Group: Varbado


SAT Kongreso - amaskomunikiloj


Roland
By A Roland
September  1, 2011 - 327 visits

SAT donas superrigardon pri la aktivecoj kaj rezultoj pri amaskominikiloj.

Bedaŭrinde oni nenion povas scii pri la enhavo de la informoj al la amaskomunikiloj. Supozeble la prezento de la kongreso similas al UEA, kvankam la atingoj de UEA in Kopenhago ŝajne ne estas menciinda.

SAT skribas
La 84-a SAT-kongreso, okazinta en Sarajevo de la 30-a de julio ĝis la 6-a de aŭgusto 2011, rikoltis senprecedence grandan sukceson en la lokaj amaskomunikiloj. Estas ege malfacile kompili ĉion publikigitan pri la kongreso, escepte de ĉefaj tagĵurnaloj, ĉar multajn novaĵojn aŭ kontribuaĵojn aperigis lokaj gazetoj, diversaj televidaj kanaloj, pluraj radio-stacioj, retaj portaloj kaj bultenoj de novaĵagentejoj.

Informa strategio de OKK

Antaŭ la kongreso Organiza Kongresa Komitato (OKK) ne organizis kutiman gazetaran konferencon. Je tri tagoj antaŭ la kongreso ĝi liveris al ĉefaj amaskomunikiloj kaj novaĵagentejoj nur bazan informaĵon pri la kongreso kun adaptita skizo de la kongresa programo.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Varbado