Group: Vikipedio


La Esperanto-Vikipedio trapasis limon je 150 000 artikoloj. Ek al 200 000!


Stanislavo
August  8, 2011 - 1 comment - 485 visits

Hieraŭ la Esperanto-Vikipedio trapasis limon je 150 000 artikoloj. Mi aliĝis al ĝi en decembro 2008, kiam nia enciklopedio havis malpli ol 110 000 artikoloj. Mi memoras kiel estis atingita tiu cifero, kiu ŝajnis al mi tre granda kaj iu skribis "Ek al 150 000!". Kia fantaziulo - ekpensis mi. Por tio ja necesus jaroj da laboro. Sed jen pasis malpli ol 3 jaroj kaj la celo estas atingita. Ĉu ekhavi novan, pli-malpli modestan (160, 175...) aŭ tuj starigi pli ambician? Mi ne konas ĝustan respondon, sed al mi plaĉas tia slogano: "Ek al 200 000!"
Comments
biciklanto
biciklanto
Dankon pro la sciigo. Mi ofte kontribuis sed lastatempe iom malpli ĉar mankis tempo. Nun mi ĉefe strebas al plialtigo de la kvalito kaj korektado de multaj komencitaj artikoletoj.
Daŭre kontribuu kaj ni atingos 200000 kaj eĉ pli.
6 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Vikipedio