Group: Zamenhof amikaro


kion fari pri la 15-a de decembro 2012


michel ahado
July 17, 2012 - 4 comments - 512 visits

bonvolu trovi ion kiu rezonos en la tuta mondo
Comments
Roland
Roland
Bonintenca, sed tion vi povas forgesi.

Mi ĝojus, se oni povus almenaŭ atingi la celgrupon, kiu estas favora al Esperanto.

Sed eĉ tio kutime ne okazas, ĉar esperantistoj ŝatas sin kuiri en la propra suko.
5 years ago.
homarano
homarano
Karaj Geamikoj !
Mi supozas, ke Roland pensas iomete pesimisme. Sufiĉas mencii, pri diversspecaj agadoj de esperantistoj de la mondo por ekscii, ke ne estas tiel malbone. Por montri kelkajn ekzemplojn, mi diros, ke dauras la laboro en Brazilo por enkonduki Esperanton en lernejojn ; ILEI preparas novajn instruistojn, kiuj organizas E-kursojn en la tuta mondo ; en multaj landoj oni organizas t.n. Ago - tagojn por publike, surstrate popularigi Esperanton kaj varbi nonajn adeptojn de Lingvo Internacia Esperanyo ;En Akademio De La Sciencoj - San Marino, studas studentoj el diversaj landoj, magistriĝas kaj doktoriĝas en Esperanto, same estas en Universitato je la nomo de Adam Mickiewicz en Poznano ( Pollando ) kaj ankaŭ en aliaj landoj de la mondo, altlernejoj klerigas specialistoj pri esperantologio
( sed ne nur pri esperantologio). Ili poste okupas la postenojn en diversaj kulturaj, turismaj, sciencaj kaj aliaj branĉoj de la vivo. Jam mondskale agas E - turismo, originala esperantlingva literaturo k.a. Oni povas diri, ke la efikoj de nia agado ne estas impona. Tio ĉi povas esti la tezo por diskuti. Tamen oni devas memori, ke 125 jaroj por la lingvo, ne estas tro granda periodo. Naciaj lingvoj formiĝadis kaj evoluigadis dum multaj jarcentoj Ni devas diligente kaj arde labori por Esperanto kaj efikoj venos pli rapide.
Se temas pri la fundamenta demando ligita kun la 15-a de decembro, mi proponas skribi mallongajn du tri frazajn tekstojn pri la datreveno en diversaj portaloj, en kiuj agas geesperantistoj. Tiam la mondo ekscios, kiom da esperantistoj funkcias enrete.
Finante la mesaĝon, mi salutas ĉiujn partoprenantojn de la grupo kaj deziras pli da optimismo kaj pli da laboro por nia komuna afero.
Via amiko, - Adam el Pollando
5 years ago.
Roland has replied to homarano
Kara olado

Mi ne deziras forpreni de vi viajn iluziojn pri la efikoj de via agado.

"La mondo" nenion ekscios, ĉar la reputacio de Esperanto en la amaskominikiloj estas prekaŭ nula. Neniu konas ILEI, AIS aŭ la aliaj eroj menciitaj de vi. Eĉ la Esperanto-parolantoj ne konas.

Ni faras etajn paŝojn, pri kiuj ni informas en la reto

www.esperanto.de/bb/eo/primetime-theater-wedding

Sed ni ne planas mondskuan agadon okaze la tago, kiu laŭ la deziro de Zamenhof ne estu Zamenhof-tago. Sed li vane protestis kontraŭ la "Majstro"!
5 years ago.
Pierre Levy
Pierre Levy
Kia ajn estas la emo de la esperantistoj "kuiri sin en la propra suko",
pli gravas sen optimismo kaj pesimismo la markado mem de la evento
ol la maniero marki ĝin.
5 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Zamenhof amikaro