Group: Vikipedio


Vikirevuo MOZAIKO


Pavla Dvořáková
25 Jan 2011 - 518 visits- Permalink   |   Translate title into English

Pro aliaj urĝaj laboroj ĉi-foje iom malfrue mi aperigis la en la nova jaro la unuan numeron (sed entute la 5-an) de MOZAIKO, reta magazino de interesaĵoj bazita je vikipediaj artikoloj. La ĉefa celo de tiu ĉi mia projekteto estas instigi esperantistan publikon legi kaj utiligi Vikipedion kaj montri, ke en Vikipedio vere troviĝas kvalitaj kaj informriĉaj artikoloj. Kompreneble dezirindas ankaŭ, ke iujn legantojn sekve kaptu la deziro mem kontribui, sed tio ja estas nur la dua ŝtupo ....

MOZAIKO havas regulajn diversfakajn rubrikojn kaj en ili ĉiam po unu artikolo.

Ĉi-foje vi povos legi en ĝi pri Kanado, Interlingvao, Mumio, Vajango, Mustafa Kemal Atatürk, Antropozofio, Pendolino, fondinto de Vikipedio Jimmy Wales kaj Saŭno. Vi povas enrigardi Bazan legoliston de E-literaturo kaj kadre de Invito al Ĉeĥio aŭskulti novajn sonregistraĵojn de la rakontoj de Karel Čapek kaj viziti la urbon Prostějov kun aktiva E-klubo. Vi povos aŭskulti ankaŭ artikoleton pri Glacimonto kaj prelegon de Claude Piron "Esperanto havas animon".

Mi invitas vin elkore al vizito kaj legado, esperante, ke iu temo kaptos vian atenton.

Ligilo: http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/vikimagazino-mozaiko-n-ro-5.html

Arkivo kun ligiloj al la antaŭaj numeroj (ekde septembro 2010) troviĝas en la suba parto de la supre menciita retligilo

Viaj reagoj, proponoj por taŭgaj artikoloj por sekvaj numeroj kaj kunlaboremo rialte plibonigo de kandidataj artikoloj estas tre dezirindaj!

Kontakto:komputado@esperanto.cz Amike Pavla

You must be a member of this group to reply to this topic. (Join?)