About Johano Petik

Place of residence: Hungary

11 744 visits

More information

Contacts

Elbertinum Ivar El Popola Chinio Esperanto-Kastelo Greziljono Edward Zato Lea d'ipernity

Guestbook

Comments
Jozefo E. Nagy
Jozefo E. Nagy
Saluton, Johano kaj ĉion bonan!
2 years ago.
Zato
Zato
♪ ♫ Köszönjük a látogatást, és a legjobb üdvözletét küldi Svájcból Zato! ♪ ♫
3 years ago.
Johano Petik
Johano Petik
Salut', kara Manuel!
Vi pravas, mi ne tre deziras utiligi la amikigajn eblojn, prezentatajn de Ipernety, Facebook k.s. "komunumaj pagxoj" (cxi mi formulis gxuste?). Cxi ties kauzo estas ne ia malestimo al au intenca forfermigxo de la "e-ista mondo", sed simple tio, ke mi vidas malmulte da senco en la tenado de cxi tiaj virtualaj kontaktoj (dume, la funkciigo ekz. de Facebook ja havas sencon por certaj, ne tre amikecaj instancoj trans la Atlantiko..., kio ankaw iom fortimigas min de aligxo al ili).

Ipernity por mi estas unuavice rimedo por diskonigi miajn opiniojn pri la lingvo E kaj la movado cxirkaw gxi. Apenaw pli. Homoj estas ne tre helpemaj ecx kadre de normalaj, "malvirtualaj" interhomaj kontaktoj, ankoraw malpli helpemaj kadre de cxi tiaj virtualaj interrilatoj. Kial do turni min al ili kun problemoj?

Jen ekzemplo, ilustranta cxi tion: aligxinte al Ipernity, mi provis tiom malgrandigi mian fotajxon, senditan cxi tien, ke gxi plenigu tuta la kadron, disponigitan por gxi. Kaj vidu: ecx nun videblas tiu "fotajx-eltrancxajo", kiu valoras neniom. Kvankam mi jam publike petis iun helpi al mi, donante konsilon, kiujn butonojn premi por sxrinkigi la originalan fotajxon.

Cetere, mi dankas vin pro via afabla propono. Se vi havas ian interesan temon por priparoli, menciu tion.

Law via fotajxo, vi sxajnas gitar-artisto, gitar-instruisto au io simila. Nu, mia filo Ákos (43-jara) estas "sklavo" de gitarludado, li vivtenas sin kaj sian familion (kune kun sia pedagoga edzino) per instruado de gitarludo.

Mi mem prenis piano-lecionojn dum mia adoleskanteco, sed pleje nur por kontentigi la priajn dezirojn de mia patrino. Oni min opiniis iom talenta muzi-ludanto, sed, malamante publike interpreti pianajn pecojn (kaj manke de suficxa talento kaj de adekvata kleriteco), mi frue rezignis la ideon farigxi muzikisto. La muzikon tamen mi amas, nur la verkoj de modernaj komponistoj sonas fremde en miaj oreloj. La plimulton da "Vienaj klasikuloj" (Betoven, Mocart, Kodaj) mi tre amas, kaj, povante aliri pianon (gxin havas mia filino), mi kutimas ludi sonatojn de Mocart kaj Betoven, nokturnojn de Sxopen k.t.p. Sed tiaj okazoj estas jam tre malmultaj (parte pro la geografia distanco inter niaj logxejoj).

Kun bondeziroj salutas vin
Johano Petik
4 years ago.
MANŬEL
MANŬEL
Saluton, kara samideano.
Pardonu se mi surpriziĝas kaj trovas strange rimarki, ke ekzistas esperantisto, kiu ŝajne ne utiligas sian paĝon en Ipernitio. Mi certe respektas ĉies dedidojn kaj opiniojn, tamen mi ŝatus ricevi reagon kaj espereble amikiĝi kun vi. Varmajn bondezirojn por ĉia bono en via vivo. Manŭel.
5 years ago.
Blazio VAHA  (n.s. WACHA, Balázs)
Blazio VAHA (n.s. W…
Saluton, kara Johano!

Mi de tempo al tempo referencas je vi, kiam mi en miaj tekstoj aplikas elementon
el viaj ideoj pri vortordo. Mi legis ĉe retpaĝo de Internacia Pedagogia Revuo pri
listo de viaj proponoj, kaj pri ilia alireblo.

Eble aliajn personojn interesas, kion Internacia Pedagogia Revuo prezentas
el via verkaro:

www.ilei.info/ipr/tirkesto.htm
5 years ago.

Want to write a little note as well?

Log in!