Group: Zamenhof amikaro


la vagabonda animo de Zamenhof


Roland Platteau
13 Aug 2010 - 694 visits- Permalink   |   Translate title into English

Ĉu vi konas tiun forgesitan tekston de L.L. Zamenhof, kiun li verkis en 1910 por la "Esperantista Vagabonda Klubo", tiu malfermas nekonatan kaj kortuŝan fenestron al lia animo;

L.L. Zamenhof

Al "La Vagabondo"

Mi volus iri kun vi, vagabondo, Mi volus iri kun vi tra la mondo, Mi volus brui, petoli kaj boli, Vivi artiste, vivi vagiste, en plena forgeso, Sub minuta impreso...

Sed tro longe fermita en kaĝo, Sensukiĝis mi antaŭ la aĝo! Por la gajaj viaj rondoj, amikoj vagabondoj, Mi nun ne plu taŭgas.

Pasie mi ĉiam amis la vivon; Sed ĝin mi neniam ĝuis reale; Konstante revante, mi esperis kaj diris: Paciencu hodiaŭ, morgaŭ vi vivos! "Atendu, atendu!" al la vivo mi vokis...
Sed la vivo nur kuris kaj mokis.

Kantis la birdoj - mi ilin ne aŭdis; Lumis la suno - mi ĝin ne admiris; Printempoj, riveroj, majaj vesperoj - Ne sentite, ne uzite, ĉio foriris...

Feliĉa vi estas, artisto libera, Se vin zorgoj kaj devoj ne premas al tero, Se vin muroj ne fermas, ne alforĝas al tablo, Via volo vin gvidas kaj via kapablo.
Ekzistas multe da belo sub la bela ĉielo; Ĝuu ĝin, miru ĝin, sentu ĝin, spiru ĝin - Por vivantoj ekzistas la vivo.

Ne perdu la vivon, serĉante plezuron, Sed konservu en ĉio la ĝustan mezuron. Ne uzu malpure naturan al donon, Per la belo vi semu la bonon!

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)