48 Comments / add your comment?

Bonulo says:
Saluton, Ladislao!
Mi trovis vin! :-)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Espe ЄЭ says:
Saluton Ladi!! :-)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Erick Nykvist says:
Koran gratulon pro la naskig'o de via filo. C'ion bonan al la tuta familio !
Posted 2 years ago. ( permalink )
Ladislao replies:
Dankojn, Erick!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Thierry Salomon says:
Saluton Ladislao,
Gratulon pro via bela fileto!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Espe ЄЭ says:
Ĉion plej bonan okaze de via naskiĝtago!! :-)
Posted 2 years ago. ( permalink )
Ladislao replies:
Miaj familianoj ĉiuj havas naskiĝtagojn inter 24a novembro kaj 4a decembro :-) Mi estas la lasta... Kaj dankojn pro viaj bondeziroj!
Posted 2 years ago. ( permalink )
Ladislao edited this comment 2 years ago.
Imre Szabo says:
Permesu transdoni al vi kaj viaj familianoj bukedon da bondeziroj Kristnaskaj, vi poste disselektados ilin: kiun floron al kiu. Kaj nun ankaux via jxusnaskita filo trafis en tiun cxi rondon.
Gratulon, ricxan kaj felicxan, longan vivon!
Via Emeriko
Posted 2 years ago. ( permalink )
Espe ЄЭ says:
Saluton!

Kiel fartas vi kaj via familio (precipe la filo)? Ĉu vi jam sukcesas dormi dum tuta nokto? :-)
Kiam vi aperos en DV?
Agrablan semajnfinon!
Posted 23 months ago. ( permalink )
Ladislao says:
Saluton Esperantino! Ĝuste hieraŭ mi vizitis Duan Vivon kune kun Imre Szabó. Mi volis montri lin la esperantan vivon en la virtuala mondo, bedaŭrinde iomete malsukcese, ĉar ne funkciis la voĉa babilada ebleco :-(... Teknikaj problemoj: nurajn bruojn ni aŭdis anstataŭ via bela voĉo. Eĉ, ni ne renkontis vin tie hieraŭ...
Posted 23 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Saluton Ladislao,
dankon pro via vizito kaj pro la aldono !
Bonvenon en nia esperanto-muzikpaĝaro.
Muzikajn salutojn !
Flo !
Posted 22 months ago. ( permalink )
Jianhua Li says:
saluton!
kara samideano.
kiam vi havas liberan tempon, bonvolu viziti mian blogon. www.ipernity.com/blog/42370/50411
koran dankon!
kaj mi esperas ke vi povas sendi al mi vian bondeziron al la Pekinaj Olimpikoj kaj al la sportistoj post lego de tiu blogo.
mi atendas vian respondo. koran dankon!
Posted 21 months ago. ( permalink )
Béla Apáti Kovács says:
Mi kore salutas Vin.
Posted 20 months ago. ( permalink )
Mirna Marino says:
Kara Ladislao:

Kaj do? Kiel vi fartas? Cxu vi solvis la problemojn rilate al familiaj aferoj?
Tre gaje estas la fakto, ke nia programo havis alian "korespondanton" en la kongreso sed ankaux li ne povis cxeesti pro problemoj rilate al landa liberigo por la vojagxo! ;-( Kia malbonsxanco! Sed ni ja ricevos plurajn informojn de la verdaj amaskomunikiloj en la proksima semajno, certe! Demando: cxu vi publikigos vian prelegon en iu organo de Esperantujo?
Cxu al vi sxajnas interesa gxia legado en nia radio-elsendo?

Kun deziroj de plibonaj tagoj, vin salutas Mirna
Posted 19 months ago. ( permalink )
Ladislao replies:
Kara Mirna,
unue mi pardonpetas de vi - kaj mi faris tion ankaŭ ĉe organizantoj de la kongreso el Vilno -, ke mi ne povis raporti pri la evento pro kialoj personaj. Jes, mi intencas prapari por publiko mian prelegon, kaj poste publikigi ĝin ĉe ESENCOJ (esencoj.info), sed nur post unu-du semajnoj. Mi tiom devis preterlasi miajn esperantajn aferojn, ke nun al mi necesas pli da tagoj reveni... Nun tio estas mia plej granda problemo :-)... Tamen, mi ĝojas, ke vi trovis min ankaŭ ĉe Ipernity. Ĉion bonan, kaj ni certe parolos ankaŭ per Oovoo.

Amike,
Ladislao
Posted 18 months ago. ( permalink )
Attilio Liotto says:
La grupo "ELIRO Amikoj" www.ipernity.com/group/38610 Kore dankas por via daŭra partopreno en la reto ipernity kaj ties esperanto-grupoj.

amike Attilio
Posted 18 months ago. ( permalink )
Kapao says:
Saluton, Ladislao., Kapao el Japanio.
Posted 17 months ago. ( permalink )
Z@topro says:
Great gallery !Greetings from Switzerland ! - Z@to
Posted 16 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Dankon pro via vizito! Mi deziras al vi tre bonan dimanĉon! Amikan saluton de Francio! :-)

Jen foto, kiun mi faris en Germanio antaŭ du semajnoj, en belega urbeto nomata Rothenburg :
ROTHENBURG
Posted 16 months ago. ( permalink )
Andreo Peetermans says:
Salutojn el Belgio; vi verkas artikolojn eksterordinare interesajn kaj bonajn...
Posted 16 months ago. ( permalink )
Ladislao says:
Dankon Andreo, sed eksterordinaraj eble ja ne estas miaj artikoloj :-)... Ĉiukaze, via komento plaĉis al mi...
Posted 16 months ago. ( permalink )
Irina Aleksandrova says:
Saluton el Rusio! =)
Posted 16 months ago. ( permalink / translate )
Stanislaw Mandrak says:
Mi tutkore salutas vin el suda Pollando. El lando kie okazos venontjara UK-o
Posted 16 months ago. ( permalink )
Dr. Molnár Lajos says:
Kara Ladislao!
Dankegon pro Via aliĝo al la Ipernity-parto de nia Internacia Laborgrupo "Lingvolanĉilo"!
Ĝoje mi vidis, ke Vi alŝutis ankaŭ nian intervjuon. Mi provis rigardi kaj aŭskulti ĝin, sed ĉe mi la parolado estis treege rapida, nekomprenebla. Ĉu la problemo estas en mia komputilo?
Plej amike
Ludoviko
Posted 14 months ago. ( permalink )
Ladislao replies:
Mi kontrolos la filmeton, ie mi havas la originalan ankaŭ; do se vere malbonas ĝia kvalito ĉe Ipernity, mi alŝutos denove.... Aldono: kara Ludoviko, vi pravas, mi urĝe provas solvi la problemon.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Ladislao says:
Nu, mi ekis la alŝutadon de la filmo, sed ne estas tro rapida. Vi povas spekti la intervjuon kun s-ro Ludoviko MOLNÁR pri la Programo Lingvolanĉilo ankaŭ en tiu ĉi ligoadreso - www.ustream.tv/recorded/186847. Baldaŭ mi alŝutos la filmon ankaŭ al Youtube, ne nur al Ipernity...
Posted 14 months ago. ( permalink )
Ladislao says:
Kiel stulta komencanto, mi ne sukcesas alŝuti spekteble la filmon, ĝi ankoraŭ nur elŝuteblas de sur la apuda ligoadreso - www.ipernity.com/doc/ladislao/3317296. Mi klopodas plu...
Posted 14 months ago. ( permalink )
Dr. Molnár Lajos says:
Kara Ladislao!
Mi provis rigardi tiun ĉi "ustream.tv" version, foje mi sukcesis, foje ne. La teksto ofte disrompiĝis.
Multsalute
Ludoviko
Posted 13 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Kara Ladislao! Okaze de via naskiĝtago mi purakore gratulas al vi dezirante ĉion bonan por vi'
Posted 12 months ago. ( permalink )
Dr. Molnár Lajos says:
Kara Ladislao!
Ankaŭ ni aliĝas al la bondeziroj de Imre Szabó.
Feliĉan naskiĝtagon, bonan sanon deziras al Vi Viaj
Ludoviko kaj Julinjo
PS.: Gratulon pro la bona respondo al la Libera Folio...
Posted 12 months ago. ( permalink )
Ladislao says:
Dankojn al ĉiuj!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Anjopro says:
Kara Ladislao, Feliĉegan naskiĝtagon deziras al vi,
plej amike, Anjo
Posted 12 months ago. ( permalink )
Ladislao says:
Kara Ludoviko, mi solvis la problemojn de nia videointervjuo pri Lingvolanĉilo. Nun jam ĝi spekteblas enorde kaj ĉe Ipernitx, kaj ĉe ESENCOJ.info.
Posted 12 months ago. ( permalink )
Grizalupo says:
Kara Ladislao! Dankon pri la vizito kaj la aldono!
Posted 12 months ago. ( permalink )
Vinilkosmo "Esperanto-Muzik-Prod."pro says:
Nia ĉi jarfinsemajna elekto n-ro 6 !
Notre sélection de la semaine de fin d'année n°6 !
Nuestra seleccion de la semana de final de año n°6 !....

ĉe www.myspace.com/vinilkosmo (in Top friends)

Speciala Hiphopa elekto / sélection spéciale hip-hop / Selecion especial Hip-hop

La 8 unuaj elektitaj muzikoj ĉi semajne en nia myspace paĝo estas de hiphopaj artistoj el Pollando-japanio, Francio, Usono, Finnlando, Germanio, Cilio, Hispanio kaj Norvegio:


- Repo "Batas la kalkan'" de la pola repisto ETERNE RIMA el japanio.

- Furora hiphopo "komerca" de la pariza gangstera repbando LA PAFKLIK.

- Gansgtera repo "Mi havas pistolon" de la usona repisto PAFANTO.

- Hiphopa remikstitolo de PERSONE "3tagafeR" de la fama finna bando DOCHAMAR.

- Hiphopa remikso de Dolchamar-titolo " Ĉu vi pretas ?" fare de DĴ KUNAR el Germanio.

- Hiphopo ekologia "La biciklo" de la hiphopulo TRACKMAN ARTIFEX el Ĉilio.

- Hiphopo "Imitado" de ROĜER BORĜES el Madrido kaj MUSUBANA el Norvegio.

- Repo "Esperanto REMIX TAPE part.1" de la franca/brita repisto WHITY.


Vizitu ilin ĉiujn en nia ĉefamikaro (in Top friends) ĉe www.myspace.com/vinilkosmo la 8 unuaj (alklaku la bildojn)....

Ĉiuj disponeblaj diskoj ĉe / Tous les disques disponibles : www.vinilkosmo.com ....
Informletero de Vinilkosmo disponebla ĉe www.vinilkosmo.com/?newsletter=24&lge=e
Posted 11 months ago. ( permalink )
Espe ЄЭ says:
Saluton! Klaku botelon ĉi tie
Posted 11 months ago. ( permalink )
Karesema says:

Karesema Vin salutas el Brazilo!
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )
Faro(Takinulo) Tsukuru says:
Saluton , dum la uzo de ooVoo mi ofte babilis, sed nun mi ne uzas ooVoo-n. Kiel vi fartas? Dankon pro via aldono! ^^/V
Posted 9 months ago. ( permalink )
Ladislao replies:
Nu, nek mi uzas ooVoo-n; ĝi bonas, sed e-istoj - miaj konatoj - mankas el tiu aplikaĵo. Ho, mi fartas bone, kvankam mi ne esperantumis multe en la lastaj monatoj. Kial? Mi verkos blogaĵon pri tio baldaŭ...
Posted 9 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
Bonan postPaskan periodon! Mi atendas vian blogon!
Amike

Blazio
Posted 8 months ago. ( permalink )
Eder Benedetti says:
Saluton kara Ladislao!
Jen novaĵo por vi !
Klaku sur la ligilo kaj vizitu mian albumon nomita "bildfonoj por vi alŝuti!"
http://www.ipernity.com/doc/51444/album/70715/comments
Legu mian komenton kaj estu laŭ via volo!
Ĝis!!!
Posted 4 months ago. ( permalink )
gaigailun says:
I was in the creation of an international language organizations, invite you to participate in

See my blog
http://www.ipernity.com/blog/118443
Posted 3 months ago. ( permalink / translate )
Ken says:
Saluton el Honkongo. Amike Ken
Posted 3 months ago. ( permalink )
Dr. Molnár Lajos says:
Kara Ladislao!
Ankaŭ en la nomo de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo ni deziras al Vi agrablan naskiĝtagon, sanon, sukcesojn!
Plej amike
Ludoviko kaj Julinjo
Posted 4 weeks ago. ( permalink )
Anjopro says:
Feliĉegan naskiĝtagon al vi!
Posted 3 weeks ago. ( permalink )
Dima Ŝevĉenko says:
Feliĉan Kristnaskon kaj Novjaron!
Nova jaro
Fabelaj mondoj
Posted 6 days ago. ( permalink )
Laslo Kovacs says:
Feliĉan Kristnaskon!


http://www.joytoeveryone.com/en
Posted 6 days ago. ( permalink )
Dorina says:
Kara Ladislao,
Espereble vi trovos tempon por adiaŭi la jaron, kaj festi kune kun niaj geamikoj, venu al DuaVivo l 29an de Decembro, je la 18h00 (MET) 08.00 AM (DVT) en la enĉiela parto de Esperanto-Lando
Esperanto-Lando, Heim (78, 144, 401). Legu pli en Wordpress: http://duavivo.wordpress.com
Posted 2 days ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?

About Ladislao

← back to home page