267 Comments / add your comment?

← previous 1 2 3 next →

Espe ЄЭ says:
Saluton Karles!
Vi ankaŭ estas ĉi tie? :-)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Ha ha! mi ĵus demandis min(vin) same! brakumon!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Lluís says:
Oh, fine malaperis la pingvenoj! Tamen mi gratulas ke vi elektis rifuzi de ajna kopirajto!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Jes, mi kontentas pri la decido. Tamen mi cerbumadas ĉu entute kopirajto gravas en ĉi afero. En malvirtuala vivo mi povas eltondi bildojn de magazinoj kaj aliaj publikaĵoj, ilin kolekti kaj glui en propran albumon kaj montri al amikoj. Mi ne vidas grandan konflikton, eventuale malĝentileco al la aŭtoro? manko da informoj por la spektontoj?...
Posted 2 years ago. ( permalink )
Lluís says:
Nu, se vi ne monprofitas de preteriro de kopirajto, [en Hispanio] vi agas laŭleĝe. En ĉiuj kazoj, tamen, mi konsideras la ĝentilon. Ĝentilo al la aŭtoro (meritiga), kaj ĝentilo al legantoj (kiujn eble interesas la fonto, por satigi eventualan plian intereson).
Posted 2 years ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Karulo estas Karles??????
@_@
Posted 2 years ago. ( permalink )
maria luno says:
aha..dankon pro via mesagxo kara Ulo...mi estis en Barcelono..kaj festumis kun esperantistoj ...venonta fojo..ni bierumu, cxu?
Kisegon.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Anjo says:
Karulo, mi vizitis vian reton kaj vi havas tre interesajn dokumentojn. Bonvenon en mian retpaghon chi tie en Ipernity. Amike, Anjo
Posted 2 years ago. ( permalink )
Manolopro says:
Mi same bondeziras al vi ĝojoplenan julon, for de senbrida konsumismo kaj malŝparemo!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Ĉu vi estis ĝentila dum tuta jaro? Se jes, eble ankaŭ vin vizitos la frostavo ;)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Nu, certe jes! Cetere mi fidas ke ankaŭ nia tradicia Frosto-Ŝtipo ion donacos (frosto-ŝtipo estas malpli strikta ol avo frosto, ĝi fekas donacojn por ĉiuj julantoj sen antaŭdemandoj :DDD)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Plia klarigo pri la feka ŝtipo eblas tra mia blogo.
Posted 2 years ago. ( permalink )
Espe ЄЭ says:
Saluton Karulo!
Mi dankas pro amuzaj bondeziroj sed mi ne volas multe da faraonidoj :-)
Por vi mi deziras ĉion plej bonan en 2008 jaro. Verdiĝu kaj verdigu! ;-)
Posted 23 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Karulo, dankon pro deziroj okaze de mia naskigxtago, ho! Ecx pole ;) Felicxan Novan Jaron !!! :-)
Posted 23 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Kion vi faras, Karulo?
Posted 23 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Semajnfine estis tre okupita. Ni celebris la tagon de la Tri Orientaj Magiistoj, kiam infanoj ricevas donacojn. Mi estis kun mia filo Mikel, 8-jara.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Kaj kion Mikel ricevis?
Posted 23 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Pupdomon, sekretan taglibron, konstrublokojn kaj aliajn plurajn donacojn.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Kaj panjo lia, chu shi ricevis tian interesan biciklon?
Posted 23 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Ŝi ĝenerale ne emas bicikli sed eble ŝi ne sciis pri la nova modelo. Ja iu povus donaci ĝin kiam estos ŝia naskiĝtago. Alia interesa afero estas kiel ŝi klarigus al Mikel pri la stranga donaco al panjo :)
Posted 23 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Chu vi ne sukcesis instrui shin pri efika biciklado?
Posted 23 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Nek pri efika nek pri e...fika, jen instrutasko por ŝia vivkunulo :-P.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Dario Rodriguez says:
Estimata Karulo: Via ŝatata Diccionari de la Llar estas nur elŝutebla se oni membriĝas en la kategorio "Pro" de Ipernity. Tiu valora vortaro devus esti en la retejo de Kataluna E-Asocio por ke ĉiuj povu ĝin konsulti. Mi havas ĝin en mia komputilo ĉar vi sendis ĝin al mi antaŭ longa tempo.
Tamen esploru ĉu eblas ke ĝi aperu libere en Ipernity: mi estas novulo en ĉi socia forumo kaj mi ne scius kiel konsili al vi. Cetere, kial vi malaperis el la kataluna kaj iberia forumoj?
Posted 23 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Sal Dario,
pri mia malapero bv. legi ĉe labekbotelo.blogspot.com/2007/11/kabei-ar.html . La aliajn aferojn mi pripensos.
Posted 23 months ago. ( permalink )
Mirna Marino says:
Saluton el Brazilo!

Vi enmetis gajegajn fotojn en Ipernityn! hahahaahahahah Bonege!

Amikan brakumon! Mirna
Posted 23 months ago. ( permalink )
BLUANOKTO ( Telma) says:
salutojn el Rio de janeiro
dankon pro viziti min
Posted 23 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Kion faras Karulo?
Posted 23 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Lau kutimo- Tili serchas netrovrblajhojn. Chu respondo kontentiga?
Posted 23 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
netrovrblajhojn? he he serĉu ankau iun vokaleton en viaj poŝoj (mi peras la peton de mia lingvalango ;-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Kial insisti pri bagateloj; ekzample Judoj tute ne uzas vokalojn....Sed tio chi estis simpla tajperaro.
Karulan tagon!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mirabelinka says:
Karles, en cxi tiu jaro mi ne plu provas bondeziri al vi katalune. Do! Esperante: cxion plej bonan okaze de via naskigxtago kaj per pola kanzoneto: Cent jarojn!!! www.wrzuta.pl/audio/lVeLft2Jd3/polskie_biesiadne_-_sto_lat_sto_lat :-)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Dankegon Hanka,
bela kaj vigliga kanto!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Tilio says:
KARA KARULO! HAVU KARULAN NASKIGHDATON! KAJ NE NUR GHIN; CHIUJN ALIAJN TAGOJN PASIGU BONE; NUR RARE MALBONE - JA NEEVITEBLA AFERO - POR PLI APREZI BONAJN TAGOJN. KAJ MIAJN BONDEZIROJN. KISON DE TILIO.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Alesk Arpitano says:
bonan nakigxtagon al vi!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Koran dankon Alesk kaj Tilio, pro viaj bonmesaĝoj :)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Mirna Marino says:
Karulo!

Mi deziras felicxajn momentojn por vi en tiu via nova agxo!
Sukceson kaj prosperon!
Dankon pro viaj ege kreivaj fotoj! hahahaahah

Barkumon! Mirna Marino
Posted 22 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Mi dankas pro viaj bonaŭguraj vortoj, Mirna :)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Adrián Caldera says:
Gracias por el comentario Karulo.
La cámara estenopeica es una cámara oscura sin lente, la imagen se forma con la luz que pasa por un agujero muy pequeño (el estenopo), al abrir el obturador.
La fórmula de la fotografía.- Luz por tiempo y límite por horizonte.
Tienes una colección de cámaras antiguas?, me gustaría verlas.
Posted 22 months ago. ( permalink / translate )
Mirna Marino says:
Kara Karulo! :-)

Vi, kiu multe scias, cxu hazarde havas aú scias pri iu, kiu havas iun muzikon bendigita de Piron? La fama "Frandu Piron"! Okazas, ke mi respondecas pri iu programero en radio-programo tie cxi en Brazilo pri la biografioj de esperantistoj, kaj mi volas prezenti marte la biografion de Piron.. estus interese inkluzivigi lin kantinta.

Dankon! Dankon! Dankon!

Cxu vi kantas?

Amike, Mirna Marino El Brazilo
Posted 22 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Mi kantas kiel multaj homoj, sed ne en la duŝejo ĉar mi uzas malvarman akvon kaj miaj kantoj similus al krioj :)
Posted 22 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
He he Wiola, mi konis tiun bolivudejon antaŭtempe. Dankon pro la amuzaĵo!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Kiel fartas Karulo? Chu karulas au nur rulas?
Posted 22 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Mi ruligas miajn pensojn kaj ili boatumas en silenta lago, atendante la kanton de sirenoj.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Rughulo says:
Saluton Karulo! Mi estas Rughulo kaj mi ghojas konatighi kun vi.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Ardo says:
Saluton!
Nepre pli multigxos nia j komunaj amikoj en la reto Iom post iom ...
cxar ni fondas la harmonian rondon por amikigxi unu al aliaj
Posted 22 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Certe! temas pri bela amikaro pri kiu mi ĉiutage ĝojas.
Posted 22 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Saluton Karles, aha kompreneble, mi loĝas proksimde de suda Koreio! Pusan estas pli proksima , nur 45 minutoj per aviadilo , al Seŭlo 1:20 ! Al Tokjo 2:20 horoj! Hahahaha ^^/V Brakumon al vi!
Posted 21 months ago. ( permalink )
maria luno says:
sal...cxu vi iros cxijare al la nacia kongreso? mi scivolemas pri kiuj emas partopreni.
kison
Posted 21 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Al kiu nacia? kataluna aŭ hispana? ;-) Ŝercojn aparte, mi kabeis de esperanto-movadoj pli-malpli ĝenerale, do mi principe ne planas kongresumi ie ajn. Kisresponde via,
Karles
Posted 21 months ago. ( permalink )
Mephisto Diablo replies:
Cxiuj ni de tempo kabeas de la movado.felicxe, cxar tiam ni povas trovi novajn spirojn, novajn ideojn. Tamen ne faru kvazau gxi estas afero de morto kaj vivo, estas nur periodo en vivo, nenio pli.
Posted 21 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Mi konsentas kun vi Mephisto
Posted 21 months ago. ( permalink )
maria luno says:
kabeis? vi???? ne eblas! ni bezonas vin! vi estas la pipro !!! mi sxatus revidi vin!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Tilio says:
Karulo kara, ne kabeu antau ol gustumi SAT rondon. Ni atendas vin kun malfermaj brakoj. (Kial vi kabeas?)
Posted 21 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
ha ha ha, diabla takinulo!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Vi manĝu ja panon sed invitu min al ja panino, ĉu bone? ;-)
Posted 21 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
A més d'ensenyar, ensenya a dubtar del que has ensenyat / Krom instrui, instruu kiel dubi pri tio kion vi instruis. Ortega i Gasset
Posted 21 months ago. ( permalink / translate )
Mariapro says:
Hola Karles, salutacions des de Vilanova, ha estat tot un plaer visitar el teu photostream! Salutacions
Posted 21 months ago. ( permalink / translate )
Karulo (Karles) * says:
Et saludo Maria (mmm...em sembla que hi havia una peli francesa que es titolava així). El mateix dic de les teves fotos, hi tornaré de tant en tant. Per Vilanova hi passo a vegades, camí de Segur de Calafell, on tenim apartament de la família (de fet també tinc família a Vilanova).
Posted 21 months ago. ( permalink / translate )
Dorina says:
Saluton, Karulo! Estis amuze rigardi viajn interesajn kaj spritajn fotojn! Dankon!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
:)
Posted 21 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Kelkaj homoj rigardas la mondon kaj diras kial? Aliaj rigardas la mondon kaj diras kial ne?
George Bernard Shaw
Posted 21 months ago. ( permalink )
Claire n'est plus là says:
Hello and welcome...
Posted 21 months ago. ( permalink / translate )
Henri Bankspro says:
Thank you for your nice comment
Posted 21 months ago. ( permalink )
Mamie Jo Boc says:
Saluton '' Karulo '' ( mi alparolas tiel al amiko kiu ofte ludas kun mi skeĉojn dum esperantaj kunvenoj) . Unuan fojon mi vizitis vian lokon kaj tre plaĉis viajn fotojn ankaù mi rigardis la videojn de la Tricicloj kaj bonan ĝojan momenton estis por mi do dankon al vi Karulo . Amike via Josee
Posted 20 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Ne dankinde Josee,
estas bone ke humuristoj ne manku en esperantaj eventoj kaj en la komunumo ĝenerale <:o)
Posted 20 months ago. ( permalink / translate )
Anjo says:
C-ano Giorgio Silfer informas ke la paĝo kiu aperas sub lia nomo kaj kun lia foto en Ipernity estas apokrifa. Li neniam mendis paĝon en Ipernity, nek intencas tion fari: li eĉ malkonsilas tion al ĉiu esperantlingvano, konsiderante la malseriozecon de la retejo, kontraŭ kies responsuloj li sin rezervas la rajton fari denuncon. Ĉio atribuita al c-ano Silfer en Ipernity ne venas de li, kaj eĉ la personaj datumoj (naskiĝdato, naskiĝlando) estas falsaj.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Dankon pro la informo, Anjo. Ŝajnis al mi iomete stranga "lia" interveno en mia retloko.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Giorgio Silfer says:
Ege interese.
Posted 20 months ago. ( permalink / translate )
Karulo (Karles) * says:
En aprilo kaj majo mi ne disponas pri interreto. Pardonu miajn malfruajn respondojn.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Durant abril i maig no tinc internet, perdoneu si responc tard.
Posted 20 months ago. ( permalink / translate )
Tilio says:
Bonan revenon, Karulo! Vi mankas en ipernity.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Raj says:
Ankaŭ mi eksopiretis... ;-)
Posted 19 months ago. ( permalink )
maria luno says:
kie vi ? kiel vi? mi esperas ke cxio glatas ...brakume amike,
Posted 19 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * replies:
Lastatempe okazis stranga fenomeno, mi farigxis pli kaj pli malvirtuala. Mi provas pincxi mian hauton sed mi ne sukcesas reveni al mia (ipern)etera originala stato. Sed ne timu, mi mendos eliksiron al mia druido por reordigi cxion baldau.
Posted 19 months ago. ( permalink )
Raj says:
Verŝajne pro via iĝo malvirtuala "kulpas" io bona kaj valora, eble Eva... ( "Rubies 6" ,"Unu monaton en Katalunio?kial ne!" ) ;-))
Posted 19 months ago. ( permalink )
maria luno says:
malvirtuala Karulo, mi cxiam felicxas kun viaj vortoj..revenu ofte
Posted 19 months ago. ( permalink )
maria luno says:
kara karulo kie karulas vi? :)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Zefirina says:
g4 g4 g4 Sunan kaj amuzan semajnfinon!
Posted 18 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto says:
La grupo "ELIRO Amikoj" www.ipernity.com/group/38610 Kore dankas por via daŭra partopreno en la reto ipernity kaj ties esperanto-grupoj; apartan dankon por via aliĝo al grupo "ELIRO Amikoj" elektinda loko por ĝisdetale plulerni kaj pridiskuti esperanton.

amike Attilio
Posted 18 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Hodiau estas mia unua retumado en Igualada, mia nova loĝurbo, tamen ĝi okazas en publika komputilejo. Ankorau mi plu devas esplori pri kontraktado de retservilo ĉi tie.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Saluton Karles, hmmn ĉu vi revenis al Esperantio? o_0 Sed ŝajne vi ne revenas al Skajpio, ĉu? ^^/V Mi kore atendas vin! Fortan brakumon! K kapklinon????? rsrsrsrsrsrs
Posted 18 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Lastatempe mi nur retumis per publikaj komputiloj. ili kutime ne disponas pri skajpo-ŝutaĵo, tial mi ne skajpumis delonge. En mia portebla komputilo mi ja havas la programon sed mia skajpadresaro fekfuŝiĝis en mia antaua paneanta komputilo, snif. mi devos rehavi iom post iom adresojn de amataj skajpanoj.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Lumina says:
Kara amiko mia, Karulo elkoran dankon pro via sincera gratul-mesagxo :-)
Posted 17 months ago. ( permalink )
Denice says:
Via retpagxo estas bela
Posted 17 months ago. ( permalink / translate )
Espe ЄЭ says:
Hehe, dankon Karulo!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Miguel Gutiérrez Adúriz says:
Saluton kara,
estas vera plezuro retrovi vin, eĉ se nur interrete.
La kongreso en Kvenko estas lingve tre altnivela. Sendube la plej bona en la lastaj jaroj.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Gloria says:
qué bello fondo y que bella música!!
Posted 16 months ago. ( permalink / translate )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Saluton Karlos, ŝajne via vizaĝo iomete maljuniĝis???? La foto aspektas kiel alia vizaĝo...
Posted 15 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Mia jam dulingva temblogo: www.anoia-esperanto.blogspot.com
Posted 15 months ago. ( permalink )
Betti Maul-Propadovic´ says:
Saluton kara amiko mia! Dankon pro viaj subtenaj vortoj lastatempe! Mi estas survoje al ... kiu scias, sed ŝajnas bona vojo, mi esperas. Estis bele vidi viajn fotojn kun la bela muzikakompano! Dankon! Ĝis baldaŭ, mi esperas! Betti
Posted 15 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Hej, vi estis en Zaragozo kaj ne sciis! Mi ja fotis multe la Ekspo-on, sed ne multe alŝutis. Mi iru malkovri viajn fotojn :)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Espe ЄЭ says:
Saluton kara Karulo! :-)
Posted 15 months ago. ( permalink )
ToniBM says:
Gràcies! estava tafanejant les teves fotos d'Igualada

P.S.: L'idioma en que escrius és l'esperanto no?
Posted 15 months ago. ( permalink / translate )
Andy Անդի says:
Saluton amiko! La humuraj fotoj vere estas tre humuraj kaj amuzaj.
Posted 15 months ago. ( permalink )
Karulo (Karles) * says:
Dankon pro viaj komentoj Andy :)
Posted 15 months ago. ( permalink )
Espe ЄЭ says:
Hehe :-) Tio estas tre bona novaĵo, ĉu ne?
Posted 15 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Dankon Karles pro via vizito al mia paĝo! ^^/V
Posted 15 months ago. ( permalink )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Ho saluton k dankon Karles! interesa bildo de Faro! ^^/V Kiel vi fartas? Ĉu vi enuiĝis pri Skajpo?? Fortan manoremon!
Posted 15 months ago. ( permalink )

← previous 1 2 3 next →

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?

About Karulo (Karles) *

← back to home page