239 Comments

← previous 1 2 3 next →

Margit Juhász says:
Kara Sinjoro Toeko! Mi tre ĝojas, ke Vi prezentis Vian belegan urbon kaj ankaŭ Vin per viaj admirinde belaj, bonaj fotoj kaj priskriboj. Korajn salutojn el Hungario Margit :-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Ankoraŭ kelkaj vortoj koncerne la mallongigo.. en antikva Romo kristanoj ne diradis pri siaj martiroj, ke ili estis mortigitaj. Oni prefere uzis esprimon, ke tiuj "naskiĝis por la ĉielo" . Tio estis pli edifa kaj optimisma. La tago de la morto estis samtempe la tago de naskiĝo por eterna vivo. Ĝuste tial mi tiamaniere deŝifras mallongigon. La mallongigoj, kiuj iam estis tute klaraj por tiutempaj homoj hodiaŭ estas iom enigmaj por plimulto. Ekzemple skribo D.O.M. sur la tombo-tabuloj (Deo Optimo Maximo) aŭ A.M.D.G (Ad Maioram Dei Gloriam) estis iam tute klaraj, same kiel nuntempaj mallongigoj kiel ZUS aŭ PZU.
Reverencoj kaj salutoj!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Jacek says:
Dankon, Toeko por via vizito kaj komento pri la tomboŝtono.
La vortoj : "nrdn" povas ankaŭ signifi: "narozdjen dla njeba" tio estas: "naskiĝis por la ĉielo" -alivorte: "mortis" Tiu ĉi lasta signifo ŝajnas esti pli ĝusta, ĉar kutime en la tomboŝtonoj ni mencias daton de la morto. Amikaj salutoj!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Saluton, Toeko, iru al la paĝo de nipona ludkarto. Ne perfekte, sed mi tradukis ĝin. Lia nomo estas Ĉunagon Kaneske en la karto, sed vera nomo estas Fujihara Kaneske. ^^/V
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Kara Toeko, mi diris kaj mi faras, jen mi aldonis fotojn el mia urbo, mi ilin faris pensante pri viaj belegaj vidajxoj el via urbo . Bone aù male, nun ili estas tie, amike via Josee
Posted 22 months ago. ( permalink )
Franciskko-Brazilo says:
Kara sro Toeko!
Kia plezuro!!! ĉu vi fartas bone?
saluton kaj ĝis la !
franciskko
Posted 22 months ago. ( permalink )
Frank Merla says:
Dankon pro viaj bondeziroj!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Amikan saluton el Francio! Dankegon pro via vizito!!! Mi tutkore deziras al vi bonegan semajnfinon, kara Toeko! :-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Saluton kara Toeko, kun plezuro, mi cxiam rigardas viajn novajn kaj malnovajn fotojn, mi provis foti tramon en Montpellier, sed mi hontas aldoni cxi tien, apud viaj belegaj fotoj de la tramo en Vroclavo, tamen mi faros pli poste . Bonan sanon kaj felicxon al vi Amike Josee
Posted 22 months ago. ( permalink )
Ronaldo says:
Saluton el Fortaleza/Brazilo! Brakumojn.
Posted 22 months ago. ( permalink )
bmartes says:
Vi havas bonajn fotojn...
Posted 22 months ago. ( permalink )
Maria M says:
magnifique photos Toeko bonne journée maria
Posted 22 months ago. ( permalink / translate )
Mirabelinka says:
Koran dankon kara! :-) Mi jam metis la e-titoloj. Belegan tagon!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Kara! Dankegon pro la traduko de la titolo de la kanzono. Cxu vi bv. povas traduki aliajn titolojn de M. Grechuta cxe mia profilo. Por mi tio ne estas tro facila ... Bonan nokton :-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Angel Arquillos López says:
Saluton Toeko:
Dum 15 tagoj mi ne estis hejme, mia edzino kaj mi vojagxis al Madrido por viziti la familianojn, malfelicxe la tempo rapide pasas, kaj denove mi estas hejme. Viajn fotojn mi miras, vi estas bona "fotisto", gratulojn.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Tereza Kapista says:
Okaze de via naskigxtago mi deziras unue bonan sanon, felicxon kaj la aliajn bezonatajxojn vi mem faros. Viaj fotoj estas interesaj pro belaj detaloj kiujn vi fotis. Amike Tereza Kapista
Posted 22 months ago. ( permalink )
Helena Tylipska says:
Saluton al Vi kaj al Viaj superfotoj! Helena
Posted 23 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Kara Toeko! Iom malfrue (bonvolu pardoni min!) , mi tamen skribas por deziri al vi bonegan naskigxtagon! Elkore mi salutas vin amike el norda Francio!!! Do widzenia! :-)
Posted 23 months ago. ( permalink )
Toeko says:
Karaj, gekaraj! Dankon por ĉiuj bondeziroj. Kaj ne koleru, se mi al iu aparte forgesis aŭ forgapis responde danki. La memorkapablo..........pri kio mi komencis...?
Posted 23 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Kara! Cxion plej bonan okaze de via naskigxtago mi deziras al vi ! Cent jarojn. Por vi: www.wrzuta.pl/audio/lVeLft2Jd3/polskie_biesiadne_-_sto_lat_sto_lat
Posted 23 months ago. ( permalink )
Neuza Brienze says:
Amiko Toeko,
mi gratulas vin okaze de via naskiĝitago hodiaŭ. Vivu feliĉe, sane , esperante ĉiam.
Estas miaj sinceraj deziroj, ĉirkaŭbrakante vin.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Kara Toeko : BELEGAN DATREVENON KAJ FELICXON KUN VIA FAMILIO mi deziras al vi . Sxajne, ankoraù vi ne atingis samagxa kiel mi, 71a ? ? ? ? Pli bone por vi ; en mia urbo Montpellier, ni povus imagu ke la printempo jam estas tie, sed februaro ofte kunportas frostajn ventegojn do ni ankoraù atendos por festi la varmajn tagojn . Por vi certe hodiaù estas, estis, estos belega taga ! Tre amike via Josee
Posted 23 months ago. ( permalink )
Jan Popelka says:
Kara estimata Toeko, okaze de via bela ronda datreveno mi deziras al vi ĉion bonan kaj ke vi porĉiame gardu vian sciemecon kaj maltimemecon rilate novaj teknikaĵoj, kiu estas laŭ mi iom malkutima ĉe viaj samgeneracianoj, kaj ĉe nuntempaj junuloj male eble iom troiga ;-) !!!
Amike, Jan
Posted 23 months ago. ( permalink )
Wâner says:
FELICHAN DATREVENON kara Toeko, mia pola amiko. Estu sano kaj paco che vi. Dio benu, gvidu kaj gardu vin chiam kaj chiam en la bono.
(antaue estis en mia urbo pola pastro, nomata Francisko)
Posted 23 months ago. ( permalink )
Angel Arquillos López says:
Kara Toeko,
Nuntempe mi estas en Madrido, almenaux du semajnojn mi restos cxe mia fratino, pro tio ne vizitas babilejon.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Adrián Caldera says:
Feliz cumpleaños te deseamos tus amigos del otro lado del atlántico.
Posted 23 months ago. ( permalink / translate )
Mahmud says:
Saluton kara Toeko! Dankon pro vizito. Mi spektis viajn fotojn. Ili estas belaj. Bonan farton kaj fotadon mi deziras por vi.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Bonan tagon Toeko, mi eraris lastan fojon pri la urbo-domo kaj ankaù pri via nomo do mi pardonpetas, cxu mi povas aldoni vin al mia listo de amikoj ?
Posted 23 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Saluton Takeo, rigardante fotojn de unu kaj de alia, mi legis mesagxon kaj konstatis ke vi logxas en Vroklavo, la mondo estas vere malgranda ! En tiu urbo logxas Roma, mia unua korespondantino en espreranto, eble vi konas sxin ? Mi logxas en suda Francio, kaj ankaù cxi tie la vetero estas iom freneza, la vintro esta cxefe malseka kun nekredeblaj ventegoj . Mi deziras al vi felicxon, sanon, kaj amon en tiu nova jaro 2008 !
Posted 23 months ago. ( permalink )
Toeko says:
Ĵus mi finis babiladon en snifejo kaj venis kontroli kio okazas ĉi tie. Ĉe ni la vintro ĝis nun estas milda. Hodiaŭ eĉ pluvis.
Vidu lastajn fotojn miajn.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Onklo says:
Saluton,amiko,Toeko ! Kiel vi fartas ? dankon pro vizito al mia paĝo. Mi provos renkonti vin en sekvanta jaro en Bialisttoko UK. Gardu vin sur glitita vojo ! Ĉi jare la vetero estas pli milda ol pasinta jaro.Estas ŝajne fakto ke terglobo pli varmiĝis jaron post jaro.Mi ne ŝatas novan jaron,ĉa r mi ne ŝatas havi unu pli jaraĝon. tamen multe da homoj ŝatas novjaron,ne sciante ke ili havis unu pli jaraĝon . Tiuj ŝajne estas stultuloj,laŭ mia opinio. hahhahaaaa Ŝerco ! Amike saluats,Lee(Onklo).
Posted 23 months ago. ( permalink )
Wâner says:
Ho, karega Toeko mi deziras esti via amiko pere de Ipernity. Do, aldonu min bv. Frate via, Wâner(Formiketo) el brazila urbo Ubá, Minas GErais.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Jan Popelka says:
Kara Toeko, mi deziras al vi feliĉegan, ĝuste venantan jaron 2008.
Jen akireblas mia bondeziro.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Angel Arquillos López says:
Kara Toeko, pro diversaj kialoj mi ne babilas rete, tamen mi ne forgesas la geamikojn, kaj vi estas speciala, pro tio mi deziras al vi cxion bonan por la venonta jaro. Brakumojn.
Angel
Posted 2 years ago. ( permalink )
Jan Popelka says:
Iomete malfrue: Feliĉan Kristnaskon al vi, Toeko!
Novjara bondeziro ĝuste estas pretigata kaj espereble ne malfruiĝos...
Posted 2 years ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Ve ,gripo! Mi bedauxras kaj mi esperas, ke gxis Kristnasko vi plibonigxos kara! Tion mi al vi deziras, multe da sano!!! Dankon pro bondeziroj, Felicxan Kristnaskon! Smacznych pierożków i barszczyku! Gxis kra!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Printempo says:
Kara Toeko,
"Vesna" jam ne estis plu libera kiam mi aligxis al Ipernity, do mi elektis tradukon :). Vlada filmis rokojn kiam ni iris al MKR al Cres, li filmis cxion kion ni trapasis. Kajto ne povis flugi pli alte, estis forta vento al sudo, kaj gxi tute ne volis pli alte flugi, kvankam ni post kelkaj tagoj suficxe sukcese faris tion. Estu bone :), Vesna
Posted 2 years ago. ( permalink )
Toeko says:
Jes, preskaŭ perforte....Sed - ĝis nun mi ne "kaptis" sencon de la retejo (eble mi tro malmulte sidas super ĝi kaj esploras ĝin).
Posted 2 years ago. ( permalink / translate )
Jan Popelka says:
Saluton Toeko. Dankon pro via aliĝo, kiun mi preskaŭ perforte elpetis ;)
Posted 2 years ago. ( permalink )

← previous 1 2 3 next →

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?