68 Comments / add your comment?

Tina S.pro says:
Kara Petro,

mi aŭdas ĉi-tie nur entuziasman laŭdon pri via laboro kun la infanoj tiam antaŭ 10 jaroj. Vi pludonis kun plezuro, sindediĉo kaj multe da fantazio, kion vi plej bone kapablas kaj plej volonte faras: el viaj multaj lingvoj la plej ŝatatan - Esperanton - kaj la muzikon. Kion oni deziras plie por siaj infanoj? Kaj vi ne prenis monon, tio faras vin suspekta? Ĉi-tie en Belgio, kie oni daŭre petas la homojn doni volontulan laboron? Ni flandraj Esperantistoj bone kutimiĝis vian senpagan, senlaciĝan laboron. Ni taksas ĝin alta, ni profitas de ĝi kaj kore dankas vin.
Ĉio povas esti nur malbona sonĝo el kiu ni espereble baldaŭ rajtas vekiĝi. Ĝis tiam mi deziras al vi kaj via edzino multege da forto por kapabli elteni ĝis la bona fino.

Kore salutas
Tina
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lodchjo says:
Kara Petro, mi ne povas imagi kio okazis!! Mi 100%e fidas kaj subtenas vin!!
Posted 23 months ago. ( permalink )
Lodchjo says:
La plej lasta letero estas terura! Mi pensis ke ĉiuj homoj estis konsiderataj senkulpaj ĝis kiam pruviĝis post profunda esploro la malo. Aŭ ĉu tio estas fikcia usonaĵo???
Posted 23 months ago. ( permalink )
Julia Sigmond says:
KARA PETRO! MI SENDIS AL VI LETERON! SED ANKAU CHI TIUN MESAGHON MI SKRIBAS AL VI!
SCIU, KE TUTA ESPERANTIO STARAS APUD VI! SIGMOND JULIA, KLUJHO, RUMANIO
Posted 23 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Diable, kia ŝoko. Mi aŭdis onidirojn pri instruisto kaj lernantino sed onidiroj lasas min indiferentaj. Nun, travagante Ipernity mi legis kiu estas akuzita kaj tio estas ŝoko terura. Multegaj rakontoj mi aŭdis pri vi kaj ĉiu rakonto finis per la sama frazo; sed li estas nekredeble honesta.
Klaĉoj, malhonestaj akuzoj, ili rompas la koron, rompas la vivon, mi mem spertis. Kuraĝon mi deziras al vi el plej profundo de la koro. Espereble ĉi tiu koŝmaro rapide finiĝas.
jakvo Schram
Posted 23 months ago. ( permalink )
Ivo Durwael says:
Lundon, 21/01 mi intencis viziti Petron. Mi veturis al la karcero kaj alvenis samtempe kun lia edzino, Kjoko. Mi devis rezigni pri vizito cxar Kjoko deziris maksimume eluzi la malmultan disponeblan tempon. Se alia amik(in)o intencas viziti Petron kaj akiris la necesan permeson estus bone unue interkonsenti kun la edzino pri oportuneco (tel. 052/21 26 77).
Ivo Durwael.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Silvia Garnero says:
MI nomigxas Silvia Garnero kaj estas perreta amikino de via amiko Filippo (Sen Rodin) mi estas esperantistino nur de antaux kelkaj jaroj kvankam mi ekkonis gxin en mia junagxo; nun mi agxas 60 kaj cxiutage vizitas vian blogon. Mi estas viaflanke en cxi tiu malgxoja via travivajxo; ne malkuragxigu, mi certas ke baldaux oni liberigos vin de la karcero cxar vi estas tute senkulpa. Mi pregxas por vi por ke kiam vi estos libera vi povu publikigi la entenon de via tuta blogo libroforme tiel ke la tuta mondo komprenu ke la homa jugxo estas oftege malvera kaj ke la Vero cxiam venkas.Vi prave petis ke Filippo pregxu por vi cxar certe siaj pregxoj estas pli valoraj ol la miaj kvankam mi estas kristanino. Kore Vin salutas el sia rulsegxo.Silvia.
Posted 23 months ago. ( permalink )
MarcVB says:
Petro, vi petis ke ankaŭ leterskribantoj skribu ion en ĉi via blogo, por montri al hazardaj vizitantoj ke vi ne predikas en la dezerto. Jen mia aldonaĵo, la reston mi preferas skribi pli persone. Sed efektive: vi ne estas sola tie.
Marc.
Posted 22 months ago. ( permalink )
biciklanto says:
Petro,
ni tre ĝojas ekscii pri via liberigo... finfine !
Ella kaj mi sekvis viajn travivaĵojn en malfacilaj kondiĉoj pro malhonesta akuzo.
Ni nun, tuj antaŭ nia ekvojaĝo, estas kontentaj pri la bona novaĵo kaj ni deziras al vi bonfarton kaj esperas vin baldaŭ revidi en la klubejo.
Amike,
Eddy
Posted 22 months ago. ( permalink )
Jessica D. says:
...kaj mi esperas, ke vi finfine povas nagxi en cxokolada lakto :-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Jakvopro says:
Kara Petro,
Ivo anoncis la ĝoigan novaĵon en La Verda Stelo. Ĉiuj vere feliĉas ke via infero finiĝas. Evidente ĉiuj realiste scias ke ne jam estas la fino, sed nura kiun vi bezonas estas juĝisto klera.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Koran gratulon, Pet'! Mi vere esperas, ke tio estos la fino de via koŝmaro! Nur unu problemo restas: kion mi faru ĉi-vespere??? Neniuj leteroj viaj plu por tajpi??? cty
Posted 22 months ago. ( permalink )
Flandra Esperanto-Ligopro says:
Nome de ĉiuj kolegoj de FEL, bonvenon inter la (duon)liberuloj! Ĝis lundo!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
la antaŭjuĝeco kaj arbitrekulpiga interpretemo de viaj enketistoj estas terura!
Kun tiaj manieroj oni povas tranformi ĉiu ajn en fia kulpanto!
(estus ja, kiel vi iomete provis, interesa kaj instrua "ekzerco" provi ioman momenton fari tiel kun tute banalaj aferoj, kaj provi "malpurigi" ĉion ajn sintenon kaj karaktertrajton!)
Kial kaj kiel ili iĝas tiel?
Aŭ ĉu la via estis aparte malbona?
Mi ne scias ĉu en Belgio oni legis pri kiel kondutis la enketjuĝisto, la gxendarmoj, kaj la psikiatroj en la en Francio malĝojefama afero de Outreau, kiel li direktis al la akuzitoj (pri kiuj oni finfine eklernis, post monatoj ..... , ke ili tute ne estis kulpaj, la ĉefa kaj vera, kulpinto estinte inventinta ĉiujn la kromajn akuzojn!) oni retrovas (en eĉ pli malbona kaj terura grado) tiujn emojn. Post kiam la skandalo eksplodis, homoj, por momento ... , maltrankviligos, kaj oni interalie raportis kelkajn el la frazoj kaj fi-metodoj uzitaj dum la enketo; estis dorsofrostiganta!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Gratulojn pro la malliberigo, kara Petro. Mi preĝas multe por vi.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Kara,
Iom ĝena tajperaro en via teksto.... sed, mi komprenas, kaj akceptas.
Koran dankon,
petro.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro replies:
Ho ve! Mi neniam rimarkis tion! Mi ege pardonpetas! Kia stulta eraro. :(
Posted 12 months ago. ( permalink / translate )
Flandra Esperanto-Ligopro says:
La jena mesaĝo atingis nin: Pri via liberigo mi aŭdis antaŭ kelkaj tagoj kaj mi sendas al vi mian elkoran kongratulon. Eĉ se la afero ankoraŭ ne finiĝis, eblas esperi rapidan pozitivan finon.
Mi konstatis, ke multaj amikoj-samideanoj sendis mesaĝojn por apogi kaj helpi vin. Tiu amikeca esperanta-reto havas profundan signifon.
Dankon por via respondo al mia letero.
Plej samideane kaj amike (ĉu ankaŭ : Monte-Kriste ?) via,
Daniel kaj Josiane Moirand
Posted 22 months ago. ( permalink )
Roland Platteau says:
le sinteno de via kato estas ege emociiga. Vere ja bestoj estas pli homaj ol homoj! kia kontrasto!
Iam mi spektis filmon (estis se mi bone memoras "la viro sen asinteco" de Kaurismaki, kie mi konstatis, ke la ununra rolanto, kiu havis homajn sentojn en la filmo estis iu hundo; la tuta cetero, ne!)
Eĉ se nur tio devas esti repaginta vin por la suferoj!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Koos Scharroo says:
Kara!

Mi nur antaŭ nelonge sciiĝis pri viaj teruraj travivaĵoj!
Mi tre tre esperas, ke ili baldaŭ finiĝos.

Plej kore,
Koos
Posted 22 months ago. ( permalink )
Katalin Kovatspro says:
Mi nur hieraux nokte eksciis pri via kalvario kaj estas tute sxokita. Mi legis kaj legis viajn leterojn esperante ke vi havis forton elteni kion necesas toleri kaj samtempe batali cxiumaniere kaj afike por ke venku la vero kaj vi liberigxu de la kosxmaro.
Laux la komunikoj nun vi estas "libera", sed mi dubas pri tio ke entute iam ajn eblas liberigxi komplete de tiajxo.
Kune kun la aliaj sekvintoj de via blogo kaj suferoj mi atendas bonajn, tre bonajn novajxojn pri kaj de vi kaj deziras forton por rigardi cxiam supren kaj antauxen. Amike, Katalin
Posted 22 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Kara,

Dankon pro viaj kuraĝaj vortoj. Vivo estos daŭrigata, mi esperas, sed ne forgesu ke la glavo de Damoklo ĉiam pendas super mia kapo.

Kore,

petro.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Jan Popelka says:
Gratulojn kaj kuraĝon ankaŭ el mia flanko, Petro! Ĉu vere rilate tiaj aferoj ne uzatas supozo pri la senkulpeco !?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Nu, kara, en ĉiuj aferoj "oni" devus esti konsiderata senkulpa ĝis kiam la kulpo nerefuteble estas pruvita.... Hieraŭ en radio mi aŭdis alian version: oni estas senkulpa ĝis la juĝiste decidas kontraŭe, kaj tio jam estas pli laŭ la vero (eble eĉ oficiala, ĉar oni ja povas esti kondamnita surbaze de nuraj supozoj! tute ne necesas nerefutebla pruvo!). Nu, pri tio vi ja legis en mia blogo, sed mi intencas tamen ankaŭ verki tekston pri la grado de antaŭjuĝo en tiaj aferoj.
Kore, kaj danke,
petro.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Manolopro says:
Kara Petro:

Estu kuraĝa. Vi havas malantaŭ vi multajn amikojn.

Bonvenon al Liberujo.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Kara Manolo; Ne nur malantaŭ mi sed ankaŭ antaŭ mi kaj ĉirkaŭ mi ... mi sentas la geamikojn!
Kore kaj Danke,

petro.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' says:
Gekaraj,

Mi intencis hodiaŭ aldoni novaĵojn, sed mankas al mi la tempo. Tre baldaŭ mi tamen denove rakontos al vi pri miaj pensoj, pri miaj travivaĵoj...
Espereble morgaŭ aŭ postmorgaŭ!
Zorgu vian sanon! Ĝuu la vivon! kaj precipe: Ĝuu la liberecon, kiel mi faris jam dum la pasintaj semajnoj.
Kore,

petro.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' says:
Gekaraj,

Mi ne havas tempon respondi al cxiu aparte, sed mi legas viajn mesagxojn, mi relegas ilin, mi kovas ilin en mian memon kaj cxerpas el ili cxion kion mi nepre bezonas.
Koran dankon!

petro.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Ni invitas vin al la lanĉofesto de la nova disko de Jacques Yvart en Dunkerque !
Speciale la nordfrancoj, parizanoj, belgoj, britoj kaj nederlandanoj kiuj estas relative proksime de Dunkerque..
Por vidi la invitilon alklaku la bildon...
Lanĉofesto de la disko de Jacques Yvart en Dunkerque
Posted 21 months ago. ( permalink )
Jianhua Li says:
saluton!
kara samideano.
kiam vi havas liberan tempon, bonvolu viziti mian blogon. www.ipernity.com/blog/42370/50411
koran dankon!
kaj mi esperas ke vi povas sendi al mi vian bondeziron al la Pekinaj Olimpikoj kaj al la sportistoj post lego de tiu blogo.
mi atendas vian respondo. koran dankon!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Mahmud says:
Kara Pecxjo! Mi esprimas miajn gratulojn pro via naskigxodatreveno.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Maggy Libouton ( limali ) says:
MOV.com.br - Recados Animados para seu Orkut
Envie Recados Animados em Mov.com.br

Feliĉan Naskiĝtagon ! ĉion bonan al vi !
Posted 19 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Kara amikino,
Vere belega, kortuŝa, korfandiĝa estas la bildo! Mi ĝis nun vere ne sciis kion signifas la zamenhofan esprimon "ili vivas kiel kato kun hundo" !!!! Dankon pro via instruo!
petro
Posted 19 months ago. ( permalink )
Cindy Mckeepro says:
Feliĉan naskiĝtagon, kara Petro!
Posted 19 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Ĉion bonan okaze de via naskiĝtago, Petro. Mi vere esperas, ke via nova vivojaro tute kontraste kun la malnova, estu sen koŝmaroj!
Posted 19 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' says:
Karaj... gesalutantoj... kiuj surprizis min per gratuloj okaze de mia oldiĝo, .... mi dankas vin... kaj klopodos kiom eble plej longe daŭrigi oldiĝon!
kore,
petro
Posted 19 months ago. ( permalink )
Lubica Rehusova says:
Okaze de via naskigxtago, iomete malfrue,cxion bonan, sanon,pli multe da sunbelegaj tagoj en via vivo deziras Ljuba
Posted 19 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' says:
Multan dankon. kaj same al vi!

petro
Posted 19 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto says:
La grupo "ELIRO Amikoj" www.ipernity.com/group/38610 Kore bonvenigas vin en la reto ipernity kaj ties esperanto-grupoj.
amike Attilio
Posted 18 months ago. ( permalink )
maria luno says:
Kiu povas malpermesi al vi skribi sur via blogo? cxu la mondo frenezigxas aux kio?
Posted 17 months ago. ( permalink )
Niko Kalivoda says:
Saluton, Petro!
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Petro Desmet' says:
Salutu en mia nomo vian Akropolon.... se vi havas.... kion mi dubas. Mi iam promenis tie, en la vera Akropolo, kaj esperas ke ankau vi iam. Se ne... mi deziras al vi ke iam vi havos la okazon viziti Atenon!
Kore,
petro.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Joan Inglada says:
Nur pasintdimaĉe kiam mi legis la artikolon change.org ne estas change.gov en la blogo de Cindy Mckee, miaj okuloj estis kaptitaj per vorto "Koŝmaro" kiu aperas sur la dekstra flanko de la blogo sub la titolo "Trairi la artikolojn". Mia kurioseco ne haltis ĝis mi finlegis la tutan aferon en via blogo.
Mi, tute ŝokita, tuj skribis al Hektor Alòs, kiu certe, mi pensis, devas koni la aferon. Efektive, li konfirmis ke li sciis pri ĝi.
Duoble konsternita, ĉar la ekscio de tiu kazo revivigis travivaĵon similan ĉe mi, sed bedaŭrinde kun fatala fino, pri kio mi detalos ĉe mia blogo, se mi iam min sentas kapabla. Petro, sciiu ke mi solidariĝas kun vi kaj ke mi gratulas vin pro via kuraĝo ne permesi ke tia monstraĵo detruu vian vivon. Batalu - mi ne ŝatas militajn vortojn, sed ĉi kazo devigas ĝian uzadon- ĝis la fino por ke la vero emerĝu surfacen!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Joan Inglada edited this comment 12 months ago.
Petro Desmet' replies:
Kara,
Multan dankon pro viaj kuraĝigaj vortoj. Jes, mi daure batalas kvankam mi preskau freneziĝas. Mi treege kompatas mian edzinon, kiu ankau ekfreneziĝas, kaj kuras kiel venenita muŝo, au muso, tute egale. Ni tute ne kutimas kvereli au disputi (unu foje en tri jaroj?) sed nun eta tuŝo sufiĉas por ke ektondru! Ĉu vi komprenas? Estas monstra, kafkaa, surealisma, nekredebla afero... Se vi deziras estonte esti informita, tiam necesos sendi al mi retadreson, ĉar vi ja scias ke oni klopodas buŝumi min!
Kore,
petro (petro@esperanto.be)
Posted 12 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Mi esperas, ke la ĉi-jara Kristnasko estis pli feliĉa ol la pasintjara, Petro! Kaj ĉiuj estontaj Kristnaskoj estu same feliĉaj!
Posted 11 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Dankon, kaj same al vi.
Posted 11 months ago. ( permalink )
Jose says:
Danko pro vizitar me, kara Petro! Saluto de Mexikia!
Posted 8 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' says:
Al mi estis granda ĝojo renkonti la lastan de la Mohikanoj, la lastan de la idistoj! Ĝuu vian solecon, vi tamen havas nian plenan simpation!
Kore.
Posted 8 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Kara Petro, koran dankon pro via aldono! Mi ofte estis en Belgio por butikumi el Germanio kun franca esp-isto! Fortan brakumon k mi kore salutas vin el Nipono! ^^/V
Posted 7 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Mi supozas ke vi scias ke mia edzino estas niponanino? Ankau ŝi ofte, tro ofte (?) butikumas ĉi tie! Kore, kaj dankon!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Paŭl Peeraertspro says:
Tre koran gratulon okaże de via 75a, Peĉjo!!!!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Dankon, Paul. Mi bedauras, fakte, la altan nombron, sed... kion fari? Unu rimedo: morti juna, sed lau mi tio ne estus bona solvo.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Lubica Rehusova says:
Ankorau multegaj belegaj tagoj plenplenaj fine de via trankvilo kaj entuziasmo por E-laboro.
Koran bondeziron al via hodiaua naskiĝtago!!!!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Mi estas feliĉa havi tian bonan amikinon en tia fora lando, al kiu mi.... de tempo al tempo sopiras.
Posted 7 months ago. ( permalink )
Marco says:
Kara Petro, Feliĉegan naskiĝdatrevenon kaj bonan vivon!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' says:
Dankon, Marco, kaj same al vi.... en la konvena tempo!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Dankon pro via vizito en mia paĝo ^^/V Mi salutas el Nipono k fortan brakumon!
Posted 7 months ago. ( permalink )
Lu says:
Saluton! Ĉu vi legis mian komenton pri la komparo de la ĉina vortaro? Ĉu vi povus indiki, pri kiuj vortaroj angla kaj franca temas? Antaŭdankon
Posted 5 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' replies:
Mi respondis jam, sed mi baldaŭ sendos pli kompletan respondon!
Kore,
petro,
Posted 5 months ago. ( permalink / translate )
César Dorneles says:
Amikan saluton el Brazilo!
Posted 5 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' says:
Amikan saluton el Belgujo... kaj korajn bondezirojn al Brazilo, kie mi iam travivis belegan tempon.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Dr. Molnár Lajos says:
Kara Petro!
Estas por ni granda honorigo aparteni al Via amika reto!
Multsalute
Ludoviko kaj Julinjo
Rigardu foje ankaŭ nian plurlingvan retejon: http://www.egalite.fw.hu ...
Posted 4 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' says:
Mi vizitis, mi vizitis..... eble poste komentos.
kore!
petro
Posted 4 months ago. ( permalink / translate )
Attilio Liotto says:
Dankon por via aliĝo al la grupo ELIRO Amikoj http://www.ipernity.com/group/eliro amikoj Memoru ke ĉigrupe ĉiuj samrajtas; do kio viaopinie kritikindas, kritiku ankaŭ akre, Laŭeble proponu novajn temojn. Esperanto vivas kaj evoluas ankaŭ dankal via aktiveco. Bonan esperantumon! amike Attilio
Posted 3 months ago. ( permalink )
Ken says:
Saluton el Honkongo. Amike Ken

Posted 3 months ago. ( permalink )
Petro Desmet' says:
Iam mi estis en Hongkongo, serĉis sed trovis neniun amikon, je mia granda seniluziiĝo!
Kore,
petro
Posted 3 months ago. ( permalink )
Zhang Xuesongpro says:
Agrablan Kristnaskon!!!
Posted 3 days ago. ( permalink )
Dima Ŝevĉenko says:
Feliĉan Kristnaskon kaj Novjaron!
Nova jaro
Fabelaj mondoj
Posted 3 days ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?