Group: Tuta Mondo


Kiu mi estas ?


Emilio Cid
November  8, 2008 - 6 comments - 1 578 visits

Mi estas Emilio. Mi loĝas en la urbo São Vicente - Brazilo. Jen foto:



Mi estas 48 jaraĝa kaj ek-lernis Esperanton en 1973.

Mi havas du filinojn kaj du simietojn.

Vidu videon de miaj simietoj:
vimeo.com/1473882

Vizitu mian profilon kaj vidu pliajn fotojn.


Kaj Vi ?

-------------------------------------------------
Kiel mi afiŝis foton ĉi tie ??

1- alŝutu fotojn al via albumo.

2- elektu foton, movigu la klakilon sur la foto, maldekstre klaku, kaj elektu [kopiu adreson de la bildo]

3- skribu <img src="ADRESO DE VIA FOTO"/>

The topic of this discussion has been edited by Emilio Cid 10 months ago.

6 comments - The latest ones
Felipe Queiroz
Felipe Queiroz
Mi nomiĝas Felipe. Mia devenurbo estas Santos, Brazilo, najbara urbo de São Vicente kaj proksima al la grandega São Paulo. Tamen, ekde 2005 mi studas en Florianópolis, la ĉefurbo de la dua plej suda subŝtato de Brazilo (Santa Catarina).
En Santos mi havas du hundoj "Beagle", kies nomoj estas Buck kaj Nick, ili jam estas 12-jaraj kaj bedaŭrinde ne komprenas Esperanton.
9 years ago.
Helena Tylipska
Helena Tylipska
Amiko Filipo. mi legis en blogo de cina amiko, ke li instruis al propra hundeto esperanton, tio ne signifas ke ili parolas esperante sed reagas je esperante diritaj ordonoj, do ne malesperu, ankau viaj kvarpieduloj povas lerni :-))
9 years ago.
Eder Benedetti
Eder Benedetti
Saluton al ĉiuj!

Mi nomiĝas Eder.
Mi loĝas en la urbo Ferraz de Vasconcelos, najbara la grandega urbo San Paŭlo.
Mi ne scias kiel mi aŭdis pri Esperanto, sed kiam mi aĉetis mia komputilo en la jaro 2006 na unua serĉo en Google estis pri Esperanto. Ekde 2006 mi akompanas ĉio pri Esperanto sed mi nur komencis lerni ĝin en la mezo de la jaro 2007.
Mi havas edzino kaj unu belega kaj tre inteligenta 10 jaraĝa filino. Mi amas desegni !
...ho, mi havas amuzajn 3 hundinojn!!!
Ĝis!
9 years ago.
Felipe Queiroz
Felipe Queiroz
Ŝajnas ke la homoj estas tre timemaj ĉi tie...
9 years ago.
Lіnuѕ Gаnmаn
Lіnuѕ Gаnmаn
Saluton! Mi nomiĝas Linus Ganman kaj loĝas en unu el ĉirkaŭurboj de Stokholmo, Svedujo. Mi antaŭe laboris kiel tradukisto, kelnero, redaktisto, leĝisto kaj verkisto de kantotekstoj. Nun mi estas serĉanto novan laboron kaj laboras interalie prove kiel tradukisto de dokumentoj de la Eŭropa Unio.

Mi parolas la svedan, norvegan, rusan kaj anglan, kaj ankaŭ iomete da la itala, estona kaj franca lingvoj. Mi ŝatas klasikan muzikon kaj finnajn modkantojn kaj ludas pianon kaj gitaron. Mi ankaŭ kantas en du ĥoroj.
8 years ago.
Rony Reis
Rony Reis
Saluton! Mia nomo estas Rony Reis, mi loĝas en Terezino, Brazilo.
Mi estas lernanto, kaj ĉi tiu jaro mi volas enveni en la universitato. :-)
Mi lernas Esperanton ekde antaŭ kvin monatoj.
8 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Tuta Mondo