Group: Tuta Mondo


Savu la krokodilojn


Emilio Cid
November 14, 2008 - 447 visits



aŭskultu:
Radio Verda


Estas kampanjoj por savi oran leonsimion, pandan urson kaj aliajn minacatajn bestojn. Pro tio ni volas lanĉi la kampanjon por savi ankaŭ la Krokodilojn. Vidu kial:


Imagu tipan regionan renkontiĝon de Esperanto kun 100 partoprenantoj.

En la ĉefa salono okazas prelegoj en flua kaj malfacila Esperanto.


Gravas tia prelego, por la pliriĉigo de la lingvo kaj por motivigi la disvolviĝon de la prelegantoj. Spertaj esperantistoj devas ja klopodi tiel paroli Esperanton per la sama rapideco kaj riĉeco kiel ili parolas siajn gepatrajn lingvojn.


Sed, bedaŭrinde, el tiu tuto de 100 partoprenantoj, nur 15 havas kondiĉojn vere akompani tiujn prelegojn.


Restas 85 homoj.

Oni kutimas oferi ankaŭ la Bazan Fulman Kurson de Esperanto. Tia kurso ankaŭ estas tre grava, ĉar foje aperas kelkaj interesataj homoj, aŭ parencoj de Esperantistoj.


Sed estas tre malgranda la kvanto da personoj kiuj lernos unuafoje ke la substantivoj finiĝas je "O". Ni diru maksimume 10 personoj.


Restas do 75 homoj.

Do, la granda plimulto de la ĉeestantoj en la renkontiĝo, malgraŭ ili jam lernis Esperanton antaŭ monatoj aŭ jaroj, estas la tiel nomataj Krokodiloj, ĉar ili ne kapablas kompreni nek paroli Esperanton. Tiuj homoj havas nur du opciojn:

1- Frustiĝi pro ne sukcesi kompreni la prelegon en la ĉefa salono kaj demandiĝi kial ili ankoraŭ insistas kun Esperanto, se ili ĝis nun ankoraŭ ne sukcesas kompreni ĝin.

2- Tediĝi en la baza fulma kurso kaj demandiĝi kial ili ankoraŭ devas aŭdi la centan fojon ke la substantivoj finiĝas je "O".


Ĉiuj el la opcioj detruas la mem-estimon de la lernantoj kaj malkuraĝigas ilin daŭre studi Esperanton.

Vere Esperantisto

Bedaŭrinde, eĉ en la movado, estas kelkaj homoj kiuj sentas sin superaj al aliaj, pro la fakto ke ili bone scipovas lingvon, kiun malmultaj parolas.

La vera Esperantisto ne agas tiel kaj klopodas por ke ĉiuj komprenu lin/ŝin. Fine, la propono de Esperanto estas ke ĉiuj en la mondo sin komprenu.

La krokodiloj devas studi plie, sed ili neniel devas timiĝi antaŭ veterano kiu ne faciligas la interkompreniĝon. Ili devas ja fieri pro lerni Esperanton.


Instigi malnovajn lernantojn

Ĉe la entreprena medio, estas regulo kiu diras ke pli gravas teni malnovajn klientojn ol konkeri novajn.

En la intruado de Esperanto ankaŭ tio validas. Ne efikas ricevi 100 novajn lernantojn, se nur 5 estos en la fino de la kurso.

Male, ĉa la 95 lernantoj kiuj rezignis la kurson, eble neniam plu revenos al la lernado. Kiel ili ne sukcesis lerni, emos kulpigi la metodon, la instruiston kaj la lingvon Esperanton, ĉar tio estas pli facila ol agnoski la propran fiaskon.



Prelegoj por Krokodiloj

Ni devas do oferti paŭzan, klaran, bone pronuncatan paroladon, utiligante bazajn vortojn.

La rezulto estas bonega, ĉar la lernantoj:

- povas kompreni la prelegon kaj akompani ĝin tre atente;

- sentas ke la lernado de Esperanto valoras la penon;

- venas en la venontaj lecionoj pli entuziame;


- sentas pli memkonfidemaj paroli en Esperanto, forlasante la Krokodilan situacion;


- iĝas pli aktivaj disvastigantoj de Esperanto, ĉar nun ili povas vere aserti ke Esperanto estas facila.

Kiel fari tiujn prelegojn

Tio estas tre facile. Elektu iun ajn tekston, simpla aŭ malfacila, en la gepatra lingvo au preferinde en Esperanto. Ĝi povas esti notico, historieto, aŭ anedokto.

La instruisto mense legas ĉiun frazon kaj tradukas ĝin al faciligita Esperanto, uzante vortojn, kiujn la lernantoj konas.

Kompreneble ne estas facile traduki samtempe. Sed tio ne estas problemo, ĉar tiel la traduko iĝas pli malrapida, kio faciligas la komprenadon de la lernantoj.

Oni povas aldoni frazojn en la teksto, cele klarigi malfacilan vorton aŭ koncepton. Se la teksto estas tro longa, la instruisto povas prezenti nur rezumon.

Kelkaj instruistoj preferus prepari la tradukon antaŭe, sed post iom da tempo iĝas pli facile traduki samtempe.

Krodiloj parolante en Esperanto

Post la prezentado la instruisto povas peti al la lernantoj ke ili rerakontu la saman historion.


Kio plej malhelpas la konversacion ne estas la manko de vortprovizo, sed la timemo. Pro tio la instruisto devas lasi la lernanton laŭvole kaj korekti ion nur se li/ŝi ne sukcesas kompreni kion la lernanto intencis diri.

La manko de vortprovizo ne estas problemo, ĉar la lernanto devas lerni ne kiel traduki frazojn, sed kiel traduki ideojn. Ofte la lernanto ĉesas paroli kiam aperas malfacila vorto, kiun li/ŝi ne konas la tradukon kaj la konversacio haltas.

La lernanto lernu preterpasi tiujn malfacilajn vortojn kaj trovi aliajn manierojn esprimi la saman ideon per konataj vortoj.


La lernantoj ne povas paroli en la gepatra lingvo. Preferinde silenti ol paroli ion en la gepatra lingvo.

Lernantoj kiuj havis la sperton kontakti Esperantiston kiu ne parolas la nacian lingvon, devis disvolviĝi la kapablon paroli en Esperanto. Ni devas simuli tiun situacion. Oni povas ludi, imagante ke ĉiu lernanto havas malsaman naciecon kaj ke la sola komuna lingvo estas Esperanto.


Kiam aperas tre malfacila situacio, oni povas fari ekzercon, kiu estas paroli la frazon en la gepatra lingvo kaj ŝanĝi ĝin al aliaj frazoj en la gepatra kiuj esprimas la saman ideon. Serĉi aliajn vojojn kiuj esprimas la saman ideon.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Tuta Mondo