45 Comments

Dima Ŝevĉenko says:
Feliĉan Kristnaskon kaj Novjaron!
Nova jaro
Fabelaj mondoj
Posted 8 days ago. ( permalink )
Rikardo Albert says:
Feliĉan datrevenon!
Posted 4 weeks ago. ( permalink / translate )
Anjopro says:
Kara Amiko,
Feliĉegan Naskiĝtagon deziras al vi,
elkore kaj plej amike, Anjo
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Stelo says:
Saluton Julio,
baldaŭ ni denove hispanumos .... jam 4a de novembro ni revenos al Punta Umbria.
Ni esperas baldaŭ renkonti vin denove,
amike Stelo
Posted 2 months ago. ( permalink )
Ken says:
Saluton el Honkongo. Amike Ken

Posted 3 months ago. ( permalink )
Stelo says:
Saluton Julio,
Mi vidas vin ofte konektitan, sed vi, bedaŭrinde, ne plu aldonas nek fotojn nek artikolojn al via paĝo. Ŝatus al mi, kaj certe ne nur al mi, legi pri via urbo, novaĵojn el via E-klubo, vidi novajn fotojn....ktp...ktp
Amike salutas vin Stelo
Posted 3 months ago. ( permalink )
Stelo says:
Saluton Julio,
Dankon pro via vizito al mia retpaĝo. Mi bedaŭras ke vi ne lasus mesaĝon al mi. Kio novas ĉe vi? Kiel sukcesis via kongreso? Ĉu vi finfine ricevis fotokopion de la unua lerno libro el Madrida biblioteko? ktp...ktp
Amike Stelo
Posted 5 months ago. ( permalink )
Stelo says:
Mi kore salutas vin el Slovenio, esperante ke vi ricevis mian lastan sendaĵon.
fartu bone, Stelo
Posted 6 months ago. ( permalink )
Stelo says:
Saluton Julio!
ni preparas novan ekspozicion .... ĉifoje en la domo por emerituloj.
mi atendas vian respondon,
amike Danica
Posted 8 months ago. ( permalink )
Julio Herreropro says:
Saluton, Angel
Mi gratulos vin postmorgaŭ okaze de via datreveno kaj ĉar ni kunsidos ĉe la kafejo Esperanto la 18an, vi pagos la inviton.
Amike, Julio.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Angel Arquillos López says:
Saluton Julio, ni logxas en la sama urbo, ni kunsidas marde kaj jxauxde, kaj mi forgesis gratuli vin okaze de via datreveno, mi pardonpetas... kaj mi esperas ke vi ne agos same la venontan 17-an de decembro.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Ne dankinde Julio.. la plezuro estis por mi ;-)
dankon pro via afabla komento...
ĉion bonan al vi !
Muzikamike salutas
Flo !
Posted 12 months ago. ( permalink )
Anjopro says:
Tre kara Julio, Mi deziras ege feliĉan naskiĝtagon. Havu bonegan sanon kaj multe da sukcesoj en via vivo.
Plej amike, Anjo
Posted 12 months ago. ( permalink )
Marco says:
Karega Julio, al vi mi sendas miajn fratajn bondezirojn: feliĉegan datrevenon!!!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Karesema says:
Saluton Julio...
Dankon pro via vizito!
Nepre revenu!
Posted 13 months ago. ( permalink / translate )
A. Fabián Jiménez says:
Saluton Julio!! Vere la kongreso estis amuza, atendu la eldono de miajn fotojn...
Posted 13 months ago. ( permalink )
Liette Lela says:
Saluton, amiko!
Bonan semajfinon!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Carlos Devizia says:
Dankon pro via vizito Julio, Saluton el Argentino, Gxis baldaux!

Carlos
Posted 13 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Elkore mi dankas viajn bondezirojn kara Julio :-) !!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Stelo says:
korajn dankojn por via agrabla zorgo pri ni dum nia vizito al via urbo.
ni ambaŭ ĝuis ekspozicion kaj agrablan interparoladon kun geesperantistoj.
kore Stelo
Posted 14 months ago. ( permalink )
Anjopro says:
Saluton kara Julio, Dankon al vi pro via vizito. Kio pri vi? Ĉu ĉio iras bone ĉe vi?
Plej amike, Anjo
Posted 14 months ago. ( permalink )
Stelo says:
Saluton Julio!
mi tralegis mesaĝojn, sed vian forestis.
Ĉu nia interkonsento ankoraŭ validas, mi petas alvoku min telefone post 9a horo vespere.
mi elkore salutas vin kaj esperas baldaŭan renkontiĝon
amike Stelo
Posted 14 months ago. ( permalink )
Ĥoĉjo (Jorge Pavón) says:
dankon Julio, mi ŝatus iri al la kongreso en Malago, se eblas.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Stelo says:
Saluton Julio!
Ni ne renkontis nin en Kuenka, sed mi esperas ke ni havos eblecon renkontiĝi en Cordoba.
Dankon pro via vizito en mia paĝo.
amike Danica
Posted 15 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Julio, dankon pro viaj afablaj vortoj okaze de mia datreveno.
Amike,
César
Posted 16 months ago. ( permalink )
Julio Herreropro says:
Dankon pro la premio, kiun mi kundividas kun Thierry.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Xenia Rokocoko says:
Gratulon! Vi ricevas tiun ĉi premion, ĉar vi rekonis Julika en la konkurso "Kiu estas kiu" :)
Posted 17 months ago. ( permalink )
Fede says:
Mi jam vidis tiun ret-paĝon, sed verŝajne la lastan mesaĝon oni verkis antaŭ unu jaro, ĉu ne? Ĉu la esperanto-grupo daŭre kuniĝas por babilado kaj lernado? Mi vidis, ke ili iras al Cabo de Gata por demandi klarigojn al instruisto, kiu loĝas tie, sed mi kredas, ke ankaŭ mi povus helpeti ilin... Nu, se vi priscias ion, bonvolu sciigi min.
Ĝis
Posted 17 months ago. ( permalink )
Fede says:
Ne, mi loĝas en Almerio nur post 5 tagoj, mi pasos la someron tie ĉi, sed mi studis en Salamanko. Mi lernis rete (kun helpeto de amiko mia) kaj poste, ĉi-jare, mi organizis kaj estris kurson en la Universitato
Posted 17 months ago. ( permalink )
Fede says:
Hmm, ne, mi ne sciis, ke okazos kongreso en septembro.
Posted 17 months ago. ( permalink / translate )
Yury Condori says:
Saluton Julio!!!!! gracias por la visita, espero que estemos en contacto recibe un cordial saludo tu amikina Yury
Posted 18 months ago. ( permalink / translate )
Attilio Liotto says:
La grupo "ELIRO Amikoj" www.ipernity.com/group/38610 Kore dankas por via daŭra partopreno en la reto ipernity kaj ties esperanto-grupoj.

amike Attilio
Posted 18 months ago. ( permalink )
Julio Herreropro says:
Ne, mi ne vidis bordelon Esperanto dum mia promenado, fotilo enmane, tra Esperanto-strato. Tamen, mi nun rimarkas ke mi preteratentis, kaj do ne fotis, la Veterinaran Klinikon (best-kuracejo) Esperanto.
Mi reiros kaj se mi vidas bordelon Esperanto, mi fotos ankaŭ tion.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Mirige - ne ekzistas bordelo Esperanto!
Posted 19 months ago. ( permalink / translate )
Julio Herreropro says:
Dankon, Stelo
Dum venonta vizito via al Malago ni kuniros al la strato Esperanto, ĉar lastfoje ni ne havis la okazon fari tion.
Amike, Julio
Posted 19 months ago. ( permalink )
Stelo says:
Saluton Julio;
Mi dankas al vi pro tiaj belajn kaj emocigitajn fotajxojn. Malago vere pruvis sin kiel esperanta urbo.
Gratulojn.
kore Stelo
Posted 19 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
saluton Julio,
dankon pro la vizito kaj aldono!
Bonvenon !
Muziksalute
Flo !
Posted 20 months ago. ( permalink )
Odamir says:
Dankon pro via vizito!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Gerardopro says:
Dankon pro via vizito..
Posted 21 months ago. ( permalink )
Erzsébet Tuboly says:
Saluton Julio! Mi dankas vian viziton en mia retpaĝo. :-)
Posted 21 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Saluton Julio,
Ni invitas vin viziti nian esperanto-muzikpaĝaron...
Bonvenon !
Plej muziksalute
Flo !
Posted 21 months ago. ( permalink )
Julio Herreropro says:
Saluton, Anjo. Mi ghojas pri via bonfarto. Mi ankorau ne estas sperta pri Ipernity, sed baldau mi komencos aldoni fotojn kaj almenau unu artikolon.
Espereble ni renkontos nin en julio kaj, dume, ni renkontighos che Ipernity.
Amike
Julio
Posted 22 months ago. ( permalink )
Julio Herreropro says:
Jes, Angel, vi pravas, sed venontan mardon, che la klasejo, vi klarigos al mi kiel fari tion.
Ghis baldau.
Julio
Posted 22 months ago. ( permalink )
Angel Arquillos López says:
Saluton Julio. Sxajnas al mi ke vi ne kapablas enmeti vian foton, aux vi ne havas bonan foton de vi?. Korajn salutojn!
Posted 22 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?