( permalink / translate )
Karesema says:
Mia onklo,
Ne pensu tion...Esperanto estas kiel sango fluanta en miaj vejnoj.
Mi nur nuntempe rezervas tempon de mia tago por prepari vestaron de mia nepo.Tamen mi ĉiam venas al la reto por iom babili kun miaj karaj...probable nia horaro ne koincidas..sed tio ne signifas, ke miaj pensoj estas ĉe vi.
Karesplene via nevino Karesema.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Toeko says:
Vi diris "...mia nepo". Ĉu nepo jam estas?
Posted 20 months ago. ( permalink )
Jianhua Li says:
saluton!
kara samideano.
kiam vi havas liberan tempon, bonvolu viziti mian blogon. www.ipernity.com/blog/42370/50411
koran dankon!
kaj mi esperas ke vi povas sendi al mi vian bondeziron al la Pekinaj Olimpikoj kaj al la sportistoj post lego de tiu blogo.
mi atendas vian respondo. koran dankon!
Posted 20 months ago. ( permalink )
Dieter Dungert says:
Saluton, kara samideano! Rigardinte viajn fotojn mi memoris, ke mi vizitis vian urbon antaŭ preskaŭ 40 (!) jaroj, sed memoras jam nur la zorge kaj belege restarigitan malnovan urbodomon.
Amikajn salutojn el Magdeburg/Germanio
Posted 20 months ago. ( permalink )
Victoria Ann says:
Dankon pro via visito:)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Ailanto says:
Multaj koboldoj en Wroclaw, ĉu ne? ;-)
Posted 20 months ago. ( permalink )
Éva Juhász says:
Belan Paskon mi deziras al vi kara Toeko!
olgának
Posted 20 months ago. ( permalink )
Mike Lee says:
Hi.. Thanks for your visit!
Posted 20 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Saluton Toeko, mi scivolas : kiom da koboldoj estas dissemitaj en Wroclavo? Ĉu ili ĉiuj estas de sma artisto aŭ estas pluraj? Vroclavo estas belega! Dankon!
Posted 20 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Saluton Toeko! Mi dankas, ke vi vizitis mian paĝon :-)
Eliza
Posted 20 months ago. ( permalink )
hermannfjpro says:
Hi Teodor ! Many Thanks for Your visit on my site -....BTW ; my elder son is named " Theo" .
Posted 19 months ago. ( permalink )
ESPERANTO - Ĉemizo says:
Hej Amiko!
Mi fartas bone bone !!!
Mi nun uzas preskaŭ nure la babilejo de Esperanto en la Chatzilla de Firefox.
Aperu tie iam!
Ĝis!
Posted 19 months ago. ( permalink )
Z@topro says:
Thanks fü your visit on my photo sides! Greeting Z@to
Posted 19 months ago. ( permalink )
Stykowski Czestyk says:
saluton kara amiko kaj najbaro!eble mi baldaux eklernos gxuste uzi impernity?. amike via czeslaw.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Karesema says:
Mia kara onklo...Mi salutas Vin pere de mia " Bonan Tagon " gif-o.

Posted 19 months ago. ( permalink )
Universo says:
cxu vi povas memori ke vi kun mi skribparolis en babilejo? kun plezuro saluton al vi. gxis revido en babilejo
Posted 19 months ago. ( permalink )
maria luno says:

mi salutas vin karega
Posted 19 months ago. ( permalink )
Laurence Saconnet....la tête dans les nuages.... says:
dankon pro via vizito ! mi multe ŝatas viajn koboldojn...
Posted 19 months ago. ( permalink )
Karesema says:
Mia onklo...Mi ne forlasis Skajpon ..tutne!
Mi kiel avino nuntempe havas multe da avinecaj taskoj.Sed mi ĉiam vizitas Esperantujo-n en la reto.Milojn da kisoj!

Posted 18 months ago. ( permalink )
Karesema says:
Mia amiko..dankon pro via amikeco
Posted 18 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
dog_vacation[1]

:-)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Franciskko-Brazilo says:
Saluton S-ro Toeko!!! Kiel vi fartas? Kaj pri via vizito al Brazilo, ĉu vi vizitos nin ....kiam? Mi atendas!
ha! Kaj pri Snifi kaj Snifejo!? invitu lin al Ipernity!!!
ĝis la!
Posted 18 months ago. ( permalink )
de tartine says:
bonjour, merci beaucoup de ta visite
hello, thank you of the visitmartine12
Posted 18 months ago. ( permalink )
Franciskko-Brazilo says:
Hej! S-ro Toeko!!.
Ĉu vi fartas bone? Mi legis ion pri Puŝkin verkita de vi!
Ĉu vi konas lian "La Profeto?" (PROROK)
Jen la unuaj linioj Portugale...

"Errava, espirito sedento,
pelo deserto e frente a mim,
surgiu com seis asas ao vento,
na encruzilhada, o serafim; ..."

Brakumoj... franciskko
Posted 18 months ago. ( permalink )
Danielapro says:
Thanks for your visit on my blog !
Posted 18 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto says:
La grupo "ELIRO Amikoj" www.ipernity.com/group/38610 Kore dankas por via daŭra partopreno en la reto ipernity kaj ties esperanto-grupoj.
amike Attilio
Posted 17 months ago. ( permalink )
♫☼ Seelenflügel ♫☼ says:
dankon pro via vizito !
Bonan nokton!
amiko Christin
Posted 17 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Dankon pro via vizito al mia paĝo Tsukuru(Faro)

Recados Para Orkut

[green]***[/green] As melhores mensagens de Obrigado!
Posted 17 months ago. ( permalink / translate )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Saluton k dankon pro via vizito al mia paĝo! Eŭropaj lingvoj havas seksojn.. tute normala... pro tio, eble la angla fariĝis la internacia lingvo... Sed "Ĉu vi parolas Esperanton?" Voce falA Esperanto?"... strange.....
Posted 17 months ago. ( permalink )
casimir.b says:
merci de ta visite à bientôt
Posted 17 months ago. ( permalink / translate )
Onklo says:
Saluton,amiko Toeko ! Kiel vi fartas en tiel varmega vetero ? Oni diras ke ĉar UK havas ĉiam similan programon,tial por homoj UK estas iom sentas sin enua. Mi nun supozas ke programo de Rotteradam UK estos simila kun tiu de pasintjarea Yokohama UK. Renkonti samideanojn estas signifplena,ĉu ne ? Mi salutas vin ,pensante pri tio,Amike salutas,Korea Lee(Onklo).
Posted 16 months ago. ( permalink )
Maurice Nsase says:
Saluton al vi Toeko, mi pensas ke vi bone fartas. Maurice DRCongo (Goma)
Posted 16 months ago. ( permalink )
Margit Juhász says:
Saluton kara Toeko, dankon pro la invito al via nova grupo "Orgenoj". Mi jhus antau kelkaj tagoj vizitis nian urbon Eger, kaj tie mi fotis ankau la orgenon en la Baziliko. Mi aldonis al la grupo. Amike Margit.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Stelo says:
Bonan matenon kara Toeko,
mi tre sxatas rigardi viajn fotajxojn, estas cxiam tre interesaj kaj belaj, dankon pro gxi... :)
amike Stelo
Posted 16 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
Saluton, Toeko! Kiaj belaj aldonitaj fotoj, ĉu ne? Mi tre ŝatis ilin!
Posted 16 months ago. ( permalink )
Maggy Libouton ( limali ) says:
Bonan tagon Toeko, dankon pro via vizito. Kiel kutime vi havas tre belajn fotojn.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Tjeri says:
Bonan tagon Toeko, kaj dankon pro via komento pri mia motorcikla stirpovo...
Posted 16 months ago. ( permalink )
aingeal says:
Thanks for your visit at my place :)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Dziekuje bardzo! Koran dankon pro viaj vizitoj, Toeko! Mi deziras al vi tre bonan semajnon kaj salutas vin tre amike de Francio! :-)

Jen foto, kiun mi faris en Germanio, en belega urbeto nomata Rothenburg :

ROTHENBURG
Posted 15 months ago. ( permalink )
Cabral Carlos says:
Saluton el Brazilo...
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Pavel Nechvile says:
Saluton kaj sinceran dankon por via vizito de mia paĝo.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Christiane says:
Thank you for the visit, Toeko!
You know what?! We were born on the same day! (:o)
So long!
Do you speak French?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Dankon Toeko pro via vizito al mia paĝo! Kiel vi fartas?? ^^/V
Posted 15 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Dankon Toeko! Ŝajne vi nun estas vigla en Ipernity! Ĉu vi partoprenos la UK-n en Bjalistoko, ĉu? Karesema vere deziras renkontiĝon kun vi! Kiom da tempo ni ne babilas per skajpo? Ĝis kara!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Emviun X says:
Saluton Toeko!
Posted 15 months ago. ( permalink )
Karesema says:
Mia amata kaj estimata onklo,
Hodiaŭ kaj hieraŭ mi eniris en skajpon kaj mi malfeliĉe konstatis vian foreston pro tio mi faris decidon skribi al vi pere de tiu ĉi tujmesaĝilo. Mi esperas, ke vi baldaŭ eniru tien ĉi por respondi al mia eta mesaĝo.Mi saŭdadas vin kaj mi ĉiam memoras pri vi.Kiel vi fartas kaj kie vi kutime navegas en la reto? Tamen tio ne gravas ĉar certe hazarde ni renkontiĝos en iu ajn ejo de nia enreta komunumo.Kisojn kaj karesan brakumon.Nevine Kares´.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Z@topro says:
Grüsse aus der Schweiz - (° _ °) - Z@to
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Dankon Toeko pro via vizito al mia paĝo! (^o^)/V
Posted 14 months ago. ( permalink )
Juza says:
Danke für deinen Besuch auf meiner Seite und Danke für eine Kommentare. Jetzt sehe ich mir mal deine Fotos an.
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
Genoveva says:
Saluton al vi el Parizo
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
Karesema says:
Estimata Toeko,
Ĝuste je la 19-a , mi ricevis de vi perpoŝte belegan KD-donacon kun malgranda letero enhavanta amikajn bondezira-vortojn.Diri al vi, ke tiu letereto kaj donaco enkondukis al mia tago profundan ĝojon...estus simple,evidentigi la veron.Tamen aldone al tio, mi dirus, ke tiu malproksima letero certe estis granda demonstracio de fruktdona amikeco.Pri la KD-Esperanto-Bialistoko...Ba!!! ĝi treege plaĉis al mi, kaj estas sinorienta-bazo por la esperantistaro en la venonta UK.Gratulegon al la grupo de aranĝintoj de la KD kaj dankegon al vi, mia kara pro la bela donaco.
Mi aldonas miliardon da varmaj amikaj kisoj
Posted 14 months ago. ( permalink )
Ralf Haŭmer says:
Saluton Toeko, mi kore salutas vin el Germanio!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Mia estimata Toeko,. koran dankon pro via vizito! ^^/V
Posted 14 months ago. ( permalink )

← previous 1 2 3 next →

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?