Saluton Reza,
Plaĉas al mi ekkoni vin :).
Mi dankas vin pro via blogo. Ĝi interesegis min, mi eĉ certe tradukos partojn al miaj infanoj. Mi studas E-on pro tio : Malfermi miajn okulojn al nia mondo.
Fartu bone. Amike.
Jam delonge mi aprezas kaj alte taksas vian poresperatan laboron en Irano, kaj nun mi konstatas ke vi povas pli facile, per Ipernity, malfermi vian koron. Ĉagrenas min la situacio en via lando kie triumfas frenezeco, eĉ se, verdire, ne ekzistas en la mondo eĉ unu sola lando kie triumfas saĝeco :-( Ekzistas tamen registaroj pli saĝaj -- aŭ malpli frenezaj -- ol la ceteraj...
Ĉar ankaŭ mi estas fotema, mi ĝojas ke vi mem ne nur ŝatas fotadon sed ankaŭ bone kaj bele fotas.
Mi ĉiam ŝatis rilatojn kun Irananoj. La unuaj kontaktoj, kiujn mi havis okazis en Parizo kun irana Mondcivitanino, s-ino Saghafian (nun en Usono se mi ne eraras), kiu, antaŭ multaj jaroj (eble 1970aj aŭ 1980aj) havigis al mi dokumentojn pri Esperanto en Irano. Atestas ankaŭ pri tio la blogo de Beĉjo : becxjo.blogspot.com/2005/04/tiuj-kiuj-influis-mian-vivon.html
Dum la vojaĝo de Rachel Prual kaj David Cholet ĉirkaŭ la mondo, kiu daŭris 23 monatojn (julio 2000- junio 2002), mi faris mian eblon por ke okazu laŭeble plej multaj kontaktoj kaj interŝanĝoj ambaŭflanke profitodonaj inter ili kaj iranaj esperantistoj. Laŭ memoro, ŝajnas al mi ke ili restis ĉ. unu monaton en Irano, ĉefe Teherano.
Tempo mankas al mi por vere implikiĝi en Ipernity, sed mi vere ĝojas ree malkovri tie esperantistojn kun kiuj mi iam konatiĝis . Espereble iam mi povos dediĉi pli da tempo al tio...
Jes mi vidis kelkaj filmoj el ili, videblaj en Francio (sed nur en la "artaj kinejoj" malfeliĉe!), "Tra la olivarboj", (mia preferata, mi faris artikolon pri ĝi en la E-a Vikipedio) "la gusto de l'ĉerizo", "vento forblovos nin", "vojaĝo al kandaharo" kaj "la kvara horo postagmeze".
Saluton Reza! Nur hieraux mi trarigardis viajn bonegajn fotojn kaj mi multe gxuis. Unue, cxar mi povis rigardi Arkonesejon kaj Arkonesanojn. Mi tre sxatas tiun bonegan esperantan arangxon, kiun mi ne povis cxeesti cxijaran septembron. Mi vidis multajn konatojn. Sed plej belaj estas viaj fotoj de la naturo (eble mi pli sxatas la naturon ol urbaj realajxoj?ol homoj?). Belega estas via lando. Mi rigardis tre bonan iranan filmon "Koloroj de paradizo". Gxi ne prezentis tamen la teran paradizon, nur malfacilan kamparan vivon kaj deziron de homo esti felicxa. Kaj malfacila elekto inter devo kaj persona felicxo. Tre pensiga filmo. Bedauxrinde inundas nin usonaj filmoj. Malofte mi trovas iun unteresan neusonan filmon, des pli, ke mi logxas en malgranda urbo. En televido ankaux estas malfacile trovi bonan, neusonan filmon.
Dum lastaj jardekoj en irano aperis elstara skolo de artistoj-reĝisoroj kies produktaĵojn oni traktis/as plenvalora kaj kara. Mi esperas estonte skribi iomete pri tiu afero ankaŭ. Mi ĝojas ke al vi plaĉas iranaj filmoj
"Mi ĝojus se iometete mi kapablas montri ion alian aspekton de mia lando preter la oficialaj kanaloj…"
Certe! tio estas.
Kaj per viaj fotoj Irano iĝas familiara (kaj familia!), malstreĉa, (bela, pretere!). Kaj kelkaj vidoj aŭ personoj kelkfoje imprese simile memorigas al mi personojn viditajn en Francio antaŭ kelkaj dekoj da jaroj.
Reza, tempoj shanghighas, eble iam denove via lando estos liberpensa kaj avangarda. Frejburgo (Germanio) havas partneran urbon Esfahan. Regule okazas intershanghoj, ech de teatroj. Bondezirojn
Estas ĉagreniga afero ke oni rekonas ni irananojn kiel teroristoj en la monda sceno kaj ĝuste pri tio kulpas islam respublika registaro de irano!
Amaskomunikiloj nur spegulas tion kion oni oficilae deklamas kaj ili laŭ siaj gustoj spegulaas tion kio plaĉas al ili. Oficilae MORTO estas deklamata flande de nia registaro do mi ne miras se oni havas miskomprenojn pri ni …
Mi ĝojus se iometete mi kapablas montri ion alian aspekton de mia lando preter la oficiaalaj kanaloj…
Danke
Tiom da fotoj, ke mi ne povis elekti unu por komenti ! Do mi decidis komenti vian gastlibron.
Precipe imponata mi estas pri viaj fotoj de ekskursoj al neĝaj montaroj. Ŝajnas al mi tuta ekspedicio, ne nur turisma ! Kaj tio spegulas tute alian bildon pri via lando ol tiu, kiun oni nin pormomente trudas tra amaskomunikiloj....
Respekto !
Posted 2 years ago.
(
permalink
)
Pascal Blondiau edited this comment 2 years ago.
Saluton Reza,
Kiel vi fartas, amiko? Dankon pro la invito al tiu chi pagho; shajnas esti interesa afero, tamen mi iom scivolas, kiun celon la entrepreno ipernity sekvas, kolektante adresojn, retadresojn...
Kore vin salutas Horst Vogt
Odamir says:
Bonegan Novjaron!
Béla Apáti Kovács says:
Reza replies:
Odamir says:
Tre bonaj kaj interesaj viaj fotoj.
Amike!
Paskal says:
Plaĉas al mi ekkoni vin :).
Mi dankas vin pro via blogo. Ĝi interesegis min, mi eĉ certe tradukos partojn al miaj infanoj. Mi studas E-on pro tio : Malfermi miajn okulojn al nia mondo.
Fartu bone. Amike.
Henri Masson says:
Jam delonge mi aprezas kaj alte taksas vian poresperatan laboron en Irano, kaj nun mi konstatas ke vi povas pli facile, per Ipernity, malfermi vian koron. Ĉagrenas min la situacio en via lando kie triumfas frenezeco, eĉ se, verdire, ne ekzistas en la mondo eĉ unu sola lando kie triumfas saĝeco :-( Ekzistas tamen registaroj pli saĝaj -- aŭ malpli frenezaj -- ol la ceteraj...
Ĉar ankaŭ mi estas fotema, mi ĝojas ke vi mem ne nur ŝatas fotadon sed ankaŭ bone kaj bele fotas.
Mi ĉiam ŝatis rilatojn kun Irananoj. La unuaj kontaktoj, kiujn mi havis okazis en Parizo kun irana Mondcivitanino, s-ino Saghafian (nun en Usono se mi ne eraras), kiu, antaŭ multaj jaroj (eble 1970aj aŭ 1980aj) havigis al mi dokumentojn pri Esperanto en Irano. Atestas ankaŭ pri tio la blogo de Beĉjo : becxjo.blogspot.com/2005/04/tiuj-kiuj-influis-mian-vivon.html
Ekzistas alia paĝo kiun mi aprezas, t.e. tiu de Mojtaba Kheir-Khah :
iran_esperanto.tripod.com/jxurnalismo.htm
Pripensinde !
Dum la vojaĝo de Rachel Prual kaj David Cholet ĉirkaŭ la mondo, kiu daŭris 23 monatojn (julio 2000- junio 2002), mi faris mian eblon por ke okazu laŭeble plej multaj kontaktoj kaj interŝanĝoj ambaŭflanke profitodonaj inter ili kaj iranaj esperantistoj. Laŭ memoro, ŝajnas al mi ke ili restis ĉ. unu monaton en Irano, ĉefe Teherano.
Tempo mankas al mi por vere implikiĝi en Ipernity, sed mi vere ĝojas ree malkovri tie esperantistojn kun kiuj mi iam konatiĝis . Espereble iam mi povos dediĉi pli da tempo al tio...
Ĉion bonan al vi kaj via familio.
Amike.
Henri
Ĝenoveva .... says:
Mi ŝategas vian portreton kun infano
Béla Apáti Kovács says:
Béla Apáti Kovács says:
Kiel Vi fartas? Viaj bildoj, fotoj tre placxas al mi.
Amike Béla
Rita says:
Via blogo estas ege interesa.
Mike59pro says:
Maggy Libouton ( limali ) says:
Roland Platteau says:
Said Rafat Nami says:
Dorota says:
Reza replies:
Roland Platteau says:
Certe! tio estas.
Kaj per viaj fotoj Irano iĝas familiara (kaj familia!), malstreĉa, (bela, pretere!). Kaj kelkaj vidoj aŭ personoj kelkfoje imprese simile memorigas al mi personojn viditajn en Francio antaŭ kelkaj dekoj da jaroj.
Manfred Westermayer says:
Reza says:
Amaskomunikiloj nur spegulas tion kion oni oficilae deklamas kaj ili laŭ siaj gustoj spegulaas tion kio plaĉas al ili. Oficilae MORTO estas deklamata flande de nia registaro do mi ne miras se oni havas miskomprenojn pri ni …
Mi ĝojus se iometete mi kapablas montri ion alian aspekton de mia lando preter la oficiaalaj kanaloj…
Danke
Pascal Blondiau says:
Precipe imponata mi estas pri viaj fotoj de ekskursoj al neĝaj montaroj. Ŝajnas al mi tuta ekspedicio, ne nur turisma ! Kaj tio spegulas tute alian bildon pri via lando ol tiu, kiun oni nin pormomente trudas tra amaskomunikiloj....
Respekto !
Pascal Blondiau edited this comment 2 years ago.
Roland Platteau says:
Horst Vogt says:
Kiel vi fartas, amiko? Dankon pro la invito al tiu chi pagho; shajnas esti interesa afero, tamen mi iom scivolas, kiun celon la entrepreno ipernity sekvas, kolektante adresojn, retadresojn...
Kore vin salutas Horst Vogt
Odamir says:
Kamelo says:
Reza says:
Estas agrable vidi vi en ipernity!
:)
Celina says:
Espe ЄЭ says:
LaPingvinopro says:
Reza replies:
Paŭl Peeraertspro says: