Group: Tuta Mondo


lernantoj kontaktu eksterlandajn lernantojn


Emilio Cid
October 23, 2008 - 6 comments - 1 579 visits

Mi rimarkis ke esperantistoj, kiuj ne havas eksterlandajn kontaktojn, malrapide progresas kaj emas forlasi la movandon. Kelkaj restas en la movado, kaj renkontighas semajne por tede studi gramatikajhojn. Esperanto estas por ili io teda, kaj ili ne lernas hejme. Ili iras al la lecionoj shajne ne por esperanto, sed nur por ghui la kunvivadon kun la samklasanoj.

Male, aliaj kiuj havas la unuajn kontaktojn kun eksterlandanoj progresas tre rapide kaj entuaziasme agadas en la movado. Esperanto por ili NE estas io teda, io por la estonteco de la homaro. Esperanto estas NUN vivanta lingvo, kiu ebligas interesajn kontaktojn chie en la mondo.

Chu konsentite ?

Do ni devus provizi etoson por ke la lernantoj havu kontaktojn kun lernantoj de aliaj landoj.

Mi faris provon antau kelkaj jaroj kaj tio estis tre entuziasmige por la lernantoj. Vidu fotojn:
www.sapato.com.br/santos/monda/index.htm

Nia amikino Karesema havis belegan kontakton kun gelernantoj de la Elementa Lernejo Baotalu en Chinio.
www.kke.org.br/esperanto/informilo/karesema_parolis_kun_geknaboj_el_ĉinio.php

fotoj:
www.ipernity.com/doc/karesema/archive/created/2006/4
6 comments - The latest ones
Gabor Medveczki
Gabor Medveczki
Mi salutas cxiujn en ttiu komunumo. Mi estas diplomita éingvoinstruisto pri rusa lingvo kaj mi instruas ankaux Esperanton cxefe helpe de la reto. Mi volonte atendos la reagojn de la korespondemuloj el la tuta mondo.

Amike

Gabor
9 years ago.
Denice
Denice
Vi pravas ĉi tia maniero mi povis lerni plu pri Esperanto, kaj mi certe tre ŝatas havi samideanaj geamikojn ĉirkaŭ la mondo.
Vi havis bonega ideon.
Kisojn amike el Meksiko.
9 years ago.
Griza Leono
Griza Leono
Bonega ideo, kara Emilio.
Mi deziras, ke ĝi ricevu multan atenton kaj plene sukcesu!
Saluton el Flandrujo.
Leo
9 years ago.
Eder Benedetti
Eder Benedetti
Karega Emílio!
Dankon pro la invito kaj, kompreneble, mi aliĝas al ĉi tiu grupo! Mirindan ideon!
Vere, mankas al mi kaj al pluraj esperantistoj, pli mallarĝa kontakto kaj ankaŭ, kalkuli kun paciencajn amikojn por helpi nin!

Denove mi dankas vin pro la atento!
Sukceson!!!!!
9 years ago.
Emilio Cid
Emilio Cid
M David Curtis diras:
> Estis organizo nomita "Geonkloj Esperantistaj." Mi ighis Esperanto-Onklo Dejvid.

Mi ne konis tiun organizon, kaj ghi shajne estis tre interesa. Kiel ghi funkciis ? Chu ni povos uzi metodojn similajn chi tie ?

================================

Gabor Medveczki diras:
> mi estas diplomita lingvoinstruisto pri rusa lingvo kaj mi instruas ankaŭ Esperanton.

Bonege ! Estu bonvena al nia listo.
================================


Davi Barros diras:


> Mi loĝas en la Urbo Suzano (Sao Paûlo - Brazilo), mi laboras kun geinfanoj kaj virinoj kun aidoso.

Vi mi jam konis persone, kaj nun mi ekscias pri via socia laboro. Antauen !
================================


Denice diras:

> Kisojn amike el Meksiko.

Dankon Denice, kisojn el Brazilo.
================================

Paul Humblet respondas:
> Saluton, Denice. Kisojn el Belgio.

Al vi Paul ne kisojn, sed brakumojn, hehe.
===============================


Paul Poulain diras:
> Estus por mi granda plezuro helpi kaj kuraĝigi iujn gelernantojn por ilia esperanta pliboniĝo.
Korbrazume el Nanto - Francujo

Dankon Paul. Chu Amelie estas via parenco ? Kiom da fojoj vi jam audis tiun stultan demandon, hehe ?
===============================

Griza Leono diras:
> Mi deziras, ke ĝi ricevu multan atenton kaj plene sukcesu!
Saluton el Flandrujo.
Leo

Antaŭ kelkaj tagoj, Leo sendis al mi kelkajn ideojn, kiujn mi ŝatus diskuti ĉi tie. La lernantoj de Leo skribis:

MVA:
- mi ne havas sperton pri Ipernity, do malfacile imagas kiel tio funkcius praktike.
- la Esperantista komunumo en interreto estas iom vigla grupo. Kiel eviti, ke tia sukcesinta komunumo da komencantoj estus uzata de progresintoj kiel komunika medio.
- mi vidas duoblan problemon:
1. pri kio diskutos komencantoj? Eble la forumo estas dividinda en interesajn kaj aktualajn diskuttemojn, ĉiu kun gvidanto, kiu kontrolas la retiketon...
2. kiel eviti, ke interesaj temoj okazigas kaperon de spertaj E-istoj, kiuj serĉas forumon
- mi pensas, ke la ideo povas sukcesi, sed kun eblo transiri al alia forumo por tiuj, kiuj estas jam pli spertaj.
___

Kompreneble mi dankis la reaginto pro liaj valoraj pripensoj.
Mi mem ne timas, ke spertuloj nepre volos uzi forumo, kiu speciale celas "permesi lingvajn erarojn al komencantoj". Eble necesos emfazi tion en la forumo mem.
Hieraŭ mi babilis kun sperta instruisto pri lingvoj (ankaŭ EO). Li rakontis, ke li ĉiam skribis sur la tabulo:"pli bonas paroli per lingvaj eraroj ol silenti per senerara lingvo" (aŭ ion similan).

Pri la diversaj temoj, kiuj povas interesi komencantojn, la reaginto verŝajne pravas. Nu, supozeble la komencantoj mem kreu tiujn temojn, ĉu ne?
Mi havas la impreson, ke io simila eblas ĉe "lernu".

Amike salutas
Leo
=========================

Mi, Emilio Aldonas ke estas en la grupo kelkaj kontrolantoj. Se vi estas instruisto kaj volas iĝi kontrolanto, sendu mesaĝon al mi private.

Ĉi tie estas la ebleco krei plurajn temojn kaj ni klopodu skribi per simplaj vortoj por faciligi la kompreniĝon de la komencantoj. Mi mem ne faris tion en ĉi tiu mesaĝo, eĥeheh.

La celata publiko de ĉi tiu grupo estas la komencantoj, kaj se ni rimarkos ke aperas multaj mesaĝoj en ne-facila esperanto, ni povos tiam krei alian grupon por tio.

Por la komencantoj ni povos lanĉi novan temon, ekzemple sinprezentado, aŭ aliaj simplaj temoj. Ni povas enfazi la sendadon de fotoj kaj muzikoj ĉi tie.

Dankon Leo por via cerbumado, kaj mi deziras bonan cerbumadon al vi ĉiuj, hehe
=========================


Eder Benedetti diras:

> Dankon pro la invito kaj, kompreneble, mi aliĝas al ĉi tiu grupo!

Kara Eder, mi proponas ke vi alŝutu viajn desegonjn kaj kreŭ novan temon, komentante ilin. Mi pensas ke tio interesiĝos al multaj, kaj igos ilin diskuti.
=========================

Paul Humblet diras:

> la ĝenerala prezentado de Ipernity apaeris france al mi,
Se vi volas, vi povas ŝanĝi la fasadon de Ipernity al Esperanto. Tio estas ŝanĝebla en la preferoj de via profilo.

> kies lingvon mi scipovas (la germananan, la nederlandan kaj la anglan, eĉ se ne luente). Tamenla jena demando: kiel mi faru se mi volas demandi kiel io diriĝas en iliaj kingvoj?

Viaj lingvoj konoj estos utilaj ĉi tie. Ne estas problemo se oni skribas mallonge nacilingve en la mezo de esperanta mesaĝo, sed preferinde ne. Ni povas ankaŭ skribi nacilingve per privataj mesaĝoj. Por fari tion, klaku sur la bildeto de la amiko kaj elektu la eblecon . Tiel vi havos oportunon instrui esperanton al homoj de pluraj naciecojn.
=========================


Juanjo diras:

> Kaj terure, mi vidas ke mi devas lerni plu! Kaj praktiki, tre grava.

Ankaŭ mi faris tion kaj forgesis multajn vortojn, sed en malmultaj monatoj mi rehavis mian esperanton de nove brilantan, ;-)
=========================
Ellen diras:

> Mi estas Elenjo, el Usono, kaj, se oni volas, vi povas skribi al mi.

Saluton Ellen ! Amikoj, mi havis la plezuron tajpi kaj paroli voĉe kun tiu inteligenta virino. Helpu nin Ellen ;-)
=========================

Toni diras:
> kaj mi eklernis antaŭ 3 aŭ 4 jaroj sed mi ne praktikas ĝin sufiĉe kaj mi malfacile parolas kaj skribas ĝin.

Vi skribas jam tre bone, kaj espereble vi havos oportunon por praktiki kaj korekti MIAJN erarojn ;-)



Emilio
9 years ago.
Sandore
Sandore
Saluton al cxiuj.
Bona ideo, mi kredas ankaux. Mi estas Sandore, el Kolombio. Kvankam mi lernas meze, mi profitas la okazon por plejbonigi mi sperto kaj uzo de la lingvo.

Estu vi bonvenon.

Dankegon,

Sandore
9 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Tuta Mondo