Group: Sveda Esperanto Sverige


La lingva "krizo" en SEF. Aŭ: Ĉu SEJU ne akceptu demokratie akceptitan decidon.


KaGu:-}
By KaGu:-}
November  7, 2010 - 29 comments - 2 497 visits

Robin Rönlund prezidanto de SEJU skribas ĉe: http://groups.yahoo.com/group/seju-membroj/message/895

"Revenintaj de la “kriza renkontiĝo” ni povas tamen komuniki ke ni
sentas nin tre disrevigitaj. Laŭ ni, multaj esencaj ecoj de la kunveno
tute fuŝis: inter alie evidentiĝis je la alveno ke la laborlingvo de
la renkontiĝo estis la sveda kaj oni nin sufiĉe riproĉis pro tio ke
ni uzis nur Esperanton dum paroladoj k.t.p. Kelkaj homoj eĉ ofendiĝis
pro tio ke ni plurajn fojojn plendis pri la senesperanteco de la sveda
esperantomovado. Por ni, ĉio ĉi aspektas absurda."

Se mi bone komprenas la supran citaĵon de Robin Rönnlund, iuj SEF-anoj reagis, kiam li persiste uzis Esperanton ĉe kunveno, kie oni demokratie decidis, ke oni uzu la svedan je praktikaj kialoj. Unu kialo ŝajne estis, ke kelkaj el la partoprenantoj ne scipovis la lingvon Esperanto je sufiĉe alta grado kaj ke neniu eksterlandano ĉeestis.

Unu el la fanfaronaj asertoj pri Esperanto estas, ke oni gajnas tempon pro tio, ke oni ne bezonas interpretistojn, Estas fakto, ke interpretistoj malrapidigas interkomunikadon. Kiam oni interparolas helpe de interpretistoj, oni kutime bezonas minimume duoble da tempo kompare kun rekta interparolado. Do tiu fakto povas esti la dua kialo, por elekti la svedan kiel laborlingvo je ĉi tiu specifa kunveno.

Robin Rönnlund ,kaj iu ajn de la membroj de SEJU, kompreneble rajtas uzi Esperanton iam ajn kaj laŭ sia plaĉo. Tamen, per sia persista uzo de Esperanto, ĉe ĉi tiu kunveno, li samtempe alprenis al si la respondecon traduki tion, kion li diris, al la sveda. Se li ne faris tion, mi bone komprenas, se iu persono riproĉis lin pro tio, ke li parolas Esperanton, kaj tiel montras malrespekton je la demokratie akceptita decido uzu la svedan kiel laborlingvo, je ĉi tiu specifa kunveno..

Se li fakte tradukis al la sveda, li, per sia tradukado, malrapidigis la interparoladon je la kunveno. Krom tio, li probable tedis tiujn, kiuj bone komprenas Esperanton.

Robin Rönnlund diras, ke multaj "esencaj ecoj de la kunveno tute fuŝis" kaj indikas, ke unu el tiaj ecoj estas, ke oni uzis la svedan lingvon, Mi vere dubas, ke la "ecoj" de la kunveno iel estus pli bonaj pro uzo de fuŝa Esperanto de tiuj, kiuj ne bone regas la lingvon. Robin Rönlund (= SEJU), ŝajne senkompate opinias, ke uzo de la sveda estas blasfemo.

La sinteno de SEJU certe fortimigos kelkajn SEF-anojn, kiuj sindone laboris por Esperanto, kaj nun sentas sin ege malfeliĉa, ja eĉ ŝokita, pro la diktatoraj postuloj de SEJU, ke oni nur uzu Esperanton en SEF, kaj krom tio postulas malfondon de pluraj el la apogaj asocioj, ĉar la agado ne estas sufiĉe alloga por la SEJU-anoj.

Se mi sekvus la senkompatajn postulojn de SEJU, mi tuj forigos la jenan informlokon. http://www.sesamic.se/esperanto/index.html (La loko estas afable disponigita de la firamao SESAMIC, kiu apogas Esperanton, sed ne havas tempon lerni la lingvon.)

Karl-Gustaf Gustafsson
Estrarmembro de Skövde Esperantoklubb
29 comments - The latest ones
Janko Luin
Janko Luin
Demokratia decido? Se jes, tiu decido okazis antaŭ ol nia alveno, kaj ankaŭ antaŭ la alveno de *ĉiuj* al kiuj mi parolis pri tiu ĉi afero. Mi kaj Robin tutsimple renkontis la fakton ke ĉi tie, en kunveno por esperantistoj, esperanto evidente ne estas akceptita lingvo.

Se vi opinias tion senkompata, tio estas via rajto - sed ankaŭ via problemo. Ĉiuokaze, ne lasu min malpurigi vian vojon; mi jam sufiĉe deklaris ke mi ne plu deziras esti parto de SEF.

Janko Luin
Estrarano de SEJU; retestro de esperanto.se
(sed ne kutimas ĉirkaŭflagi titolojn; mi reprezentas ĉefe min mem)
6 years ago. Edited 6 years ago.
Carl Mäsak
Carl Mäsak
Unu kialo ŝajne estis, ke kelkaj el la partoprenantoj ne scipovis la lingvon Esperanto je sufiĉe alta grado [...]

En Norrköping estis kelkaj novuloj kiuj mem ne regis Esperanton sufiĉe bone por povi partopreni en diskutoj per ĝi. Sed (1) ĝuste tiuj homoj -- laŭdire, mi ne estis tie -- mem protestis kaj asertis ke estas enorde paroli en Esperanto, kaj ke ili fakte ĝuus aŭdi parolatan Esperanton, kaj (2) ŝajne la novuloj ne estis tie ĉefe por komenti pri la krizaj aspektoj de la sveda Esperanto-movado (ĉar ili ankoraŭ ne estis parto de ĝi), sed por observi grupon da esperantistoj.

[...] kaj ke neniu eksterlandano ĉeestis.

Mi havas simpation por tiu argumento, ĉar mi mem kutime argumentis tiel. (Via "dua kialo", pri interpretado, ŝajnas al mi esti la sama argumento per aliaj vortoj.) Esence, la agado ene de SEJU dum la pasintaj kelkaj jaroj igis min ŝanĝi mian opinion pri kiam taŭgas Esperanto kaj kiam ne. Inter Esperantistoj mi ne havas problemon elekti Esperanton, eĉ se ĉiuj estas svedoj.

Tiu decido -- paroli Esperanton eĉ kiam ne strikte necesas -- havas sian bazon en ĝojo; ĝojo pri havi komunan kulturon, komunan lingvon, komunajn valorojn. Kaj mi kuraĝas supozi, ke la plejparto de SEJU-anoj sentas la samon. Estas de tiu vidpunkto ke oni povas vidi kial iri al Norrköping kaj renkonti tian reziston simple surbaze de nia lingvoelekto, kreis tiun kulturan ŝokon ĉe ni.

Robin Rönlund (= SEJU), ŝajne senkompate opinias, ke uzo de la sveda estas blasfemo.

"Blasfemo". Estas bela vorto kiun vi trovis, ne ofte uzata nuntempe. Mi tamen konsilas al vi reiri al la vortaro por kontroli, kiam ĝi fakte aplikeblas. Eĉ komprenata metafore, via uzo de tiu vorto estas tute freneza.

Mi dirus, ke la tuta vojaĝo por la junuloj estis motivigita de kompato. Same por la antaŭaj preparoj. Estas ja la plenkreskuloj kaj iliaj asocioj kiuj havas problemon. Se ni estus senkompataj en SEJU, ni simple ne venus. Ni sendis tien reprezentantojn por helpi kaj konsili. Kaj ne iujn ajn reprezentantojn, sed Robin, Janko, kaj Jessica. (Kaj Tomas kaj Karin.) Ĉiuj tre afablaj personoj, kiuj certe ne kutimas serĉi kverelon aŭ konflikton. Ilia celo estis kontribui al la renkontiĝo -- kaj jes, ili supozis ke oni povus kontribui en Esperanto, ĉar estis renkontiĝo por esperantistoj. Rezulto: ili estis riproĉataj, kaj sentis sin disrevigitaj.

KaGu:-}, vi estas tre klara en via mesaĝo ke vi insistos paroli la svedan plejeble ofte, eĉ en Esperanto-medioj. Mi estu same klara: ĝuste pro tiu sinteno kaj ties vasteco en SEF, mi decidis ĉesi mian agadon en SEF. Tiuspeca aktiveco simple ne interesas min. Mi volas fleksi miajn Esperanto-parolajn muskolojn; mi volas povi fieri pri mia elekto de Esperanto kiel lingvo. Kaj -- eble plej grave -- mi rimarkis ke en Esperanto-parola medio mi sentas min tre bone, do mi elektas asocion kun funkcianta Esperanto-medio (SEJU), kaj ne asocion kie oni riskas riproĉon por paroli Esperante al esperantistoj (SEF).
6 years ago. Edited 6 years ago.
Per Aarne Fritzon
Per Aarne Fritzon
Unu gravan aspekton de tiu ĉi problemaro neniu ĝis nun klare esprimis (ĉu pro misdirektita ĝentileco aŭ ”kompato”?) – nome la evidentaĵon, ke “esperantistoj” preferantaj sian nacian lingvon eĉ dum esperantistaj kunvenoj rekte sabotadas ĉiajn strebojn konvinki la eksteran mondon pri la seriozeco de nia afero! Ĉiu individuo nomanta sin “esperantisto” estas ankaŭ reprezentanto de Esperanto antaŭ la ekstera mondo. Jam nur pro tio la unua prioritato de ĉiu esperantisto devas esti mem ellerni la lingvon ĝis la limo de sia kapablo, por pruvi, ke niaj pretendoj pri ĝia indo kaj taŭgeco entute havas bazon. Por nia kredindeco do pli valoras tri homoj flue parolantaj pri seriozaj (aŭ eĉ nur frivolaj) aferoj en Esperanto ol tricent aŭ eĉ trimil krokodilantoj, kiuj tion ne kapablas. Kaj inverse - homoj reklamantaj Esperanton sen mem regi la lingvon estas eĉ rekte danĝeraj por la movado, ĉar se la alparolatoj ekkonscios pri tiu stato de la aferoj, ili nature riskas perdi por ĉiam ajnan respekton al la tuta ideo.

Se homoj ne kapablaj esprimi sin en Esperanto nepre insistas veni al kunveno tia, kia tiu en Norrköping, ili aŭ danke profitu la valoran okazon ekzerci siajn parol- kaj komprenkapablojn en nia lingvo, aŭ prefere restu hejme, uzante la tempon por serioza lingvostudado ĝis ili jes atingas sufiĉan nivelon por povi valore kontribui al la movado.

Estas ĝene entute bezoni diri tion eksplicite, sed ĝuste la lingvo Esperanto ja estas la tuta ekzistokialo de SEF. Se uzo de – aŭ eĉ nura aŭskultado de – tiu sama lingvo estas tro pena eĉ por SEF-aktivuloj, kiun plian argumenton entute bezonus elpensi malamiko de Esperanto?
6 years ago.
Sten Svenonius
Sten Svenonius
Aliloke en ĉi tiuj diskutlistoj mi skribis ke estus interese scii kiel estis farita la decido pri laborlingvo de la konferenco en Norrköping. Bedaŭrinde neniu el la organizantoj respondis al tiu demando. Persone mi alvenis je la 13-a horo, alivorte en la momento de la oficiala komenciĝo de la konferenco. Mi ne memoras pri iu decido pri laborlingvo. Evidente ekestus granda diskuto pri tio se oni volus fari demokratian decidon. Tion ja montras la abunda diskuto post la konferenco. Ne gravas, eble estas la privilegio de la organizantoj de konferenco decidi pri ties laborlingvo(j).

Grave nun, laŭ mi, estas lerni de la eventualaj eraroj en ĉi-tiu konferenco ke ni ne refaru ilin estonte se simila konferenco okazos. Estas tragedio ke bonaj esperantistoj nun devas uzi sian energion kaj tempon por konvinki la alian flankon pri la supereco de la propra opinio. Mi dubas ke iu ajn el la partoprenintoj sentas sin vere kontenta pri la maniero en kiu la lingva demando estis traktita en Norrköping. En Libera Folio venas proponoj el ĉiuj mondopartoj kiel ni devus esti solvintaj la problemon. Estus bone ”unu fojon por ĉiam” solvi ĉi tiun lingvan problemon inter esperantistoj ke ni denove repaciĝu kaj laboru por la disvastigo de la lingvo. Esperanto meritas tion.

Lastatempe mi cerbumis kaj provis analizi la aferon de uzataj lingvoj. Mi vidas du tipojn da kongresoj/konferencoj.
1/ konferencoj kun invititaj eksterlandanoj kaj 2/ konferencoj kun nur svedaj partoprenantoj.

En universala kongreso, kultura esperanto festivalo aŭ jarkongreso de SEF, por preni ekzemplojn, taŭgas evidente nur esperanto. Estus tre malĝentile al eksterlanda esperantisto ekparoli svede dum SEF-kongreso, eĉ ridinde tion fari en UK. Invititaj gastoj aŭ prelegantoj kiuj ne estas esperantistoj sed tamen utilaj por la kongreso, kompreneble parolu svede. Anticipe estu aranĝita traduka servo por ili al esperanto.

Konferenco kun nur svedlingvaj partoprenantoj kaŭzas problemon pro tio ke ekestas alternativaj eblecoj. Oni ja povas paroli aŭ svede, aŭ esperante, aŭ ambaŭ lingvojn. Ni estu sinceraj. Neniu alternativo estas tute perfekta, tamen ni elektu tiun alternativon kiu estas plej konvena.

Ekzistas gravaj kialoj elekti la svedan lingvon. Svede ni parolu ĉar ni devas esti malfermitaj al la ekstera mondo kaj ebligi al komencantoj kaj novuloj partopreni la konferencon. Krome, esperanto estas internacia lingvo, kreita por komunikado inter homoj kun malsamaj lingvoj. Ne estas serioze kritiki du svedajn esperantistojn kiuj inter si parolas svede. Ni devas rigardi la aferon de ekstere. Se la ĝenerala sekretario de UN demandas nin kial ni esperantistoj, kiuj proponas esperanton kiel duan lingvon por la tuta homaro ne uzas ĝin mem en nia konferenco, ni devas havi fortikajn respondojn. Laŭ mi la notitaj argumentoj por la sveda ne estas kritikeblaj. Aliflanke la argumento ke oni parolas pri gravaj kaj komplikaj temoj tute ne estas argumento por la sveda. Esperanto estas kreita por priparoli facilajn same kiel malfacilajn temojn. Eĉ, tia ”argumento” estas danĝera por ni en la mano de malamiko de esperanto. Malamiko povus tute ridindigi nin kaj esperanton se esperanton ni ne utiligas pro tio ke temis pri komplikaj aferoj.

Aliflanke ekzistas gravaj kialoj por elekti ankaŭ esperanton en tia konferenco kiel en Norrköping se oni konsideras la partoprenantaron kun nur esperantistoj kaj nur unuopaj komencantoj.
Ni devas memori ke ni estas movado kiu proponas al la mondo internacian lingvon. Ni ne estas ekzemple medioprotekta movado por kiu estas malgrave en kiu lingvo oni savas la teron. Ni proponas esperanton kaj sekve ni havas gravan kialon mem utiligi la lingvon. Esperanto ne estas hobio, ĝi estas por utiligo kaj estas la tasko de ĉiuj esperantistoj bone lerni ĝin kaj utiligi ĝin. Ĉu ni estas kredindaj se ni ne mem uzas la lingvon kiun ni proponas al la mondo?
Klarigi al la ĝenerala direktoro de UN kial estis malpermesite paroli esperanton dum esperanta konferenco estas malfacila afero.
Alia kialo uzi esperanton en Norrköping estis la fakto ke por pluraj esperantistoj estis ege grave paroli la lingvon. Oni estu tre singarda nebezone krei konflikton inter esperantistoj. Kio povus esti la problemo en Norrköping? Preskaŭ ĉiuj senprobleme komprenis esperanton. Eble du-tri personoj estis komencantoj. Ili povus svede esprimi siajn pensojn se ili volus, ili komprenus la svedparolantajn konferencanojn. Fakte estus bona kaj interesa okazo por ili konatiĝi kun parolata esperanto kaj klopodi kompreni. Uzi tradukservon laŭ mi estus superflua. Estus tro granda aparato por tro malgranda problemo. Sed atentu, estas grave en la invito al la konferenco atentigi ke ”laborlingvoj estas la sveda kaj esperanto sen traduka servo”. Tiel neniu povas senti sin trompita partoprenante la konferencon.

Mi pensas ke oni devas iom adaptiĝi al diverstipaj konferencoj. Kiel estus ekzemple se, ni diru 100 instruistoj partoprenus la konferencon en Norrköping pro intereso de la lingvo sed ne kun nepra simpatio al ĝi? Tiam ni jam bezonus kompetentan tradukan servon. Ĉu ni disponus tian? Ĉu ni daŭre insistu pri la uzo de esperanto en tia kazo?

Mi provis prilumi la problemaron supre. Estus bone havi ian principaron por lingvouzo en la movado. Ni ne risku ridindigi nin mem. Mi povas imagi gazetrubrikojn: ”Fiasko en esperanta konferenco! Svedaj esperantistoj ne kapablis solvi la lingvan problemon”.
Mi bonvenigas viajn rimarkigojn cele al solvo de la problemo. Jam estas tempo ekokupiĝi pri la problemoj pro kiuj ni fakte alvenis al Norrköping.
6 years ago. Edited 6 years ago.
Carl Mäsak
Carl Mäsak
Bertil Nilsson petis min per retpoŝto enmeti la jenon. Lia komputilo iel malfunkcias.

1) Se en Norrköping estis farita formala decido paroli nur en la sveda, ĝi eskapis almenaŭ mian atenton.

2) Ke firmiĝis en certaj rondoj la kutimo en ĉiuj esperantistaj renkontiĝoj paroli nur en esperanto, meritas laŭdon, ne riproĉon.

3) Ekde 1898, kiam Louis de Beaufront fondis sian propagandan societon por esperanto kun aparta membrokategorio por tiuj, kiuj volis nur propagandi esperanton, ne lerni ĝin, troviĝas du kulturoj en la komunumo, kiuj ne komforte agas kune en unu organizo.

4) Tial preferindas por tiuj kulturoj apartaj organizoj, ĉar unueco ne ĉiam estas forto, sed diverseco ĉiam estas riĉeco.

Bertil Nilsson.
6 years ago. Edited 6 years ago.
Sten Svenonius has replied to Carl Mäsak
Bertil Nilsson skribas:
"4) Tial preferindas por tiuj kulturoj apartaj organizoj, ĉar unueco ne ĉiam estas forto, sed diverseco ĉiam estas riĉeco."

Bertil! Ne lasu vin trompiĝi de diversaj parolturnoj! La riĉeco en nia movado konsistas el tio kion ni kapablas krei kaj atingi, ne en la kvanto da dividitaj organizoj pro diversaj kialoj.
6 years ago.
Robĉjo
Robĉjo
Mi jam dekomence volas klarigi ke tiu ĉi respondo estas de mi mem kiel persono. Tio estas ĉar mi sentas min persone atakita en ĉi kazo.

Se mi bone komprenas la supran citaĵon de Robin Rönnlund, iuj SEF-anoj reagis, kiam li persiste uzis Esperanton ĉe kunveno, kie oni demokratie decidis, ke oni uzu la svedan je praktikaj kialoj. Unu kialo ŝajne estis, ke kelkaj el la partoprenantoj ne scipovis la lingvon Esperanto je sufiĉe alta grado kaj ke neniu eksterlandano ĉeestis.

Vi verŝajne ne legis tion kion skribis mi kaj pluraj aliaj. Ne fariĝis "demokratia decido" pri laborlingvo. Simple estis tiel ke la komuna kaj ĝenerala kulturo de SEF postulis ke oni parolu la svedan ĉar oni tion faras ĝenerale kaj persiste ene de SEF.

Unu el la fanfaronaj asertoj pri Esperanto estas, ke oni gajnas tempon pro tio, ke oni ne bezonas interpretistojn, Estas fakto, ke interpretistoj malrapidigas interkomunikadon. Kiam oni interparolas helpe de interpretistoj, oni kutime bezonas minimume duoble da tempo kompare kun rekta interparolado. Do tiu fakto povas esti la dua kialo, por elekti la svedan kiel laborlingvo je ĉi tiu specifa kunveno.

Interpretisto? Kiu bezonis interpretiston? Neniu petis tian kaj la komencintoj klare esprimis ke ili venis ne por aŭskulti la svedan tamen venis por havi la eblecon aŭdi parolitan Esperanton. Se ili ŝatus interpretiston ili bv petu tiun servon.

Robin Rönnlund ,kaj iu ajn de la membroj de SEJU, kompreneble rajtas uzi Esperanton iam ajn kaj laŭ sia plaĉo.

Tute klare estis, en Norrköping, ke ni ne rajtas fari tion. Eĉ ne en esperantista medio.

Tamen, per sia persista uzo de Esperanto, ĉe ĉi tiu kunveno, li samtempe alprenis al si la respondecon traduki tion, kion li diris, al la sveda. Se li ne faris tion, mi bone komprenas, se iu persono riproĉis lin pro tio, ke li parolas Esperanton, kaj tiel montras malrespekton je la demokratie akceptita decido uzu la svedan kiel laborlingvo, je ĉi tiu specifa kunveno..

Kial? Malrespekto? Ne estis tia decido, kaj la malrespekton montris nur tiuj kiuj riproĉis nin pro tio ke ni uzis Esperanton. La riproĉado aperis tuje, ne estis tiel ke homoj ekkriis al ni nur post kelkaj horoj aŭ simile – la riproĉado venis je nia eniro en la ĉambron, pli malpli.

Se li fakte tradukis al la sveda, li, per sia tradukado, malrapidigis la interparoladon je la kunveno. Krom tio, li probable tedis tiujn, kiuj bone komprenas Esperanton.

Pardonon, sed via rezonado ne estas prava. Kie vi trovas tiun ĉi informon? Mi neniel neniam agus tiel, kiel vi indikas, kaj mi estas tutcerta ke ĉiuj en la ĉambro tute bone komprenis ĉion kion mi diris krom la komencintoj, kies ĉeesto estas daŭre por mi mistero.

Robin Rönnlund diras, ke multaj "esencaj ecoj de la kunveno tute fuŝis" kaj indikas, ke unu el tiaj ecoj estas, ke oni uzis la svedan lingvon, Mi vere dubas, ke la "ecoj" de la kunveno iel estus pli bonaj pro uzo de fuŝa Esperanto de tiuj, kiuj ne bone regas la lingvon. Robin Rönlund (= SEJU), ŝajne senkompate opinias, ke uzo de la sveda estas blasfemo.

Jes, mi skribis ke multaj "esencaj ecoj" fuŝis – mi tamen neniam skribis aŭ indikis ke tio estis la uzado de la sveda, sed ke oni malpermesis al ni dekomence paroli esperante.
Estas ankaŭ treege grava por mi ke homoj rajtu uzi la svedan: Mi estas studento je magistra nivelo ĉe la universitato de Stokholmo kaj forte batalas kontraŭ troa uzado de la angla en universitataj medioj. Indas ke homoj havu la eblecon esprimi sin en la propra lingvo, jes.
Tamen, mi neniam malpermesus aŭ eĉ kontraŭus al sveda studento skribi ekz. tezon en la angla. Mi mem faras tion. Kial malpermesi tion? Malpermesado oftege ne estas bona labormetodo.

Mi opinias ke vi, KaGu, legu la klarigon de la vorto "blasfemi" jene:
http://www.reta-vortaro.de/revo/art/blasfe.html
Ne, ne, ne. Mi neniam diris aŭ eĉ postulis – mi sentas min ripetema – ke ĉiuj uzu Esperanton dum esperantaj renkontiĝoj se oni ne sentas sin komforta farante tion.

La fuŝaj ecoj de la kunveno estis inter alie ke oni faris grandajn penojn difini kion faru La sveda Esperanto-movado sen unue difini kio estas La sveda Esperanto-movado. Poste oni ne emis defini kion ne faru la sveda Esperanto-movado, kvankam ni ĝentile petis tion.

La sinteno de SEJU certe fortimigos kelkajn SEF-anojn, kiuj sindone laboris por Esperanto, kaj nun sentas sin ege malfeliĉa, ja eĉ ŝokita, pro la diktatoraj postuloj de SEJU, ke oni nur uzu Esperanton en SEF, kaj krom tio postulas malfondon de pluraj el la apogaj asocioj, ĉar la agado ne estas sufiĉe alloga por la SEJU-anoj.

Pardonu min, sed damne! Montru al mi, mi petegas, montu al mi kie ni postulis tion. Mi denove sentas min riproĉita kaj insultita – bonvolu ne metu vortojn en mian buŝon, agado kio limas al mensogado kaj ege malfacilas tiun ĉi diskuton.

Se mi sekvus la senkompatajn postulojn de SEJU, mi tuj forigos la jenan informlokon. http://www.sesamic.se/esperanto/index.html (La loko estas afable disponigita de la firamao SESAMIC, kiu apogas Esperanton, sed ne havas tempon lerni la lingvon.)

Mi sentas ke mi perdas iom da memregado nun, sed vi denove eraras pri mi. Mi ne estas senkompata. Mi male ja kompatas vin kaj sincere petas al vi ne plu skribu malveraĵojn pri mi nek pri SEJU.

Robin Rönnlund
Estrarano ("prezidanto") de SEJU
Komitatano A de TEJO por Svedio
6 years ago.
GiTa
GiTa
Koncerne la kontribuon de Per Aarne.

"Se homoj ne kapablaj esprimi sin en Esperanto nepre insistas veni al kunveno tia, kia tiu en Norrköping, ili aŭ danke profitu la valoran okazon ekzerci siajn parol- kaj komprenkapablojn en nia lingvo, aŭ prefere restu hejme, uzante la tempon por serioza lingvostudado ĝis ili jes atingas sufiĉan nivelon por povi valore kontribui al la movado."

Feliĉe mi ne povus imagi, ke esperantistoj havus tiajn mirigajn starpunktojn, kiam mi aniĝis al la esperantomovado.
La vortoj de Per Aarne malkaŝas timigan sintenon de fanfaronemo kaj aroganteco.

Mi komprenas, ke mi, laŭ li, devas resti hejme kaj ne partopreni gravajn esperanto-kunvenojn, ĉar mia parolkapablo ankoraŭ ne estas sufiĉe alta. Mi povas skribi en esperanto, jes. Sed mi kelkfoje uzas vortaron por trovi vortojn aŭ kontroli, ĉu mi uzas ĝustajn vortojn.
Mi povas paroli dum ordinaraj kunvenoj kaj kun eksterlandanoj, kiuj parolas esperanton. Sed tiam oni nur parolas pri ĉiutagaj aferoj.
Tamen, rimarku, kiam temas pri gravaj aferoj mi ne ĉiam rapide trovas ĝustajn vortojn, kaj tio povus kaŭzi miskomprenojn.

Mi hontas esti membro inter homoj kun tiaj malagrablaj opinioj.
6 years ago.
Per Aarne Fritzon has replied to GiTa
Responde al GiTa: Tute same kiel vi, ankaŭ mi oftege konsultas vortarojn, kiel ĉiu serioza esperantisto. Ĝuste tion mi celis – veraj esperantistoj strebas laŭeble pliperfektiĝi en sia libervole elektita lingvo. Ili ne protestas, riproĉas kaj en postaj diskutoj krome insultas, kiam aliaj esperantistoj kaptas la okazon paroli esperante. Ili ĝojas pro la ŝanco ekzerciĝi kaj eble ion novan lerni.

Se vi kapablas skribi la supran, mi certas, ke vi ankaŭ tute bone estus kapablinta diskuti ĉion bezonatan en Esperanto dum la konferenco en Norrköping. Temas nur pri volo kaj sinteno. Kaj se foje estus mankinta al vi la ĝusta vorto, iu estus suflorinta ĝin al vi, ĉar esperantistoj ĝojas reciproke helpi unu la alian akiri la lingvon. Se vi mem tamen taksas vian nunan nivelon tro malalta por trakti “gravajn” temojn, ekzakte kiel vi do imagas, ke vi iam progresos? Ĉu tamen brave klopodante (ja inter amikoj!), aŭ ĉiufoje rezignante? Pensu pri la plej lertaj esperantoparolantoj, kiujn vi renkontis. Nun dum momento primeditu, ĝuste kiel ili fariĝis tiel lertaj …

Koncerne tion, kiuj laŭ mi restu hejme: Konferenco jam laŭ antaŭanoncoj traktonta “krizon” de la sveda Esperantomovado ne estas loko por komencantoj, des malpli por homoj nur ekscivolemaj pri Esperanto. Tio devus esti memklara por ĉiu pensanta persono. Same memklare esperantistaj kunvenoj ĝenerale ne povas esti ĝusta loko por personoj, kiujn provokas kaj kolerigas jam nur tio, ke iu alia partoprenanto parolas Esperanton. Estas nenio hontinda en tio, ke oni ankoraŭ ne perfektas. Hontinde estas eĉ ne klopodi kaj krome malŝati tion, ke aliaj jes volas klopodi.

Se aktivaj SEF-membroj efektive trovas ĉi tiujn opiniojn “fanfaronemaj“ kaj “arogantaj”, tiam mi miaflanke certe ne sentas kaŭzon fieri pri mia membreco.
6 years ago.
Satiristo
Satiristo
Oni diras ke estas krizo en la sveda Esperantomovado, aŭ ĉu eble nur en SEF. Mi volas rakonti pri mia propra ”Esperantokrizo”. Ekde 1987 mi per mia loka klubo estis membro de SEF. Mi ne povas diri ke la membreco multe donis kaj ”La Espero” neniam estis tre ekscitiĝa. Eble mi pensis ke mi tamen apogas la movadon.

Ĉeestinte la krizan renkontiĝon en Norrköping kaj leginte la postan debaton ĉiforume, mi pli kaj pli hezitas ĉu mi daŭre restu membro. Pro la ”lingva batalo” mi ekkomprenis ke SEF ne opinias la lingvan evoluon de la membroj grava tasko. Ankaŭ dum aliaj aranĝoj estis dirite: ”Ĉar ĉeestas komencantoj ni parolu svede por ke ĉiuj komprenu!” La argumento ŝajnas simpatia, sed kontribuas ke komencantoj restu ”eternaj komencantoj”.

Jam en la fadeno ”Kluba agado” mi menciis ke dum miaj unuaj jaroj en la movado, kelkfoje jare vizitis nin alilandanaj prelegistoj. Certe ĉeestis ankaŭ tiam komencantoj, inter alie mi mem. Mi ne multe komprenis, sed mi povis aŭskulti parolan Esperanton. Laŭ mi estas falsa zorgemo ne paroli esperante, pro ĉeesto de komencantoj.
6 years ago.
Sten Svenonius
Sten Svenonius
Alf Wernersson skribas:
"Ĉeestinte la krizan renkontiĝon en Norrköping kaj leginte la postan debaton ĉiforume, mi pli kaj pli hezitas ĉu mi daŭre restu membro."

Tamen, ni ne perdu la esperon tiel rapide, ĉu ne? Ni ja venis al Norrköping por ŝanĝi tion kion ni opiniis malbona. Da ŝanĝindaj aferoj troviĝas multe. Nun ekestis sufiĉe vigla debato pri unu el ili. Konvinki la homojn ke esperanto ekzistas por esti uzata kaj ke estas laŭdinda afero tion fari devus esti atingebla.
6 years ago.
Satiristo has replied to Sten Svenonius
Dividi partoprenantojn de la renkontiĝo en Norrköping en malgrandaj grupoj por diskuti antaŭkonstruitajn subtemojn anstataŭ permesi liberan diskuton inter ĉiuj partoprenantoj, ŝajnas esti metodo eviti tro viglan debaton. Tiu metodo estas ofte uzata en labora vivo, kiam la ĉefoj jam komence decidis kiujn konkludojn la dungitaro faru.
6 years ago.
Sten Svenonius has replied to Satiristo
Alf, ĉu vi partoprenis la konferencon en Jönköping antaŭ deko da jaroj? Mi estis tie. Viglaj debatoj, rezulto nula. Niaj konferencoj devas havi konkretajn rezultojn. Niaj organizoj ne funkcias optimale. Estas konkretaj ŝanĝoj bezonataj. Mi ne kontraŭas se iu klopodas tiri la debatantojn antaŭen.
6 years ago.
M. Strid #ЄЭ#
M. Strid #ЄЭ#
Mi memoretas ke en la Norĉöpinga möto estis tillåtataj inläggoj kaj en la svenska kaj en la esperancka språkoj. Ĉu mi havas felon?

.

Mia edzinjo korektas min dirante ke en la komenco de tiu fama tago B.-O. Å. diris al ŝi ke kelkaj homoj ne kuraĝus paroli espe tie pro malsufiĉa rego, kaj ke iu maljunulino eĉ svede ne bone aŭdis. Ni tamen ambaŭ opinias ke tiuj argumentoj kontraŭ uzo de L.I. ne estis adekvataj.

Kaj se la "junuloj" ne protestus, tiam vere maltrankvilus pri estonteco de L.I. ĉe ni mi.
6 years ago. Edited 6 years ago.
Satiristo has replied to M. Strid #ЄЭ#
Pro tiu duobla lingva problemo eble ĉiuj kune silentiĝus!
6 years ago.
Bertil Nilsson
Bertil Nilsson
Sten Svenonius skribas: ”La richeco en nia movado konsistas el tio kion ni kapablas krei kaj atingi.” Jes, absolute prave.

Sten ankau asertas, ke la richeco en nia movado ne konsistas en la kvanto da dividitaj organizoj pro diversaj kialoj. Ankau prave. Divido en diversaj organizoj ne per si mem konsistigas richecon.

La problemo estas la jena: Se chiuj kolektighas en unu organizo, la normoj en tiu organizo, por allogi kotizpagantojn, devas esti tiom diluitaj kaj gheneralaj, ke la kreemo kaj originaleco, kiuj kreas richecon sufokighas. La plimulto postulas obeon al la normoj, kiuj devas lau ambicio kongrui kun la plej malgranda komuna denominatoro. La esperanta komunumo tiamaniere drenighas de ghuste tiu richeco, pri kiu Sten parolas. Anstatau esti elita kaj pionira la Movado riskas farighi flosankro, kiu haltigos kaj eble ech sinkigos kaj la lingvon kaj la komunumon.

La konscio pri tio kauzas au konflikton, kiel vi povas vidi jam en la parolado de Zamenhof en Ghenevo en 1906, au ke la malplimultoj liberigas sin, kreante novajn organizojn, kio ripete okazis.

Sekvas tiam alia problemo, nome ke la plimulto en la esperantokomunumo chiam interpretas dividon en diversajn organizojn kiel ion negativan, rompon de unueco, kio per si mem estus damagha. Tiel ne estas. Chu Esperantio estus kulture pli richa se SAT, Universala Ligo au la autenta Hodlera UEA neniam ekzistus? Certe ne.

Chu la sveda lingvo starus pli forte au estus kulture pli richa, se en la parlamento sidus nur unu partio anstatau ok? Certe ne. La kauzo, kial ni ne havis dum longa tempo revolucion au enlandan militon en Svedio estas, ke la diversaj partioj kaj organizoj en Svedio atingis al inteligenta komuna kondutkodo, kiu ebligas al ili samtempe oponi unu al aliaj kaj kunlabori.

Tiel ghis nun ne estas en Esperantio. Kio restas nesolvita en la esperantokomunumo, almenau en ghia tuteco, ne estas manko de unuformeco, sed manko de tauga kunlabora strukturo inter diversaj tendencoj kaj organizoj. Ech okazas, ke ene de unu sama lando mankas kaj komuna strategio kaj analizo pri la potencialo de sinergio.

Por konstrui taugan strukturon oni bezonas antau chio scii kaj konscii, kio estas la funda dikotomio en la esperantismo. Ghi finfine – au pli ghuste komenckomence – estighis kiam la esperantismo radikighis en Francio. Tie kaj tiam naskighis la ideo, ke ne la esperantistoj mem enkonduku esperanton en la mondon, sed iuj aliaj, chu parlamentanoj, chu neesperantistaj instruistoj, chu apogantoj, faru tion.

Nu, komence ankau Zamenhof havis similan iluzion, sed ghi estis limigita al fido je ”instruitaj societoj” kaj krom tio li havis kapablon rapide lerni el malsukcesoj, kapablo ne same evoluinta en la esperantista kolektivo. Unu kauzo de tio estas ties mankanta interesigho pri sia propra historio.

Nun reen al la aktuala problemo: Se SEF povas fari sin bonveniga por tiuj, kiuj nun esperantumas ekster ghi, bone. Se ne, pace lasu al ili iri sian vojon, sed ofertu kunlaboron kaj apogon! Kial? Simple char kiam ni en niaj respektive urnoj kaj cherkoj trankvile au maltrankvile atendos la tagon del´ jugho, la nuna junularo estos la esperanta popolo, kiu espereble konservos kaj pluevoluigos tiun eventualan esperantan richecon, kiun ni sukcesas krei, se ni ne perdas tempon kverelante.
6 years ago.
Robĉjo has replied to Bertil Nilsson
Dankon, Bertil!

Via respondo igas min pensi pri tiu ĉi teksto:

La unuan de majo. Ĉiun jaron tio sonas same. „Manifestacii estas eksmoda“ krias la kalumniantoj. „Kial vagi la stratojn por publikigi sian opinion, kiam nun ciferecaj komunikiloj povas atingi tiom pli multajn?“ La argumento venas de l' ideo ke manifestacioj estas ia amaskomunikilo kiu komuniku mesaĝon al ekstero aŭ supereco. Same rezonas kutime la manifestaciantaj grupoj mem. Aŭ ili kulturas sian megafonfetiĉismon aŭ reĝisoras ion kio aspektu bele antaŭ la televidkameraoj.

La unua de majo, postciferece rigardate, aspektas kiel tute alispeca. Manifestacio ne estas unuavice amaskomunikilo. Ĝi estas metodo por trakti superfluon da opinioj per elekto ankrita en spaca ĉeesto. Tekstobazita politiko --- tio kio estiĝas dum jarkunvenoj, sur debataj paĝoj kaj en interretforumoj --- ne postulas la samajn prioritatojn. Ĉiam eblas enpremi pluan formulon por kontentigi internan aŭ eksteran opozicion. Manifestacioj male estas limigataj en tempo kaj spaco. Po unu frapfrazon por fojo, po unu flagon por manifestaciano. Tiel altrudiĝas kolektivaj prioritatoj kaj komuna stilo povas konfirmiĝi.

La politiko kuŝas ne nur en aŭ eĉ ne pleje en la koloroj de la flagoj nek en la vortoj de la parolĥoroj.

La organizado en si mem estas politiko, kio evidentiĝas rilate al la laŭtparolilaj membranoj. Ĉu megafonoj ĉeestas aŭ ĉu iniciati frapvortojn estas la tasko de iniciatemaj manifestacianoj? Megafonoj ŝanĝas manifestacion, senkonsidere la vortajn mesaĝojn kiuj estas komunikitaj, al manifestacio de diktaturo. Iu diktas efektive mesaĝon, la aliaj ĝin ripetas.

[...]

Aranĝantoj de manifestacioj malofte estas pli bonaj ol butikistoj koncerne la uzadon de muziko. Mallertaj provoj ludi „ion por ĉiuj“ rezultigas bruan supon sengustan. Movadoj kun la ambicio entuziasmigi homojn de malsamaj aĝoj kaj devenoj tro ofte imagas al si ke muziko povas esti uzata por inkludi, ne komprenante ke muziko ĉiam ekskludas en ekzakte la sama grado.

Dum la somero de la jaro 2008 la sendependa kulturdomo La Ciklopo estis vigla scenejo por multaj muzikaj subkulturoj en Stokholmo. Diversajn vesperojn diversaj muzikstiloj estis ludataj por diversaj publiktipoj. La sekvintan vintron forbruligis La Ciklopon nazioj. Sekvis granda protesta manifestacio. Eĉ pli malbona ol la terura frosto estis la provo integrigi la tutan muzikan diversecon al kiu La Ciklopo havigis lokon, enkadre de unu evento. El la laŭtparoliloj fluis certa muzikstilo, jen alia, en rapidaj ŝanĝiĝoj. Anstataŭ satigi ĉiujn, satiĝis neniu.

[...].
Paragrafo 22 de La Postcifereca Manifesto, Rasmus Fleischer 2009. (propra traduko)

La libro de Fleischer temas ĉefe pri nia rilato al muziko en la nuntempo, sed mi facile povas apliki la ideojn al la jena diskuto kaj la Esperanto-movado ĝenerale. Pardonu ties longecon.
6 years ago.
Sten Svenonius has replied to Bertil Nilsson
Bertil Nilsson skribas:

"La problemo estas la jena: Se chiuj kolektighas en unu organizo, la normoj en tiu organizo, por allogi kotizpagantojn, devas esti tiom diluitaj kaj gheneralaj, ke la kreemo kaj originaleco, kiuj kreas richecon sufokighas. La plimulto postulas obeon al la normoj, kiuj devas lau ambicio kongrui kun la plej malgranda komuna denominatoro. La esperanta komunumo tiamaniere drenighas de ghuste tiu richeco, pri kiu Sten parolas. Anstatau esti elita kaj pionira la Movado riskas farighi flosankro, kiu haltigos kaj eble ech sinkigos kaj la lingvon kaj la komunumon."

Dankon pro via respondo, Bertil! Mi komentis ĉar mi tiel komprenis ke vi preferus dividi la esperantistojn en du organizojn depende de ilia emo uzi esperanton. Tion mi trovus tute erara, kaj fakte perfido kontraŭ tiuj, kiuj ne sufiĉe lernis la lingvon. La lingva kapablo de esperantisto estas ege grava afero. Esperantisto ne povas enkonduki esperanton en la gimanziojn, sed li, aŭ ŝi, povas altigi sian propran lingvan kapablon. Nia lingva kapablo estas en niaj propraj manoj. Estas ege amuze serioze studi esperanton kaj ege utile por la movado havi lingve kompetentajn parolantojn. Estas la devo de ĉiu esperantisto strebi al tio kaj al la pli spertaj subteni ilin en tio.

Mi pensas ke estas tempo por ni ĉiuj pripensi la demandon: "Por kio estas esperanta organizo?". Mi ne donos kompletan respondon, sed kelkajn punktojn.

1/ La esperantistoj bezonas juran personon, kiu povas intertrakti kun la socio ĉirkaŭ ni. Mi prenu unu ekzemplon. Klubo Esperantista de Malmö povis trakti kun la laborperejo kaj interalie dank' al tio ke ni estas jura persono ricevi kaj kontribuon, kaj plentempan laborforton, sen ke ni pagas ion mem.

2/ Grandeco estas grava, ne nur en la biologio. Mi ne scias kiom da fojoj mi ricevis la demandon: "Kiom da esperantistoj havas via klubo?". Estas facile, ju pli multaj membroj, des pli serioza partnero ni estas kaj des pli da intereso havas la eksteruloj. Mi ŝatus vidi organizon kun ĉiuj esperantistoj en Svedio kiel membroj. Bone, bone, bone! Mi ne estas naiva! Ŝanĝi opinion de esperantisto ne estas facila afero. Sed mi deziras labori en tiun direkton.

3/ Kunlaboro inter esperantistoj ne povas esti malbona afero. Listo kun nomo kaj retadreso kaj eble interesiĝo de ĉiuj aktivaj esperantistoj devus esti urĝe farita kaj sendita al ĉiu aktiva esperantisto por faciligi kontaktojn inter ili. Evidente tia listo estos plej efika kun kiel eble plej multaj esperantistoj en la organizo.

4/ La laborkapablo de la organizo estas grava, kaj nun mi respondas al viaj pensoj supre. Mi ne certas ke viaj timoj supre estas nepra rezulto de komuna organizo. Eble vi legis miajn pensojn pri estonta organizo kiujn mi skribis kelkajn monatojn antaŭ Norrköping? Mi povas imagi al mi organizon en kiu la estraro havas ĉefe burokratajn taskojn, utilajn kaj dankindajn de ni ĉiuj. La agado de la organizo konsistu el sekcioj, aŭ kompreneble unuopuloj, kun plej diversaj celoj. Mi prenu konkretan ekzemplon, ILEI.se, kie mi mem funkcias kiel kasisto. Mi estas tute certa ke tiu organzo funkcius multe pli bone kiel sekcio de komuna organizo. Pro burokrataj problemoj ni atingis preskaŭ nenion en la lastaj du jaroj.
En Norrköping ni ĝenerale interkonsentis ke estas la iniciatoj de individuoj kiuj donas rezulton. Krome ke ĉio okazu libervole.

Konkludo: en unu organizo povus, laŭ mi, esti loko por floranta agado por esperanto. Se en ĉi-tio vi ne samopinias ni tamen interkonsentas pri unu afero. Nebezona kverelo kondukos nenien.
6 years ago.
Bertil Nilsson has replied to Robĉjo
Trafe! Mi vidas la paralelon.
6 years ago.
Bertil Nilsson
Bertil Nilsson
Respondo 1A) Jes, jura personeco estas grava ghuste por niaj eblecoj intertrakti kun la makrosocio kaj la ekzisto kaj funkcio de lokaj kluboj estas ekster la nuna diskuto. Prefere neniu el la tutregna nivelo enmiksu sin en la vivon de la kluboj.

Respondo 1B) Se mi estas ghuste informita, nun ekzistas sep, ok au nau e-organizoj, kiuj ne estas lokaj kluboj. Ili diversloke havas siajn jurajn sidejojn. Antau pluraj jaroj mi elmetis la hipotezon ke, se tiuj organizoj translokus siajn jurajn sidejojn al Filipstad kaj samtempe intensigus la kunlaboron kun eksterlandaj e-organizoj, tio grandigus la eblecojn havi pozitivajn intertraktojn kun la socio (komunumo, shtato, EU) kaj estontece en Lesjöfors fondi centron similan al la nuna Herzberg. Ekde tiam mi demandas min, se vere ekzistas kontrauargumentoj, kial mi ne audas ilin?

Respondo 2) Pli grava ol la grandeco estas la kvalito. Kaj kvalito estas diversaj aferoj por diversaj homoj. Por junulo dek lindaj junulinoj havas pli da kvalito ol dek malbelaj kadukuloj. Por unu muzikamanto dek muzikistoj havas pli da kvalito ol dek muzike malkleraj personoj. Mi estas certa, ke ne multaj kontrauas tiun tezon. Sed kion ni ghis nun konkludis el tio?

Respondo 3) Mi parolas pri kunlaboro inter organizoj. Unu el pluraj kauzoj, kial mi nun aktivas en la Esperanta Civito estas ghuste, ke la fundamento de tiu konsorcio estas sendependaj organizoj, kiuj aktive serchas projektojn, en kiuj eblas solidare kaj fruktodone kunlabori. Mi ne vidas kauzon, kial ni ne en la limigita areo de Svedio povus fari same.

Respondo 4A) Nu, se ILEI.se au iu alia organizo volas farighi sekcio de iu alia organizo au ech dissolvighi, mi vidas nek obstaklon nek problemon en tio. Tio estas afero por la membroj de tiu organizo.

Respondo 4B) El vidpunkto de efikeco la tre malgranda sveda e-komunumo havas tro multajn estrarojn. Lau mi eblus tre facile kaj mole sen renversigaj shanghoj efikigi kaj mincigi (slimma) la strukturon, sed la volo fari tion sen konfliktoj almenau ghis nun mankis.
6 years ago. Edited 6 years ago.
M. Strid #ЄЭ#
M. Strid #ЄЭ#
El Tamen Plu, Oficiala organo de Esperanto en Sudaŭstralio, decembro 2010, jarkolekto 29. (Redaktanto: Bob Felby – Tel. (08) 8242 1460 – 6 Dorset Street, Semaphore Park. S.A. 5019. esperantobob@bigpond.com, legeblas ankaŭ interrete:www.gazetejo.org):

Lingva konflikto en sveda Esperantujo
Artikolo en Libera Folio raportas, ke nun ankaŭ en Svedujo la Esperanto-movado konsistas ne nur el tiuj, kiuj insistas, ke oni parolu la svedan dum la kunvenoj, sed ankaŭ el aliaj, kiuj insistas, ke oni parolu la lingvon, kiun ĉiu membro rekomendas al la tuta mondo kaj kompreneble mem eĉ tre diligente studadas.
En Svedujo la junuloj entuziasmas pri Esperanto dum la maljunuloj preferas sidi kaj paroli svede “por ke ĉiu komprenu”, ĉu ne? Ne “ĉar mi ankoraŭ ne povas paroli Esperanton”.
En Aŭstralio oni vidas la malon. Ĉi tie estas la maljunuloj, kiuj entuziasmas, dum pluraj junuloj evidente preferas la uzadon de la angla dum ili kunvene sidas priparolante kiel plej efike disvastigi Esperanton, la Universalan Lingvon.
Kaj ŝajnas ke la sveda junularo preferas uzi Esperanton interrete por ke Esperanto estu vidata tutmonde, kvankam ili ŝatas ankaŭ internaciajn renkontiĝojn en Esperanto.
Tuj post la Oranĝa Renkontiĝo en Härnösand, Carl Mäsak, la reprezentanto de Sveda Esperantista Junulara Unuiĝo, en la estraro de la Sveda Esperanto-Federacio, decidis forlasi tiun postenon.
Ankaŭ Janko Luin, unu el la junuloj, kiuj partoprenis la krizkunvenon kaj provis paroli en Esperanto eksigis sin:
“Ankaŭ mi decidis ne plu dediĉi mian tempon kaj energion al tiu asocio. Estas por mi tute klare, ke tio estus nur misuzo de mia propra tempo kaj energio: mi preferas labori por Esperanto en Svedujo, ne labori kontraŭ esperantistoj en Svedujo. Do nun mi elektas malmembriĝi de la sveda Landa Asocio kaj ĉesigi mian subtenon al ĝi”, li skribis en sia blogo.
Bengt Åradsson, prezidanto de SEF sin defendis: “Ĉiuj partoprenantoj scipovas la svedan, sed ne ĉiuj Esperanton”.
Argumentis Agneta Emanuelsson, ke “kunsidoj ĝenerale okazu nacilingve, krom se ĉiuj ĉeestontoj anticipe estas avertitaj, ke oni parolos Esperanton: ”Mi venigis novan estontan esperantiston al Norrköping. Li komprenas se oni parolas malrapide, sed li ne komprenis, kion diris la junuloj. Krome ĉeestis viro, kiu ne komprenas Esperanton, por vidi kiel estas. Mi terure hontas pri tio, kio okazis.
Se ni permesu al la denaskaj anglalingvanoj uzadon de la angla en kunvenoj dediĉitaj al la internacia lingvo Esperanto, tiam ni donu ankaŭ al tiuj, kiuj naskiĝis en aliajn lingvojn, la saman rajton. Do ili permesu al si la rajton paroli sian propran lingvon, kaj tiam niaj Esperanto-kunvenoj fariĝos ĝuste tio, kion ni provas eviti, ĉu ne? Ĥaoso da multaj malsamaj lingvoj. Kiam tio okazos, necesos inventi alian universalan lingvon! Io pripensinda !
Mi ne intencas maltrankviligi tiujn el vi, kiuj ankoraŭ insistas pri la uzado de nia nacia lingvo en Aŭstralia Esperanto-Asocio, sed estus bone, se ni ĉiuj povus kompateme pripensi ankaŭ tiujn, kiuj lernis Esperanton por uzadi ĝin !!! Se ni ne rajtas paroli Esperanton en niaj lokaj kluboj, federacioj kaj asocioj, kie ni rajtas uzadi ĝin? Ĉu ni vere devas vojaĝi eksterlanden por paroli Esperanton? Se jes, tiam ni eksterlande ne memorus Esperanton, ĉar ni tiom longe, eĉ longege ne uzis la lingvon !
6 years ago.
GiTa
GiTa
Martin, ĉu vi mem aŭdis, ke iu riproĉis al la reprezentantoj de Seju la uzadon de esperanto?
En La Espero, kiu ĵus venis en mian leterkeston, montriĝas ke oni unuanime decidis uzi la svedan je tiu SPECIALA okazo. Laŭ mia scio oni ĈIAM dum ordinaraj kunvenoj kaj en kluboj uzas esperanton laŭ sia kapablo. Mi opinias, ke estas ege bedaŭrïnde, ke oni disvastigis mensogojn en la tutan mondon pri la svedaj esperantistoj.
Kaj tiu/tiuj, kiu/kiuj riproĉis la SEJU-anojn, kaj la SEJU-anoj mem agis malsaĝe. Sed tio afero jam faris tro grandan bruon.
6 years ago.
Robĉjo has replied to GiTa
Martin, ĉu vi mem aŭdis, ke iu riproĉis al la reprezentantoj de Seju la uzadon de esperanto?

Jes, estus bone scii. Neniu, cetere, neis ke oni riproĉis nin. Eĉ pli cetere, el tiuj pluraj kiuj ĉeestis la renkontiĝon preskaŭ neniu komentis ĝin. Estus interese aŭdi iliajn opiniojn.

En La Espero, kiu ĵus venis en mian leterkeston, montriĝas ke oni unuanime decidis uzi la svedan je tiu SPECIALA okazo.

Jes, kaj se Bengt-Olof tion skribas en La Espero, ĝi estas la vero, ĉu ne? (...)
Unuanime estas treege forta vorto kio indikas ke ne estis kontraŭaj opinioj. Daŭre estas stranga ke neniu fakte ĉeestanta perceptis tiun "demokratan [sic] decidon" malgraŭ la "unuanima" voĉdonado – tamen kelkaj komprenis aŭ (1) ke iu proponis ke oni uzu la svedan, aŭ (2) ke iu menciis ke tio povas esti konvena aŭ (3) tute ne rimarkis ke iu zorgis pri tio.

Ankaŭ mi rimarkis ke kelkaj parolis pri tiu ĉi "SPECIALA" okazo, kio kondukas nin sekve al

Laŭ mia scio oni ĈIAM dum ordinaraj kunvenoj kaj en kluboj uzas esperanton laŭ sia kapablo.

Interese. Tio estas la malo de mia propra sperto. Mi ŝatus scii de kie venas via "scio" – ĉu de sperto aŭ de duavica informo?
Krome, kiuj konsistigas tiun grupon oni, laŭ vi? Mi povus diri ke homoj kiuj ne scipovas paroli Esperanton elektas paroli la svedan, sed tio ankaŭ ne estas tio kion mi celas. Mia sperto estas ke la klare distingebla plimulto preferas ade paroli la svedan, eĉ foje kiam ne-svedlingvanoj ĉeestas. (la lasta ne signifas ke tio okazas dum rekta interparolado, sed je la ĉeesto.)

Mi opinias, ke estas ege bedaŭrïnde, ke oni disvastigis mensogojn en la tutan mondon pri la svedaj esperantistoj.

Bv ne uzu tiujn fortajn vortojn kiel mensogoj kiam vi klare celas kontraŭajn opiniojn. Mi ankaŭ ŝatus ke vi rimarku ke la diskuto neniam (eĉ ne de la komenco) temis pri la sveda esperantistaro sed pri SEF kaj ties membroj. Mi tre kontraŭas egalsignon inter tiuj grupoj.

Kaj tiu/tiuj, kiu/kiuj riproĉis la SEJU-anojn, kaj la SEJU-anoj mem agis malsaĝe.

Tio estas pli tolerebla maniero konduti, ĉar tio estas opinio. Opiniojn, kritikon aŭ kontraŭojn tamen plej bonstile sekvu konstruemaj pensoj.

Do, se vi opinias ke ni en Seju eraras/misagis/ktp, bv diru al ni — konstrueme — kion vi opinias ke ni faru anstataŭ tio kion ni jam faris. Tio estas konstruema agado.
Ĝuste nun, male, ĉio kritiko venas en formo "Aĥ! Vi venis al nia renkontiĝo kaj havis tute ne similajn ideojn kaj konceptojn kiel ni! Hontu!" aŭ "Vi eĉ ne montris respekton al nia pseŭdo-demokratiisma decido! Fiaj vi!".

Kaj tio, amikoj, estas la fino de mia debatado tie ĉi pri tiu ĉi temo. Mi ade kaj ade renkontas tie ĉi personojn kiuj aŭ ne scipovas bonkondute debati, ne legas tion kion oni skribas reage al ili aŭ eĉ mensogas.
Ja estas tragika ke mi foje sentas min pli adolta ol personoj ege pli maljunaj ol mi, kaj mi — bedaŭrindege — ne celas tion pro fanfaroni.
6 years ago. Edited 6 years ago.
Bertil Nilsson has replied to GiTa
Evidente la decido pri la lingvouzo en Norrköping ne estis same perceptata de chiuj. Mi komprenis ghin kiel neformalan konsenton, ke estu permesite uzi la svedan. Al mi tio shajnis tute normala, char en tiaj kunvenoj kutime estas tiel, ke kelkaj parolas en la sveda kaj aliaj en esperanto. Mi ech ne tanghis la ideon, ke tiu unuanima konsento ankau enhavis malpermeson paroli en esperanto. Tial mi tute surprizighis, kiam iu protestis kontrau la uzo de esperanto de persono, kiu ech ne cheestis, kiam okazis la mencio pri la uzota lingvo.
Ech se eblas konsenti, ke la protestantoj kontrau la uzo de esperanto en Norrköping povus interpreti la decidon kiel malpermeson uzi esperanton, necesas konstati, ke la evidente ofenda protesto kontrau tiu uzo kaj la posta kverelemo estas taktika eraro, char ghi vekis protestojn, mokojn kaj ironiojn en la tuta Esperantio. Neniel ghi altigas la dignon kaj fidindecon de la esperanta popolo.
6 years ago.
Bertil Nilsson
Bertil Nilsson
Ankau al mi nun alvenis La Espero kaj farighas klare, ke lau la prezidanto de la kunveno estis decidite, ke oni ne parolu esperanton en la debato. Tio tamen neniel pravigas tiujn, kiuj nun riprochas la uzantojn de esperanto, char 1) tiuj lastaj ne estis informitaj pri la decido, kaj 2) ilin (se mi ghuste memoras) ne interrompis la prezidanto, sed iu alia.

La ghusta procedo en tia situacio ne estas interrompi personon al kiu la prezidanto donis parolon, sed turni sin al la prezidanto kaj per la vorto ”ordningsfråga” peti tujan interrompon de la debato por meti klaraj la regulojn au rekonsideri ilin. En tiu malobservo kaj en nenio alia trovighas la atenco kontrau demokratia konduto.

Au, se parafrazi faman eldiron de konata partigvidanto: Devas esti ia damna ordo ankau en demokratio!
6 years ago.
Ann-Louise
Ann-Louise
DEDUKTO


Se ni pro novuloj

nacilingve en kluboj babilas,

laŭ similaj reguloj

lerni naĝi sen akvo utilas.



Poul Thorsen (el PLUK, eld. 1960)
6 years ago.
Satiristo
Satiristo
Post 1987 mi estis membro de SEF, tamen ne tre aktiva. Mi ĉiam pensis ke unu el la plej gravaj taskoj de SEF estas instigi la membrojn plibonigi sian lingvoscion kaj kiel plej ofte uzi Esperanton.
Mi do miriĝis aŭdante la riproĉojn al la personoj kiuj insistis uzi la lingvon dum la oktobra renkontiĝo en Norrköping, kaj dum la renkontiĝo kaj en la debato en tiu ĉi forumo.

Ekde nun mi estas eksa membro. Adiaŭ SEF!
6 years ago.

You must be member of this group to reply to this topic.

» Join Sveda Esperanto Sverige